Eŭropa Verda Partio: La Ĉarto de la Eŭropaj Verduloj Ĝenevo (2006-10-13):

Gvidprincipoj de la Eŭropa Verda Partio
Adoptita dum la 2-a EVP Kongreso, Ĝenevo, 2006-10-13/14

Kiuj ni estas

La Eŭropaj Verduloj fiere subtenas daŭripovan evoluon de homaro sur la planedo Tero, evolumanieron respektantan homajn rajtojn kaj bazitan sur valoroj de respondeco pri naturmedio, libereco, justo, diverseco kaj malperforto.
Verdaj politikaj movadoj ekaperis en Eŭropo kiam la kontinento estis dividita per la Malvarma Milito kaj meze de la energikrizoj de la mezsepdekaj jaroj. Tiutempe, evidentiĝis ke nia maniero de ekonomia evoluo estis nedaŭripova kaj grave endanĝerigis la planedon kaj ĝia loĝantaro naturmedie, socie kaj ekonomie. La tiutempaj politikaj partioj ne kapablis trakti tiun defion. Nia deveno kuŝas en multaj sociaj movadoj : naturprotektantoj kaj kontraŭ-atomenergiaj aktivuloj konsciaj pri la kreskantaj damaĝoj al nia planedo; senperfortaj paco-aktivuloj kiuj antaŭenigas rimedojn por solvi konfliktojn; feministoj kiuj luktas por vera egaleco inter virinoj kaj viroj; movadoj pri libereco kaj homaj rajtoj kiuj batalas kontraŭ diktatoraj kaj aŭtokrataj reĝimoj; triamondaj solidarecaj movadoj kiuj subtenas la fino de kolonizado kaj la ekonomike ekvilibrajn rilatojn inter la Nordo kaj la Sudo de nia planedo; aktivuloj kampanjante kontraŭ malriĉeco kaj por socia justo ene de niaj propraj socioj.
El tiaj devenoj, Eŭropaj Verduloj kuniĝis por starigi nian propran politikan familion. Ni reprezentas liberan, demokratan kaj socian Eŭropon en mondo paca, justa kaj naturmedie daŭripova.
Ni defendas valorojn kiel justecon, Homajn Rajtojn kaj civitanajn rajtojn, solidarecon, daŭripovecon kaj la rajton por ĉiu individuo vivi sian propran vivon sentime.
Ekde la komenco la Verduloj subtenas ke oni pensu tutmonde kaj agu loke.
Por evoluigi kunlaboradon je Eŭropa nivelo, estis fondita en 1984 kunordiganta grupo, kiu iĝis en 1993 la Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj. En 2004, substrekante la celon al pli profunda kunlaboro, la Federacio denove transformiĝis en la Eŭropa Verda Partio. La Eŭropaj Verduloj estas viva parto de vigla tutmonda Verda movado.
Gvidaj principoj

La gvidajn principojn, kiuj provizas la kadron por la politikaj agadoj de tiuj partioj kiuj estas membroj de la Eŭropa Verda Partio, ni difinas jene:
Natur-media Respondeco:
Ni akceptas, ke la respondeco pri nia biosfero estas la pivota punkto de Verdaj valoroj. Socio dependas de la ekologiaj resursoj kaj de la sano kaj elasteco de la planedo, kaj ni ĉiuj portas prioritatan devon por estontaj generacioj protekti tiun ĉi heredaĵon. Ni forte pledas por la devo vivi ene de niaj ekologiaj rimedoj. Ni devas reteni la biologian diversecon kaj kontraŭbatali la globalan varmigon pere de daŭrigebla uzado de renoveblaj resursoj kaj la zorgema mastrumado de la ne-renoveblaj. La respondeca uzado de biodiverseco estas absolute grava por la bezonoj de la kreskanta globala populacio rilate nutraĵon, sanon, kaj aliajn. Tamen preter ajna utileco, la Verduloj kredas ke ĉiu el la diversaj vivospecioj sur nia planedo havas propran valoron kaj belecon kaj tial estas protektenda. Nia Eŭropa modelo de produktado, konsumado kaj merkato kontribuas al la ĉiam plia malriĉeco de la majoritato de la planeda loĝantaro kaj kaŭzas severajn median difektadon kaj klimatan malstabilecon. Industriiĝintaj kaj industriiĝantaj landoj ne plu rajtas prokrasti la respondan agadon al tiaj defioj. La urĝa bezono ŝanĝi tiajn skemojn signifas profundan agordo-procezon, se ni volas renversi la damaĝantan ekspluatadon de nia komuna hejma planedo. La politika defio estas la tasko restrukturi la globalan agendon tiel, ke ekonomiaj kaj komercaj reguloj servas al socialaj kaj mediaj celoj kaj ne nur al ekonomiaj indicoj. Nia respondo estas evoluo, kiu integriĝas mediajn kaj socialajn celojn favore al ĉiuj. Daŭrigebla evoluo nur eblas pere de globala kunlaboro por superi la ekonomiajn kontraŭdirojn inter la evoluiĝantaj landoj, la ekkreskantaj ekonomioj kaj la industriiĝinta mondo. Ĉiu civitano de la tuta mondo havas la saman rajton al justa parto de la globalaj resursoj kaj ankaŭ samnivele devas certigi ke estontaj generacioj povas ĝui la saman bonfarton. Verduloj ĉiam klopodas apliki la principon de antaŭzorgo. Ni ne subtenos rimedojn kiuj prezentus potencialan minacon al la homa sano aŭ al la natur-media bonfarto. Kaj ni ne akceptos prokraston en la ek-aplikado de novaj antaŭzorgaj rimedoj sole pro tio ke mankas sufiĉe ampleksaj studoj. Kio ajn estu la fako - paco, energio, nutraĵo kaj agrikulturo, vivo-sciencoj, transporto, teknologio, medicino - decidoj kaj agadoj sisteme devas sekvi la principon de malplej noca opcio. Speciale rilate la nuklean energion la Verduloj staras por sen-nuklea Eŭropo, pro ĝiaj enkuŝantaj civilaj kaj militaraj minacoj, pro la ŝarĝo metita por la estontaj generacioj kaj pro la sekureca aparato kiun ĝi bezonas. Por Verduloj estas prioritate evoluigi decentralajn kaj regajneblajn alternativajn energiojn.

