AVE-Dokumento: Asbesto - dangxero el WTC



LA TUROJ KANCERIGAJ

    Post la falo el la gxemelaj turoj, la najbaroj el Novo Jorko
alfrontas dangxeran malpurigilon: la asbesto. Gxiaj etaj fibroj
mineralaj flugis tra la Granda Pomo kiel gigantaj nuboj el polvo kaj
fumo, nuboj kiujn la televidaj bildoj montris kaj montras.

    La du grandaj turoj el la sudo de Manhattan entenis dekojn da miloj
da tunoj el tiu minerala fibro masive uzita  en la konstruajxoj dum la
70-aj jaroj . Pro la faligo de ambaux cxielskrapantoj kaj de la
proksimaj konstruajxoj, la platoj el asbesto konvertigxis en pulvoro
same kiel betono.

    La granda pulvora malpurigado kiu mallumigis la cxielon el Manhattan
cxi tiujn tagojn, same kiel tiu kiu aperos pro elrubado el la detruitaj
konstruajxoj, produktos novajn polvnubarojn kiuj dissemos mikrajn erojn
el tiu dangxera malpurigilo.

    Precipe la asbeston oni uzas kiel izola materialo por fajro, pro
gxia alta fajrorezistemo. Oni konsideras gxin preskaux nedetruebla, kaj
miksita kun betono donas pli da rezisto kaj izolo al konstruajxo.

    Kvankam nuntempe en multaj landoj gxi estas malpermesita, ankoraux
oni dauxre uzas gxin masive pro gxia malalta kosto, kaj pro gxiaj ecoj,
sed sen pensi pri gxia kanceriga povo. La Monda Organizo pri Sano, kaj
la Internacia Agentejo de Esploroj pri Kancero klasifikis gxin kiel
"kancerigilo"    kaj aperigas gxin en la unua loko el la oficiala listo.
En 1986, pro forta agado el sindikatoj, la Internacia Organizajxo pri
Laboro adoptis konvencion konsilante malpermeson pri uzo de asbesto.
Jare produktigxas cxirkau du milionoj da tunoj el asbesto. La cxefaj
produktantoj estas:

                Rusio:        680.000  tunoj
                Kanado:     420.000  tunoj
                Cxinio:       245.000  tunoj
                Brazilo:      170.000  tunoj
                Zimbabvo:  150.000  tunoj

MILOJ DA MORTINTOJ

    De 1900, britaj kuracistoj jam priskribis simptomaron eble provokita
de asbesto. En 1955 oni pruvis la rilaton inter asbesto kaj diversaj
tipoj da kancero.
    Inter la laboristoj kiuj uzis gxin dum jardekoj, estas centoj da
miloj da mortintoj. Gxiajn mikrajn mineralajn fibrojn oni enspiras kaj
tiel gxi alvenas al la
spira sistemo. Inter la multaj malsanoj konataj kiel provokitaj de
asbesto, la plej konataj estas:

    ASBESTOZO: estas pneuxmokoniozo pro amasigo de asbesto en la pulmoj,
kiu okazigas fibran dikigon el la alveolaj muroj. Malfruas inter 10 kaj
20 jaroj por aperigi sin. Estas malrapida kaj senremisia afekcio.
Dauxras gxia evoluo ecx post finita la kontakto kun asbesto.

    PULMA KANCERO: almenaux uno el cxiu 10 pulmkanceroj estas pro
asbesto. Tabako kreskigas la riskon.

    MESOTELIOMO: estas dolora kancero el la pleuxro kaj peritoneo, kaj
oni pruvis sian rilaton al asbesto en 75 % el la malsanuloj.

    Inter aliaj malsanoj estas kanceroj el la laringo, kaj el la kojlo.
    La fibroj kupligxas al pleuxro kaj al pulmo, kreante platojn kiuj
malmoligas ilin. Kiam la paciento vizitas kuraciston, kaj oni diagnozas
la malsanon, jam la morto estas neevitebla, kaj gxi fine okazas pro
asfiksio.

    En Euxropo oni malpermesis uzon de asbesto komence de januaro de
2001a.   Post ekponado al asbesto malfruas almenaux jardekon la apero de
kancero, sed finfine en la Euxropa Unio pli ol 250.000 personoj mortos
pro tiu efiko de asbesto. Pro tio,  pro la imunaj defendoj  de cxiu
individuo, kaj pro la kvanto da polvo spirita, ne eblas mezuri la
rezultatojn de la malpurigado pro asbesto post la faligo el la gxemelaj
turoj. Sed la logxantoj el Novo Jorko devus uzi vizagxkovrilojn dum la
sekvontaj tagoj kiel eta preventmaniero kontraux cxi tiu malpurigado.

REFERENCOJ:
Abundas pri la temo, sed mi nur uzis:

    Hammond, E., et al.: Asbestos exposure, cigarette smoking, and death
rates. Ann. N.Y. Acad. Sci. 330:473, 1979.

    Mossman, B. kaj Gee. J. Asbestos-related diseases. N. Engl. J. Med.
320:1721, 1989.

    Robbins. Patologia Estructural y Funcional. Espana. 1997: 785-787

    "El Mundo Sindical", organo de la Confederacion Internacional de
Organizaciones Sindicales Libres -CIOSL, Bruselas. Belgica:No. 6,
junio de 2000: p.30
amianto Auxtorino: Sandra Burgues Roca, Montevideo (UY)
 
  • Al la indekso de Dokumentoj
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
    AVE (c/o M. Westermayer)