AVENO_17: AVE - Raportoj 1997
Unue raportoj de AVE-anoj:
Tutmonda AVE'97: 97-07-26 en
Adelajde (A~ustralio), okaze de
la UK de UEA. Aldo Foa organizis tie^ci AVE-kunsidon kaj
informis pri la celoj de AVE. Pluraj interesuloj partoprenis kaj
eble iu de vi a~ustralianoj povus skribi ion pri ekologio,
sociala vivo kaj Homaj Rajtoj (rilate la indi^genoj) en via kon-
tinento. Kaj eble pretus servi kiel sendanto por A~ustralio
(fari kopiojn kaj sendi al 12 pliaj adresoj).
Int-a Junulara Kongreso (TEJO):
97-07-24 en Assisi (Italio)
"La homo. ^Cu super a~u parto de la naturo". Krayg organizis
publikan AVE-kunsidon kiu malgra~u granda konkurenco sukcesis.
Renkonti^go de E~uro-Afrikaj Verduloj
97 estas ^sovita al fino
de 1998 kaj okazos ver^sajne en Burkia-Faso.
Dank' al Hans Bakker mi povis sendi materialon al Semedo en
Niamey. Beda~urinde la kongreso estis prokrastita al fino de
1998. ^Ciukaze ni nun havas amikojn en Niamey kaj Cotonou (Seba-
stien).
E~uro-Azia AVE'97: 97-08-09 en
Jekaterinburgo (Ruslando) okaze
de EA'97. Krom la ^generalaj informoj pri AVE kaj la Verdaj
Partioj ni diskutis pri: Ekologiaj Problemoj, Da~uripova Evoluo,
Biodiverseco kaj Resursoj - en Siberio, Aral-Mara regiono,
Bering-Maro. Mi almetas partojn el mia voja^g-raporton.
Kompleton, inkluzive de Kiev, mi sendos se vi deziras.
Raporto de la sekretario:
Je la 1-a de Majo mi veturis el Kiev al Berlino por partopreni
je la Konferenco de la E~uropa Federacio de Verdaj Partioj
(inter Portugalio kaj Georgio kaj inter Finnlando kaj Maltujo).
La diferenco inter la reloj kostis 7 horojn (2 je la ukraina
landlimo, 3 en Varsovio kaj 2 je la germana limo, ^car la
vagonoj ne estis akceptitaj pro diferenco je la pufro-altecoj !
En Berlino mi havis inform-standon pri Esperanto kaj AVE, kiun
vizitis pluraj el la partoprenantoj kaj vizitantoj de alia
e~uropa okaza^jo. Ni diskutis pri la lingvo-uzado kaj (teoria)
lingva egalrajteco en la E~uropa Parlamento. El malgranda enketo
(n=8) rezultis, ke post la ali^go de pluraj oriente~uropaj
landoj necesas rezigni pri la lingva egalrajteco en la
parlamento, pro la eksplodo de la necesaj interpretistoj. Al la
demando, kiom da lingvoj por estonta EP / EU kaj kiuj, mi
ricevis je ^ciuj, ke redukto al 3-4 laborlingvoj (angla, franca,
germana kaj parte la rusa por orienta E~uropo) necesos kaj duono
de la enketintoj akceptis la rolon de Esperanto kiel 4-a a~u 5-a
laborlingvo por reprezenti la ne oficialajn lingvojn en la EP.
Pentekoste mi partoprenis en Stuttgart je la E~urop-Unia
Esperanto Konferenco kaj tie renkontis kun aliaj AVE-anoj kaj
interesuloj. Ni petis la organizantojn de la venontjara
Universala Kongreso en Montpellier, ne varbi por virbovo-batalo;
ili diris ke ^gi ne estas humiligo de la besto kiel en Hispanio,
^cu ? Krom tio ni fiksis la organizon de la unua Seminario pri
Verda Politiko en Esperanto.
En A~ugusto mi voja^gis iom: Mi vizitis geamikojn en Brest kaj
la NRO "Medio kaj Mi", kiu petis pri dentisto-aparataro, ^car la
dento-saneco estas malbona - parte pro alta kontento da pezaj
metaloj en la trinkakvo.
En Moskvo, kie Irina (?) akompanis
min afable, mi renkontis
kun radikala kaj anar^hista esperantistoj kaj diskutis pri iliaj
programoj; kiuj parte kongruas kun la verda, ekz-e ili subtenas
la alternativan civilan servon anstata~u la militservon. Ni
verduloj estas (plie) reformistoj. Tamen ideologio estas unu
afero kaj samideana interparolado alia afero. La ERA e^c
intertempe tradukis nian AVE-tekston en la rusan - ne forgesinte
varbi por si mem. ^Car la teksto estis tro komplika mi resignis
publikigi ^gin.
Survoje al Ekaterinburgo mi vidis agro-kompleksojn kun centoj da
bovinoj sur la pa^stejo. En la studenta hotelo mi lo^gis kune
kun Kjell kaj tie renkontis 3 studentinojn el Novo-Uralsk -
malfermita urbo; ili i^gos in^geniero-instruistoj en firmao kiu
nomi^gas Uran. Do, mi povis iomete paroli pri kemiaj analizoj
kaj riskoj; kaj ni interesigis ilin por Esperanto.
