Ĝenerale pri la temo de energio-turniĝo kaj estonteco
(en) Internacia Agentejo por Regajneblaj Energioj („International Renewable Energy Agency“, IRENA)

(en) REN21, Retejo por politiko pri regajnblaj energioj kun multaj aktualigitaj entrepreno-datenoj tutmonde.

Studaĵo: "Mito atomenergio" de la Fonduso Heinrich Boell.

(de*) Raporto de la gazeto "taz" pri la malkaŝiga konfeso de E.ON kaj EdF - Komentario pri la rilato inter regajneblaj energioj kaj atomenergio.

"Heise"-Artikolo pri la devigaj malŝaltoj de hispanaj ventogeneratoroj pro tro multe da atomkurento.

#94 Regajneblaj Energioj
Centprocenta energioprovizo surbaze de regajneblaj energioj eblas.
Regajneblaj energio jam hodiaŭ kovras pli ol sesonon de la tutmonda energiokonsumo. Oleo, tergaso, karbo kaj uranio malabundiĝas , la varmigo de la tero pliiĝas. Suno, vento, akvo, biomaso kaj geotermio estos energi-fontoj dum ekzistas la Tero (en vivebla formo). La ŝanĝiĝo de nia energioprovizo al 100% da regajneblaj energioj eblas. Kaj estas la sola ŝanco kio daŭre restos.
Pliaj informoj kaj fontoj*:
Gvida studaĵo "Plia evoluo de la Ŝtrategio plikonstrui la regajneblajn energiojn' antaŭ la fono de la aktualaj klimato-protektaj cenoj de Germanio kaj Eŭropo, Germana Centro pri Aero- kaj kosmonaŭtiko (DLR), 2008.

Informoj kaj diafanaj folioj de la Solarenergio-Subtenfonduso Aachen (SFV) pri la rekonstruo de la energioprovizo kaj la potecialo de regajneblaj energioj en Germanio kaj tutmonde.

Kongreso "100% Regajneblaj-Energio-Regionoj", 2009-06-16/17, Kassel (DE).

EUROSOLAR-Kolekto da studaĵoj kaj fonaj informoj pri la plena provizo pere de regajneblaj energioj.

EUROSOLAR-Kolekto da praktikaj ekzemploj pri la plena provizo pere de regajneblaj energioj.

Informoj kaj lekcio per diafanaj folioj de la Solarenergio-Subtenfonduso Aachen (SFV) pri "100% da Regajneblaj Energioj por Germanio".

Weltrat für Erneuerbare Energien („World Council for Renewable Energy“, WCRE)

Informfonto:
IEA

#95 Ne Kompatibla
Atomenergio kaj regajneblaj energioj ne konvenas.
Antaŭ nelonge la kurentokonzernoj E.ON kaj Electricité de France (EdF) minacis kontraŭ la brita registaro: Ili ne investus en novajn atomcentralojn, se Londono subtenas la regajneblajn energiojn. Ĉar multekostaj atomcentraloj nur donos profiton se ili povas vendi la kurenton diurne.
Por kombinado kun regajneblaj energioj taŭgas nur kurentoinstalaĵoj,kiu ebligas reguligi rapide kaj facile. Ĉar ili ja nur devas substitui la medioafablan kurenton de suno, vento kaj akvo. Sed atomcentraloj estas pro teknikaj kaŭzoj ege malflekseblaj. Atomenergio kaj regajneblaj energioj pro tio neniam laboras teame, sed ĉiamkonkurence: Kiu konstruas atomcentraloojn, tiu malhelpas la plian konstruadon de instalaĵoj por regajneblaj energioj. Vice versa.
Pliaj informoj kaj fontoj*:
Dokumentoj de la Federacia Ligo Regajneblaj Energioj (BEE) pri la plia evoluo de regajneblaj energioj kaj atomenergio.

(en) Raporto de la gazeto "Guardian" pri la ne-kunveneco inter regajneblaj energioj kaj atomenergio.

Komentario pri la rilato inter regajneblej energioj kaj atomenergio.

Fona raporto de la Agentejo pri Regajneblaj Energioj rilate la bazo-kurentaj centraloj kaj regajneblaj energioj.

Informfontoj:
Grafikajho: Uzado de kurento-fontoj dum unu semajno

#96 Investa Malhelpo
Atomenergio malhelpas innovigon kaj investadon.
La regajnebla energio estas unu el la plej dinamikaj kaj estontecotaŭgaj branĉo tutmonde.
Dank' al la forta evoluiĝo de la regajneblaj energioj en Germanio multaj enlandaj firmaoj investis en esploron kaj evoluon. Sur multaj kampoj ili apartenas al la tutmondaj pintuloj - kun brilaj perspektivoj : Ventogeneratoroj, akvofortaj turbinoj, biogasaj instalaĵoj kaj fotovoltaikaj moduloj "produktita en Germanio" estas elstaraj je la eksporto. En 2008 ĉiu tria novinstalita ventogeneratoro venis el Germanio.
Daŭrigo de la daŭrad-tempo de la atomcentraloj rabas la investosekurecon de la regajneblaj energioj. Tio malhelpas esploron kaj innovigon. Kiu preferas atomenergion, tio "forfosas la akvon" de la plej medioafabla kaj daŭrigebla branĉo de la jarcento.
Pliaj informoj kaj fontoj*:
Dokumentoj de la Federacia Ligo Regajneblaj Energioj (BEE) pri la plia evoluo de regajneblaj energioj kaj atomenergio.

Studajho por ekonomia ministerio (p. 65) pri la investo-malhelpilo atomenergio.

Ekstrakto el ekspertizo por la Federacia Ekonomio-Ministerio.

(de*) Kunmetaĵo de la Agentejo pri Regajneblaj Energioj de faktoj kaj novaĵoj pri la ekonomia kaj eksporta forto de regajneblaj energioj en Germanio.

Informfontoj:
BEE

Vento-Energio

#97 Atomenergio: 2%a Tekniko
Atomenergio ne povas liveri sufiche grandan kontribuon al la energioprovizo.
Ĉiuj 436 atomcentraloj de la tuta mondo kovras nur ĉirkaŭ 2% de la tutmonda energio-bezono. Tio estas ridinde malalta.
Por altigi tiun parton almenaŭ al 10% oni devus konstrui - je sama energiokonsumo - 1.600 pliajn atomcentralojn. La uraniaj resursoj estus forkonsumitaj ene de 10 jaroj. Poste oni devus serĉ alternativojn - ekzemple la regajneblajn energiojn.
Informfontoj:
IEA
Neue-energie klarigo de ghusta kalkulmetodo "substituanta"
REN21, (S. 11+22)

#98 Finiĝanta Modelo
Atomenergio tutmonde estas finiĝanta modelo.
En Eŭropo nur 18 el 46 ŝtatoj utiligas atomenergion. Nur en 3 landoj estas konstruataj novaj reaktoroj. Ene de la 27 EU-landoj malaltiĝas kaj la nombro da reaktoroj kaj la procentaĵo je la kurentoproduktado.
Tutmonde dum la lastaj 10 jaroj oni ekinstalis 35 novajn reaktorojn kun entuta povumo de 27 GigaWatt (GW). Sed el la nun (2009) aktivaj 436 reaktoroj 339 (kun entuta povumo de 286 GW) estas pli aĝaj ol 20 jaroj. Por anstataŭi tiujn oni devus alretigadi novan reaktoron post 20 tagoj. Tio ne eblas.
Pliaj informoj kaj fontoj*:
Diafan-folia lekcio de la atomenergio-fakulo Mycle Schneider pri stato kaj tendencoj de atomenergio tutmonde, 2009.

Informfontoj:
IAEA daure aktualigataj nombroj, kun agho kaj e-povumo de atom-reaktoroj

#99 Laborlokoj
Atomenergio endanĝerigas laborlokojn.
La regajneblaj energioj estas la plej granda kreantoj de novaj laborlokoj. Dank' al ili oni kreis 280.000 estonteco-stabilajn kaj daŭripovajn laborlokojn dum malmultaj jaroj. Sole 30.000 en 2008. La atomindustrio entute okupigas 35.000 homojn.
Eĉ dum la aktuala ekonomia krizo la nombro la vakaj laborlokoj altiĝas en la branĉo de regajneblaj energioj. Prognozoj kalkulas je 220.000 pliaj laborlokoj ĝis 2020, se eko-kurento dume estos preferata. Pli longaj funkciad-tempoj de atomcentraloj aŭ eĉ la halto de la atom-eliro minacas la energio-turniĝon kaj centmiloj da postenoj.
Pliaj informoj kaj fontoj*:
(de*) Pres-komunikaĵo de la Federacia Ligo Regajneblaj Energioj pri la laborlokoj en tiu branĉo.

Informfontoj:
Regajneblaj energioj

#100 Energio-Turniĝo
Atomenergio blokas la energio-turniĝon.
Atomenergio torpedas ĉiujn niajn klopodojn rekonstrui nian energioprovizon. Atomenergio ligas kapitalon, blokas la kurento-kondukilojn (liniojn), malhelpas la plukonstruadon de la decentralaj regajneblaj energioj. Kaj finfine ĝi certigas profitojn je miliardoj por ĵus tiaj konzernoj, kiuj malhelpas laŭ ĉiuj eblecoj la regajneblajn energiojn kaj la energio-ŝparadon per plibonigita efikeco.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
Alvoko de EUROSOLAR pri regajneblaj energioj anstataŭ atomenergio.

(en) Weltrat für Erneuerbare Energien („World Council for Renewable Energy“, WCRE).

Informfontoj:
HTW-Saarland, Prof-o Leprich - (pliaj artikoloj sub lia nomo)

Niaj kampanjo-partneroj:
Ligoj kaj blazonoj troveblaj sube de tiu pagho:

.ausgestrahlt, campact, e.V. contrAtom, Die Klima-Allianz, projekt21+IPPNW Deutschland, UnternehmensGrün, BUND Landesverband Baden-Württemberg, Aktionsbündnis ›Neue Energie für Deutschland, ‹Deutsche Umwelthilfe e.V., MÜTTER GEGEN ATOMKRAFT e. V., urgewald e.V., Bund der Energieverbraucher e.V., NaturFreunde in Baden-Württemberg, Robin Wood e.V., WECF e.V., co2online gGmbH, Arbeitsgemeinschaft Bayerischer Solar-Initiativen, BUND Regionalverband Südlicher Oberrhein, Eltern für atomfreie Zukunft (EfaZ) e.V Schönau, ENERGIEWENDE e. V, Umweltinstitut München e.V., Partnerlink der Naturfreundejugend Deutschlands, NABU - Naturschutzbund Deutschland e.V., bewegung.taz.de, attac Iniciativo de: EWS - ElektrizitätsWerke Schönau sen-atomenergia, klimato-afabla, civitan-posedata atomstromlos. klimafreundlich. bürgereigen
  • Returne al enirejo de 100_Argumentoj
  • Al la enirejo de AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)