Konciza vojaĝo-raporto: Somero 2004

07-10 Frankfurt – Moskvo, hotela tranokto (pro la registriĝo), trajne al Vladimir (unu el la famaj urbo de la Ora Cirklo, kun tipaj orumizitaj cepoformaj kupoloj de ortodoksaj preĝejoj); per buso al Berjozka (ripozloko ene de betula arbara surborde de la rivereto Kljazma.

07-11/13 Partopreno je la IJK, preparo de AVE-kunsido kiun gvidis Oksana, intervjuoj pri Jukos; manĝis mirtelojn kaj arbaro-fragojn (krom la normala manĝo). Reveturo al Moskvo. Ricevis peton de ruso, defendi la homajn rajtojn de laboristoj en norda insulo (ĉe Spitzbergen).
Jukos estas granda oleo-firmao en Rusio; la kreanto de ĝi Michail Chodorkovskij, tro enmiksis en la politiko; tial la rusa presidento, V. Putin, decidis detrui
Jukos / Yukos

07-14/16 Trajne al Tjumen (okcidenta Siberio); gasto ĉe Irina kaj filineto Anja. Renkontiĝo kun civitano-grupoj, loka NRO por konservi vivindajn parkojn, Memorial (transdonis la petskribon al M), kaj Ekologia Verda Partiano (dankon por bela verda T-ĉemizo). Kaj ni vizitis komunistan grupon kiu defendas grandan statuon de Lenin kontraŭ la forpreno. Trovis unuan sovetian PC-komputilon por mia muzeo.

07-17/20 Trajne al Ulan-Bator: ebena okcidenta Siberio, montara meza Siberio, laŭlonge de la Bajkal-Lago, tra mongolaj stepoj.

07-20/21 Mongola studentino, Anastacija, kun kiu mi konatiĝis en la trajno, montris al mi arto-muzeojn, Ganden-Templon (tibet-stila budhismo), Bogd-Chan Palacon, Sovetian Memorlokon sur monteto kaj Infano-Parkon. Ni diskutis pri la vivo en niaj landoj.

07-22/23 Trajne al Pekino: tra dezerto; 6-hora proceduroj je ambaŭ limoj; leŭza ĉina montaro kun grandaj erozio-kanjonoj; eksperimentoj kun arbaro-plantado (por haltigi la dezerton); je Badaling videblis kelkaj partoj de la Granda Muro; alveno en Pekino; longdaŭra taksi-veturo al la kongresa centro; serĉo de mia hotelo (kaj de ĉina mono.

07-24/31 UK en la Internacia Kongresa Centro, proksime de la Olimpikaj Sportejoj, 1000 partoprenantoj el Ĉinio, 1000 el 50 aliaj landoj; renkontiĝo kun malnovaj geamikoj; nova konatiĝo kun multaj ĉinaj (k.a.) esperantistoj; partopreno en la komitata kunsido. Vizito de la kongresa universitato (2*); renkontiĝo kun WenMei, kiu finfine ankaŭ aliĝis al la UK por partopreni la vesperajn spektaklojn. AVE-kunsido kaj budo por informi pri AVE (bedaŭrinde la teksto pri AVE ne aperis en la kongresa kuriero). Duontago ekskurso al la bela „Odoranta Monto kaj Kuŝanta Budho“ - tro mallonga tempo. Pekino estas tro granda kaj min ŝokis la grandegajn instalaĵojn por varbado. Tuttaga ekskurso al TianJin: Tamburo-Turo, bazaro por turistoj, budhisma templo (ne tibeta). Nova Manĝo-Strato. Bonega vegetara manĝaĵo !

07-29 AVE-Kunsido kaj poste AVE-budo. Asocio de la Verduloj Esperantistaj

07-31/08-01 TianJin (> 100 km sudoriente de Pekino (10 mio): Vizito de Li Qian, mia "ĉina nevino" kaj ŝia patrino, nokta promeno kun ili sur la nova popola placo. Qian donacis tre belajn dekoraĵojn al ŝia tuta onkla familio.
Elkoran dankon al Hao WeiNing, kiu helpis traduki, konsilis por hotelo kaj organizis diskuton dimanĉe matene en la ekologia departemento:
pri plastikaj materialoj, energio, arbaroprotekto en Ĉinio, Siberio kaj Birmo (de kie PRĈ prenas multe da ligno). En T. Multaj biciklistoj – pli respektema konduto de la ŝoforoj. Dankon al s-ino Jun kiu veturigis nin poste al la stacidomo kaj donacis skatolon da Jasmin-Teo (plej bona rememorilo). Qian jam bone parolas la anglan – mi esperas, ke iam ŝi ankaŭ interesiĝos pri Esperanto. Reveturo tra diversaj pejzaĝoj; unu el miaj vojaĝo-celoj vidi la geografion.

