Pri la Verdaj Partioj:

28 jara kunlaboro inter AVE & la Verdaj Partioj: en Esperanto , in English , auf Deutsch



Informoj pri la tutmondaj Verdaj Partioj

(ankorau ne tre aktualigita - pli aktualaj informoj en AVENO
informoj de AVE-membroj bonvenaj)

Afriko - 2012
Ameriko - 2016
Australio/ Ozeanio - 2004
Azio - 2004
Europo - 2012
Gheneralaj rimarkoj pri la Verdaj Partioj: (mll: VP.)
La Tutmondajn Verdajn Partiojn vi trovos i.a. sub: Global Greens
AVE partroprenis chiujn kongresojn de Global Greens. La sekva okazos:
2017-03-29 ... en Liverpool (GB).
Bonvole trovi la landajn ligojn sub Ligoj al Verdaj Partioj; la europajn V.P. vi trovos pere de EFVP kaj iam rekte sur la kontinenta sub-pagho.
Nia TTT-ejo nun ligas al multaj verdaj partioj kaj kontinentaj federacioj; en kelkaj landoj partio ne ekzistas, sed verda NRO/CSO. Entute la Verdaj Partioj (kelkaj havas alian nomon) sukcesis; tamen, je malmultaj reduktighis la nombro da parlamentanoj. La nombro da ministroj altighis (vidu ekz-e la raporton pri la Europa Kongreso). Partopreni en registaro kiel en Belgio, Finnlando kaj Germanio montris malfacilajhojn. Chu ni gratulu al la Vihreä Liitto, ke ili forlasis la registaron en finnlando - char la majoritato decidis konstrui plian atomcentralon ? Ni esperu, ke ilia decido estis sagha. En Germanio feliche ni ne havis tiun decidon, sed similan: rilate la subteno de militoj en Kosovo kaj Afganio. Kelkaj pacifistoj forlasis la partion pro tio. La mondo ja toleras multajn malbonajn situaciojn sen subteni la subprematan parton per milito. Verdaj Partioj 2007 - Elekto-rezultoj, tutmondaj
  • Afriko
    2012: Verda Partio de Senegalo FEDES, kaj nova la Deklaro de FEDES - 2008 (rtf, en Esperanto)

    2002: En Marto okazis la 2-a Kongreso de la Federacio de Afrikaj Ekologiaj Partioj en Dakar.
    La Verda Movado ighis pli kaj pli politike, ekz-e la Green Belt Movement kun Wangari Mathai. Tri Verduloj jam estas ministroj: Abubacar Djalo ( Guinea-Bissau, defendo kaj konfliktreduktado), Sylvio Michel (Mauritius, fishistoj), Ram Ouedraogo (Burkina Faso, pri nacia repacigho). Pro la kolonia historio oni uzas au la francan au la anglan en plej grandaj partoj de la nearaba parto de Afriko. La kongreso klopodis balancigi siajn klopodojn kaj financajn rimedojn; trovi "unu vochon" (en la rekta lingvistika senco kaj en la enhava senco) por partopreni en la pinto-konferenco Rio+10 en Johannesburg. (Catherine Grèze en Update 2002/2) Do, ni povus proponi ankau al ili uzi Esperanton.


  • Ameriko
    The Green Party of the United States
    2016-11-11 Verduloj en Usono gajnis kelkajn sidojn kaj oficojn.
    Ili klopodas shanghi la ne-demokratian 2-partiecan baloto-sistemon.
    Jill Stein kandidatis por prezidenteco - kaj ricevis iom da vochoj.

    Sed en 2016 entute 33 el 298 kiuj kandidatis por iu ajn publika posteno gajnis seghon en konsilio au administracio – pri kelkaj postenoj de la nuna elekto ankorau mankas la rezulto (sur la listo de gp.org ).
    Ekzemple en Kalifornio:
    - Amelia Anderson (najbareco-konsilio en Los Angeles, en Aprilo 2016 )
    - Bastian Hoeks (Mystery Mine Road administracio, estraro, Nevada distrikto )
    - Bruce Delgado (Urbestro, Monterey, 2011-11-08 )
    - Daniella Mead (Transport, Hollywood Hills, Los Angeles, 2016-05 )
    - James Rhodes (Selva Beach, Recreation, Santa Cruz, 2016-11-08 )
    kaj multaj pliaj - vidu: http://www.gp.org/2016_candidates

    2004-augusto: Verdaj kadidato kaj vic-kandidato por usona prezidenteco David Cobb kaj Pat LaMarche estos elekteblaj en almenau 40 usonaj shtatoj.
    Ili protestis kontrau la taktikoj de la demokratoj eljheti la sendependan kandidaton Ralph Nader (kiu kandidatighis lastan fojon por la Verda Partio).
    Rilate Irako:
    Verduloj volas hejmen-veturigi la usonajn trupojn, char chiutage mortas soldatoj kaj pli da senkulpaj civitanoj tie. La alternativo de la Verda Partio estas: ekstera politiko bazita sur internacia kunlaboro, diplomatio kaj protekto de la Homaj Rajtoj

    2002: Usono: La VP. ricevis oficialan ("legal") statuson, do, la saman kiel la du grandaj partioj. Elektitaj oficistoj estas jam 120. Ili havas 200.000 membrojn kaj ili partoprenos je la Kongresaj Balotoj. Meksiko: La VP. forlasis la registaron de Foh, char ghi ne komencis fari la promesitajn reformojn. Mike Feinstein ighis urbestro de Santa Monica (... da enloghantoj), Kalifornio.

