AVENO 14 - Aprilo 1996
Amikajn salutojn,

mi deziras al vi Ĉion Bonan por la resto de la jaro 1996.
Ĉar mi volas inviti vin al niaj sekvaj renkontiĝoj mi
sendas nun nur malmultajn informojn (pri detaloj vidu pli sube):

>> Vieno (21-23a de junio): AVE-informstando kaj
renkontiĝo, je EFGP-konferenco.

>> Prago: (inter 20-27a de julio): AVE renkontiĝo, 2 hora,
okaze de 81a UK de UEA.

Raporto pri la Kunveno en Prago
Intertempe AVE havas pli ol 140 membroj, inter tiuj 20 kun ret- adreso, ĉ. 20 estas membro de sialanda verda partio. Mi/AVE nun havas adreson en la APC-reto (alternativa kaj progresema komunikado). Malgraŭ mia forta deziro ne eblos viziti la SAT-kongreson '95 en St.Pe-terburgo. Nukleaj Testoj: Ni esperas, ke kun la fino de la francaj nukleaj provoj venos la tutgloba fino de tiaj nukleaj eksperimentoj. Jam Grandbritio, Francio kaj Usono rezignas pri nukleaj-provoj en la pacifiko. Ĉernobil: La 26a de aprilo ja estas dek-jariĝo de la nekontrolebla nuklea ĉen-reakcio en Ĉernobil; ankoraŭ nun - eĉ en nia regiono (je la rivero Reno - 2000 km for de Ĉernobil) fungoj enhavas plialtigitan radioaktive-con. Kaj pli danĝere estas, ke la rompita reaktoro denove povus elimini radioaktivan materion en la biosferon. Estos multaj memor-okazaĵoj: Kiev: La Verda Orient-Okcidenta Dialogo okazos je 20-22a de aprilo en Kiev, Ukranio, proksime de Ĉernobil. La temaro rilatos pri riskoj de nukleaj centraloj kaj pri alternativoj. -> Green East-West Dialoge (H. Spenkelink/A. de Boer), FAX(Bruselo): +31 20 625 18 49 En Gomel (proksime de Ĉernobil) estas planata konferenco kun akcepto de kontribuoj en Esperanto: Aleksandr Koval, p.o.box 99, Belarus-246050 GOMEL; ret-adreso: user@biar.gomel.by Inter Freiburg (D) kaj Kolmar (F), sur la Reno-ponto inter Germanio kaj Francio, proksime de la nuklea centralo de Fessenhejm, estos memor-manifestacio je la 28a de aprilo. En la elektronika reto troviĝas multaj aliaj fiksdatoj: ... --- Baloto- kaj aliaj rezultoj de la Verduloj: øĜemeliĝo: propono de Nic Best, de la angla Verda Partio, estus bone ke unue la Verduloj uzu la ekzistantajn partnerecojn inter siaj urboj por batali kune, ekz-e kontraŭ troigo je aŭtoŝoseo-konstruado. Gravas ankaŭ, ke studentoj agos en tia ĝemeliĝo. øEŭro-Mediteranea Konferenco por daŭrigeble evoluo en tiu ĉi regiono; partoprenis Verduloj kaj specialistoj el la EU-landoj kaj el aliaj mediteraneaj landoj. Temoj estis medio, akvo kaj laborgrupo pri "Migrado kaj Kultura Interŝanĝo". øEŭropa Civila Pac-Korpuso: (ideo de Alexander Langer +) Partoprenis "Aŭstria Stud-Centro por Paco kaj Konflikt- Solvado" kaj Tampere Paco-Esplora Instituto. Kontakto por informi pri venontaj seminarioj al Ernst Guelcher, Verda Grupo en la Eŭropa Parlamento, REM 209, rue Belliard 97, B-1047 Bruselo; aŭ e-poŝte: flemunpeace@gn.apc.org . øEko-Impostoj: Je AVE-renkontiĝoj (kaj en VERDire) mi ŝatus