Pri Tibeto

  • Historio, ekologio kaj statuso de Tibeto
    Senarbarigo en Tibeto (1996)
    Historio de Tibeto

  • P.R. Ĉinio, Olimpikaj Ludoj, Tibeto (2008)

    Homaj Rajtoj kaj Olimpikaj Ludoj:
    Ĉina registaro respektu liberan kulturon kaj religion en Tibeto
    kaj en la aliaj aŭtonomaj provincoj

    La Dalai Lamao ne celas sendependan shtaton Tibeto, sed ke la Autonoma Provinco Tibeto havu - chefe kulture - veran autonomion.
    Post preskau 50 jaroj de China regado super Tibeto, la etnaj tibetanoj elsendis tutmonde audatan krion:
    Chinaj soldatoj/policistoj jam mortis ch. 100 homojn, multe pli estis malliberigataj.
    Nuntempe P.R.Chinio atendas la sportistojn de la tuta mondo por festi harmonie la Olimpikajn Ludojn; sed tio ne eblas, lau la Olimpika Tradicio, kiam okazas milito inter la landoj de la sportistoj (kio pri la Iraka milito, k.a. ?).
    Chiukaze, ankau la P.R.Chinio dependas iel de sia reputacio en la resto de la mondo malgrau la nuna ekonomia forto.

    Diskuto pri la statuso de Tibeto ene de AVE (2007)


    En teksto de Manfred Westermayer estis la frazo:
    >Antaŭ 48 jaroj en Tibeto okazis popol-leviĝo
    >kontraŭ la ĉina okupado (kiu komenciĝs en
    >1949/50); Mao Dse Dong argumentis, ke ili liberigis Tibeton de la feŭdalismo.

    Mi kredas, ke li pravis kaj Manfred kredas ke ne tute au' tute ne.
    G'is nun mi ne havis la tempon reagi al tre g'entila propono de Manfred, ke mi verku iom pli vaste pri mia pozicio rilate c'i tion.
    Jen, mi kredas, ke Tibeto vivis sub la feu'da regado de la Dalajlamao kaj de lia monah'aro. La afero estis ankorau' pli malbona, en la senco ke temis pri teokratio, alivorte regado en la nomo de dio, kiu neniel estis renversebla de la normala popolo per demokratiaj metodoj, tio estas per voc'donado.
    Se iu pensas, ke tio ne estas vero, li-s'i bonvolu liveri pruvojn.
    Mi agnoskas ke C'inujo invadis Tibeton per la forto. Aliflanke, se g'i ne estus farinta tion, eble Hindujo kiel reprezentanto de Usono estus farinta tion.
    Aliflanke, kiel okazis en c'iuj centr-aziaj landoj la invado fare de komunisma lando signifis ankau' progreson. Homoj komencis mang'i kaj viziti lernejojn. Vi devas kompari Uzbekistanon de antau' 50 jaroj kun la nuna, unuflanke, kaj Nepalon en la samaj periodoj, por vidi la s'ang'ig'ojn.
    Kelkaj diras: sed c'u popoloj ne rajtas evolui lau' sia propra ritmo? Kaj se ili estas sub feu'da reg'imo, ili mem devos forigi g'in lau'grade. Jes, sed en la reala mondo la afero ne funkcias tiel.
    Ni prenu la kazon de la irakanoj, kiuj vivis en sia sistemo kaj evoluis lau' siaj ritmoj. Venis la usonanoj kaj decidis, ke ili devas tuj transiri al la libereco kaj demokratio. En la reala mondo, c'iam estas iu, kiu provas eksporti ion, c'u socialismon c'u kapitalismon (c'i itu lasta estas nomata demokratio en la televidoj).
    Mi mem pensas, ke estas pli bone eksporti socialismon. Pro tio mi ne tiom ekscitig'as pri la invado de Tibeto. Aliaj pensas ke eksportado de kapitalismo estas pli bona, kaj pro tio ne hezitas uzi fremdan invad-armeon por s'ang'i la situacion en lando, kiel Somalujo, kiu j'us rekomencis evolui lau' si aritmo.
    Ni rigardu al alia situacio: Afganujo. Jes, Soveta Unio perforte invadis g'in kaj komencis sendi knabinojn al lernejoj. Usono poste reinvadis g'in kaj vidu kiu estas la situacio nun.
    Se Tibeto estus liberigita de la Dalajlamo, g'i farig'us ankorau' pli terura loko c'ar al la teokratio aldonig'us la usona merkata sistemo.
    C'iu elektu siajn batalojn, sed c'iu sciu por kiu li batalas.
    Amike, Renato

