Verda Libro 2009 - #06 Eŭropo kun egalaj ŝancoj kaj rajtoj


La socia dimensio de EU ne progresas tiel rapide, kiel ĝi devus. Membroŝtatoj ankoraŭ rajtas reciproke maljuste konkurenci ofertante la plej malaltajn laborlokajn kaj vivo-nivelojn por instigi investadon. Verduloj pensas, ke ĉiu persono havu la rajton je egala pago por egala laboro ene de ĉiu aparta laborejo. Kiel unuan paŝon Verduloj volas EUajn leĝojn pri enpostenigitaj laboristoj, justajn minimumajn salajrojn, kaj labortempojn por esti efike kaj sen naciaj eks-opcioj.


Enkonduko


La Interna Merkato donas al Eŭropa Unio la povon fiksi la regulojn por la plimulto el la ekonomiaj politikoj de la membroŝtatoj. Sed, dum ekonomia politiko fariĝis EUa afero, tio ne estas la kazo koncerne socialajn politikojn kaj socialajn rajtojn. Ĉi tio kreas fortan misekvilibron inter ekonomia kaj sociala politiko en EU. La sociala dimensio de EU ne evoluigas samnivele kun la Interna Merkato. Membroŝtatoj ankoraŭ rajtas maljuste reciproke konkurenci proponante la plej malfortan labor- kaj vivnivelojn al investantoj.


Verduloj batalas por Sociala Eŭropo, Civitana Eŭropo, kaj por atingi ĉi tion ni devas transformi la EUan Internan Merkaton en EUan Socialan Spacon. Internaj merkato reguloj neniam superregu fundamentajn socialajn rajtojn. En Civitana Eŭropo ne temas pri merkatoj. Temas pri homoj. Ĝi celas plibonigi la labor- kaj vivkondiĉojn por ĉiuj Eŭropaj civitanoj, en kadro de socialaj rajtoj. Ĝia gvidregulo estas, ke ĉiu persono havu la rajton ricevi la saman salajron kaj kondiĉojn por egala laboro ene de ĉiu aparta laboroloko, sen konsidero de la sekso de la laboristo. Egala pago por egala laboro! Sociala Eŭropo estas la kondiĉo por ĉiuj EUaj civitanoj povi libere elekti, kie vivi kaj labori en Eŭropa Unio, kaj ĉesi rigardi civitanojn de aliaj membroŝtatoj kiel maljustajn konkurencantojn.


Por Verduloj, ĉi tiu kadro de rajtoj konsistas el tri kernaj elementoj: deca dumviva enspezo, inkluzive de justa minimuma salajro en ĉiu Membroŝtato; egala trakto de laboristoj sen konsidero de kie en la EU ili venas; kaj pli bonaj laborkondiĉoj, inter kiuj estas egalaj labortempaj kondiĉoj tut-EU-e. Pri ĉiuj tri elementoj, EUa leĝdonado estas survoje, sed tratruita de maŝtruoj.


Kernaj Faktoj kaj Ciferoj


Eŭropa reguligo por la Interna Merkato estas pena laboro. Ekde sia iniciato en 1992 Eŭropa Unio aprobis leĝojn je pli ol 800 aferoj pri Interna Merkato, kovrantaj la tutan spektron de libera movado de varoj, servoj kaj kapitalo transverse ĉiuj membroŝtatoj. Pri sociaj kaj laboristaj aferoj, EU havas malpli da laŭleĝa kompetenteco kaj do estas multe malpli aktiva. Ekde 1992 la EU pasigis malpli ol 90 agojn formantaj la socialajn kaj laborajn politikojn de siaj membroŝtatoj.


Tian malatenton akompanas altaj kostoj. La Interna Merkato stimulis daŭran kreskon en EU, sed ĉi tiu okazigis kreskantajn fendojn inter riĉuloj kaj malriĉuloj en preskaŭ ĉiuj membroŝtatoj kaj inter ili. La riskoj troviĝi en malriĉeco kaj de sociala ekskludiĝo altiĝas. La Interna Merkato sendepende malsukcesas elimini la diferencojn inter membroŝtatoj koncerne malriĉecon kaj senlaborecon.


En 2006, la indico pri civitanoj vivantaj sub la malriĉeca sojlo - difinita kiel 60% de ilia mezuma enlanda enspezo - etendiĝis de 10% en Nederlando kaj la Ĉeĥa Respubliko al pli ol 20% en Grekio kaj Latvio.


Eĉ pli frape estas la diferencoj koncerne enpostenigitajn homojn, kies enspezo restas sub la malriĉeca sojlo. En 2006 Belgio, la Ĉeĥa Respubliko, Danio, Nederlando kaj Finnlando havis 4% aŭ malpli de la enpostenigitaj civitanoj vivantaj malsupre de la malriĉeco sojlo, kompare al 13% en Pollando kaj 14% en Grekio. Tiaj ciferoj emfazas la neceson por deca vivenspezo, inkluzivante justan minimuman salajron en ĉiuj Membroŝtatoj.


