Ĝeneralaj Informoj pri la temo Libereco kaj Demokratio:

Plibonigo de la statuso de NRO-oj:
La Eŭropa Juĝkortumo fortigis la plendo-rajton de NRO-oj, ke ili rajtas plendi en la ĝenerala intereso.
(laŭ "taz" 2011-05-13, p. 9)

Klarigoj:
(de*) = teksto en la germana, *= ankau uzita kiel fontomaterialo
Se la lingvo ne estas indikita, la retejo estas en la germana.
Mallongigoj: Emnid = germana Enketo-Instituto
IPPNW = Kuracistoj kontraŭ Atomenergio kaj Atommilito

(de) Raporto pri la bazaj rajtoj 1989 pri la limigo de la kunven-libereco okaze de la Kastor-Transporto en Marto 1997
(de) La sama pri la transporto en Novembro 2001
(de) Raporto de la Komitato pri Bazaj Rajtoj kaj Demokratio pri la elkavigo de la kunven-rajto kaj senrajtaj transpasoj al manifestaciantoj okaze de la Kastor-Transporto 2004


#80 Mal-liberigo
Atomenergio forrabas nian liberecon kaj restriktas niajn fundamentajn rajtojn.

Kiam manifestaciuloj minacas kontraŭ “Castor”-transportoj, la ŝtataj
instancoj ja tuj limigas kvadratkilometre la fundamentan rajton pri libereco
je kunvenado, perpolice disigas pacajn protestojn. Stratbarieroj blokadas
tutajn regionojn. Dum horoj homoj estas retenataj je minusgradoj, parte sen
necesejoj.
Dum jaroj ŝtatoficistoj kaŝe observas kaj sekvas kontraŭulojn de la atomenergio
kvazaŭ ili estus teroristoj, kaŝe aŭskultas iliajn telefonadojn, priserĉas iliajn loĝejojn.
Milojn da manifestaciuloj la polico kontraŭleĝe kaj sen juĝista kontrolo arestas en ĉeloj,
kasernoj kaj gara
ĝoj, gimnastikhaloj aŭ eĉ metalkaĝoj, kelkfoje dum tagoj.
Kies rajton oni ĉi-okaze perforte efektivigas kontraŭ niajn bazajn rajtojn?

Pliaj informoj:
(de) Friedenskooperative
(de) Rote-Hilfe (de) X 1000 mal Quer

#81 Rajto pri Vivado
Atomenergio lezas la Bazan Rajton pri vivado.

Atomcentraloj minacas nian fundamentan rajton pri vivo kaj korpa nedamaĝiteco.
Pro tio la Federacia Konstitucia Kortumo en sia “Kalkar”-verdikto ligis la
funkciigadon de atomcentraloj je “dinamika protekto de la fundamentaj rajtoj”.
Laŭ tio unue la antaŭgardaj rimedoj koncerne sekurecon ĉiam devas
konformiĝi je la aktuala stato de la sciencoj kaj tekniko. Due la reaktoroj devas
esti sekurigitaj kontraŭ ĉiuj imageblaj danĝeroj. Nek la unua nek la alia estas tia.
Spite al tio neniu kontrolinstanco ĝis nun revokis prifunkciadan permeson por
iu atomcentralo.

Pliaj informoj:
(de*) Plendo de la "Kuracistoj kontraŭ Atomenergio" (IPPNW) malfunkciigi la atomcentralon Biblis
Plia fonto:
Gazeto "taz"


#82 Polica Perforto
Por malebligi protestojn kontraŭ atomenergio la ŝtato uzas perforton.

Se mankas bonaj argumentoj restas nur la perfortado. Dekmilojn da gekuncivitanoj
la polico jam mistraktis kaj lezis per batbastonoj, piedbatoj, akvokanonoj, nokaŭt-prenoj,
pipro-sprajo kaj gas-grenadoj. Du perdis sian vivon.
Kion ili faris? Ili manifestaciis kontraŭ atomenergio.

Fontoj:
Kastor.de
Contratom.de
Friedenskooperative
Medienladen
Nadir.de 1982 - Brokdorf, sanitara info.

#83   Malakordo jam dum 50 jaroj
Atomenergio fendas la socion, jam ek de jardekoj. 

Ekde la ekkonstruo de la unuaj atomreaktoroj en la 50-aj jaroj estas
kvereloj pri ili. ĉar la atomenergio estas viv-endan
ĝeriga. Tio ĝis hodiaŭ ne
ŝanĝiĝis. Pro tio nur definitiva kaj efektiva retiriĝo el la atomenergio povas fini
la konflikton.
Je la 15-an de Junio 2000 akceptis la energikonzernoj  pere de la t.n.
“atom-interkonsento” la paŝpaŝan retiriĝon el la atomenergio kaj aprobis tion per subskribo.
Kiel kompensaĵo ili ricevis kelkajn koncedojn. Se EnBW, E.ON, RWE kaj Vattenfall
per pluraj artifikoj kaj iniciativoj tamen provas plufunkciigadi siajn atomcentralojn
pli longe ol interkonsentite, ili per tio rompas la konsenton kaj sian traktaton.

Pliaj informoj:
DUH Studaĵo "Mito Atomenergio" de la Fonduso Heinrich Boell
(de*) La "Atom-Konsento" de la germana Ruĝ-Verda Registaro de 2002 laŭ-vorte


#84 Konzerno-Politiko

La influo de la energio-konzernoj al la politiko estas multe tro granda. 

