Verda Libro 2009 - #02 Transporto - Emisioreduktado kaj UNa klimatointerkonsento


Laŭ Interregistara Spertularo pri Klimatŝanĝiĝo, ni reduktu CO2-emisiojn per 50-80% por havi iun ŝancon limigi tutmondan varmiĝon al 2°C. Tamen CO2-emisioj de transporto ankoraŭ altiĝas. Verduloj ne ekspektas, ke homoj restu hejme sed ni estu pli efikaj je la transportmaniero kiun ni uzas, reduktante la uzon de transporto, se necesas. Kiel unuan paŝon, Verduloj volas apliki la principon “poluanto pagu”, per kiu uzantoj pagas la veran koston de transporto, inter kiuj estas la ekologia kaj sociaj kostoj.


Moviĝi Verde - Ŝanĝi nian mov-manieron, ne la klimaton


Enkonduko


Uzado de transporto kreskis je 30% dum la lastaj 15 jaroj. La transportsektoro estas la nura, en kiu CO2-emisioj kreskis ekde 1990. Ĉiuj aliaj sektoroj malaltigis sian CO2-emision, sed pro la kreskanta kontribuo de transporto, la entuta CO2-emisio de EU27 restas apud al la niveloj de 1990.


Verduloj plene agnoskas la neceson por moviĝeblo, sed ni devas esti pli efikaj en la transportmanieroj, kiujn ni uzas; ni elektu la plej konvenan transportmanieron, reduktante transportuzon, se eblas. Ekzemple, nenecesa longdistanca vojtransportado trans Eŭropo estus malinstigata favore al pli loka transporto, se la prezo de vojtransporto reflektus la verajn kostojn por socio (bruo, poluado, akcidentoj ktp). Tio povus esti helpata de pli granda koncentriĝo pri loka konsumo de lokaj produktoj. Fine, bona urba planado kaj ampleksaj publikaj transportaj retoj povas redukti la tempon, distancon kaj efikojn al la ekologio de ĉiutaga moviĝo.


Tio precipe gravas konsidere la raporton el 2007 de Interregistara Spertularo pri Klimatŝanĝiĝo, kiu deklaras, ke por havi 50:50-an ŝancon limigi tutmondan varmiĝon je 2°C, ni reduktu la CO2-emisiojn per 50-80% plej laste en 2050 kompare kun la EUa celo de 20% plej laste en 2020.


Aktuale transporto dependas de naftobazitaj fueloj, kiuj baldaŭ elĉerpiĝos. Agrofueloj ne estas la solvo. Subtenantoj asertas, ke agrofueloj estas karbonneŭtralaj - tio estus, se ili liberigus nur la CO2 konvertita al biomaso je la kreskado, tiel ne aldonus ekstran CO2 en la atmosferon. Tamen ĉi tio estas ofte ne la kazo, se la CO2 liberigita dum kultivado, rikoltado kaj pretigado estas konsiderataj, tio igas agrofuelojn ne pli bonaj ol tradicia fuelo*. Cetere, agrofueloj ne instigos nin uzi malpli da transportoj kaj moviĝi al pli daŭrigeblaj manieroj.

*) AVE: escepte bio-oleo el ekologie adaptita agrikulturo kie restaĵoj estas besto-nutraĵo, kaj ne-uzebla bio-maso (konvertita al etanolo kaj biogaso, se restaxoj enhavante la mineralojn reiras al la kampoj).


Konsideroj:

Ni bezonas radikalan rekonsideron de nia maniero uzi transporton. Ni volas prioritaton al rimedoj, kiuj instigas moviĝeblon daŭrigebla en ĉiuj sektoroj (ekonomia, ekologia, socia ktp), ekz-e transiron al pli ofta uzo de publikaj transportiloj, kuna allaboreja aŭtomobilado, kundividado, biciklado kaj piedirado en urbaj areoj, kaj malinstigo de uzo de la ekologie plej malbonefikaj formoj de transporto. Tiu transiro estu akompanata de rimedoj promociantaj elektrajn transport-sistemojn en urbaj areoj. Verduloj ankaŭ volas imposton je aviada keroseno kaj Emisiomerkata Skemo, kiu kovras ĉiajn transportmanierojn koncerne CO2-emision.