La E~urop-Azia Esperanto-Kongreso en Ekaterinburg estis ne tro
granda, sed tamen interesa. Mi prezentis AVE kaj ni diskutis pri
dependeco inter ekologio kaj ekonomio; ekz-e rilate laborlokoj
en lokaj instala^joj, kiuj ^sparas energion. Mi vizits la
naturhistorian muzeon, kiu montras anka~u rilatojn inter la
diversaj plantoj kaj bestoj, kaj varbas por protektado de la
protektitaj plantoj kaj bestoj - ili e^c eldonas ekologian
gazeton por la Ural-Regiono en la rusa.
El E-burg mi voja^gis al Ta^skent per trajno dum 57 horoj. Ni
pasis Akmola, nun ^cefurbo de Kasahxio. Je la haltoj eblis
a^ceti varojn sur la perono. Bongustajn man^ga^jojn kaj e^c
novajn biciklojn (klapeblaj), kion ricevas la laboristoj kiel
salajro !
Mi vidis 3 kamelojn kaj ni preterpasis dum duona tago la
Balhxa^s-Lagon. En Ta^skent mi
tranoktis ^ce familio de
biologino kaj geologo - biciklistoj; ni parolis pri la ekologia
kaj ekonomia situacio. Ni vizitis la novan besto^gardenon, kiu
estas kopio de la moskva zoo - malgra~u la alia klimato. Tie oni
bredas sukcese diversajn bestojn.
Tuttaga ekskurso per a~utomobilo al la ^Cervak barlago (reloj
ekzistas ^gis la lago), situante 40 km oriente de Ta^skent kaj
1000 metroj super la mara nivelo en la komenco de la Tien-^san
montaro. Tie estas bona aero, lago por bani - ankora~u mankas
konvenaj instala^joj por lo^gi tie. Grandegan turisman
komplekson oni ne finkonstruis; ^gi estus tro granda por la
lago. Uzbekio volas evoluigi mediafablan
turismon. La~u la
^cervak rivero oni povas iri ^gis la landlimo al Kirgizio; la
vegetacio estas interesa, spicaj kaj sanigaj herboj, migdalaj
arbetoj kaj pistakujoj.
Uzbekio havas 3000 jaran historion, sed ^cefe interesis min la
situacio de la Aral-Maro, kiu ne plu
ricevas akvon. AVE
eldonis bro^sureton pri tiu ^ci problemaro. Por planti kotonon
kaj rizon oni mortpafis per ma^sinpafiloj tie vivantajn
kapreolojn kaj la lupojn (romano de ^Cingis Aitmatov), kaj oni
konstruis kanalojn, por uzi la akvon de la du riveroj, Amu Darja
kaj Syr Darja. Do, nuntempe la rivera akvo ne plu atingas la
Aral-on. Sekve ^gi redukti^gas de jaro al jaro kaj sekve la
saleco alti^gas kaj pro la multaj agrokemia^joj la akvo-sitacio
estas malbone - plej multo de la fi^sospecioj ne plu ekzistas,
la ^ce-mara arbaro kun granda biodiverseco preska~u ne plu
ekzistas - pro tio anka~u la sova^gaj bestoj formortis. ^cu
estas granda konsolo, ke en Nukus,
^cefurbo de Karakalpakio
sude de la Aral-o situas tre bona Aral-Mara
Muzeo, kie la
historio de la lago estas zorgeme kaj belaspekte konservata?
Krom tio estas tie belarta muzeo.
La pentristo Grigori Ulko el Samarkand pentras pri la vivo ^ce
la Aralo; kaj pentrante sekvis la malpliboni^gon de la tuta
vivo, trafante de la manko de akvo. Li ^satas ekspozicii siajn
bildojn en la okcidento - kiu vidas eblecon kaj povas helpi la
organizadon.
Dank' al Murodkul Rozikov mi povis viziti
la oficejojn de UNDP
(Evoluiga Programo de la UN) en Ta^skent kaj Nukus kaj la ^cefon
de la kvin-^stata oficejo rilate la akvo-mastrumado en la Aral-
Regiono (EC-IFAS), s-ro Giniatullin. Alia institucio kiu
komencas vere trovi solvon estas WARMAP (Akvo de Aral Regiono
Mastruma Programo (a~u simile)), subfako de TACIS (Teknika Helpo
por la eks-sovetiaj landoj); ili nun almena~u mezuras kaj
pripensas, ^san^gi la agrikulturon uzante malpli da rivero-akvo.
Bernard Leservoisier (UNDP) plantigas zonon de arboj ^cirkau la
urbo Nukus por plibonigi la mikroklimaton kaj protekti la homojn
kontra~u la fajna polvo je ventegoj, kiuj malhelpas la spiradon.