Libereco pere de Memdetermino
* Individua Aŭtonomio
Ni Verduloj kredas, ke ĉiuj homoj - sendepende de la sekso, aĝo, seksa orientiĝo aŭ identeco, etna origino aŭ handikapiteco - havas la rajton vivi laŭ siaj propraj preferoj, sin esprimi libere kaj formi sian propran vivon. Tiu libereco ne aparte validas por materiala posedo; ĝi inkludas la socialan, kulturan, intelelektan kaj spiritualan dimensiojn de la homa vivo. Tiuj neŝanĝeblaj rajtoj devus esti garantiataj pere de leĝoj kaj instruataj en lernejoj kiel bazaj fundoj de niaj socioj. Ili devus esti plenumitaj pere de la plenpovigo de la homoj, pere de la ŝanco por ĉiuj inoj kaj viroj ebligi al si kaj siaj familioj memstaran vivon, kaj kiam necesas pere de sociala kaj materiala subteno sufiĉa por dignoplena vivo kaj por plene partopreni en la socio. Kie tiuj rajtoj mankas, ni Verduloj volas batali por atingi ilin, proponante solidarecon, edukadon, evoluan kunlaboron, protekton kontraŭ perforto kaj diskriminacio.

* Inkluziva Demokratio
Nia kredo al demokratio fundiĝas sur la mutuala akcepto de ĉiuj individuoj kiel egaluloj. La politikaj kaj decidofaraj procezoj devas esti demokrataj, inkluzivaj, travideblaj kaj plene alireblaj en maniero komprenebla al ĉiuj civitanoj, por kuraĝigi maksimuman nivelon de sindevigo. La radikalaj ŝanĝoj kiuj necesas por daŭrigebla evoluo postulas, ke ĉiuj transprenas komunan respondecon kaj justan parton de la ŝarĝo. Elektitaj reprezentantoj devas konsulti kaj plene informi siajn respektivajn civitanojn dum la tuta decidiga procezo. Ni devas ĉiam pensi globale, eĉ kiam ni agas surloke. La decidaj aŭtoritatoj devas troviĝi ĉiam en la plej malgrand-loka nivelo, por certigi la plej altan nivelon de civitana envolviĝo kaj utilo. Inverse al tio, kiam problemo bezonas agadon sur pli alta nivelo, ili devus konsideri la konsekvencojn por la malpli altaj niveloj, kaj respekti la diferencojn. Ili devas doni adekvatan atenton kaj protekton al minoritataj interesoj. Ni devontigas nin fortigi la demokration en tuta Eŭropo, je loka, regiona, nacia kaj super-nacia niveloj. Ni volas fortigi la demokratan respondecon kaj kalkuleblon je plur-flankaj institucioj.

