AVE Kunlaboras kun evoluo-projektoj en Afriko kiuj uzas Esperanton:

aktuale: 2023-11 - se la dato shajnas malnova bonvolu klaki la aktualigan butonon


  • UEA - Afrika Komisiono: Afrika Agado de UEA

  • Per-Esperanto-Agado de AVE: Aktuala superrigardo pri projektoj en Afriko kun kiuj AVE kunlaboras
    Via subtena donaco eblas al la UEA-konto de AVE: avex-z , Bonvolu mencii: "por AVEX-Z la temon kaj vian nomon"
    En la dosiero vi trovas alian konton, kie eblas ricevi donac-kvitancon - valida en EU-landoj.

  • Burundo ANEB
    Statutoj de ANEB
    En 2005 Tereza Kapista, Beogrado, instruis Esperanton en Bujumbura kaj post en Rumonge.
    Pri tio shi verkis libron en la serio: "Esperanto - Lingvo de Paco - Burundo - Afriko".

    2014 konstruo de la Esperanto-Centro Rumonge - organiza subtenanto: Johan Derks
    2018 ANEB renovigis kaj riparis la centron - BAVELO ighas partnero de ANEB :)
    2019 ANEB achetas la malgrandan terenon - renovigis la konstruajhon.
    2019 ANEB malfermis infanghardenon kaj kulturan centron por vigligi la Centron.
    2021 ANEB kulturis en formo de arbar-ghardenon por legomoj.
    Jen detaloj: Esperanto-Centro Rumonge 2022 - Prezentado (3 MB) pri la aktualaj projektoj.

  • D.R. Kongo D.R.: PIEADC koncizaj informoj  -
    Demokrata Respubliko Kongo - Sociala Situacio, 2006-04-03 - ekde 2019-01 la prezidento estas Felix Tshisekedi.
    Subtenataj projektoj de AVE kaj de aliaj. Agrikultura evoluigho en Kalima, provinco Maniema, orienta D.R. Kongo.
    Retejo de PIEADC: Kamparanasolidareco , organizita de Etienne KATCHELEWA KANDOLO
    Kalima_fish_project - ripari fish-lagojn kaj instrui la homojn, detala projekto (ankorau en la angla)
  • SBV konciza informo Societo de Bona Volo en Goma, D.R.Kongo.
    Dank' al viaj subtenoj ni ebligas (kadre de SBV) 12 metio-lernantojn kaj studentojn (de ambau seksoj) pagi la kotizojn.
    Se vi volas subteni unuopan junulon au junulinon, ni volonte sendas al vi la liston kun iliaj fakoj.

  • Uvira (Martin FADHILI) - temas pri arboplantado por eviti erozion; krome pri instruo de legomo- kaj arbido-kultivaado al lernantoj, kiuj ankau lernas Esperanton. Li rimarkis ke necesas alporti akvon de fora loko.
  • Ngiri Ngiri
  • (proksime de Kinshasa) Forst-agrikultura projekto de Jean Bosco Malanda komencighos 2021.

  • Tanzanio - Mazingira:
  • sub la fotoj estas aliaj informoj pri Afriko - i.i. pri Wangari Maathai

  • Fotoj el la projekto Akvo por Kalima en D.R.Kongo - situacio ankorau en granda parto de Kalima
    Niaj projektoj jam helpis al ch. 8.000 familiojn kaj la hospitalon - vidu la raportojn - tute supre
            informo pri kelkaj aliaj afrikaj landoj - sube


    - la komenco - riparinda pumpilo


  • 2005-07-18/26 Ouagadougou, Burkina Faso, Planet ERE3, Konferenco kaj seminario pri ekologio en Afriko.
    Sebastien Essou reprezentis AVE che Planet ERE

  • 2006-01 Monda Sociala Forumo (afrika parto) en Bamako. Pluraj AVE-anoj subtenis la vojaghon de kvar esperantistoj el diversaj afrikaj landoj per kelkcent EUR. Ilia raporto aperis en diversaj eo-jhurnaloj.

  • 2017 Nighero malgranda subteno por rearbarigo, informa kunlaboro (Ilias)

  • Senegalo: 2012-03-27/ 04-01 AVE partoprenis je la Tutmonda Verdjunula kaj Verda Kongresoj en Dakar. Tie aktivas verda partio: Fédération Démocratique des Ecologistes du Sénégal (FEDES) Dakar 2012 - Tutmonda Verd-partia Kongreso - poste 2017 en Lisbono.
    Vidu la raportoj en AVENO.

  • Verdigi Sahelon per natura metodo (PDF - 1 pagho)

  • Pri suda Sudano - Darfur, 2005 - intertempe, sed nur 2018-09 ili interpacighis

  • "Epidemio" - satelita uzado por la sano, 2006-05-11
  • Wangari Maathai el Kenio ricevis la Nobel Premion por la Paco 2004 - shi mortis 2011
    Shi estis paca batalantino por la Homaj Rajtoj kaj civitana agado. vidu Aveno #20, p.3
    Shi instigis civitanan agadon en Kenio kaj replantadon de ch. 50 milionoj da arboj en Afriko.
    Kaj jen la filmo "Taking Roots" - En-radik-ighi pri Wangari Maathai (Nobel-Premio 2004)
    La filmo estas de ch. 2015, dauras 53 min, la angla originalo estas subtitolita en Esperanto, kaj ekzistas franca traduko kun la samaj subtitoloj.
    Krom tio la filmo estas dublita en aliajn lingvojn: araba, bahasa, bengala, china, franca, haitiana, hindi, hispana, portugala, rusa, svahila, vjetnama, ..
    Jen tiu kaj aliaj filmoj pri Wangari Maathai Taking Roots - serchu "Wangari"
        La paroloj en la filmo estas en la angla kaj en regionaj lingvoj de Kenio; du versioj: anglaj au francaj subtitoloj plus Esperanto.
        Adjevi Adje tradukis el la franca. Ginette Martin korektis. Fabrice verkis la subtitolojn en Esperanto. Emile Mas instigis la agadon.
        Taking Roots (enradikigho) - Filmo (53 min) pri la vivo, viziaj argumentoj, civitanaj bataloj kontrau koruptaj elitoj
        kaj esperiga rearbariga organizo de Wangari Maathai (Nobel-Premiita pri Paco en 2004).
        Shi partoprenis en liberigado de 52 junuloj maljuste enkarcerigitaj kaj mistraktataj,
        ankau al organizado de demokrataj balotoj, kiuj ebligis anstatauigi la diktatoron Arap Moi.
        La filmo estas anglalingva kun multaj paroloj en etnaj lingvoj, prezentas la epopeon de tiu heroino .... "La geamikoj de Wangari Maathai" obtenis la rajton de la kunverkistoj de la filmo, ke ili registru ghin che interreto, kun senpaga aliro al chiuj .
    
    Libro de W.Maathai "Replenishing the Earth" kaj "Die wunden der Schoepfung heilen" klarigas shian praktikatan filozofion.

  • Jen parolado de Wangari Maathai - 2005-07-19, okaze de 87a naskightago de Nelson Mandela - la teksto estas nur legebla.

  • ..
  • Returne al la Mondo-Indekso

  • Returni al la Enirejo
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

    Email: AVE (c/o M. Westermayer)