La transportkostoj ne juste limigitas al CO2 emisiojn; transporto kaŭzas bruon kaj aerpoluadon, trafikakcidentojn, pliigitan trafikon kaj ŝtopojn en urboj kaj ĝia infrastrukturo disrompas kamparojn kaj distranĉas urbojn; ĉio ĉi estigis redukton de nia vivkvalito, ekz-e pli grandan streĉon kaj pli longajn vojaĝontempoj. Ni volas, ke la transportkosto reflektu ĉiajn kostojn, la financan, ekologian kaj socian. Krome, por mildigi la klimatŝanĝiĝon vere daŭrigebla transportstrategio grave plibonigos la vivkvaliton por ĉiuj kaj provizos pli da verdecaj laborpostenoj.


Kernaj Faktoj kaj Ciferoj


En 2008, transporto konsistigis 27.4% de ĉiuj EU27 CO2-emisioj ( 61% pli ekde 1990) kaj privata aŭtouzado sole en urbaj areoj konsistigas 10% de EU totalaj CO2-emisioj.

Duono el ĉiuj vojaĝoj en EU longas malpli ol 5 kilometrojn. Multaj el ĉi tiuj povus esti aŭ evitataj aŭ farataj per pli daŭrigeblaj transportmanieroj - trajnoj, publika/komunuma transporto, biciklado kaj piedirado.


Aviado estas la plej rapide kreskanta fonto de CO2-emisioj; ĝi pliiĝis per 87% ekde 1990, la nombro da flugoj duobliĝis inter 1990 kaj 2006 kaj laŭ prognozo duobliĝos denove ĝis 2020 kaj triobliĝos ĝis 2030. Cetere, la klimatefiko de aera trafiko estas 2-4 oble pli granda ol nur iliaj CO2-emisioj, ĉar aviadiloj emisias ankaŭ aliajn forcejajn gasojn, kies efiko pligrandiĝas ĉe grandaj altecoj.


Ŝiptransporto (inkluzive fiŝkaptadaj trolŝipoj kaj turismaj krozoŝipoj) estas la dua plej rapide kreskanta fonto de CO2-emisioj kaj estas aktuale respondeca pri 5% de la tutmondaj forcejaj gasoj. Ŝiptransporto ankoraŭ uzas fuelojn, kiuj estas leĝe malpermesitaj en aŭtomobiloj kaj kamionoj kaj estas kerne, ke normoj pretiĝas por ŝipa fuelokvalito kaj ankaŭ por plibonigi motoran rendimenton por adapti ilin al malpli poluanta fueloj.


Sekvoj de ne-ago


Dum la periodo 1990-2005, plibonigoj en emisioj en aliaj sektoroj estis kontraŭbalancitaj de la pliiĝo de emisioj de la transportsektoro. Se ni ne agas nun, ni riskas entute ne redukti la netajn EUajn emisiojn. Tio estus katastrofa en la batalado kontraŭ klimatŝanĝiĝo kaj la estonteco de la planedo. La utilo de agrofueloj kiel rimedo por mildigi klimatŝanĝiĝon kaj trakti malkreskantajn naftoprovizojn estas iluzio. La proponita deviga celo de la Komisiono, ke agrofueloj estu 10% el la transporta fuelo plej laste en 2020 estigos pli grandan manĝaĵan sensekurecon, plian malsaton, reduktos la biologian diversecon kaj grunderozion, kiu nur estigos plian klimatŝanĝiĝon kaj pli malboniĝos ĝiajn efikojn, pliigante la riskon de konfliktoj, klimatorifuĝintoj kaj malriĉeco.


Farebleco en la EUa kadro


Ekde 2002 EU havas kompetentecon por komuna transportpolitiko. Pura transporta leĝaro estas enkondukita (adoptita) per la kundecida proceduro, t.e. Konsilia decidado per kvalifikita plimulto ĉe la unua kaj dua legado, kaj simpla plimulto ĉe la tria legado.


Verdulaj atingoj dum 2004-2009


Antaŭenigo de publikaj transportiloj super privata vojtransporto

Verduloj akiris financojn por relprojekto (Baltika Relo) ene de la vojprojekto ("Via Baltica" / Baltika Vojo) en la sama areo sub la aŭspicioj de Trans-Eŭropa Reto de Transporto (TEN-T), EUa iniciato, kiu antaŭenigas transporton de pasaĝeroj kaj varoj en la EU. Unu el sia kernaj celoj estos certigi ke la plej konvena transport-maniero estas elektita por ĉiu parto de vojaĝo. Ĝi kovras stratajn, fervojajn kaj landinternajn akvovojo-sistemojn.


