Verda Libro 2009 - #07 Daŭrigebla evoluigo en justa mondo


Ebligi, ke tutmonda sociala justeco kaj haltigo de klimatŝanĝiĝo estas ofte rigardataj kiel kontraŭdiraj celoj, sed ili povas kaj devas esti solvataj kune. EU devas estigi ekzemplon en ĉi tiu defio, reduktante la grandecon de sia ekologia piedsigno al ties justa proporcio kaj finiĝante la draŝadon sur pli malriĉajn partnerajn landojn per sia komerca kaj investa politikoj. Kiel unuan paŝon, Verduloj deziras, ke EU forigu sian agresan fremdmerkat-aliran strategion “Tutmonda Eŭropo”.


Enkonduko


Kiel la plej granda ekonomia bloko en la mondo EU havas pli altan respondecon aktive trakti la ĝemelan defion kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon kaj samtempe ebligi tutmondan daŭrigeblan evoluigon kaj socialan justecon. Verduloj ne vidas ĉi tiujn du celoj kiel kontraŭdiraj, se EU rekomendas tutmondajn direktadajn strukturojn sufiĉe fortajn por starigi rigorajn ekologiajn normojn kaj eviti konflikton dum la transiro al daŭrigebla malpli karbonodependa ekonomio, kaj agas respondece sur la tutmonda nivelo.


Verduloj volas, ke EU estigu ekzemplon en tiu defia tasko. Por la Verduloj tio signifas, ke EU devas redukti la grandecon de sia ekologia piedsigno al justa tutmonda proporcio, kaj instigi per komerca kaj investa politiko modelon de daŭrigebla ekonomia vivo en partneraj landoj. Rigardante tutmondajn direktadajn strukturojn tio signifas, ke EU devas rekomendi reformon de UN ebligante, ke ĝi efike kaj laŭleĝe pritraktu tutmondajn problemojn. EU ankaŭ devas ebligi al evolulandojn pli da influo en la tutmondaj ekonomiaj institucioj (Monda Banko, Internacia Monfonduso kaj MOK (en WTO) ) por doni al ĉi tiuj organizaĵoj plian legitimecon por la establo de efikaj tutmondaj reguloj. Pli aktiva kaj principa EUa eksterlanda politiko, restante plene laŭ la internacia principo de la jurŝtato, povas subteni ambaŭ celojn per du-partiaj kaj regionaj rilatoj.


La nuna EUa strategio de tutmonda konkurenco kun aliaj politikaj kaj ekonomiaj potencoj por rimedoj kaj influo subfosas la ŝancojn de EU montri la vojon al altaj ekologiaj normoj kaj tutmonda ekonomia demokratio regataj de efikaj kaj laŭleĝaj tutmondaj institucioj. Verduloj sekve malakceptas la EUan komercan strategion “Tutmonda Eŭropo” kaj kritikas la nevolemon de la membroŝtatoj, rezigni pri ilia troa reprezenteco en la Tutmonda Banko kaj IMF.



Kernaj Faktoj kaj Ciferoj


Sekve de la lastaj serioj de aliĝoj, EU anstataŭis Usonon kiel la plej granda ekonomia bloko kun malneta enlanda produkto de 16,62 trilionoj da USD (2007; USONO 13,84 trilionoj USD). Kompare, la rapide kreskanta ekonomio de Ĉinio estas nur kvinono de la EUa ekonomio (3.28 trilionoj da USD).


Ciferoj pri la malneta enlanda produkto (MEP, en: GDP, de: BSP) diras malmulte pri la vivkondiĉoj de homoj - kaj de la planedo. Ekonomia kresko havas rektan efikon sur la ekologiaj sistemoj kaj homaro. Laŭ la metodaro de Ekologia Piedsigno homoj hodiaŭ foruzas la ekvivalenton de la rimedoj de 1,25 planedoj. La piedsigno de EU estas 2,2-oble pli granda ol ĝia propra biologia kapacito. La EUa ekonomia forto tial dependas de la aliro al rimedoj, el kiuj Eŭropo mem havas malmulte, ekz-e energio, mineraloj kaj ligno.


La ekonomia forto de EU ankaŭ dependas de facila aliro al fremdaj merkatoj, por vendi siajn varojn kaj servojn, kaj ebligi, ke eŭropaj firmaoj investas je la ekspluatado de naturaj rimedoj. Konsiderante, ke en la MOK evolulandoj hodiaŭ defendas pli sindefende siajn ekonomiajn interesojn, EU ekfaris agresan du-partian strategion de merkatmalfermo en 2006 (strategio "Tutmonda Eŭropo"). Ĝia celo estas la nebarita/libera aliro al krudmaterialoj kaj la estigo de seninterrompa ĉeno por eŭropaj firmaoj por ĉerpi, produkti, kaj vendi ie ajn, kie estas plej malmultekoste.*

* AVE/mw): produkti ie ajn, kie estas plej malmultekoste, kaj vendi ie ajn.


