NACIA ĈARTO PRI LA MEDIO (28-02-2005)

adoptita de la franca parlamento kaj publikigita la 1an de marto 2005

fare de Jacques CHIRAC, prezidento de la franca respubliko

traduko de Ginette Martin, Gerardmer


Konsiderante


ke la naturaj resursoj kaj ekvilibroj kondiĉis la ekeston de la homaro,


ke la estonto kaj ekzisto mem de la homaro estas nedisigeblaj de ĝia natura medio,


ke la medio estas la komuna heredaĵo de la homaj estaĵoj,


ke la homo ĉiam pli multe influas siajn viv-kondiĉojn kaj sian propran evoluon,


ke la bio-diverseco, la plena evoluo de la individuo kaj la progreso de la sociaj grupoj estas difektitaj de iuj konsum-kutimoj, produktado-metodoj kaj de la troa ekspluatado de la naturaj resursoj,


ke la protekto de la medio devas esti celata samgrade kiel la aliaj fundamentaj interesoj de la nacio,


ke cele al daŭrigebla disvolvo, la elektoj destinitaj respondi al la aktualaj bezonoj ne devas kompromiti la eblon de la estontaj generacioj kaj de la aliaj popoloj satigi siajn proprajn bezonojn,

proklamas:


Artikolo 1: Ĉiu rajtas vivi en medio ekvilibra kaj respektema al la sano.


Art.2 : Ĉiu persono devas partopreni en la savgardo kaj la plibonigo de la medio.


Art.3 : Ĉiu persono devas, en la kondiĉoj difinitaj de la leĝo, preventi la atencojn kiujn li/ŝi povas kaŭzi al la medio aŭ, almenaŭ, limigi la konsekvencojn.


Art.4 : Ĉiu persono devas kontribui al la riparado de la damaĝoj, kiujn li/ŝi kaŭzas al la medio, en la kondiĉoj difinitaj de la leĝo.


Art.5 : Kiam la realigo de damaĝo, kvankam ne certa en la stato de la sciencaj konoj, povus difekti grave kaj neripareble la medion, la publikaj aŭtoritatoj, laŭ principo de singardo kaj laŭ siaj atribuoj, zorgas realigon de proceduro pri evaluo de riskoj kaj pri adopto de decidoj provizoraj kaj proporciaj, cele malhelpi la estigon de la damaĝo.


Art.6 : La publikaj politikoj devas unurangigi daŭrigeblan evoluon. Tiucele, ili akordigas protektadon kaj valorigadon de la medio, ekonomian disvolvon kaj socian progreson.


Art.7 : Ĉiu persono rajtas, en la kondiĉoj de la leĝo, aliri al la informoj pri la medio tenitaj de la politikaj aŭtoritatoj kaj partopreni en la ellaborado de publikaj decidoj influantaj la medion.


Art.8 : Eduko kaj formado al la medio-kono devas kontribui al la efektivigo de rajtoj kaj devoj definitaj de la ĉi-ĉarto.


Art.9 : Esplorado kaj novaj teknikoj devas alporti sian kunlaboron cele savgardon kaj valorigon de la medio.


Art.10 : La ĉi-ĉarto inspiras la eŭropan agadon kaj internacian agadon de Francio.