La egalrajteco de viroj kaj virinoj en labora vivo estas certigita, surpapere. Efektive, tamen, virinoj kutime ankoraŭ perlaboras 15% malpli ol viroj en EU. La dungadindico por virinoj falas je mezume 12 procentoj, kiam ili havas infanojn. Tiaj ciferoj emfazas la neceson pri Eŭropa leĝo, kiu estigas rezultojn kaj donas forton por la efektivigo de ekzistantaj ĝendraj/seksaj rajtoj.


Ĝendra/seksa egalrajteco en labora vivo precipe dependas de laŭleĝa limigo de ĉiusemajnaj laborhoroj. La nombro da homoj laborantaj dum pli ol 48 horoj en semajno restas obstine alta en EU: preskaŭ 1 el 10 dungitaj laboristoj. Homoj laborantaj longajn horojn suferas malproporcie pro kormalsanoj, imunsistemaj difektoj kaj streĉiĝo. Tiaj ciferoj emfazas la neceson por labortempa direktivo, tute sen nacia eks-opcio.


Sekvoj de ne-ago


Sociala daŭrigebleco ne povas esti atingata, se EU daŭre permesas la malegalan distribuiĝon de ekonomia kresko. Malriĉeco kaj sociala ekskludo subfosas ajnan politikan celon koncernante la aliron de civitanoj al sociala kaj demokrata vivo en EU. Ĉiukaze la ekzisto de malriĉeco estas hontiga por tiel nomataj riĉaj socioj. Seksaj fendoj en laborkondiĉoj insidas ajnajn politikajn celojn pritrakti infanan malriĉecon. La manko de vera libera cirkulado de laboristoj subfosas la mildigantan efikon, ke la Interna Merkato povus eskapi de senlaboreco kaj malriĉeco, kaj kreas unuaklasan kaj duaklasan Eŭropon. Altaj nombroj da homoj laborantaj longajn horojn efikas negative al sankostoj. Ĝi ankaŭ efikas negative sur familia vivo kaj infanedukado.

Manko de ago al sociala Eŭropo ankaŭ havos gravajn politikajn sekvojn al la publika akcepto de EU, precipe en la aktuala tempo de ekonomia krizo, nutrante perceptojn de malfido inter membroŝtatoj kaj eble reveno al naciismo.


Farebleco en la EUa Kadro


Kompetenteco pri socialaj politikoj restas plejparte en la membroŝtatoj. Kie ekzistas Komunuma kompetenteco, la Konsilio ofte decidas unuanime kaj EP estas nur konsultata.

Ekde 1999 EP havas kun-decidorajtojn pri ĉiuj efektiviĝantaj decidoj rilataj al la Eŭropa Sociala Fonduso (ESF). ESF estas la EUa ĉefa financa instrumento por subteni socialan inkluzivigon kaj dungadon en la membroŝtatoj kaj ankaŭ por promocii ekonomian kaj socialan koheradon, konsistigante ĉirkaŭ 10% de la EUa entuta buĝeto. Cetere, kundecidaj rajtoj de EP estis plivastigitaj pri kondiĉoj por faciligi la utiligon de la civitana rajto moviĝi kaj loĝi libere ene de la teritorio de la membroŝtatoj, pri la sociala asekuro por Komunumaj migrintaj laboristoj, kaj por kontraŭi socialan ekskludon. EP kundecidaj povoj koncernantaj egalajn ŝancojn estis plifortigataj.


En 2000, pri dungado politiko kaj sociala protekto, la “Malferma Metodo de Kunordigo” (MMK, en: OMC) estis enkondukata. Ĉi tio estas interregistara procedo (kontraste kun la tradicia Komunuma metodo), per kiu la membroŝtatoj transmetas la skizajn gvidliniojn de la Konsilantaro de Ministroj en naciajn politikoj, konsentas pri normoj por mezuri la plej bonan praktikon, kaj monitoras la rezultojn. MMK laboras per samrangula revizio kaj dependas de la membroŝtatoj fari tion/liveri. Cetere ĝi plifortigas la rolon de Eŭropa Komisiono akiri aliron al la socialaj politikoj de la membroŝtatoj.


La nova Traktato de Lisbono ĉefe ŝanĝus la voĉdonajn procedurojn en la Konsilio. Preskaŭ ĉiuj aferoj estus submetataj al majoritato anstataŭ al unuanimaj decidoj. Tio formetus la konstantan blokigon de la Konsilio en la kampo de sociala kaj laborloka politiko kaj faciligus la enkondukon de novaj EU-vastaj reguligoj kaj direktivoj. La EP ricevus kun-decidan povon rilate la Servojn de Ĝenerala Ekonomia Intereso.


Verdaj Atingoj 2004-2009


Kontraŭdiskriminacio Direktivo

Verduloj atingis la rekonon de la koncepto de multoblaj diskriminacio kaj sperti sukcese konvinkis aliajn politikajn grupojn batali diskriminacion sen konsidero de la kialo de diskriminacio.


