AVE-Konsiloj: Kongresoj

AVE-Konsiloj: Kongresi Ekologie

2014 & 1997

Okaze de la AVE-kunsido ĉe la IJK en Assissi [Julio '97] estis diskutita:
La rolo de iu ajn verda grupo estas pliverdigi la vivon de ĝiaj anoj, kaj de la homoj kun kiuj la anoj vivas. Do rolo de AVE estas pliverdigi Esperantion. Esperantio ĉefe ekzistas ĉe kunvenoj, do ni fariĝis malgrandan liston de proponoj, por pliverdigi kunvenojn:
El la kunsido de AVE ĉe la IJK 1997 en Asisi venis kelkaj proponoj. Fakte, la tuta Kongreso IJK'97 havis iom verdan temon Homoj, ĉu sub aŭ parto de Naturo,
do, ni ĉiuj diskutis pri verdaj aferoj kun tiuj homoj, kiuj ne ĉeestis la AVE-kunsido.

Okaze de la 99-a UK en Buenos Aires (2014), kun la kongrestemo Daurigeblo ni diskutis denove la ekolgiajn efikojn de niaj kongresaj vojaghoj kaj kongresoj.

Al-vojaĝi kaj loka transporado

  • konsilu homojn uzi prefere trajnon ol aviadilon;
    laboru kun taŭgaj grupoj ekz. AVE, BEMI [pri biciklokaravano], naciaj asocioj.
  • Informu la partoprenontojn pri la lokaj trajn- kaj aŭtobus-sistemoj kaj tarifoj por alveni de la rel-noda stacidomo.
    Se la loko estas malbone ligita per publika trafiko (ekz-e Grezijono :( ),
    bonvolu organizi tiel ke la kongresaj komencoj kaj finoj kongruas kun la trafiko,
    au prezentu propran transportilon,
    organizu komunan kun-veturadon de diversaj regionoj (pozitiva servo de Grezijono :) )
  • Informu pri dumkongresaj biletoj por la enurba trafiko.
  • Kompensi viajn ekologiaj vojagh-kostojn - kion ? Vojaghi per auto, trajno aviadilo konsumas energion kaj eligas karbondioksido. Por rekompensi tio ni proponas investi en reforstigon ie ajn. Kiel organizanto bonvolu serchi lokajn / regionajn iniciativojn, kiuj agadas chi-rilate. Ekzemple en Germanio, OroVerde: http://www.regenwald-schuetzen.org , kiu vaste reforstadas en Mezameriko kaj Egiptio. 
  • Alia pli bela kaj rekta agado estus planti arbojn okaze de la kongreso kaj zorgi ke tiu bone evoluas. Vi/ni povus ankau iniciati arbaro-plantadon apud la kongres-urbo - au en alia tauga loko ?

    Papero

  • uzu senplastajn kartojn kaj snurojn kiel nomŝildoj
  • se vi uzas plastaĵojn, metu ujon por kolekti ilin je la fino, kaj reutiligu ilin
  • uzu reutiligitan paperon, se ne eblas, almenaŭ paperon senkloro-faritan

    Rubaĵo

  • disdonu diversajn rubujojn por faciligi la reutiligadon au recikligon.

    Manĝaĵo

  • mendu che la gastejo manĝaĵojn el la loka regiono [por malpligrandigi la transportefikojn kaj montri respekton al la regiono]
  • ofte [ekz ĉe Assissi] vegetara manĝaĵo estas malpli-kosta. Se jes, donu rabatojn al la vegetaranoj.
  • (parte lau raporto de Krayg (1997), amendita de Manfred kaj Wolfgang)

    Ret-ligoj de la organizajhoj

  • http://www.verduloj.org   AVE, Asocio de Verdaj Esperantistoj

  • http://vegetarismo.info/   TEVA, Esperanta Asocio de Vegeteranoj
  • http://bemi.free.fr/eo.html     BEMI, biciklistoj, kiuj organizas karavanojn


  • [Dokumentoj]
    Dokumentoj
    [KOMENCO]
    Enir-pagho