  • Australio/ Ozeanio
    2004-augusto: Senatano Kerry nettle protestis kontrau tio, ke en la plena asambleo de la UN australio votis kontrau mocio kiu postulas ke Israelo malkonstruu la Israelan Muron. (update 2004/4) lau Jon Edwards
    2004-augusto: Parlamentanino Lee Rhiannon protestis kontrau la konstruado de nova atom-reaktoro je Lucas Heights, NSW. Aparte pro tio, ke por ghi ne ekzistas planoj kiel sen-zorgigi la radioaktivan rubajhon. (update 2004/4) lau Cate Faehrmann

    2002: 4,9%, du (+1) ge-senatanoj, Bob Brown (Tasmanio) kaj Kerry Nettle (NSW). La Tasmania Verda Partio estis fondita 1972, kiel unua verda partio de la mondo - Gratulon ! En shia unua publika letero Kerry nomis tri gravajn punktojn: Tutmondigho, aparte shi menciis GATS (Tutmonda Konkordo pri la Komerco en la Servoj, en 2001 AVE tradukis dokumenton pri GhKKS en Esperanton); klimato kaj forcejgasoj; respondeco rilate azilpetantoj. Ili diskutas nun proponi ekologian imposton al uzado de fosiliaj resursoj kaj samtempe redukti la imposton al la laboro. AVE 1999 publikigis dokumenton pri la sistemo de Ekologiaj Impostoj.
    2004-09-27 (en): Australia Greens

  • Azio
    2004: Chinio: Verda Partio ghis nun ne ekzistas - krome nur unu partio rajtas decidi ion (ghis nun).
    En Hongkongo, kie validas iomete aliaj reguloj, la demokratoj ricevis pli da seghoj en la Legha Konsilio. duonpagha artikolo de Harald Maas en Badische Zeitung 2004-09-08 (de)

  • Eŭropo
    2012: En komunumaj kaj provincaj balotoj de Pollando, 2010-11-21:
    Je regionalaj balotoj ili ricevis la unuajn seghojn post ilia fondigho en 2004. Temas pri: - dr-ino Malgorzata Tkacz-Janik, prezidantino de la partio - deputitino de Konsilio de Silezia Provinco (9100 vochdonoj); - Ewa Kos' - deputitino de Konsilio de Okcidentpomeria Provinco (3488 vochdonoj); - Beata Kubica - deputitino de Urba Konsilio de Opole (430 vochdonoj); - Krystian Legierski - deputito de Urba Konsilio de Varsovio (5279 vochdonoj); - Sebastian Kotlarz - deputito de Kanty Wroclawskie, komunumo Smolec (455 vochdonoj). pardonu, ke mi rezignis pri la specialaj polaj literoj. En Esperanto pri la Zieloni 2004 en la Vikipedio.
    kaj pri la aktuala rezulto balotoj (pl)

    Germanio: En federaci-landaj balotoj, 2011-03:
    Rejnland-Palatinato Rugh-Verda registara koalicio
    Baden-Virtembergo Verd-Rugha.registara koalicio
    Ni esperas por ili saghan politikon, kaj plejeble rapidan eliron el la nuklea industrio. En Stuttgart nun eblas halti la planitan (kaj jam komencitan laboron) shanghon de la stacidomo al sub-tera; eble per popola decido, kiun volas la SPD.
    pri la mallargheco de la planita subtera stacidomo
    Kion volas la alternativuloj - renovigon de la kap-stacidomo

    2010: Programo de Ecologie Europe Le Verts(Francio/ Alsaco) (eo) tradukita de Fabien Tschudy
    2009: Irlanda Verda Partio: Programo de la Irlanda Verda Partio

  • Europo Kunlaboro inter Verduloj (Heerlena Grupo): Renkontigho en Bruselo, 2008-12 (invit-letero)


    2005-06-05: Rusaj ekologistoj fondas Verdan Partion
    En Korolyov/ Moskvo: kelkaj elstaraj rusaj ekologistoj, inter ili Alehej Yablokov (presidento, maljuna ekologisto) kaj Alehander Nikitin (eksa marista kapitano, kiu informis pri dronigita nuklea rubo el atom-submarshipoj, kaj tial estis en malliberejo). La chefaj punktoj de la programo rilatas al la defendo de la ekologio, Homaj Rajtoj kaj sociala sekureco. Ili kunlaboras kun pluraj NRO-oj. La rusa Verda Partio volas partopreni la parlamentajn elektojn en 2007. Lau mia scia jam ekzistas Verda Partio en St. Peterburgo, sed neniam sukcesis kontakti kun ili. Alia Verda Partio, agas kiel NRO en la regiono de Tjumen. Mi esperas, ke la Verduloj trovas unu la alian kaj kunlaboros ! rusa Verda Partio (angle kaj ruse)
    Kontakt-adreso en Sosnovy, proksime de St. Peterburgo
    Bodrov, Sosnovy

