Pri PVC

Pri PVC, (Polivinilklorido):

Avantaĝoj:
- relative malmultekosta, kontraste al aliaj polimeroj;
- facile reciklebla;
- facile gisebla, do por produkti diversajn formojn (akvotubojn,
fenestroframojn, naĝbasenojn, elastaj folioj,
kovraĵojn por la planko k.s., ludilojn).
- facile prilaborebla;
- pli stabila kontraŭ korodo kontraste al metalaj
materialoj (akvo-tuboj, kamen-tuboj);
- pere de aditivoj (kunmetaĵoj) la ecoj estas
ŝanĝeblaj.


Malavantaĝoj:
- monomero (Vinilklorido) povas troviĝi en la materialo kaj
poste eniri en la medion (kvankam malmulte), la monomero estas
kancerogena;

- se oni metas moligenzojn (angle: softener), ekz-e ftalatojn
por moligi la materialon, ankaŭ ili povas eniri la medion
kaj akvon apaprte kiam temas pri grasaj nutraĵoj. En
Eŭropo oni finfine malpermesis la produktadon (kaj
vendadon) de infanludiloj por beboj (kiuj ja metas ĉion en
la buŝon), ĉar la moligenzoj agas kiel hormonoj
(ŝanĝas la seksan identecon, k.a.). Ili estas
solveblaj en graso - do, se vi transportas nutraĵojn en
tiaj materialoj (PVC, k.a. ), la moligenzo povas eniri en la
nutraĵon.

- stabiligenzoj oni enmetas por reteni la kvaliton de la
materialo pli longe, (organikaj substancoj kun pez-metaloj
(stano kaj kadmio); ambaŭ estas danĝeraj; sed tia
uzado (ekz-e en naĝbasenoj, por naĝi kelkfoje, kaj
kutime ne trinki la akvon) ne estas danĝera.

- se oni bruligas PVC-materialon (rubaĵon) la enhavanta
kloro povas reagi (pli simple ĝi formas sal-acidon, kiu
detruas metalajn tubojn kaj ĝenas la naturon) kaj pli grave
estiĝas klorizitaj dioksinoj (kaj eble klorizitaj furanoj),
kiuj estas tute san-danĝeraj (Seveso): pro kloro-akno
(inflamo de la haŭto, kiel videbla malsano), kaj eĉ
morto.

- se oni bruligas PVC enhavante pez-metalojn, tiuj povas eniri
la aeron, aparte kadmio. Tio signifas, ke oni devas bruligi
tiajn (plastajn) rubaĵojn sub bone kontrolitaj kaj
filtritaj kondiĉoj.

Ligiloj al pli-detal-aj informoj:
 Germana ŝtata oficejo pri taksado de
riskoj.
Ĉ ili mi trovis ampleksan artikolon (en la germana) pri la
uzado de PVC en
naĝbasenoj.

Alia adreso estas  (Umweltbundesamt / medio-oficejo
de la koncerna
ministerio, kun kelkaj paĝoj en la angla).

Kompreneble ankaŭ la Eŭropaj, Usonaj, (ktp.)
administracioj havas oficejojn pri protektado de la konsumanto
kaj de la natur-medio.