2005-07-28, Vilnius: AVE-Renkontiĝo: okaze de la 90a UK

Ĉirkaŭ 50 homoj ĉeestis dum unu horo, protokolis
Dominique Couturier. La AVE-sekretario Manfred Westermayer
raportis: 
pri la daŭra kunlaboro kun la verdaj partioj; montris ilian eŭropan afiŝon kun slogano en Esperanto; tradukservon al personaj paĝoj de verdaj deputitoj en la Eŭropa Parlamento krom la oficialaj ankaŭ i.a. en la albanan, eŭskan kaj rusan - por montri al ili la taŭgecon de Esperanto por la politika uzado.
Ekzistas pluraj ligoj de verd-partiaj hejmpaĝoj al AVE, aparte al la Tutmonda Ĉarto de la Verdaj Partioj en Esperanto. Ankaŭ okazis kunsido en latva ministerio de medio-protektado pri eko-turismo kaj civitana partopreno en la Agendo 21, enkadre de la IEK en Riga, organizita de Mara Timermane.
Krome ni diskutis pri la strukturo de AVE. Oxana Burkina el Rusio rakontis pri la okazinta AVE-renkontiĝo en Kovrov, ene de IJK 2004. De tie venis la deziro al regiona komitatoj. La opini-sondado pere de nia reta diskutlisto kaj pere de slipoj (dissenditaj kun Aveno 29, kaj telefone informita dank' al mia edzino) montris feblan preferon al formala strukturo. Do, ni kreis provizoran estraron, krom la sekretario tie kunlaboras George Sossois el Belgio. AVE komencas instali ankaŭ komitaton por plibonigi la kunlaboron kun la naciaj verdaj partioj kaj NRO-oj kaj por kelkaj temoj. Bonvolu viziti la paĝon pri la AVE-Strukturo.
 
AVE
 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)