Limvaloroj kaj sano-damaĝoj #12 - 19 kaj nova (2011): 102

Ĝeneralaj ret-ligo, (de*) signifas: de=germana, *=uzita kiel informfonto.

(de*) Broŝuro de la Kuracistoj kontraŭ Atom-Milito (IPPNW) kaj .ausgestrahlt.de kun demandoj kaj respondoj pri la kancero-risko ĉirkaŭ atomcentraloj kaj aliaj -instalaĵoj.

#12 Kancero-Danĝero
Atomcentraloj malsanigas ne nur infanojn.
Ju pli proksime infano loĝas ĉe atomcentralo, des pli granda estas sia risko malsaniĝi je kancero.
En radiuso de 5 km ĉirkaŭ atomcentralo infanoj sub-5-jar-aĝaj malsaniĝas je 60% pli ofte ol laŭ la germana averaĝo.
La leŭkemio-kvoto eĉ estas pli ol duobla (+ 120%). Leŭkemio (sango-kancero) estas instigita aparte facile per radioaktiva radiado. Datenoj el Usono indikas, ke ankaŭ plenkreskuloj loĝantaj ĉirkaŭ atomcentraloj kaj -instalaĵoj malsaniĝas pli ofte je kancero.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
Studaĵo pri infana kancero (KiKK-Studie) - plena teksto kaj diversaj resumoj, taksadoj kaj komentarioj.

Fona informo de la iniciativo de kuracistoj el Ulm kaj Kuracistoj kontraŭ la atommilito(IPPNW)pri la antaŭ-historio kaj diskutado pri la KiKK-Studie (Studaĵo pri infana kancero).

Pliaj informfontoj:
Mangano JJ: Radioactive Contamination from Vermont Yankee and Potential Risks to Local Health. Radiation and Public Health Project 2008.
Melzer EJ: Cancer questions grow around Fermi nuclear plant. The Michigan Messenger 17.02.09.
BfS pri infana kancero

#13 Emisioj
Atomcentraloj emisias (elsendas) radioaktivajn materialojn tra la kamentubo kaj en la ellas-akvon
Ĉiu atomcentralo havas ellas-kamenon kaj ellastubon por akvo: por radioaktivaj materialoj/elementoj kiel Tricio, Karbono, Stroncio, Jodo, Cezio, Plutonio kaj la nobel-gasoj Kriptono, Argono kaj Ksenono. Ili distribuiĝas en la aeron, akvon kaj grundon. Ili precipitiĝas, pliriĉiĝas, enkorporiĝas en organismojn parte eĉ en la korpo-ĉelojn. Tie ili povas inciti kanceron plej facile kaj damaĝi la heredan informon.
La ellaso de radioaktivaj substancoj tra ellasgaso kaj ellasakvo estas permesita de la publikaj instancoj.
Kutime estas permesitaj: ĉirkaŭ 1 biliardo (10^15) Becquerel da radioaktivaj nobel-gasoj kaj karbono, 50 bilionoj (10^12) Bq da Tricio, 30 miliardoj Bq da radioaktiva polvo kaj ĉirkaŭ 10 miliardoj Bq da radioaktiva Jodo-131. Kompreneble ĉiujare, kaj je ĉiu atomcentralo.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
Tricio-projekto de la Federacia ligo de Civitanaj iniciativoj pri Medio-protekto (BBU).
(de*) Emisioj de la baden-virtembergaj atomcentraloj en la jaroj 2001-2005, laŭ la informoj de iliaj entreprenoj.

Pliaj informfontoj:
BfS (Federacia Oficejo por Radiado-Protekto)
Medioministerio Malaltsaksio

#14 Netaŭgaj Limvaloroj
La limvaloroj por la radiado-protekto enkalkulas radiado-damaĝojn.
Ankaŭ hodiaŭ oni kalkulas la akcepteblajn emisiojn de atom-instalaĵoj laŭ fikcia 'referenca viro'. Tiu ĉiam estas juna, sana kaj vira. Oni neglektas, ke maljunaj homoj, virinoj, infanoj, beboj kaj embrioj parte pli senteme reagas al radioaktiva radiado. La internaciaj kaj naciaj limvaloroj por la radiado-protekto enkalkulis ekde la komenco radiado-damaĝojn je la populacio. La celo estis garantii "racian libereco-spacon por la ekspansio de la atomenergiaj programoj".

Pliaj informoj kaj fontoj*:
"Radiado-Protekto: Protekto de la radioj aŭ protekto kontraŭ radiado ?", lekcio de Prof-o Dr. Wolfgang Koehnlein, Universitato Marburg kaj Otto-Hug-Strahleninstitut.