Agrofueloj ne estas la solvo

Ni klare komprenigis, ke la uzo de agrofueloj por transporto ne estas taŭga koncepto - la aktuala generacio de agrofueloj estas maldaŭrigopova; kaŭzante ekologiajn difektojn, minacante nutraĵan sekurecon kaj manĝaĵo-memstarecon kaj kreante kelkajn socialajn premojn.


Malaltigi aŭtomobilajn CO2-emisiojn

Malgraŭ granda premo flanke de la industrio la Verduloj sukcesis enmeti akirendan limon por mezuma aŭta CO2 emisio de 95g/km plej laste en 2020, kompare al la propono de 120 g/km flanke la Komisiono.


Aviado en la EMS (emisio merkato sistemo)

Malgraŭ industria kontraŭstaro, ni sukcesis inkluzivi aviadon en la EMS; ekde la 1a de januaro 2012, ĉiuj flugoj alvenantaj en, aŭ foriranta de EUaj flughavenoj estos parto de ĉi tiu plano. Ni reliefigis ŝiptransporton kiel alian kreskadan fonton de gravaj emisioj kaj ĝi ankaŭ estos inkluzivata en la EUa EMS, se la Internacia Mara Organizaĵo malsukcesus apliki sufiĉe rigoran skemon.


Integrado de eksteraj kostoj en la transport-prezojn

Konsiderante la integrigon de ĉiuj kostoj, kiam oni kalkulas rilate transporton, ni inkluzivis iujn eksterajn ekologiajn kaj socialajn kostojn en Eurovinjeta Direktivo, kiu starigas regulojn de pagado por kamionoj uzantaj EUajn aŭtovojojn. Kamionoj devos pagi por la uzo de aŭtovojoj kaj tiu prezo reflektos eksterajn kostojn, ekz. stopiĝo, aerpoluado kaj bruo.


Riveli la CO2-an piedsignon de la Strasburga navedado

La Verduloj forte influis la opinion en EP kaj ĉe la ĝenerala publiko rivelante la karbonspuron de la EP-a ĉiumonata navedado al Strasburgo: ĉi tiu emisias 13 000 tunojn da CO2 ĉiujare (ekvivalenta al 20 000 homaj flugadoj tieen-reen de Londono al Nov-Jorko) kaj ankaŭ senbezone uzon de 200 milionoj da eŭroj jare el la mono de impostpagantoj. Ni esperas, ke ĉi tiuj datenoj estos kernaj por persvadi la Konsilion nomi Bruselon kiel la ununuran EP-an sidejon kaj tiele restarigi la EU-an kredindecon, kiam temas pri mildigado de klimatŝanĝiĝo.


Plibonigi fervojajn ligojn inter novaj kaj malnovaj membroŝtatoj

Verduloj iniciatis preferon por orient-okcidentaj super tiuj en nord-suda direkto por plibonigi konektojn inter novaj kaj malnovaj membroŝtataj fervojoj.


Pli bona infrastrukturo kaj protekto de la natura medio

Ni inkluzivis en la EP-an raporton kiu taksis TEN (Trans-Eŭro-Nokte), ke estu pli bona ligiloj inter fervojoj kaj landinternaj ŝipvojoj, pli bona loĝistiko kaj pli da respekto por ekologiaj demandoj je konstruo de novaj linioj aŭ plibonigante ekzistantajn. Aldone, ke plibonigo de ekzistantaj fervojoj devus esti preferita super la atendado de la konstruo de altekostaj gigantaj novaj infrastrukturoj (kiaj multekostaj tuneloj).


Plibonigi vojan sekurecon

Ni plibonigis la laborkondiĉojn (veturadaj tempoj, ripozaj tempoj) por transport-laboristoj cele limigi ekspluatadon kaj certigi pli bonan vojaĝo-sekurecon. Ni ankaŭ laboris por pli ultaj kaj pli bonaj kontroloj flanke de la membroŝtatoj koncerne laborkondiĉojn en ŝarĝo-transportoj.