08-01/02 Trajne al Lanzhou, je la Flava Rivero.

08-02/04 Lanzhou (5 mio ?): Sidero (e-istino) akompanis min tutan tagon, Blanka Pagodo kaj 5 Fontoj kun pluraj budhismaj temploj. Alitage veturis kun WenMei per telfero al la Monto. Komuna vespermanĝo kun familianoj de WenMei; vizito de promeno-parkoj laŭlonge de la F.R. kun fontano-kompono. La aero estas sufiĉe bona – se ne venas vento el la industria-regiono miksita kun fajna sablo.

08-04/05 Trajne al Urumqi, en okcidenta Ĉinio, oaza grandurbo kun rivero. Survoje stepoj kaj dezerto; ni vidis 2 Saiga-Antilopojn. Neĝ-kovrita montaro (Bogd-Shan). Kampo da kelkcent mezgrandaj vento-generatoroj. (Ankaŭ en la TV oni raportis pri energio-problemoj; malŝaltis dekorajn lumegojn en Shanghajo; ĉar la klimatiziloj bezonis multege da energio; alveninte en Pekino estis ege varma !).

08-05/07 Urumqi (3 mio). Vizito de la Ruĝa Monto Parko; de tie bona vido super la urbo. En la pagodo ekspozicio pri la urbo. En la vespera krepusko oni montris filmon: Fino de la milito 1945 en Ĉinio – el vidpunktoj de rusa soldatino, ĉina soldato kaj japana tre juna soldatino; kiuj dum kelkaj tagoj triope troviĝis en montara regiono. (por mi estis la unua fojo, ke mi vidis militan filmon pri tiu-ĉi regiono). Sole trovi la oficejon por ricevi la bileton. Ujgura urboparto kun moskeoj, bazaroj; turisma aranĝo por konatiĝi kun la kulturo. Ĉina fin-lerninta knabino, JaDi, alparolis min kaj akompanis min; ĝi al ŝia gepatra familio – ŝi sopiris paroli angle kaj demandi pri Eŭropo. Geavoj, gepatroj, hundeto kaj poste frato.

08-07/09 Trajne (sole) al Almaty en Kazaĥio. Tra tiu regiono, kie iam verŝajne alvenis la hunoj kaj Dshingiz Khan okcidenten: „Dsungara Pordego“; sufiĉe ebena kun altaj montoj ambaŭflanke; granda lago survoje. Konatiĝo kun pluraj personoj: grupo da ĉinoj (diskuto pro la filmo en U.: pardonpeto de Japanio necesas por ekpaŝi en pli amikecan estontecon – simile al tiu kiam german kanceliero Brandt oficiale pardonpetis en Varsovio. Kiel fartas enmigrintaj homoj en Germanio, integrado.); knabino; instruistino de la rusa (ŝi konsilis al mi vizitindaj lokoj en Almaty (... Kuns-Kamera (finfine dank al Dilyara ni trovis la Pathologian Instituton, sed dum la ferioj ne vizitebla tiu muzeo pri malbona feta evoluo de homoj kaj bestoj pro testado de atom-bomboj en Semipalatinsk k.a..)

08-09/11 Almaty: Dilyara, kiu same kiel mi interesiĝas pri la Arala Maro, akceptis min en la stacidomo. 24 horoj mi loĝis en luita privata loĝejo. Registriĝo; sole tra la urbo (600.000), multaj surstrataj vendistoj. Stratoj ortogonalaj, ebenaj kaj deklivaj; malmultaj bicikloj; ankaŭ pro la densa aŭtomobila trafiko. Alitage kun D. Per buso al la montaro, Medo (glaci-sportejo) longega ŝtuparo al bardigo kontraŭ ter-glidado (kiu iam devastis la urbon); ni iris ĝis alteco de 1700 m; neĝkovritaj montopintoj super ni (ĝis 4000); libere paŝantaj ĉevaloj ricevas pomon. Bona vegetara Plof farita de ŝia fratino kaj nevino (ĉiuj tri parolas ankaŭ germane).

08-11 Frumatena reflugo al Frankfurto (6h) . Bedaŭrinde estis ankoraŭ malhela kaj nuboj – do, mi ne povis vidi ion de la restinta Arala Maro. Finfine parolis kun grupo da studentoj el Centra Azio, kiuj ricevis stipendion por unu-jara studado en Usono; ĉiuj tre interesitaj pri Germanio, ktp.

Do, tiu nur estas konciza raporto; multaj novaj spertoj; multaj novaj konatuloj – kaj mi vidos kiuj restos aktivaj.