    ------- Mi (Manfred) petas s-anon Renato legi kion mi kompilis por Aveno 26 (2003) rilate Tibeton.
    Laŭ mia kompreno lia pensoj akordiĝas nek kun la filozofio de AVE, nek kun la programo de la Tutmonda Verda Partio. Ne eblas kompari la situacion de Tibeto kun tiu de Irako.
    Renato eble tute ne vidas la manieron kiel Ĉinio okupis la terenon de Tibeto. Ili ne estis invititaj de tibetanoj, kaj ili kondutis kiel buĉistoj (ili eĉ ne parolis pri krom-efikoj). Alporti liberecon necesas interesuloj kiuj volas tion. Parto de la irakanoj estis subpremitaj de Saddam Hussein, la ŝiitoj kaj la kurdoj - ili volis la liberigon. Tamen la usona metodo, kiu kaŭzis tiom da mortoj da civiluloj estas malbona kaj maljusta.
    Usono kaj P.R.Ĉinio havas la saman motivon: aliro al ekspluateblaj resursoj ! - Ĉu ne ?
    La trajno al Lhasa, interesa el teknika vidpunkto, ne nur estas por alporti la turistojn pli rapide al la monaĥejoj, sed ĉefe por pli forte ligi la landon al Ĉinio kaj pli facile ekspluati la resursojn de Tibeto.
    ---
    Dum la UK en Pekino ni vidis tibetajn studentinojn kiuj prezentis dancon; iu diris, ke ĉinaj organizantoj preferus ke ili kantas: ... pri ilia amo al Ĉinio ! Feliĉe ke tio ne okazis. Bedaŭrinde mi ne havis la eblecon paroli kun ili. Se iu el niaj legantoj pli bone konatiĝis kun ili - estus interesa ekscii, kion ili (de la tibeta etno) pensas pri Ĉinio.
    Kaj nun mi uzas la vortojn kiujn skribis sampensulo kiel mi:
    Mi estas shokita de la nekredeble malkompata kaj subpremoamika opinio de Renato. ....
    Li bedaurinde montras mirigan, aplomban revenon en ekstreme vulgaran kaj dangheran varianton de la ideologio pri progreso, lau la plej stalinisme primitiva kompreno pri ghi. Ni ja scias kiom da suferado tiu ideologio pri progreso alportis al la mondo, char en ghia nomo chiuj imperiismoj kaj koloniismoj mortigis homojn kaj kulturojn en sia nehaltebla vojirado.
    Shajne al li, klasika ateisto, estas tiom profunde nauza kaj neakceptebla la fakto ke la tradicia socio en Tibeto estis regata de la religiaj autoritatoj, ke li ech forgesas ke budhismo ne estas teisma, ke en ghi ne estas Dio. Krome, li tute ne scias ke Dalajlamao estas maldekstre orientita homo kaj ke li malaprobas la degenerintan, kontrauhoman kaj naturdetruan ekstremkapitalisman sistemon.
    (opinio ankaŭ de Manfred Westermayer, sekretario de AVE)
    ------------------------
    El respondo de Tereza:
    Mi legis ke en Tibeto tiom multaj estas tiuj viroj kiuj estis ligitaj al religio, ke jam la popolo komencis formorti pro manko de naskiĝo. Ankaŭ se vi legis la "Vivon de Dalai Lamo" vi povis konstati kiel ili vivis.
    Kuracistojn ili neniam vidis, la analfabetoj estis pli ol 80% la mortokvanto enorma, diversaj haŭtaj malsanoj,vojojn ne havis, veturilojn same ne ktp. Do, ŝanĝo devis okazi, okazis kiel okazis sed nun la situacio estas neimageble pli bona. La homoj vivas pli normale ol frue. Manfred diras "lasu evolui ilin kiel ili deziras" kaj vi vidis ke multegaj ekskolonioj kiuj LIBERIĜIS ,post tio preskaŭ pereis aŭ malsatas eĉ hodiaŭ ĉar ili NE scipovas memstare reguligi la laboreblecon kun la potenco de kresko da infanoj.
    Landoj kie estas 4,5 %pli aĝgaj ol 50 jaroj kaj ekzistas 45% da infanoj ĝis 10-a jaraj post nur 10 jarojn vivos eĉ pli malbone ĉar ne ekzistas laborebleco t.e. la ekzistencion ne povas garantii la nun "demokrataj" landoj lasitaj al si mem.
    La afero urĝas ili tuj devas komenci konstrui fabrikojn kaj aliajn entreprenojn sed la landoj malriĉas. Kiu investos? Ĉu la analfabetoj povas labori kun modernaj maŝinoj? Ĉu vi scias ke Kubo havas nur 2% da analfabetojn? Kiu tion ebligis? La ŝtataj reguloj!!!! La ideo ke ĉiuj havu ion sed aliaj ne estu riĉuloj! Ĉu tion la kapitalistoj faras, ol nur elsuĉas la lastan havaĵon de tiuj ekskolonioj.
    Amike Tereza Kapista
    ----

    Kara Tereza, la metodo iĝi monaĥo estis unu el la manieroj redukti la naskiĝkvanton. Tiamaniere Tibeto estis iel en stabila situacio rilate la populacio kaj la elteno de la naturo. Certe necesis evoluo en Tibeto, kaj la nuna Dalai Lamao ja estis malferma al modernaj pensoj.
    Ĉinio brutale subpremis la religion (ankaŭ en Ĉinio mem), sed krom tio en Tibeto ili mortigis la monaĥojn kaj monaĥinojn, ili sen informo sterilizigis/-as la virinojn kaj kontraŭ-vole, ili detruas la malnovajn loĝkvartalojn kaj konstruas modernajn. Ne la homoj deziris kaj decidas tion, sed la registaro. La setligo de Han-Ĉinoj - jam pli ol duono estas de la Han-etno - signifas marĝenigon de la tibeta etno. La tibeta lingvo - almenaŭ ne plu malpermesata - ne validas en la pli alta edukado; do, same marĝeniĝas. Krom tio, la grandskala apliko de agrikulturo tute ne taŭgas en tiu arida duon-dezerta regiono, sed la nomada maniero. en nia artikolo de 1996 vi ja povas legi, ke la grandskala senarbarigo eĉ endanĝerigas la "patrinan" Ĉinion mem pere de pli fortaj inundoj.
    La nuna Dalai Lamao (intertempe) eĉ akceptas, ke Tibeto estu Aŭtonomia Respubliko de Ĉinio; sed kun vera aŭtonomio. Li kaj ni (Verduloj) ne estas malamikoj de P.R.Ĉinio sed diras amike al ili - bonvolu ne kondutu tiel !
    Kompreneble, eble mi eraras en kelkaj punktoj - kaj petas informon pri tio.
    (kaj mi petas pardonon pri tajperaroj )
    Manfred
    Tibet-Iniciativo en Germanio (de)
    Pagxo de la ekzila registaro de Tibeto (en)