Kion Verduloj volas


Favori fervojajn ligojn prefere al aŭtovojaj ligoj

Baltika Relo) ene de la vojprojekto ("Via Baltica" / Baltika Vojo)


Por antaŭenigi pli bonajn transportmanierojn, precipe publikan transporton, ni volas daŭre favori fervojajn ligojn prefere al strataj ligiloj en la TEN-T (Trans-Eŭropa-Reto de Transporto), rekomendante pli grandan kaj pli bone daŭrigeblan investon en fervoja infrastrukturo prefere al aŭtovoja infrastrukturo, t.e. pli da financoj por projektoj, kiel Baltika Relo, ol Via Baltika.


Plifortigi la detalojn por aviado en EUa EMS (emisio merkata skemo)

Ni volas renversi la avantaĝojn ĝuataj de aviado kiel transportmaniero super aliaj transportformoj, do ni volas, ke plusvalora imposto (PVI) estu ŝarĝata al translimaj EUaj flugoj kaj ke imposto estu pagata por aviada keroseno.


Devigaj celoj por malaltigo de aŭtomobilaj CO2-emisioj

Ni volas fari deviga la celon de 95g/km plej laste ĝis 2020 por mezuma aŭtomobila CO2-emisio, kaj argumentas favore al pli ambiciaj estontaj celoj, ĉar estas klare, ke industrio plenumos celojn nur se ili estas leĝe devigataj fari tion.


Neniu agrofuela celo

La EUa argumento favore al biofueloj en transporto estas malsaĝega. Konsiderante ĉiujn evidentecojn pri la negativaj ekologia kaj socia sekvoj de fuelo el kultivaĵoj, EU ne antaŭenigu tiujn fuelojn. La EUa celo por 10% da renovigeblaĵoj en transporto plej laste en 2020 estu reviziata dum la planita revizio en 2014 por certigi, ke agrofueloj (biofueloj el manĝaĵaj aŭ bestonutraj kultivaĵoj) estas ekskluditaj.


Integrigo de ĈIUJ eksteraj kostoj je transportprezado

Ni volas favorigi la inkludon de la principo, ke “poluanto pagu” kaj ke ĉiuj eksteraj kostoj estu internigitaj, kiam oni kalkulas la kostojn de transportado. La "Eurovignette"-Direktivo estu pluen evoluigota kaj ni volas certigi la inkludon de pli da eksteraj kostoj ol nur tiuj kaŭzitaj de bruo, loka aerpoluado aŭ ŝtopiĝo, ekz-e klimatŝanĝiĝo (CO2-emisioj), dependeco de nafto, difekto de pejzaĝoj kaj kostoj de akcidentoj aliaj ol tiuj kovrataj de asekuro.


Kontaktoj je la Verduloj en la Eŭropa Parlamento

Konsilisto pri transporto kaj turismo:

Paul Beeckmans: Tel 0032 284 3114, paul.beeckmans@europarl.europa.eu


Konsilisto pri ekologiaj/naturmediaj aferoj:

Terhi Lehtonen: Tel 0032 284 3052, terhi.lehtonen@europarl.europa.eu


Konsilisto pri energio:

Michel Raquet: Tel 0032 2 284 2358 , michel.raquet@europarl.europa.eu


Utilaj retejoj:

IPCC produktas referencan reporton pri la klimato-ŝanĝiĝo el la laboro de centoj da sciencistoj tutmonde.

Ili utilas por informi politikistojn pri la kaŭzoj de klimata ŝanĝiĝo, eblaj sekvoj kaj opcioj reagi:

http://www.ipcc.ch/


Referencoj:

Transport-Statistiko kaj alia teksto (PDF)


Transport-kompetenco en la EU-traktatoj - "Komuna politiko rilate transporton":

TEU Part 1 (Principoj), Article 3f “Common policy in the sphere of transport”

kaj Title 5: articles 70-80: http://tinyurl.com/5kdhfy


Eurovignette Direktivo: http://tinyurl.com/cyunem


2007 EU Anonco de la klimataj celoj: http://tinyurl.com/d57823


Verdula pozicia verko pri bio-fueloj: http://tinyurl.com/cjj4e2


Verduloj pri TEN-T (Trans-Eŭropa-Reto de Transporto): kun mapoj


Studajh de Verduloj kial/por EP havu nur unu sidejon http://tinyurl.com/c9h7m3

Returni al la indekso: