AVENO_16: E~uropo - InterRegistara Konferenco '97
La Inter-Registara Konferenco
ene de la E~uropa Unui^go, Maastricht II, pli kaj pli montras la
visa^gon de militar-industria komplekso: Ili evitas socialajn
normojn kaj plu da~urigas la nedemokratian sistemon de la EU.
Ekzistas ja la E~uropa Parlamento, sed ^gi ne havas sufi^can
forton kompare al la registaroj, kio estas la bazo de demokratio
(la~u Wilfried Telkaemper, MEP).
Maastri^ht II kaj la Alternativa Pinto
en Amsterdam fini^gis. Pluraj grupoj ekz-e la GAJB
(Verd-alternativa Junularo de FRG) biciklis tien kaj postulis ke
la sekvaj punktoj anka~u estu kriterioj por bona politiko en la
EU:
- kreado de sociala unui^go kun baza sekuro por ^ciuj
e~uropanoj;
- kvoto de senlaboruloj devas aparteni al la konver^g-
kriterioj;
- ekologia-sociala reformo de la impostoj por redukti la
^sar^gon de la laborantoj, tio inkluzivas redukton de la
labortempo por ke redukti la senlaborecon.