prezenti la diversajn modelojn por ekologi-rilatajn impostojn en diversaj landoj, kiuj rilatas al foruzo de resursoj (oleo, karbo, tergaso, metaloj), uzo de akvo-forto. Krome interesas subteno de alternativaj rimedoj (sun-energio, bio- gaso, resursaj plantoj). Viaj kontribuoj estos bonvenaj. * Albanio: Verda Partio partoprenos la balotojn. * Aŭstrio: Verda Partio gajnis 4.8% (antaŭe 7.3%), tamen sufiĉas por 9 sidoj. * Bulgario: sur komunala nivelo estis elektitaj 35 verduloj kaj 5 urbe-stroj. * Ciprio: ekiĝis Verda Partio - elektoj estos en majo. * Germanio: Landaj balotoj (Ligo 90 / La Verduloj): Nordrejn- Vestfalio (nord-okcidente): 10 % ruĝ-verda koalicio; Ŝlesvig-Holstejn (norde): 7.5% - iĝos ruĝ-verda koalicio; Rejnland-Pfalco (okcidente): 6.8%; kaj Baden- Virtembergo (sudokcidente): 11.6%. * Georgio: ili kune elektiĝis sur listo de Civitana Unio, kiu gajnis la elektojn kaj subtenas la registaron de E. Ŝevardnadze ( 5 seĝoj kaj ministrino pri medio). * Hispanio: Verduloj (Los Verdes Europeos) malgajnis de 0.7 al 0.24%; Izquierda Unida ricevis 10.5%. (Ĉu hispana membro de AVE povus klarigi la diferencon ?). * Norvegio: Claude Rouget, redaktoro de VERDire elektiĝis por la Ver-duloj en la urban registaron de Tromsoe; despli grava, ĉar li estas franco. Krom li 7 aliaj gajnis sidojn kaj unu sidon en regiona parlamen-to. Verduloj nun agas je ekonomia kampo kaj por Agenda 21 (de Rio '92). Ekiĝis nun pluraj lokaj grupoj. * Pollando: pluraj homoj kaj asocioj laboras (pli aŭ malpli) kune - ekz-e ili eldonas Green Brigades (en la pola kaj angla) kie kolektiĝas artikoloj el la tutlanda movado. * Rusio: Green Party volis partopreni la elektojn (1995) kun la Sendepen-daj Komercisto-kolektivoj, sed ne ricevis la necesajn subskribojn (200.000). Ekologia partio "Kedr" (=cedro) gajnis 1% (1991 estis 0.7%); membroj de Kedr estas (i.a.) establitaj homoj, oficistoj kaj komercistoj. * Svedio: Ili ricevis 17.2% en lastjaraj svedaj balotoj al la EP, tial nun estas 4 svedaj Eŭro-Parlamentanoj (vidu la adresaron de EFGP), kiun mi kunsendis. * Taiwan: nova Verda Partio nun eklaboras por la nunaj balotoj; ili petis helpon de EFGP por ke Ĉinio respektu la memdecid- rajton de la popolo de Taiwan. * Usono: Ralph Nader, konata pro protekto de rajto de uzantoj, estas kandidato de la Verduloj por prezidento de Usono. ----- _Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj_ (EFVP; angle: EFGP) (vidu la aliĝilon - supre): La 1a kongreso (antaŭaj kongresoj ne nombras, ĉar ŝanĝis la formo) okazos 21-23a de junio en Vieno(Austrio). Mi kunmetas mendilon en la angla (la prezoj rilatas al aŭstraj ŝilingoj). Bonvolu sendi vian mendon antaŭ la 1a de majo al "Die Gruenen, Peter Altendorfer, Linden-gasse 40 / 2, A-1070 Wien (vidu supre !) Mi mendis eblecon por renkontiĝi enkadre de AVE kaj por havi inform-standon pri Esperanto kaj AVE. Do, mi ĝojus renkontiĝi kun pluraj de vi. La lingvo de la konferenco estos la angla. Interpretado estos (ple-jofte) en la anglan, germanan, francan kaj rusan lingvon. La horario (mallonge): Vendredo 21a de junio: 14.00 Merkato de Verdaj Eblecoj - do, informstandoj ktp. - AVE-informotablo. 