    2004-Februaro: fondighis la Europa Verda Partio
    Ekzistas pluraj trans-limaj kunlaboroj: ekz-e Heerlen Group inter Belgio-Germanio kaj Nederlando. Jos van Dijk 2004-08: Belgio - Ecolo: Somera renkontigho en bona etoso por diskuti la politikon:
    Sabate okazis tie "Vilagho de la Asocioj" - eble taugha loko por interkonatighi VP kun Esperanto. 2004-12: Bulgario - Verduloj aktivas surloke kaj kandidatighas por la Bulgara nacia parlamento. Dank' al s-ano Ivan Michev AVE havas rektan kuntakton kun ili. 2004-08: Finnlando: Vihreä Liito decidis novan ampleksan programon por la EU. Plejparto similas al la komuna Manifesto. Aparte interesas, ke ili pledas por sido de EU en la konstanta Sekureco Konsilio de UN; tio signifus, ke Britio kaj Francio rezignus pri iliaj sidoj. Krome ili tre pledas por respekto de la Lingvaj Rajtoj de minoritataj lingvoj. VL eldonis kelkajn afishojn okaze de la baloto-kampanjo ankau en Esperanto - dank' la liverita traduko de la sloganoj de Walter Klag.
    En la novan EP (2004) ili sendis unu MEP (10,4% de la vochoj), informo de Jarmo Sunnari
    2002: Francio: Noel Mamere ricevis 5,25 % kiel kandidato al la prezidento. Ghi estas sukceso por la partio, char ghi ankau ricevas shtatan subtenon (ek de 5%); bedaurinde la tri "malgrandaj" ge-kandidatoj kauzis tiel, ke poste ili devis vochdoni por la iom dekstra Chirac - por malhelpi la nacionaliston Le Pen. 2002: Germanio: La VP. findiskutis bazan programon (valida ghis 2020) kaj krome baloto-programon. Ambau entenas frazon en sia internacia parto pri la protekto de malgrandaj lingvoj, i.i. ankau pri regionlaj kaj krome pri supernacia(j) lingvoj (tio povus esti Esperanto, kio devus esti pridiskutata - vidu la raportojn). La unua verda elektita chefurbestro estas Dieter Salomon, kiu bone sukcesis en Frejburgo (200.000 da enloghantoj) kontrau la kandidatino de CDU (kiu jam estas urbestro en malpli granda urbo) - shi faris grandan eraron, varbante por si, ke verda urbestro ne sukcesos ricevi sufiche da mono por la urbo de la federaci-landa registaro (CDU-a). 2004: Hispanio-Katalunio: Iniciativo por Katalunaj Verduloj: nun estas membroj en la kataluna registaro; aparte la virinoj klopodas atingi la samnivelan reprezentadon kiel la viroj.
    Susanne Rieger

    2002: Hungario: La komplika elekto-sistemo reduktas la shancojn. VP. kaj Verda Interdikto (?) trovighas en koalicio Centro kiu gajnis 3,85%. Tio sufichas por eviti dekstran registaron. 2004: Jugoslavio - Serbio:
    La diversaj verdaj grupoj en Serbio devus unuighi - alimaniere ili ne sukcesos en la parlamentaj balotoj komence de 2005. Borisa Antonijevic

    2002: Malta: En kvar komunumoj (kiuj egalas al 10% de la popolo de Malta) Alternattiva Demokratika ricevis meze 5,7%; sed ne sufichis por seghoj. 2002: Nederlando: Groen Links nun havas 432 (post 398) komunumaj konsilistoj. La iomete nacionalista kandidato Fortuyn, kiu alvenis kun nova partio, estis mortpafita. 2002: Norvegio: VP. festas sian 15-jarighon; nur malrapide shanghighas la akcepto de verdaj vidpunktoj en N-o.
    2002: Rumanio (FER): preparas la 4-an nacian kongreson en autuno. Federatia Ecologista din Romania 2004: Pollando: VP. finfine ekzistas. Bonvolu skribi al: Marek Kryda 2002: Portugalio: Rugh-verda koalicio gajnis 6,97%, kio rezultis en 2 parlamentaj seghoj. 2002: Svisio: Kantono Vaud (21 el 180 seghoj); Philippe Bi‚ler preskau sukcesis (mankis 829 vochoj) por la kantona registaro. Kantono Bern (15 el 200 seghoj). 2002: Ukrainio: VP. malsukcesis en la naciaj elektoj, kiuj similis al batalo. Tamen la Verduloj daurigos sian laboron por ekologia kaj sociala socio.
  •  
    AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)