Dank al s-ro Kamalov mi renkonti^gis kun D-rino Oral Atanyazova
(NRO: Perzent), kiu servas por la
patrinoj, kiuj havas la plej
malfacilan vivon tie. ^Si trovis por nia Aral-agado eblecon uzi
nian malaltan bu^geton (intertempe 360 usd) por plibonigi la
medion rilate organika agrikulturo, planti arbojn (kiujn ??) kaj
plibonigi la trinkakvon. Mi scias ke nia kontribuo estas
malgranda - tamen mi fidas al ^si, ke la mono estos bone uzata.
En Samarkand mi vizitis la Muzeon de
Solidareco kaj Paco, kie
Anatoli Iunusov pere de Esperanto kaj pluraj aliaj lingvoj
aran^gis ekspozicion de kontra~u militaj afi^soj, k.t.p.; kaj
pli grave anka~u prezentas pacigajn afi^sojn kaj tekstojn.
Redukti krizojn kaj helpi al la
popoloj superi politikajn
problemojn sen milito estas la plej granda provoko kaj tasko.
Beda~urinde KSKE (konferenco por sekureco kaj kunlaboro en E~u-
ropo) havas ver^sajne malpli da mono ol NATO povas elspezi por
afranko.
Pro manko da tempo kaj neklaraj eblecoj mi uzis aviadilon al
Tehran. La flugo super la kanaloj,
la Amu-Darja rivero kaj la
Turkmenba^si-kanalo (kiu deprenas la akvon el la Aral) montris
ke la kanaloj fini^gas en lagoj en la dezerto; ^sajne tiuj lagoj
ne havas verda^jojn ^cirka~u si; do, la akvo simple vapori^gas
kaj eniras en la grundon.
En la flughaveno de Tehran la
kontrolistino ver^sajne ser^cis
porno-bro^surojn, sed ne interesi^gis pri miaj multaj tekstoj;
inkluzive de AVENO 16, kiu enhavis kritikan artikolon pri la
irana sistemo.
Dum la semajnfino Sadeg kaj ? veturigis min al Borujerd, kie
estas vigla Esperanto asocio. Survoje situas la nova, giganta
mauzoleo por Imam Khomeni kaj la estonta aeroporto 50 km for de
Tehran (espereble ili instalos bonan publikan trafiko-sistemon).
Borujerd estas urbo kie multaj biciklas, ^gi situas inter ne-
verdaj montoj. En la verda valo ekster la urbo familioj faris
piknikon - e^c lavas la a~utomobilojn en rivereto; mi esperas ke
iam ili ekscios, ke tio estas malbone por la esta^joj en la
rivereto. Vespera festeto kun dungitaj muzikistoj de la radio-
stacio; ili ludis melodiojn de la araba, irana kaj kurda etnoj -
kaj ili klarigis la diferencojn. Dank' al Masud mi povis viziti
la teksa^j-fabrikon. ^Gi estas bone ekipita - inkluzive de
purig-instala^jo - oni prizorgas la laboristojn pere de moskeo,
vendejo, sportejoj kaj ban-halo. Kune kun profesoro Pakravan ni
plurfoje renkonti^gis kaj diskutis pri lingvoj kaj pri politiko.
S-ino Pakravan diris, ke akcepto de uzo de la ^cador' kiam
^ceestas ne-familiaj viroj, estis privata religia afero kaj nur
nun anka~u ^state devigata; aliaj virinoj hejme ne portas la
^cador', kiam venas vira gasto.
Ni reveturis per buso al Tehran dum 4-5 horoj; en tiaj busoj ne
estas divido inter viroj kaj virinoj, ^car oni devas mendi
sidlokon; sed en en-urbaj busoj viroj devas esti anta~ue kaj
estas divido-baro - strange.
Mi esperas, ke la nov-elektita kaj ^satata prezidento faru
politikon, kiu respektas la homajn
rajtojn, ekz-e libereco je
elekto de religio kaj je esprimado de sia opinio.
Mi vizitis novan kulturdomon, konstruita sur loko kie estis
Bahai-tombejo, kiu nun situas alie. Ekspozicio pri la atakoj de
Irako montris la dama^gojn; la~udire Irako montris ke kemio-
armilo povis mortigi tutan vila^gon (8.000 Kurdoj) - tiu ^ci
gento beda~urinde nenie havas hejmlandon. Krome ni vizitis arto-
galerion, gvidata de esperantisto; tri virinoj lernis pentri -
unu el ili pentris malpli realeca - tre alloga. Krome mi vidis
bildon kiu montris Jesuon.
La trafiko en Tehran estas terura - ili devus finkonstrui la
metroon - a~u trovi alian eblecon. Eble pli facile estas
konstrui super-teran veturilon por publika transporto kiel en
Wuppertal, Germanio (t.n. Schwebe-Bahn, pendanta trajno).
Necesas plurfoje ^san^gi inter buso kaj taksio. Pro tio ne eblis
viziti la naturhistorian muzeon.
Mi rajtis viziti prelegon de esperantistino de la tehrana
universitato pri devizo-problemoj; kaj poste la ^ceestantaj
docentoj kaj profesoroj diskutis kun mi pri la diferenco inter
islama kaj okcidenta lando (sekureco, libereco, ekonomio kaj
ekologio). Mi spertis, ke (eble dank' al la nova prezidento ?)
la homoj ne timas diskuti e^c tiklajn temojn.