Bremena Deklaracio de la Asocio por Radiado-Protekto (GfS) pri la novelo (propono aktualigi leĝon ktp.) por la Radiado-Protekta Dekreto, 2000/2001.

"Kiom fidindaj estas la limvaloroj ? Novaj konoj pri la efiko de enkorpigita radioaktiveco.", lekcio de Prof-ino Dr. Inge Schmitz-Feuerhake (Univ-o Bremen kaj Otto-Hug-Strahleninstitut) okaze de la 2-a eksperto-interparolado pri la situacio en la atomrubaĵa findeponejo Asse II en Wolfenbuettel, 2005-04-23.

(de*) Sciencaj kaj politikaj fonoj de la 30-millirem-koncepto de la Radiado-Protekta Dekreto.

Pliaj informfontoj:
.ausgestrahlt.de (paghoj de la broshuro: 15-16)
StrahlenTelex(Stx300-301.1999.2,3.2)

#15 Malalt-doza Radiado
Malaltaj radiado-dozoj estas pli danĝeraj ol oficiale suspektitaj.
Jam tre malaltaj radiado-dozoj kaŭzas sanajn damaĝojn. Tion montras la rezultoj de serio da esploroj el diversaj landoj, inter alie je laboristoj en nuklear-uzinoj.
La studaĵoj kontraŭdiras al la ankoraŭ disvastigata suspekto, ke malalte dozita radiado estus subproporcie aŭ tute ne damaĝanta, aŭ eĉ ke ĝi havus pozitivajn rezultojn. Intertempe eĉ la konservativa National Academy of Science en Usono konfirmis, ke malalt-doza radiado danĝeras. Tiel klariĝas ankaŭ la altigita kancero-kvoto ĉirkaŭ atomcentraloj.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
(de*) Pres-informo de la Kuracistoj kontraŭ Atommilito (IPPNW) de 2005-09-14 pri la efiko de malalt-doza radiado.

(de, fontoj: en) "Novaj informoj pri la radiado-riskoj", Lekcio je diafanaj folioj de D-ro Ian Fairlie, eksperto pri radioaktiveco en la ĉirkaŭa medio, Londono (tradukita)

(de*) "Onkogena (kancerogena) efikeco de malalt-doza radiado", kontribuo de Prof-o D-ro Wolfgang Koehnlein, Uni Marburg kaj Otto-Hug-Strahleninstitut

#16 Tricio
Radioaktivaj rubaĵoj el atomcentraloj eĉ en-konstruiĝas en la DNA-on.
Atominstalaĵoj emisias grandajn kvantojn da radioaktiva hidrogeno (Tricio) en la aeron kaj akvon. Homoj, bestoj kaj plantoj enkorporigas ĝin tra la spir-aero kaj nutraĵo. La korpo enkonstruas tricion kaj triciitan akvon en ĉiujn organojn, eĉ rekte en la genojn. Tie ĝi povas kaŭzi malsanojn kaj heredajn damaĝojn.

Pliaj informfontoj:
Fairlie, Ian: "Tritium: The Overlooked Nuclear Hazard." The Ecologist, Vol. 22, No. 5, A1 178, 1992.
.ausgestrahlt.de (paghoj de la broshuro: 13-15)

#17 Varmegaj Riveroj
La varma ellas-akvo el atomcentraloj rabas oksigenon de la fiŝoj.
Atomcentraloj malŝparas energion - per ilia ĝis 33-gradusa (°C) ellas-akvo ili ĉefe hejtigas la riverojn. Tio rabas la oksigenon for de la fiŝoj eĉ duoble. Unue entenas varma akvo malpli da oksigeno ol malvarma, kaj due en la varma akvo mortas pli da plantoj kaj malgrandaj bestoj/organismoj, kies biomaso je la malkomponiĝo bezonas plian oksigenon. Kaj tiel ĝi mankas al la fiŝoj.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
(de*) Raporto pri la povumo-reduktio de atomcentraloj dum la somero pro tro varmaj riveroj.