Plena merkat-malfermo estas en multaj kazoj malutila por la socia evoluado en pli malriĉaj landoj, kiuj ofte bezonas ian protekton por evoluigi siajn proprajn ekonomiojn. Merkatmalfermo ankaŭ povas sekvigi manĝaĵan nesekurecon kaj la detruon de lokaj agrikulturaj komunumoj. Precipe en Afriko lokaj kultivistoj ne povas konkurenci kun agrikulturaj importaĵoj el EU, kiuj ricevas amasajn subvenciojn sub la EUa Komuna Agrara Politiko. Dum tutmonda malriĉeco iomete malpliiĝis en la lasta jardeko, tio devenas plejparte de ekonomia evoluo en nur kelkaj emerĝantaj landoj, precipe en Ĉinio. Dume plej multaj afrikanoj restas malriĉaj aŭ plonĝas eĉ pli profunden en malriĉecon.


Transmara Evoluiga Helpo (TEH, en: ODA) estas supozata venki malriĉecon kaj ebligi al pli malriĉaj landoj atingi la celojn de UN "2000 Jarmilaj Evoluigaj Celoj". Tamen nur Danio, Luksemburgo, Nederlando kaj Svedio atingas la UNan celon por evoluintaj landoj elspezi 0,7% el sia Entuta Nacia Enspezo (ENE, en: GNI) pri TEH. Kutime EUaj membroŝtatoj elspezas ĝuste 0.4 % el sia ENE al TEH - kaj tiu cifero malpliiĝis en la lastaj jaroj. Cetere la EUa evoluiga politiko estas subfosita de la agresa EUa komerca politiko kaj rezisto kontraŭ senŝuldigo por la plej malriĉaj landoj.


Nuntempe evolulandoj estas malsufiĉe reprezentitaj en la tutmondaj ekonomiaj institucioj. Dum EUaj membroŝtatoj tenas 8 el la 24 seĝoj en la administraciaj konsilantaroj de Monda Banko kaj IMF, 43 Afrikaj landoj estas reprezentitaj de nur po unu direktoro en ili. Ĉe MOK multaj Afrikaj landoj estas reprezentataj de nur unu diplomato.



Sekvoj de Neago


Iu ajn prokrasto pritrakti la ĝemelajn defiojn, haltigi la klimatŝanĝiĝon kaj ebligi la daŭrigeblan tutmondan evoluigon kaj socialan justecon, draste pliigos la nombron de homoj vivantaj en malriĉeco kaj instigos migradon al la riĉaj landoj, ĉar vastaj regionoj suferas la sekvojn de klimatŝanĝiĝo. Manko de politika volo cedi potencon en tutmonda direktado pliigos la probablecon de konflikto pri aliro al krudmaterialoj kaj energio. Ĝi ankaŭ subfosus je regiona nivelo la politikan kunordigon por malhelpi lokajn konfliktojn pro malabundaj resursoj kaj klimatrilata migrado.


Farebleco en la EU Kadro


La EUa Traktato alvokas la membroŝtatojn kunordigi siajn agojn en internacia organizaĵoj kaj “teni komunajn poziciojn”. Tamen, EU ne havas la kompetentecon reprezenti la membroŝtatojn en internaciaj organizaĵoj, ekz-e en UN, Monda Banko kaj IMF. Praktike, multaj internaciaj organizaĵoj donas statuson de observanto al Eŭropa Komisiono. Cetere la laŭvica EUa prezidanteco kunordigas la eŭropajn direktorojn en Monda Banko kaj IMF kaj organizas ĉiujare interkonsultiĝon kun Eŭropa Komisiono kaj EP en Bruselo. Eŭropa Centra Banko (ECB) kunordigas la direktorojn de Eŭro-zono en IMF.


