AVE-Renkontiĝo okaze de la 91-a UK en Florenco:

La sekretario, Manfred Westermayer, prezentis AVE kaj raportis pri la aktuala stato (vidu Aveno
30). George Sossois, kun-estrarano ekde 2005 skribis la protokolon. Pluraj - ekde 1998 -neaktivaj
membroj estis forstrekitaj el la listo. Dum la kunsido aliĝis 9 personoj. Do, nun estas 349
membroj kaj 40 abonantoj de Aveno. Partoprenis entue ĉ. 50 personoj. Ĝis nun AVE
restas neformala asocio; dum la kunsido neniu postulis tion - ĉiukaze necesus respondeca
kasisto.

Manfred rakontis pri la duflanka engaĝiĝo de AVE kaj la etajn sukcesojn (rezoluciojn
kaj ret-ligilojn el la Verdaj Partioj kaj NRO al Esperanto). AVE subtenis la NRO-ojnkiuj postulis
alian vojon por nova oleo-dukto (nafto) for de la lago Bajkal en Siberio. Manfred informis Naturopa,
naturprotekta oficejo de la Eŭropa Konsilio, pri la afero; ĉar Rusio partoprenas la EK.
Finfine la prezidento Putin ordonis uzi alian alternativon.

AVE partoprenos la Eŭropan Verdan Kongeson en Ĝenevo, 2006-10-13/15, per
informstando kaj kun-diskuto rilate la EU-lingvo-politikon. Ni deziras limigitan eksperimenton kun
Esperanto kiel dua relajsa lingvo ene de la EU-/EP-sistemo.

AVE ŝatus sendi du afrikajn membrojn al Nairobi en Januaro 2007 (okaze de la Afrika Verda
Konferenco kaj Tutmonda Konferenco de la Verda Junularo) kaj eble partopreni kun pluraj membroj
en Januaro 2008 (okaze de la 2a Tutmonda Verda Konferenco).

Diskutoj:
Ĉu ni havas rilaton kan Amnestio Internacia ? Ne-rekte, ni
havas ligilon sur la AVE-retejo, kaj kunlaboras por helpi al nia amiko N.I.Sekvojo, kiu sidas ek de
1992 en San Quentin - mortpunita. (pli poste)
Elizabeth rakontis pri kunveno (2006-08-13) de la franca NRO "Sortir du Nucleaire" ("Eliri el la
Nukleaj Teknikoj" (atom-reaktoroj, kaj - bomboj)); ili akceptis laborgrupon kiu uzos Esperanton.

Iu demandis pri E.D.E.: Ĉar ili estas partio - almenaŭ okaze de EP-balotoj - ili estas
konkurenco al la Verdaj Partioj kaj AVE ne subtenas ĝin; sed aliflanke, ilia varbado por
Esperanto estis relative efika. Ni esperas, ke la Verdaj Partioj ne rifuzos Esperanton poste, dirante,
ke ja ekzistas la EDE.

La kotizo de AVE restas libervole pagenda. Dank' al pluraj kiuj pagis pli ol la kotizo (5 EUR jare,
kaj 2 EUR por neriĉaj landoj kaj membroj)

Mankas ekologio-rilata libro en Esperanto:
Tiu de Edgar Guhde jam estas 20-jar-aĝa; ni serĉu la plej taŭgan kaj
daŭrigeblan por traduki kune.
Post la konferenco Tatjana Auderskaja rakontis pri la de ŝi el la rusa tradukita lernolibro de
Ju.N.Sokolov "Ekologio de la Homo" (de 1996, 114 p.); ĝi estas relative teoria kaj mankas
fotoj.

Aktuala aktiveco rilate al UEA:
denove - post 1998 - postuli la amendon de la UEA-Statutoj per la temo "daŭrigeblo";
ĉifoje UEA devus reagi pli pozitive, ĉar eĉ la kongresa temo rilatis al
daŭrigeblo, kaj dank' al Jose Vergara ankaŭ rilatas al la naturmedia kaj sociala
daŭrigeblo, krom la protekto de la endanĝerigitaj lingvoj.

Tiom por nun:
Ni estas feliĉaj ke la milito inter Israelo kaj la araboj
haltas; kaj esperas, ke ili trovos pacon.
  • Returne al la Indekso de Avenon 31
  • Returne al la Indekso