Pliaj informfontoj:
Elbo je Hamburgo

#18 Radioaktivaj Postenoj
Miloj da help-laboristoj en atomcentraloj ktp. faras la "malpuran" laboron ofte sen sufiĉe da radiado-protekto.
Ili laboras je servo-firmaoj kaj estas bezonataj kiam iĝas "varmega" (radioaktiva):
Miloj da help-laboristoj perlaboras sian salajron per purigaj, dekontaminadaj kaj riparaj laboroj en la radioaktivaj partoj de atomcentraloj. Laŭ statistiko de la Federacia Medio-Ministerio de 1999 tiuj "saltantoj" ricevas kvaroble pli altajn radiado-dozojn ol la fiksaj laboristoj de atomcentraloj. En Francio ili nomiĝas "nutraĵo por la radioj".
La laboristoj raportas pri kreviĝantaj kaj polvoriĝantaj atomrubaĵo-sakoj, de kafo-paŭzoj apud radiantaj bareloj kaj de engaĝiĝoj sen plena protekto-vestaĵo ene de la reaktor-kaldrono. Kelkaj antaŭe demetas siajn dozo-mezurilojn; ĉar se ili atingis la maksimuman dozon ili ne plu rajtas en la kontrol-areon. Kaj kompreneble ili ne volas perdi sian postenon.

Pliaj informoj kaj fontoj*:
(de*) Detala raporto de la gazeto Berliner Zeitung kun atestoj de atom-helplaboristoj.

Gazeto de la Kuracistoj kontraŭ Atommilito (IPPNW) kun raporto de en-uloj pri la malkonvenaĵoj en al atomcentralo Biblis B.

(de*) Tezo pri la laborkondiĉoj en atomcentraloj.

#19 Mem-Protekto
La ĉefoj de la atomkurento-konzernoj private tenas grandan distancon al siaj atomcentraloj.
Profesie la estraroprezidantoj de EnBW, E.ON, RWE kaj Vattenfall forte disputas favore al atomenergio. Sed private Hans-Peter Villis, Wulf Bernotat, Juergen Grossmann kaj Tuomo Hatakka preferas distancon: ĉiuj kvar elektis siajn loĝlokojn tre for de siaj atomcentraloj.

Pliaj informfontoj:
FAZ

Handelsblatt

Morgenpost

Wiwo pri Grossmann

Pliaj argumentoj (2011) post la unua eldono:
#102 Ĉernobil
La reaktor-akcidento de Chernobil (1986-04-27) detruis la vivon de cent-miloj.

Ĉirkaŭ 800.000 t.n. Likvidatoroj estis ordonitaj de Sovetunio post la PSA (Plej granda Supozebla Akcidento) en la atomcentralo Ĉernobil dum la katastrofo kaj por ordigi la areon. Hodiaŭ (2010) pli ol 90 procentoj el ili estas invalidaj. 17.000 da ukrainaj familioj ricevas ŝtatan subtenon 20 jaroj post la reaktorkatastrofo ĉar ilia patro, kiu laboris kiel likvidatoro, mortis.
La kancero-kvoto en Bjelorusio altiĝis inter 1990 kaj 2000 je 20 procentoj. La MSO (en: WHO) prognozas ke jam sole en la regiono Gomel pli ol 50.000 infanoj malsaniĝos je tiroida kancero dum ilia vivo. Spontanaj abortoj, mortaj kaj tro fruaj naskiĝoj tre altiĝis. 350.000 homoj, kiuj vivis proksime de la reaktoro (en ĉirkaŭaĵo de 30 km), devis forlasi sian hejmon por ĉiam.
Eĉ en Bavario, je distanco de 1.000 km, okazis spontanaj abortoj (ĝis 3.000) pro la radioaktiveco. Kaj en pluraj eŭropaj landoj oni nombris altigitan mortojn de ĉ. 5.000 beboj.
La ŝarĝo de la venontaj generacioj ekzemple je genetikaj damaĝoj estas ne-taksebla, same kiel multaj aliaj sekvoj de la akcidento. Sed estas certa: La katastrofo de 1986 delonge kaŭzos problemojn.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

(de*) Studaĵo de IPPNW - (kuracistoj kontraŭ la nuklea milito) "San-rilataj konsekvencoj de Ĉernobil - 20 jaroj post la reaktor-katastrofo"

(en, ru, ua) Internacia komunikad-platformo pri la longtempaj konsekvencoj de la reaktor-katastrofo de Ĉernobil

(de) Spiegel-Online: - Fotoj el Ĉernobil kaj intervjuo kun la fotografo

(de) Informoj de Greenpeace - (verdpaco), fotoj kaj videoj el kaj pri Ĉernobil

(de,..) Filmo: "La vera rakonto de Ĉernobil"

(de, ..) Filmo: "Pripjat - vivi kaj labori je Ĉernobil"

(de*) Kongreso 2011 en Berlino
(de, en) Kongreso en Berlino 2011 - pri la malsanigaj konsekvencoj 25 jaroj post la katastrofo.

  • Returne al enirejo de 100_Argumentoj
  • Al la enirejo de AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)