EU havas pli da potenco koncerne evoluigan kunlaboradon, kiu estas kompetenteco dividita inter EU kaj la membroŝtatoj. EP devas aprobi novajn kunlaborajn interkonsentojn pri evoluigado. Por afrikaj, karibeaj kaj pacifikaj landoj (AKP) financado estas provizita de la membroŝtatoj per Eŭropa Evoluiga Financado (en: EDF) sen konsultado kun la EP. Ĉiuj aliaj evolulandoj ricevas financojn per Instrumento por Evoluiga Kunlaboro (en: DCI) pri kiu EP havas kundecidajn potencojn. La situacio estas malsama en komercaj aferoj. Por MOKa politiko kaj por ĉiuj du-partiaj komercaj interkonsentoj la Komunumo havas ekskluzivan kompetentecon kaj Eŭropa Komisiono intertraktas nome de EU Membroŝtatoj. EP estas konsultata nur koncerne iujn specojn de komercaj interkonsentoj Sub la Traktato de Lisbono (TL) la plej granda ŝanĝiĝo por komerco politiko estus la kundecidaj rajtoj akiritaj de EP. Sub la Traktato de Lisbono EU akirus juran personecon, kaj Alta Reprezentanto de la Unio por Eksterlandaj Aferoj kaj Sekureco reprezentus EU-on en ĉiuj okazoj, kie komuna EUa pozicio ekzistas. La TL klasifikus kunlaboron pri evoluigo kiel “dividita paralela kompetenteco”: tio signifas, ke EU faras plene memstaran politikon paralele al la plene memstara politiko de la membroŝtatoj.



Verdulaj atingoj 2004-2009


Verduloj estis la sola politika grupo konstante argumentante kontraŭ metodo, ke EU atingu siajn Kiotajn celojn “eksportante” siajn emisioreduktojn per financa kontribuo al purigaj projektoj en evolulandoj (en: CDM, Pur(ig)a Evoluigo-Mekanismo), anstataŭ per atingo de veraj reduktoj en la hejmlando. Samtempe ni konstante petis, ke duono de la aŭkciaj enspezoj de Emisio-Komerco Skemo (en: ETS) estu dediĉata al financado de klimatagado en evolulandoj.


Verduloj batalis por la “kvalifiko” de negoco per Interkonsentoj pri Libera Komerco (ILK, en: FTAs) kun triaj landoj, per la fikso de minimumaj socialaj kaj ekologiaj normoj. Ni persvadis EP-on postuli, ke ILK inkluzivu ligan kaj observigeblan ĉapitron pri daŭrigebla evoluo.


Verduloj konstante voĉdonis favore al ĉesigo de ĉiuj EUaj eksportsubvencioj por agrokulturaj varoj. Verduloj akiris EPajn plimultojn por rekonsideri la libermerkatan pritrakton de agrikultura komerco kaj “kvalifiki” la merkataliron por agrikulturaj varoj per socialaj kaj ekologiaj normoj.


Verduloj ek-iniciatis “Tutmondan Fonduson por Energio-Rendimento kaj Financado de Renovigebla Energio” por triaj landoj, kiu nun estas dotita per EUR 80 milionoj por la jaroj 2007-2010 sub la Instrumento de Evoluiga Kunlaboro.


Verduloj varbis subtenon en EP por la enkonduko de landlimŝanĝaj aranĝoj, tiel, ke EUaj firmaoj ne suferu konkurencajn malavantaĝojn rilate al importaĵoj de industriaj landoj sen karbonimpostoj. Verduloj ankaŭ akiris EPan subtenon por peti la reformon de “kontraŭ-dumpingaj” reguloj, tiel ke importaĵoj el landoj ne subskribintaj la Kiotajn klimatcelojn povas esti punataj pro “ekologia dumpingo”.


Verduloj igis EP peti EUan Politikan Kadron por Justa Komercado, certigante ke kompanioj enirantaj la merkato de Justa Komercado observu la kriteriojojn de Justa Komercado, kaj disponigu “Helpon por Justa Komercado” celante nutri daŭrigeblan produktadon en malpli riĉaj landoj.


Verduloj sukcese konvinkis EP-on, ke teknika novaĵo por klimatsavado estu kundividata kiel eble plej ĝenerale kun malpli riĉaj landoj - laŭbezone, ankaŭ kun aranĝoj, kiuj interrompas la rajtojn de patentposedantoj, kiel jam estas la kazo por havendaj medikamentoj por malpli riĉaj landoj alfrontantaj sankrizon.



Kion Verduloj volas


Verduloj insistas, ke iu ajn post-Kiota klimata interkonsento inkluzivu pluajn profundajn kaj devigajn emisioreduktojn de membroŝtatoj. Maksimumo de la EUaj reduktoj atingendas hejme prefere ol esti “eksportata” per eksteraj kompensoj. Almenaŭ 50% de enspezoj el aŭkcioj sub la EUa Sistemo de Emisio-Komercado devus esti uzataj por helpi financadi programojn en evolulandoj.