16.00-18.00 Registrado; 18.30 Malfermo; 19.00 Verdaj vizioj por Eŭropo, gvidota de Yvonne Ruwaida, MP (S): Claudia Roth, MEP (D); Johannes Voggenhuber, MEP (A); Pekko Haavisto, verdulo, ministro pri medio (SF); Joŝka Fiŝer, MP (D); Nino ĥkobadze (verdulino, ministro pri medio (Georgio). 20.30 Bufedo; 22.00 Filmo "Lillies in the Bank" Sabato 22a de junio: 9.30-10.30 Plena kunsido pri Verdaj Vizioj: Ralph Nader (kandidato de Verduloj por Usona presidento) 10.30-13.00 Forumoj pri specialaj temoj. Tagmanĝo. 15.00-18.30 Prezentado de malneto de Verdaj Vizioj por la 21a Jarcento. Laborgrupoj pri: Ekologia evoluo. Komuna sekureco. Nova Civitaneco. Nordo-Sudo rilatoj. Ĉiu grupo ellaboros prioritatojn por EFVP kun atingendaj celoj ĝis 1999 (2a-kongreso). 19.00 Plena kunsido. Reportado de la laborgrupoj. 20.00 Vespermanĝo. Muziko kaj dancado. Dimanĉo 23a de junio: 9.30 Ratifiko de la IGC-dokumento de EFVP (IGC = Inter-Registara Kon-ferenco), koncize: " Por la Maastricht-Reviziokonferenco 1996 la Verduloj en Eŭropo propo-nis siajn konceptojn rilate al demokratio kaj kondiĉoj por estontaj membroj de EU kaj kunlaboro por paca, ekonomia, sociala kaj ekologia evoluo. Same virinaj kvotoj je oficaj postenoj en EU. Grava celo devus esti la ekologie daŭrigebla evoluo (angle: "sustainabi-lity"). Komuna eŭropa valuto enkondukendas, tamen sen urĝo. Homaj rajtoj kaj eŭropa civitaneco, inkluzive de duobla civitaneco por ĉiuj legalaj enloĝantoj necesas. Nemilitista politiko estos evoluenda por ke anstataŭi la NATO kaj WEU fortojn; kun la celo de paco-orientita rolo. " Mi petas helpanton por traduki la nunan tekston, poste certe necesos aktualigo. 10.00 Prezentado de la dokumento Verdaj Vizioj (Viena Deklaro) - eble ankaŭ tradukinda en E-on. 12.00 Ronda tablo de prezidantoj aŭ "parolantoj" de Verdaj Partioj: Juergen Trittin (D), Madeleine Petroviĉ (A), Dominique Voynet (F), Heidi Hautala (SF), Zurab Zhvania (Georgio), Ripa de Meana (I), Gyorgy Droppa (HU). 13.30 Ferma Parolado. _fino Vieno)_ Arbaroj: Post la ekvatoraj pluv-arbaroj kiuj jam estis tre reduktitaj nun sekvas la arbaroj de frosta klimato-zono (borealaj arbaroj) en Kanado, Alaskao, Nordeŭropo kaj Siberio. La ekspluatantaj firmaoj ŝajne sentas sin senkulpaj - ĉar ja la registaroj permesas. Ambaŭ kune detruos la diversecon de plantoj kaj bestoj en tiuj vastegaj regionoj. Same kiel en la ekvatoraj arbaroj la regajno de la natura stato daŭros pli longe ol en la moderaj zonoj - se oni finfine lasos la regionojn al si mem. Tio ne estas ĉio, ankaŭ en Tibeto la okupanta ĉina registaro lasas forhaki tutajn arbarojn; nur nun