En apenaŭ iu alia kampo ol en tiu de la energisektoro estas tiom dense interplektataj
industrio kaj politiko. Multaj gvidaj ŝtatoficistoj unue faras politikon en la senco de
la konzernoj, poste ili ricevas lukrajn postenojn:
Wolfgang Clement, Walter Hohlefelder, Joachim Lang, Otto Majewski, Werner
Müller, Gerhard Schröder, Alfred Tacke, Bruno Thomanske, Georg Freiherr von
Waldenfels. Ankaŭ parlamentanoj (Rezzo Schlaŭch, Gunda Röstel kaj.a.) trovas
siajn vivtenajn rimedojn ĉe energokonzernoj aŭ ties filiaj kompanioj.
La potenco de la konzernoj damaĝas la demokration.

Pliaj informoj: Fonaj informoj de "Lobio-kontrolo" pri la influo de la atom-lobio en la EU
Dosiero de "Lobio-Kontrolo" pri la plia profesia evoluiĝo de la gvida personaro de la registaro Schroeder.
Die Zeit Artkolo de "Die Zeit" pri la influo de la energio-konzernoj al la politiko
Fontoj:
G. Schroeder
Thomauske
Hohlefelder
Moeller
Clement
Studajho "Turnighanta Pordo"
Majewski
Lobio: Direkcia Konsilio


#85 Stultigo de la Popolo

La elektro-konzernoj rakontadas la fabelon
"Sen atomenergio la lumoj estingiĝos" jam dum pli ol 30 jaroj. 

“Suno, akvo kaj vento ankaŭ longtempe ne povas kovri pli ol 4%jn de nia bezono pri
elektro.” Tion deklaris la Germanaj energikonzernoj ankoraŭ meze de 1993 en
gazetanoncoj tra la tuta Federacio. La realo aspektas jene: En la jaro 2008 15%j de
la en Germanio konsumata elektro venas de Renovigeblaj Energioj, en 2020 povus
esti jam preskaŭ 50%j. ĝis la mezo de la jarcento eblos 100%-a provizo el
Renovigeblaj Energioj.
Spite al tio la energikonzernoj, kiuj batalas por pli longe restanta funkciadtempo
de siaj atomcentraloj, rakontas ankoraŭ hodiaŭ la fabelon pri la pretekste
minaca “dumtagaj kurentoĉesoj”. Kiu tion ankoraŭ kredu?

Pliaj informoj:
Federacia Ligo Renovigeblaj Energioj
La "Klimata Mensogo-Detektilo"
La "Klimata Mensogo-Detektilo" kolektis kaj komentis la fabelojn pri la "Kurento-Manko".
Gazetara anonco de 1993 de la elektro-konzernoj

Informomaterialo pri renovigeblaj energioj

Fontoj:
Klimatomensoga Detektilo
SFV.deSolar-energio subtena asocio
Strommix 2008 / 2020

#86 Nedezirataĵo
Neniu ŝatas vivi apud atomcentralo. 

Se oni kredas je la komunikaj iniciativoj de la Germana Atomforumo, la
atomenergio baldaŭ denove reakceptiĝos. Pli honestaj kaj realecaj estas verŝajne
la respondoj, kiujn ricevis la opini-enketa instituto Emnid meze de 2008:
pli ol du trionoj de la pridemanditoj kontraŭis la konstruon de nova atomcentralo
proksime de ilia loĝloko – eĉ se ili ricevus dumvive senkostan kurenton.

Pliaj informoj:
(de*) Presmedia raporto pri la rezultoj de Emnid-Enketo de 2008

#87 Etiko
Utiligi atomenergion estas ne-etika.

Atomcentraloj utiligas al nur malmultaj homoj dum nur malmultaj jaroj, sed
priŝarĝas tre multajn homojn per grandaj riskoj por ilia vivo kaj sano. Ili
postrestigadas defalaĵojn, kiuj devas esti sekure stokotaj dum centmiloj da
jaroj – neimageble peza hipoteko por la venontaj 40 000 generacioj.


Pliaj informoj:
Prognozo de Zukunftslobby.de :
(Punkto 2.1.3) - Ĉapitro pri nelibervolaj riskoj kaj la "Teorio de Justeco" en la Prognos-Ekspertizo "Identigo kaj internaligo de eksteraj kostoj de la energio-provizo", vol-o 2, Ewers/Rennings, "Taksado de financaj damaĝoj pro tielnomata Super-PSA (Super-GAU) (Aprilo 1992)


Nova argumento:

#115 Sen-Protekta
Venontaj generacioj ne ĝuas protekton pro atomdanĝeroj antaŭ la juĝejoj
(ĵus (2011-05-12) ŝanĝiĝis por EU - vidu fonton)

Se fina stokejo ne plu estas hermeta tio ĝenas ĉefe al la estontaj generacioj. Sed neniu rajtas plendi antaŭ juĝejo, se la aŭtoritatoj hodiaŭ fuŝas je la taksado de la longtempa sekureco. Sed la hodiaŭaj plendantoj mem ne estos trafitaj, kiam la rubaĵo post 1.000 jaroj revenas iamaniere. Kaj damaĝojn por estontaj generacioj oni ne povas koncernigi antaŭ la juĝejo. Tion decidis la Supra Administra Juĝejo Lueneburg pri la kazo de la finstokejo Konrad (proksime de Braunschweig) kaj la Federacia Konstitucia Juĝejo konstatis tion.
Akceptu: atom-rubaĵo malvalidigas la jurŝtaton.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

(de*) Artikolo de "taz" pri la decido de la Federacia Konstitucia Juĝejo pri la Ŝakto Konrad

(de) Artikolo de ".ausgestrahlt" pri tio

kaj:
La Eŭropa Juĝkortumo fortigis la plendo-rajton de NRO-oj, ke ili rajtas plendi en la ĝenerala intereso.
(laŭ "taz" 2011-05-13, p. 9)


  • Returne al enirejo de 100_Argumentoj
  • Al la enirejo de AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)