Returne al la cxefa pagxo de raportoj

AVE kaj la Verdaj Partioj, Aveno 28

> Konsilio de la Eŭropa Federacio de la Verdaj Partioj: Estis diskutita kaj decidita la komuna politika platformo: "Manifesto 2004" -do, ili uzas Esperanton almenaŭ en la titolo (la originalo estas en la angla). Ni tradukis la tekston en Esperanton. AVE sukcesis ke en la "Manifesto 2004" la rajto uzi sian propran lingvon estas legeble detale; sed mi ne sukcesis enirigi la proponon laŭ la rezolucio #33 de la Verda Kongreso 2002 en Berlino. Delegito el Makedonio lernis Esperanton kaj ni interparolis. Kelkaj aliaj interesiĝis pri Esperanto kaj virino el Finnlando rakontis pri esperantista patro, kaj ke ŝi emas lerni ĝin. Do, ne necesas malesperi, sed labori konstante. (vidu ankaŭ sub "88-a UK...") Dank' al Walter Klag kaj Pannu Laturi la finna Verda Partio produktis afiŝon kun sloganoj en Esperanto. 2 Ili estas riceveblaj en formatoj jpg kaj pdf el: www.turu.st/sammo/greens/esperanto/ (uzanto/pasvorto: green/league) > Unua Kongreso de la Eŭropa Verda Partio: Ĝi okazis 2004-02-20/22 en Romo (IT) Sinopoli Hall, Parco della Musica. Partoprenis ĉirkaŭ mil homoj; ĉefe delegitoj de la 32 individuaj eŭropaj Verdaj Partioj (VP-o), krome delegacioj el la aliaj kontinentoj kaj gastoj. Pluraj elstaraj verdaj politikistoj parolis: pri tutmondiĝo, ekologio, saniga nutraĵo, konflikt-solvado. Sabate estis prezentitaj urbaj sukcesoj de la Verduloj; kaj vizioj por la Eŭropa Konstitucio. Dimanĉe, krom la raportoj el la laborgrupaj renkontiĝoj, prezentiĝis la plej elstaraj kandidatoj por la Eŭropa Parlamento. La nov-fondita Eŭropa Verda Partio estis lanĉita solene en la Kapitolo. Dank' al Giancarlo, ni havis inform-tablon dum sabato. La afiŝo PACO en Esperanto kaj pli ol 100 aliaj lingvoj interesis multajn, kaj ni disdonis informilojn en la itala, angla, germana kaj franca. Ni montris per la Manifesto de la Eŭropa Verda Partio en Esperanto, ke ĝi taŭgas por la politika sfero. La "Manifesto 2004" estas la komuna politika platformo por la Eŭropo- Parlamenta Balotado 2004 de ĉiuj Verdaj Partioj. AVE prezentis ĝin en Esperanto. La rajto de eŭropanoj paroli kaj publikigi sian propran lingvon havas detalan lokon en ĝi; tio ankaŭ inkluzivas ŝtate financi ĝian instruadon. Propono de Rezolucio okaze de la kongreso: Manfred Westermayer sukcesis kunlaborante en internacia laborgrupo de la germanaj verduloj ke almenaŭ la Homa Rajto je propra lingvo troviĝas en la Manifesto. Krome AVE verkis la sekvan amendon sed estis tro malfrue por ricevi la necesajn subskribojn: "La ampleksigo de la EU pligravigos la lingvajn problemojn ene de la Eŭropa Parlamento. La proponita solvo de biaksa relajsa traduko produktos lingvajn malfacilaĵojn kaj malegalaj niveloj de informo- rajtoj. La lingvoj de tiuj etnoj (ene de la EU) kiuj ne estas naciaj lingvoj - ekz-e la eŭska ne estas agnoskita kiel oficiala. Fakte ni vidas la progreson ke laŭ la Homaj Rajtoj tiaj lingvoj ne rajtas esti malpermesataj. Ni Verduloj volas ke oni performos plurjaran eksperimenton uzante la neŭtralan internacian lingvon Esperanto adicie en unu el la malgrandaj departementoj enkadre de la EP-/EU-sistemo kaj poste pritaksos ĝin." Sekvis la argumentoj. Bedaŭrinde ni ne sukcesis ke ĝi iĝu rezolucio - ĉar ankoraŭ ni estas tro malmultaj esperantistoj ene de la Verdaj Partioj, por interligita kunlaboro. Do, bonvolu aniĝi. Fotoj (p.5) kaj rezolucioj: www.europeangreens.org Informtablo: Kvankam "ne ebla" - tamen dank' al Giancarlo Rinaldi AVE informis en la kongresejo pri Esperanto Multaj interesiĝis pri la bela kaj trafa afiŝo pri Paco (en 118 lingvoj). Ni transdonis plurajn. > Verdaj Partioj kaj Esperanto: Enkadre de la UK en Gotenburgo kelkaj avertis, ke la Verdaj Partioj faras nenion favore al E-o; kaj pro tio necesus lanĉi specialan baloto-liston por la EP-balotado en 2004. Do, ni diskutis pri la lingva politiko de la Verdaj Partioj: Iliaj programoj jam parolas pri lingvaj rajtoj, ekz-e Les Verts de Francio en 1991 financis tradukon en Esperanton okaze de la Verda Kon- greso en Zuriko; kaj ili postulis esplori la potencialon de E-o por uzado en la EU-instancoj 1999. Dank' al la klopodo de AVE-anoj Bndnis 90/ Die Grnen de Germanio akceptis la Internacian Deklaracion de Lingvaj Rajtoj en sia Programo de 2002; kaj la nova Baza Programo (2002) defendas la lingvojn sur ĉiuj niveloj: de la dialektoj, regionalaj lingvoj ĝis al la supernaciaj lingvoj (ankoraŭ sen mencio de Esperanto). En 2002 okazis flar-kurso okaze de tendaro de Verda Junularo en Germanio kaj pluraj el la verda junularo simpatias kun Esperanto. Respondis la germana Verda Partio (Majo 2004) al pluraj demandoj rilate la lingvoj kaj Esperanto en la EP/EU (ĉi-tie tute koncize): 1-e La enkonduko de E-o kiel relajsa lingvo ŝajnas esti ne- realisma nuntempe. AVE-Komento: Ŝajnas ke la de demandintoj volis anstataŭi la anglan kaj francan pere de E-o en tiu rolo. Tio ne eblas nun - ni devus postuli ke Esperanto adicie havu la rolon de relajsa lingvo en unu komitato dum la sekva 5-jara periodo. 2-e Kelkaj verdaj EP-anoj, ekz-e Monica Frassoni, subtenis la amendon de Dell'Alba por Esperanto. Aliaj opiniis ke la nombro de esperanto- parolantoj estas tro malgranda. 3-e Kultura identeco de Eŭropo gravas; V.P. opinias, ke ne mankas komuna lingva identeco. Lernado de fremdaj lingvoj estas subtenata fare de la EU. AVE-Komento: Parenceco de lingvoj ne gvidas al komuna identeco. Ja troviĝas pluraj lingvaj familioj en Eŭropo. Esperanto volas esti help-lingvo por tutmonda interkompreniĝo. El la Komunikadcentro en Bruselo: Nelly Maes MEP (Verduloj/Regionalistoj) kunlaboras pri bari lingvan diskriminacion je "Lingvo-kondiĉaj postenoj ĉe la EU" La Europa Komisiono plurfoje devintis konfirmi la diskriminaciecon de anoncoj de Europaj organizoj, entute au parte financitaj far la Eŭropa Komisiono kaj de privataj entreprenoj havantaj kontraktojn kun la Eŭropa Komisiono (b-vu konsulti la respondojn de 3 la Komisiono al diversaj ĉi rilataj skribitaj demandoj*). Tiaj Eŭropaj organizaĵoj kaj firmaoj regule anoncas ekskluzive por denaskaj angloparolantoj aŭ kandidatoj havante la anglan kiel gepatran. Spite ripetitaj konfirmoj de la Komisiono, kaj kroma promeso de la tiama Eŭropa Rajto-protektanto Jacob Soederman (659/2002/IP), la diskriminaciado far Eŭropaj organizaĵoj tutsimple daŭras (**). Krome, sekve de la avertoj de la Eŭropa Komisiono, la europaj organizaĵoj anstatauas dirmanierojn kiel 'la angla kiel gepatra' per 'la angla kiel gepatra lingvo au samnivele', 'nivele de denaska angloparolanto' kaj 'la angla kiel unua lingvo' kaj invitas nur denaskajn angloparolantojn. Do, leviĝas demandoj: - ĉu la Komisiono pretas ĉi rilate starigi studon? - Kiujn demarŝojn ĝi pretas fari por finigi tiun diskriminacion? (*) La respondoj de la Eŭropa Komisiono, speciale al sekvaj skribitaj demandoj: E-4100/00, E-0779/01, E-1356/01, E-1681/01, E- 1682/01, E-2331/01, E-2900/01, E-2901/01, E-2944/01, E-3189/01, E-3572/01, E-0941/02, E-2764/02, E-3786/ 02, E-1733/03, E-2018/03, E-2226/03. (**) La Europa Esperanto-Unio pridisponas liston de pli ol 700 diskriminaciaj anoncoj (vidu ĉe kaj ). Teksto de la Komunikadcentro en Bruselo

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)