* Etendi Justecon
Verdaj Politikoj baziĝas sur la principo de justeco. Tio postulas justan distribuon de la sociaj posedaĵoj kaj tio sekve postulas specialan atenton al la bezonoj de la plej malfortaj. Atenton al la plej malfortaj estas aparte grava je la globala nivelo, kie Eŭropo havas specifan respondecon por stimuli ekonomian kreskon en la evoluiĝantaj landoj. Nia nocio de justeco iras trans la tradiciaj re-distribuaj politikoj, ĉar ni devas konsideri la problemojn de ŝanĝiĝanta mondo. Verduloj staras por sociala justeco, gea egaleco, intergeneracia kaj tutmonda justeco. Ni ne akceptu ke iu inter-bataligas tiujn dimensiojn de justeco, malgraŭ la praktikaj konfliktoj kiuj estiĝas inter ili.

* Sociala justeco
certigas ke ĉiu havas aliron al vitalaj sociaj resursoj: edukado, laboro kaj demokratia partopreno. Justan aliron ni devas defendi okaze de ekzistantaj socialaj malekvilibroj, kaj ĝi devas esti certigita institucie. Edukado estas decida faktoro en la ebleco por la homo formi sian propran vivon. Uzado de niaj laboraj lertecoj ebligas al ni rikolti la fruktojn de niaj eblecoj kaj tial difinas ŝlosilan parton de nia identeco. Demokrata partopreno estas baza bezono por inkludiĝi en la socio kaj helpi formi ĝin.

* Gea egaleco.
Justeco ankaŭ estas gea egaleco. Inoj kaj viroj devus ĝoji pri la sama povo decidi kiel socio evoluiĝos. Kaj pli, al ili eblus vivi siajn vivojn sen perforto. Ni Verduloj volas evoluigi la institucian framon kiu garantias al inoj egalecon hejme, laborloke, publik-ofice kaj en aliaj influaj pozicioj. Ni volas faciligi la harmoniigon de familia kaj profesia vivo por ambaŭ seksoj.

* Justeco inter la generacioj.
La slogano "Ni nur prunteprenis la mondon de niaj infanoj" hodiaŭ estas pli adekvata ol iam antaŭe. Hodiaŭ, la estonteco de niaj infanoj estas sub risko. Justeco inter generacioj signifas devo por la malpli juna generacio daŭrigeble pludoni nian median, socian kaj kulturan heredaĵon al la pli juna. Ĝi ankaŭ inkluzivas devon por la pli junaj generacioj zorgi pri la pli aĝa populacio. Devus esti certigata, ke ĉiuj generacioj povas plene partopreni en la socio.

* Globala justeco.
Justeco ankaŭ estas nia mezurilo sur la internacia nivelo. Tiu morala devo iĝas praktika imperativo, ĉar la globala ekonomio kunligas popolojn kaj altigas nian interdependecon. Tutmonda daŭrigebla evoluo kaj la Universalaj Homaj Rajtoj estas la kerno de nia koncepto de globala justeco. Ili devas esti subtenataj de sendependa institucia monitora kadro pri korporacia sociala respondeco kaj justa komerco. Justeco bezonas solidareco, ne-diskriminacion kaj civitanan envolviĝon. Solidareco helpas krei mem-fidajn individuojn - ĝi fortigas civitanojn kontraste al ilia patronado. Ĉiuj publikaj aŭtoritatoj devus labori partnerece kun la civitanoj kaj defendi instituciojn kiuj fortigas solidarecon. Pro tio ni ankaŭ volas investon en retoj kaj komunumoj kiuj, subtenataj de ŝtata kuraĝigo, praktikas mutualan subtenon.

* Diverseco, nepra kondicho
La riĉeco de civilizacioj, socioj kaj kulturoj evoluis per diversiĝado. Ni Verduloj mem estas rezulto de kuniĝo de aro da sociaj movadoj, kaj ni kredas, ke diverseco estas kondiĉo por sukceso, eĉ supervivado en preskau ĉiuj kampoj de aktiveco. Diverseco plialtigas la elastecon de organizaĵoj kaj grupoj kiam ajn ili konfrontiĝas al neatenditaj ŝanĝiĝoj. Ĝi estas sekurigilo kontraŭ maltoleremo, ekstremismo kaj totalismo. Kaj ĝi estas ne-malhavebla fonto de inspiro kaj renoviĝo. Homa diverseco havas multajn dimensiojn: genra, socia, kultura, spirita, filozofia, religia, lingva, ekonomia, etna, seksa regiona. Tiuj povas esti esprimataj per individuoj aŭ sociaj grupoj. Ni ŝatas ĉi-tiun diversecon. Sed ĝi neniam estu uzata kiel preteksto por kontesti la Universalajn Rajtojn. Kie homoj dividas inter si limigitan spacon, diferencoj povas esti facile perceptataj kiel minacoj. Eĉ en la plej malgranda komunumo la fortuloj tendencas uzi sian dominan rolon dum la malfortuloj ofte trovas sin puŝataj al adaptiĝado. Protekti diversecon tial necesigas reciprokan agnoskon, komprenemon kaj respekton kaj, bedaŭrinde tro ofte, aktivan protektadon.