ilikomencis planti forstojn - certe malpli ekologia ol la antaŭa situacio. Balenoj: En Jutlandio (dana duoninsulo) mortis granda baleno; oni analizis ĝin kaj trovis ege altan procentaĵon de pezaj metaloj kiel Hidrargo kaj Kadmio en ĝi. Perversa efiko - oni devas trakti ĝin same kiel speciala rubo ! Ozon-tavolo: Nun ankaŭ super Norda Eŭropo montriĝis pli granda redukto de la ozon-tavolo, ol oni antaŭkalkulis. Same kiel en Aŭstralio homoj riskas kanceron de la haŭto, se ni estas tro longe sub influo de la suno. Kaj ankoraŭ konstante vaporiĝas la kaŭzantoj de tiu ozon-detruo el multaj fridujoj kaj aliaj instalaĵoj. Necesas surtera kolekto kaj kemia ŝanĝo de tiuj FCKW (Fluor-klor- hidrokarbonidoj) al nedanĝeraj kombinaĵoj. Eŭropa Unio: - Maastricht II (financa harmonizo kaj Euro-mono), mi aŭdis, ke Francio reduktis la interezon por normala ŝpar-mono je de 4.5 al 3.5 (aŭ simile). Kaj aliaj landoj kiel Germanio premas al sociala reto, por ke superi la financan "truon" de la ŝtato (bv. vidi je "Vieno"). - BSE- epidemio: Cerbo malsaniĝo de bovoj (kaj aliaj bestoj) kaŭzata de malgranda proteino (priono) kiu detruas la cerban strukturon. - pro timo, ke tiu BSE-substanco, povus endanĝerigi la bestokulturon kaj ankaŭ la homojn de tuta Eŭropo, oni decidis buĉi kaj forbruligi je alta tempera-turo milionojn da bovoj. Plejmulto de ili tutverŝajne estas sanaj. Kaŭzis tiun problemon la malnatura nutrado de bovoj per viando-farino el bovoj aŭ ne uzeblaj partoj de bovoj Oni devigis la bovojn al kaniba-lismo ! Estus pli inda pripensi la tutan sistemon de nutrado en nia "civilizita" Eŭropo - vi certe scias, ke ekzistas aliaj kulturoj rilate al uzado de buĉitaj bestoj, ekz-e ĉe nordmaraj popoloj. Unue oni pardonpetas al la animo de la besto, kaj due oni uzas ĉiujn partojn de la korpo. Eble iu de vi scias pli pri la laŭ-natura konduto. Aral agado: Bedaŭrinde mi ne ricevis novan informon de Murodkul Rozikov - almenaŭ esperas, ke li bonorde alvenis hejmen. De prof- ino Bahro mi ricevis oficialan informilon pri la nuna situacio; je registara nivelo oni devas pritrakti la malpligrandigo de elpreno de akvo el la riveroj Syr-Darja kaj Amu-Darja, ĉar ĉiuj kvin ŝtatoj de Centra Azio estas koncernataj. Fine de majo estos konferenco en Taŝkent de NRO'oj (NeRegistaraj Organi-zoj). Mi demandis, ĉu unu el niaj amikoj de Samarkand povos partopreni. Brest (Belarusio) - Balta hidro-regiono: Mi estas en kontakto kun Medio kaj Mi, loka neregistara grupo, plejparte de fakuloj el fakaltlernejo. La plej urĝaj celoj estas plibonigo de la instalaĵo por trakti komunumajn malpurigitajn akvojn (abakvo ?) kaj de la rilataj kanal-duktoj; necesas aliro al financaj rimedoj de la Eŭropa Banko por Rekonstruo. Krome temas ĝenerale pri media pedagogio. Forumo Etnoj kaj Naturo: Okazis 1995 en Poprad, surpiede de Altaj Tatroj. Ĉefe pri etnoj de meza Eŭropo. Momente mankas tempo kaj spaco por pliaj detaloj. Se vi inter-esiĝas, bonvolu mendi la bultenon kun tema informo aŭ la libro pri prelegoj rekte de Lev Medvedev: Akademio de Nova Pensado, Pjatnickaja 7, RUS-113035 Moskvo; aŭ e-poŝte: soceco@glas.apc.org . Tibeto kaj aliaj landoj ĉirkaŭ Ĉinio: Daŭras subpremo de movadoj por sendependeco de tibetaj kaj uiguraj popoloj. Krome multaj ĉinoj estas allogataj de la ĉina registaro al tiuj terenoj, kiuj ĉinio traktas kiel provincoj. En APC-reto mi legis i.a. pri terura suferado de nomadoj pro neĝa ventego kaj ke plejmulto de iliaj bestoj mortis - mi ne scias, ĉu la premo de ĉina setlado respondecas, ke la nomadoj suferis en tiu kata-strofo aŭ ĉu temas pri "normala" troigo de la klimato ? Grundminoj: Post la kongreso en Tampereo mi ricevis plenan liston de subskriboj por halti la produktadon de grundminoj (sur- aŭ subteraj eksplodiloj). Kaj sendis al la UNHCR respondeculo pri grundminoj en Genevo. Kiel vi eble legis, ĝis nun la respondecaj registaroj ne akceptis halton. Pozitiva informo: Aŭstalio demetas grundminojn el siaj arsenaloj kaj ili petos de UN malpermesi ilin tutglobe. De tempo al tempo eĉ eŭropaj pac-tenantoj (angle: peace-keeper) estas vundataj de grundminoj en eksa jugoslavio. Ĉu ne estus inda preni ĉiujn fortojn por ke sendanĝerigi la metitajn minojn en la tuta mondo ? Por ke rezoni laŭ-sisteme: se iu aĉetas minojn li (ŝi ?) almenaŭ devus tuj pagi en internacian kason la miloblan prezon por la post-milita sendanĝerigo kaj por la rehabilitado de la suferintoj ! Mi petas pardo-non, se mi aspektas cinika - kaj petas pri viaj opinioj. Nova ret-adreso de AVE: 3Landbox estas sub-reto de APC kaj loke atingebla de mi. APC- reto ne celas al transportado de multkoloraj bildoj kaj TTT- surfado, por ke la uzantoj ne devas uzi ĉiam plej novan teknikon, sufiĉas simpla komputoro kaj modemo; ne necesas Windows. APC uzas "biciklan vojon por datenoj" kontraue al la "Data Highway" (do, aŭtostrato por datenoj). La aliro kaj uzado kostas 20 gmk-ojn monate - por privata adreso (por grupo 30). La ordiganto de la reto tamen scias, ke mi uzas la adreson ankaŭ por AVE-komunikado kaj skribos en Esperanto. Tiamaniere mi/ni povas ĉerpi el la rivero de informoj en la sfero de ekologio, socio, homaj rajtoj kaj politiko kaj meti niajn informojn en ĉi tiun fluon. APC same kiel aliaj retoj havas "bretan" strukturon, tema ordigo kaj eblas elekti kaj male-lekti bretojn. Sufiĉas mallonga alvoko (2-4 minutoj sufiĉas) je kiu programo Xpoint interŝanĝas informojn al kaj el la reto. Kompreneble post tiu interŝango necesas enrigardi al alvenintaj informoj kaj eble tuj respondi al iu demando aŭ peto. Mi povas adresi la respondon al la "breto" aŭ al individua adreso. Asocio de Verduloj Esperantistaj, UEA-konto (por donacoj): avex- z; Sekretario: Manfred Westermayer, Kandelstr. 62, DE-79194 GUNDELFINGEN;

Returne al la AVENO-Indekso