Verduloj volas kompletan revizion de la strategio de Interkonsentoj pri Ekonomia Partnereco (IEP, en: EPA) de EU kun la landoj de Afriko, Karibeo kaj la Pacifiko (AKP) por plene koncerni evoluigon. AKPaj landoj kapablu re-intertrakti tiajn IEPojn, kiuj estas jam subskribitaj.


Verduloj volas kompletan revizion de la EUa komerco strategio "Tutmonda Eŭropo" tiel ke ĝi aktive kontribuu al la celo kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon. Nenecesa komerco estu malinstigata kaj daŭra komerco “kvalifikata” por subteni la daŭrigeblan produktadon de importaĵoj laŭ EUaj aŭ tutmondaj socialaj kaj ekologiaj normoj.


Verduloj volas, ke la Eŭropa Komisiono meminiciateme okupiĝu pri reformo de MOK, kiu faras la internaciajn komercadajn regulojn pli laŭleĝaj kaj evoluig-afablaj, devigas ilin superponti klimatŝanĝiĝajn postulojn, kaj certigas, ke komercadaj reguloj ne dominu sed subtenu tutmondajn socialajn, ekologiajn kaj la publiksanajn normojn.


Verduloj volas, ke EU aktive antaŭenigu reformon de UN por plifortigi ties rolon en starigo de ekologia kaj ekonomia tutmonda regularo. Ekologia Konsilio devus esti kreata, kaj ankaŭ Ekonomia Sekureco-Konsilio, al kiu Monda Banko, IMF kaj MOK devus esti respondigeblaj.



Kontaktoj kaj konsilistoj de la Verduloj en la Eŭropa Parlamento:


Konsilisto pri Evoluigo:

Tsiguereda Walelign, tel: 0032 2 2843354, tsiguereda.walelign@europarl.europa.eu


Konsilistoj pri Internacia Merkato:

Gaby Kueppers, tel: 0032 2 2843392, gabrielle.kueppers@europarl.europa.eu ,

and Martin Koehler, tel: 0032 2 2842188, martin.koehler@europarl.europa.eu


Konsilisto pri Nord-Sudaj aferoj kaj internaciaj institucioj:

Sabine Meyer, tel: 0032 2 2843353, sabine.meyer@europarl.europa.eu


Konsilisto pri Eksterna Politiko:

Paolo Bergamaschi, tel: 0032 2 2842019, paolo.bergamaschi@europarl.europa.eu


Konsilisto pri Tutmonda Naturmedio:

Terhi Lehtonen, tel: 0032 2 2824440, terhi.lehtonen@europarl.europa.eu



Referencoj:


Pri daŭre aktualigataj ekonomiaj kernaj nombroj de EU kaj aliaj landoj: http://tinyurl.com/c822ht


Pri la metodologio de Ekologia Piedsigno kaj nombroj de la EU: http://tinyurl.com/dkd4mu


2008 jara raporto pri la atingo de la Millenio-Celoj de Evoluo: http://tinyurl.com/cgjjr9


Aktualaj oficialaj datenoj pri Transmara Evoluigo Asisto de la EU-membroŝtatoj:

http://tinyurl.com/cgafuj


Kritiko de iu NRO rilate la komercan strategion "Globala Eŭropo": http://tinyurl.com/cry8rr


Tre ampleksa analizo pri la Interkonsentoj pri Ekonomia Partnereco (en: EPA):

http://tinyurl.com/csx5wp


Pri la kunordigo de EU en la Monda Banko kaj la IMF: http://tinyurl.com/dcbqgo


La studo financita de la EP pri la celo redukti la emisiojn, intencita uzo de la Pur(ig)a Evoluigo-Mekanismo kaj konsekvencoj rilate la celon "+2°C":

http://tinyurl.com/d53tum


Utilaj retejoj:


Pri tutmonda sociala justeco: http://www.socialwatch.org/en/portada.htm


Pri tutmondaj malriĉeco-indicoj kaj Millenio-Celoj de Evoluo:

http://www.un.org/millenniumgoals/reports.shtml


Pri EU-komerca politiko: http://www.s2bnetwork.org/


Pri Interkonsentoj pri Ekonomia Partnereco (en: EPA): http://www.ecdpm.org/


Pri EU-politiko en la Monda Banko kaj IMF: http://www.ifiwatchnet.org/


Pri EU-evoluiga politiko kaj rezigno de ŝuldoj: http://www.eurodad.org/


Pri EUa tutmonda ekologia politiko: http://tinyurl.com/d7jgwf


Returni al la indekso: