AVENO

Bonvenon al AVENO 21
2000-01-23

 
AVE
 

AVENO 21
tutajho
8 paghoj (PDF)

Fiksdatoj
Raportoj
Verdaj Partioj
NRO-oj
Negative
Positive
Opinio

Bonvenon

Karaj geamikoj,
mi deziras Cxion Bonan por la Nova Jaro al vi kiel AVE-membro
aux interesulo. Mi ja scias ke en kelkaj landoj la Nova Jaro
komencigxas je alia tago kaj povas havi alian numeron ol 2000.

La jarfina tempo estas sakra por cxiuj - almenaþ je la norda
parto de nia tero. Finfine la tagoj igxas pli longaj kaj oni
revas pri paco kaj sukceso. En multaj landoj mankas la paco, 
homoj estas subpremataj - ofte temas pri interetna malpaco:
Okupacio de la indigxena regiono fare de koloniisma imperio;
subpremo aux envio de pli sukcesa etno - parte videbla en
diversaj eklezioj aux religioj, kiel ekz-e en Islamo: sunna-anoj
kontraux sxia-anoj.  Felicxe en Norda Irlando post jardekoj
katolikoj pacigis kun la protestantoj; kaj en Orienta Timoro la
okupacio fare de Indonezio finigxis.
Tamen restas multaj malbonaj ekzemploj kaj la tempo de
kolonialismo ankoraux ne finigxis (ekz-e Rusio kaj Cxinio
apartenas ankoraux al la kolonialismaj landoj). Mi esperas, ke
en la Nova Jarmilo la maljustaj, kruelaj rilatoj inter la homoj
kaj inter la homaro kaj la naturo ne akrigxas - sed plibonigxas,
dank' al tehxnikaj progresoj.

> Statistiko de AVE:
AVE havas 246 regulaj membroj kaj 130 interesatoj. Se Vi havas
demandojn rilate AVE, bv. respondi al tiu cxi mesagxo.

AVE mem ne estas Verda Partio sed informa reto de Verduloj; ni
estas partianoj kaj ne-partianoj, kiuj akceptis la celojn de AVE
kaj la Politikajn Gvid-liniojn de la Euxropa Federacio de Verdaj
Partioj (EFGP), publikigitaj en Masala/Helsinki en 1994.
 
  • Al la AVENO-Indekso
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

    Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen