Ĉarto de Linz Pri la publikaj sonaro & bruo

La Magistrato de Linz (Austrio) sin devontigas al la ĉi-suba ‘Ĉarto de Linz’ kaj invitas aliajn urbojn aliĝi al ĝi:

La akustika spaco estas ĉio, kion ni aŭdas. En ĝi, niaj vivkondiĉoj fariĝas samtempe konkrete regataj kaj - ĉar ni ne povas malŝalti nian aŭdadon - neeviteblaj. Akustika spaco povas esti formata. Povas esti desegnata, kultivata kaj evoluigata.

Ni agnoskas akustikan spacon kiel elementan eron de nia vivejo kaj devont­igas nin konsideri la sekvontajn valorojn en ĝia desegno kaj evoluigado :

* Akustika spaco estas publika afero. Ĝi apartenas al ĉiuj.

* La aranĝo de la akustika spaco estas la rajto kaj koncerno de ĉiuj homoj. Partopreno en ĉi tiu postulas egalajn ŝancojn.

* Partopreno en akustika spaco postulas rajton je akustika memstaro kaj evoluadon de sento pri akustika respondeco.

* Urboj estas lokoj de akustika diverseco kaj akustika riĉeco, kiuj devus esti malfermaj al ĉiuj sen baroj.

* En akustika spaco, homoj ankaŭ havas la senliman rajton je propra fizika integreco kaj je propra sano.

Sur bazo de ĉi tiuj valoroj, ni orientiĝas al la sekvontaj celoj:

* Ni volas ebligi kaj subteni la akustikan diversecon kaj riĉecon de sono.

* Ni komprenas konstruan, trafikan kaj urbo-disvolviĝan procezojn en nia urbo ankaŭ kiel akustikajn procezojn.

* Ni volas teni ĉiujn publikajn spacojn, inkluzive ĉiujn de publika transportado, sen konstanta bruo-altrudo.

* Ni celas redukton de bruo-altrudo en la publika sfero por la protekto de laboristoj kaj konsumantoj.

* Ni volas certigi plenan publikan partoprenon por ĉiuj aŭd-difektitaj personoj.

* Ni alvokas ĉiujn edukajn instituciojn - precipe infanĝardenojn - koncentriĝi en sia laboro pri la akiro de aŭdaj kapabloj.

* Ni volas antaŭenigi respondecan, ennovigan kaj sociale engaĝitan akustikan konduton kaj preni novajn direktojn en la batalo kontraŭ bruo-poluado.

Kun la “Ĉarto de Linz” ni faras aŭd-aferojn unu el la kernaj kampoj de nia politiko kaj invitas aliajn komunumojn aliĝi al la “Ĉarto de Linz”. Ni pledas al leĝofarantoj kompreni akustikan spacon kiel centran areon de la vivo. Ni faras tion sciante kaj konvinkite ke homoj estas influataj kaj tuŝataj de tio, kion ili aŭdas, eĉ en sia plej intima interno.

Akustike konscia ago kreas vivkvaliton kaj subtenas individuan partoprenon en socia komunikado.

----


La “Ĉarto de Linz” estis evoluita en kunlaboro de akustikistoj, artistoj, aŭd-pedagogoj kaj son-desegnistoj, kaj estis decidita de la urba konsilio 2009-01-22. Jen la germana originalo kaj angla traduko: Hoerstadt.at


Tradukita en Esperanton de Manfred Westermayer kaj Ginette Martin; http://www.verduloj.org/welcome.htm


Al la komenco
Index