AVE-kunsido okaze de la EEU-Kongreso en Bilbao, 2004-08

Sandor Horvath organizis la kunsidon kaj disdonis informilojn de AVE. Kunsidis preskaux 30 homoj. Post la enkonduko pri la rolo de AVE; pluraj partoprenantoj reportis el siaj landoj:
-Ian McDowall raportis pri Irlando, la familio Fettes, la bieno "Bloomville" kaj ke finfine ekzistas kelkaj bonaj signoj pri Esperanto.
- Alain Delmotte pentris pli malgajan bildon pri la situacio de Esperanto rilate al Esperanto en Belgio. Tamen Flory Widtdoecky reportis ke Bart Staes (la nuna belga verda parlamentano) apogas Esperanton en la EU-Komisiono.
- Marie-Therese Lloancy klarigis la situacion en Francio. Ŝi mem partoprenis la Verdajn somertagojn apud Toulouse.
- Aliaj substrekis la ideon ke esperantistoj nepre devas esti involvitaj en aliaj grupoj (Greenpeace, Friends of the Earth, Verdaj Partioj, Biciklada grupo,Ruĝa Kruco, Oxfam....).
Se iu de niaj legantoj aktivas en tiaj grupoj, bonvolu verki artikolon pri via agodo en tia grupo kaj pri la intereso uzi Esperanton de ili.

-Ideo por venontaj kongresoj:
Fari konkretan laboron surloke dum la restado. Eble kunlabori kun lokaj verduloj pri rubaĵo, trafiko, Homaj Rajtoj, konflikt-reduktado, ktp.
AVE jam dufoje faris seminarion post la UK en Montpellier (Larzac) kaj Berlino (Jetrichovice). Do, ni proponas organizi Seminarion 2005-07 prefere antaŭ la UK en Vilnius; plejeble je la Balta Maro aŭ lago proksime al Vilnius.

Finfine ni regardis la filmojn de Tatjana Auderskaja el Odessa, kiuj estis tre ŝatataj.:
- Birdoj de ukrainiaj marĉejoj.
- Perloj de Ĉenigramarujo.