AVENO_16: AVE - Statistiko kaj Invitoj
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
:
208 individuaj membroj, el tiuj 49 virinoj; en Afriko 3, Ameriko
11, Azio 9, A~ustralio 3, E~uropo 182.
La sekretario elkore dankas por pluraj malgrandaj kaj grandaj
donacoj, ili estas uzataj por kotizoj kaj salonoj por
renkonti^gi.
Se Vi havas informojn, kiuj povus interesi la aliajn AVE-anojn,
bv. skribi al mi; longaj artikoloj estu por VERDire - la
ekologiisma ^jurnalo en Esperanto.
Se en via regiono de la mondo estos renkonti^goj la Verda Partio
kaj vi havus la eblecon partopreni tie - mi ^gojus se vi povus
tie informi pri Esperanto. Mi pretas sendi informilojn.
Nia origina informilo "Kial Esperanto por Verduloj ?" nun
ekzistas en 6 e~uropaj lingvoj: ^Cu iu povas printi ^gin en la
rusa - la tekston mi havas.
Estontaj renkonti^goj de AVE-anoj:
Kompreneble ne ^ciu AVE-ano povas partopreni je niaj
renkonti^goj. ^Ciuj estas publikaj. Tamen mi ^gojas, se Vi venas
al unu de tiuj AVE-renkon-ti^goj.
E~uro-Azia AVE'97: 97-08-09/17 (2 h)
en Jekaterinburgo
(Ruslando) okaze de EA'97. Asocio de Uralaj Esperantistoj, p.k.
67, 620077 Ekaterinburg, e-po^sto: hrgo@sbank.e-burg.su . Mi
veturos per trajno kaj poste da~urigos al Samarkand por viziti
la Aral-Maran regionon. Krom la ^generalaj informoj pri AVE kaj
la Verdaj Partioj ni havos la temojn: Ekologiaj Problemoj,
Da~uripova Evoluo, Biodiverseco kaj Resursoj - en Siberio, Aral-
Mara regiono, Bering-Maro.
Tutmonda AVE'97: 97-02-26/.. en Adelajde
(A~ustralio),
okaze de la UK de UEA. Aldo Foa organizos tie ^ci AVE-kunsidon.
Kiel provizora temo mi menciis titolon "Ekologio kaj Homaj
Rajtoj", vi certe a~udis, ke en A~ustralio la civilizita socio
volas civilizigi la infanojn de indi^genoj pere de ekster-
familia edukado. Tio certe malkongruas kun la Homoj Rajtoj.
Int-a Junulara Kongreso (TEJO): 97-07-24/30 en Assisi
(Italio) "La homo. ^Cu super a~u parto de la naturo". Mi mendis
salonon; Krayg organizos publikan AVE-kunsidon.
Renkonti^go de E~uro-Afrikaj Verduloj 97-10-31/11-02 en
Niamey
(Niger). Ni rajtas sendi reprezentanton kiel
observanto. De Hans Bakker kaj Elisabeth Schwarzer mi ricevis
adresojn de esperantistoj en Niamey kaj proksime kiuj povus
reprezenti Esperanton tie. El tiuj Semedo respondis jese - do,
Esperanto ver^sajne estos reprezentata tie.
Tutmonda AVE'98: 1998-08-01/08 (2 h) en Montpellier
(suda Francio), okaze de la 83-a UK de Esperanto; tie ni havos
publikan AVE-renkonti^gon.
Tuj poste:
AVE-seminario pri Verda Politiko '98
: 1998-08-08/11 en
la regiono Larzak-o (proksime de Montpellier): dank al Marie
Pierre kaj Victor Sion. Diversaj tranoktadaj niveloj kaj
vegetara man^gajo estas anoncita. La kostoj estos relative
malaltaj (redukto eblos). Ni planis seminarion kun diversaj
temoj, invitos EU-kandidaton por informi nin kaj diskuti kun
li/^si la lingvajn problemojn en la EP; ekologia ekskurso
diman^ce ne mankos. Vi povas provizore ali^gi jam nun por ricevi
la detalan programon.
Ges-oj Sion, Chemin de Fontinettes, F-59522, Lambres-Les-Douai.
Email: mpsion@nordnet.fr