* Senperforteco
Senperforteco estas ŝlosila parto de la filozofia fono de Verdaj teorioj kaj kondiĉas nian alpaŝon al ĉiuj problemoj. Neniu daŭra solvo por iu konflikto inter individuoj, sociaj grupoj aŭ ŝtatoj povas esti trudata perforte. Estas baza Verda principo, ke la metodoj uzotaj por atingi iun celon devas esti akordaj kun la celo mem. Tiele la politika strebado je justeco kaj paco ne povas esti atingata per agresemaj metodoj. Agresemo estas ne nur fizika. Homaj agoj kaj terglobaj ekonomiaj strukturoj povas senigi homojn de siaj Homaj Rajtoj kaj pliseverigi socialan maljustecon. Malriĉeco verŝajne estas la plej insida formo de perforto. Por elimini malriĉecon ni progresigas internaciajn organizaĵojn, kiuj celas ekonomian egalecon kaj donas prioritaton al homa vivtenado kaj sekureco, samkiel al devigaj reguloj por la protektado de la Homaj Rajtoj. Koncerne perarmajn konfliktojn ni estas konvinkataj, ke la uzado de armeaj kaj policaj trupoj kiel izolita strategio finfine ne povas sukcesi. Verduloj celas malpli da militara intervenado kaj efektivigon de la koncepto de civila ekstera kaj sekureca politiko. Tio necesigas la evoluigon de potencaj iloj por konflikt-prevento kaj civila konflikto-mastrumado. Tamen Verduloj agnoskas, ke militaj metodoj povus esti postulataj de la internacia komunumo kiel lasta rimedo. Kie estas minaco de amas-perforto kontrau civiluloj, la instalado de packonservaj militaj trupoj povus esti pravigata kiel malinstigilo. Kiam preventivaj rimedoj fiaskis, perarma intervenado povus esti necesa. Apliko de militaj metodoj estos submetata al la regularo de internacia leĝo kaj estas legitima nur, se la sekvaj kondiĉoj plenumiĝis:
* La ekzisto de eksplicita mandato de la UN-Konsilaro de Sekureco;
* La interkonsento pri la unuaranga intenco de la interveno cele savon kaj protekton de vivoj pere de la preventado de perforto;
* La ekzisto de politika strategio, difinanta la kielojn de la fino de tia interveno kaj de la planita kreado de paca kaj stabila situacio.

Jen kiel resumo - Daŭripova Evoluigo
Verduloj agnoskas, ke la valoroj de primedia respondeco, libereco, justeco, diverseco kaj senperforteco povas esti - kaj iomgrade jam estas dividataj kun aliaj politikaj familioj. Kio difinas Verdulojn estas, ke ni konsideras ĉi valorojn kiel interdependaj kaj ne apartigeblaj. Kiel tutaĵo ili determinas ĉiujn niajn agadojn direkte al la daŭripova socia, kultura, media kaj ekonomia evoluigo de niaj socioj sur la planedo Tero. Ni aplikas ilin ne nur en niaj eksteraj politikoj, sed en nia propra politika konduto samkiel en la organizado de nia propra partio. Eŭropanoj estis la pioniroj en la procezo de industriigado, kiu prezentas la kernon de niaj plej gravaj terglobaj problemoj. Kiel civitanoj de unu el la plej riĉaj kontinentoj surtere ni Eŭropanoj portas gravan respondecon cele la renversigon de la detruivaj tendencoj, kiujn ĝi generis, kaj iniciaton de la alternativa kaj daŭripova evolu-modelo. La amplekso de la problemoj solvendaj estas tia, ke ĝi ja estas pli granda ol la povoj de ajna unuopa ŝtato atingi la celon. Pro tio ni bezonas kunlaboron, en kiu la tuta Eŭropo - de Dublino gis Tifliso, de Helsinko ĝis Lisbono, de Ankaro ĝis Rejkjaviko - povos partopreni.

La Europa Unio estas en bona situacio por faciligi ĉi kunlaboron, kondiĉe, ke:
* ĝi restas aperta por plua plilarĝigo,
* ĝi restrukturigas sin mem en sincere demokratian institucion,
* ĝi reorientas siajn prioritatojn direkte al medie kaj sociale daŭripova modelo de evoluo,
* ĝi akceptas siajn terglobajn respondecojn sub la Unuiĝintaj Nacioj kaj en kunlaborado kun aliaj valoraj institucioj kiel la OSKE kaj la Konsilantaro de Eŭropo por paca kaj daŭripova mondo.