Labor-Tempo Direktivo

Verduloj organizis certigi ke la direktivo estas forta instrumento protekti sanon kaj sekurecon de laboristoj. Ni sukcesis forigi la tiel nomitan elekton-ne-partopreni/"eks-opcion", kiu endanĝerigas laboristojn; ĉar se eks-opcio estas uzata, ĉi tiu direktivo ne estas aplikata kaj protekto de la laboristoj ne certigata. Tio estas precipe grava ĉar lacaj laboristoj kaŭzas akcidentojn kaj povas fariĝi danĝero pri si kaj aliuloj. Verduloj ankaŭ sukcese protektis laboristojn kun pli ol unu labor-kontrakto.


Sociala asekuro

Verduloj estas respondecaj pri la efektiviganta reguligo de la nova sociala asekuro reguligo. Ĉi tiu grava reguligo fiksas la regulojn certigi, ke personoj moviĝantaj en la Eŭropan Union povas havigi al si siajn socialajn asekuro-rajtojn.


Egala pago por egala laboro

Verduloj sukcese postulis la Parlamenton ke la “rajto pri egala pago por egala laboroo je la sama laborloko” (Postenigo de Laborista Raporto) devas veni unuavice kaj ke ĉiuj laboristoj, precipe moviĝantaj laboristoj povas havigi al si la samajn rajtojn. Ni sukcese kritikis la Eŭropan Tribunalon de Justico (en: ECJ) kiu decidis ke la Libero Provizi Servoj povas malakcepti fundamentajn rajtojn, kiel la rajto je kolektiva ago.


Kion Verduloj volas

Verdulojn volas revizii la direktivon pri postenigitaj laboristoj. Ĝis nun, ĝi estas tro malforta certigi egalrajtecon por laboristoj je la sama laborloko. Postenigitaj laboristoj nur povas havigi al si minimumajn rajtojn, kaj eĉ ĉi tiuj ofte estas ne sufiĉe protektitaj.


Libera moviĝado de laboristoj devus esti havebla por ĉiuj EU-civitanoj. Se ni restriktas liberan moviĝadon, ksenofobio altiĝus kaj ni kreus 1a-klasan kaj 2a-klasan Eŭropon. Verduloj postulas forigi ĉiujn restriktojn liberigi moviĝadon por laboristoj de novaj membroŝtatoj. Verduloj ankaŭ postulas minimumajn rajtojn de ĉiuj laboristoj por haltigi socialan dumpingon.


Verduloj postulas Socialajn Paragrafojn kiuj sekurigas fundamentajn rajtojn ĉiame havu pli altan prioritaton ol merkataj rajtoj. Ĉi tiu estus fundamenta paŝo agnoski la gravecon de la sociala politiko rilate al ekonomia politiko je Eŭropa nivelo.



Kontaktoj kaj konsilistoj de la Verduloj en la Eŭropa Parlamento:


Pri dungado kaj socialaj politikoj:

Philine Scholze, tel: 0032 2 2832154, philine.scholze@europarl.europa.eu


Pri la interna merkato:

Stany Grudzielski, tel: 0032 2 2831455, stanislas.grudzielski@europarl.europa.eu


Pri virianaj aferoj:

Elisabeth Horstkoetter, tel: 0032 2 2843925, elisabeth.horstkoetter@europarl.europa.eu



Referencoj:


2008 resumo pri socialaj tendencoj en EU-landoj pri sociala protekto kaj inkluzivo:

http://tinyurl.com/59jgyy


Key facts and figures of this 2008 yearly report:

EC Memo/08/625 of 16 Oct 2008

http://tinyurl.com/cla4ym


Pri la leĝa bazo de la Eua sociala kaj labora politiko, kaj la rolon de la EP:

http://tinyurl.com/dcwcdk


Pri la EUa malferma metodo de kunordigo en la kampoj de sociala protekto kaj inkluzivo:

http://tinyurl.com/cgu4og


Pri ĝendra egaleco: 2008 EU pintokonferenco pri la egaleco de geviroj en la laborloka vivo:

http://tinyurl.com/c2z5je


Pri la EUa "labor-tempa direktivo":

http://tinyurl.com/d6aqc3


Esplor-raporto de Eurofonduso "Eurofound" pri la labor-tempo en la EU rilate ĝendreco, sketoroj kaj aliaj parametroj:

http://tinyurl.com/d4eq85


Pri konsekvencoj de longaj labor-horoj sur sano kaj sekureco en la UR (en: UK):

http://tinyurl.com/cgx7dm


Pri la "Direktivo pri postenigitaj laboristoj" de la EU:

http://tinyurl.com/c5tye9



Utilaj retejoj:


Sociala platformo de Eŭropaj NROoj: http://tinyurl.com/dgvsxe


Eurofound Fonduso: http://www.eurofound.europa.eu


ESF de la Komisiono: http://tinyurl.com/c5juhj


Retejo pri la baza enspezo: http://www.basicincome.org


(aliaj lingvoj eblas se je la fino estas "_en.html")


Returni al la indekso: