AVE-Dokumento: Tabako - Rezisto

Raporto:
Internacia Semajno de Rezisto Kontraux la Multnaciaj Tabakentreprenoj

    Pasintsemajne estis la "Internacia Semajno de Rezisto Kontraux la Multnaciaj Tabakentreprenoj", kaj cxe ni okazis malsimilajn agadojn pro la "Lukto por kontrolo de Tabakismo"; inter tiaj mi partoprenis la kunvenon de apogo al la konvencio "Marko".
     La Konvencio "Marko" estas la unua traktato pri Monda Publika Sano kiu impulsas la Monda Organizajxo pri Sano, estas tre grava evento por la homaro kaj estos antauxajxo por aliaj similaj konvenoj. La celo estas difini kontrolajn politikojn por tabakismo, efikaj por haltigi la epidemion pri konsumo de tabako je monda nivelo.
    La Multnaciaj Tabakentreprenoj nun sercxas eviti ke cxi tiu konvencio "Marko" estu firma kaj efika. Pro tio, la Monda Organizajxo pri Sano, kaj la NROj kiuj apogas siajn agadojn, petis ke en cxiuj la membraj landoj, la lokaj NROj kiuj apogas la lukton por kontrolo de Tabako, disvolvu agadojn informante pri la konvencio kaj pri la bariloj kiuj malfaciligas gxin.
    Cxe la kunveno ni ankaux vidis la vidbendon de INFACT "Murdajn gajnojn" (Making a Killing), kie oni eksponas kiel la plej granda tabakentrepreno en la mondo, impulsas la disvolvon de la epidemio de tabako tra la tuta mondo. Eble interesuloj povus esperantigi la vidbendon kiel apoga kampajno per Esperanto, kaj por la esperantaro. Certe multaj konas la agadon de TADEN, kiu en la lasta UK de Esperanto protestis kontraux la dauxra fumado en la kongresejo. ( 1 )  TADEN konscias pri la rajtoj de la nefumantoj, en unu mondo kiu gxis nun sxajnas aparteni al la fumantoj, mi mem demandas min, se cxiuj la medicinistoj konscias pri tio.
       
    Cxu UMEA oficiale prezentos apogon al cxi tiu Konvencio "Marko"? 
 
    Atendante informojn pri eblaj agadoj rilate al tabakismo en via lando,
amike salutas,
 

Sandra Burgues Roca
 
 
( 1 ) "Dek ok kunvenantoj de TADEN (Tutmonda Asocio de E-istaj Nefumantoj protestis kontraux la dauxra fumado en la kongresejo malgraux kongreslibra malpermeso". Esperanto, 1139 ( 9 ): 2001, 151.

Internacia Semajno de Rezisto Kontraux la Multnaciaj Tabakentreprenoj. (14-21an de novembro, 2001) 
Semana Internacional de Resistencia Contra las Multinacionales Tabacaleras (14 al 21 de noviembre de 2001)
Network for Accountability of Tobacco Transnationals (NATT)


CXU VI SCIIS KE LA MULTNACIAJ TABAKENTREPRENOJ,...?

@ Konis ekde la 50-aj ke fumi okazigas pulmkanceron, sed decidis kasxi, kaj  nei tion,  kaj krei politikon por semi dubojn  kaj eviti diskutadon pri ia ajn scienca komunikajxo rilatante tabakismo al malsanoj? 

@ Konis, ekde tiu sama tempo, ke nikotino estis fortega drogo respondeca pri toksikdependo , sed decidis nei, kasxi,  kaj uzi sciencan informojn, akiritaj en siaj laboratorioj, por fari ilin pli konvenaj por atingi pli grandaj vendoj. Ili dauxre neis tiujn informojn gxis 1994, kiam en jugxejo en Minesoto (Usono) eliris al lumo internaj dokumentoj de la industrio evidentigante tian konon.

@ Konis ekde la 60-aj, ke nikotindependo  rilatas al rapideco de nikotineniro al la cerbo, kaj progresive pliigis tiun rapidecon, por fari gxin cxiufoje pli dependiga, gxis la nuna tago, kiam gxi estas  la dependiga drogo de  pli rapida efiko en la cerbo (7-9 sekundoj), pli rapida ol kokaino kaj heroino.

@ Aldonis amoniakon al tabako por pli rapidigi la eniron de nikotino al la cerbo, atingante pliigi sian vendadon en signifa formo en la 60-aj.

@ Ellaboris  "legxerajn kaj ultralegxerajn" ("light k ultraligth") cigaredojn  kiel strategio por alfronti kreskanta maltrankviligxo de la fumantoj pro sia sano, kaj por profiti de  dubemo, racieco kaj memtrompo kiuj  karakterizas dependanton, kaj tiamaniere eviti forlason de konsumo. Hodiaux oni scias ke tio estas trompo, cxar tio nur ne malpliigas  la dangxeron, sed ecx povas pliigi gxin.

@ La strategio de "legxeraj kaj ultralegxeraj"  ("light k ultraligth")  cigaredoj ankaux estas bonega ekonomia rimedo, cxar la fumantoj bezonas subteni stabilajn nivelojn de nikotino en sia cerbo, do, sxangxinte al cigaredoj de malpli altanikotinonivelo ili devas pliigi la konsumon de tagaj cigaredoj por ne malpliigi la minimuman bezonan nivelon.

@ Konis ekde la 70-aj  la  minimuman bezonan nivelojn de nikotino por subteni dependecon, kaj ke "neniu farigxos fumanto de cigaredoj sen nikotino", do, ili perfekte sciis ke la cigaredoj estas la "ujo" kaj ke la produkto vendata estas la : NIKOTINO.

@ Ili pagis al institutoj kaj esploristoj tra la tuta mondo, por ke ili apogu opinion ke la rezultaj pruvoj pri pasiva tabakismo ne estis tiaj, kreinte tiamaniere konfuzon en la logxantaro, kaj en la registaroj.

@ Dum jaroj  infiltris Internaciajn  Organizajxojn pri Sano, por eviti ke la temo pri Tabakismo estu korekte atentata je internacia nivelo.

@ Konstituas oligopolion kiu kondukas la mondan komercon pri tabako, kaj ke la sekreto de sia sukceso estas en:

1-Tre malmultekosta fabrikado.
2-Grandega monda merkato.
3-Konsumantoj estas garantiuloj pro la dependeco. 70 % el la fumantaj personoj klopodis forlasi la fumadon, sed malpli ol 3 % jare sukcesas forlasi gxin.
4-Ne respondecas pri la domagxo okazigita de siaj produktoj (mortigas duonon de la konsumantoj iniciitaj dum  adoleskanteco se ili ne forlasas je bona tempo la konsumado, kaj detruas kvaliton de vivo al 100 %)
5-Pro historiaj, ekonomiaj kaj politikaj kialoj, estas nedevigataj,  de la regulaj legxoj kiuj regas la komercadon pri konsuma produktado en la socio.
6-Grandega ekonomia forto, kiu donas al ili grandan politikan forton, kiu permesas al ili influi sur registaroj kaj internaciaj organizajxoj, kaj ecx infiltri gravajn postenojn de internaciaj organizajxoj pri sano, por malhelpi la kampanjojn kontraux tabakismo.
7-Bonegaj  merkatrimedoj, kiuj zorgas pri la konstanta subteno de fumado kiel konduto socie akceptebla, ligita al sukceso, plezuro, kontrolo de nervozeco,  maldikeco, libereco, kaj  risko. Laux rezultato de sciencaj esploroj, merkatrimedoj restas  kiel la cxefa kialo por komenzi tabakokonsumon de la nuna adoleskantaro, .
Malgraux ke en la nuntempo pli ol 60.000 scienciaj studoj montras la rilaton inter tabakismo kaj  pli ol 25 tipoj de malsanoj, kaj kreskas la grandeco de kaj saneca, kaj socia problemo kreita al la popoloj tra la mondo pro la konsumado de tabako, la multnaciaj tabakentreprenoj dauxrigas sian malnovan strategion, sercxante krei dubojn kaj konfuzon, por klopodi subteni sian negocon.

Nuntempe ili direktas siajn fortojn al la sekvaj celoj:

1)- Konkeri  merkatojn en la evoluantaj landoj kaj tiujn de   adoleskantoj kaj virinoj en la tuta mondo.

2)- Sxangxi sian imagon antaux  socio, asertante ke ili ne volas ke la junuloj fumu, ecx  starigante "Junajn Programojn" por tio, dum  la finmesagxo estas:  "Fumi estas plenagxa decido", sciante ke por adoleskantoj aspekti plenagxule  estas io tre dezirebla.

3)- Klopodi malfortigi la disvolvon de la konvencio "Marko" pri kontrolo de tabakismo, kiun impulsas la Monda Organizajxo pri Sano, kaj kiu okazigos sian trian kunvenon inter la 22a kaj la 28a de novembro en Gxenevo.

Cxi tiu konvencio "Marko", estos subskribata de cxiuj membraj landoj. Tiu konvencio temas pri: regulado de propagando, impostoj pro konsumo, kontrabando, protekto al nefumantoj, terapioj de  dependantoj pro konsumo, ktp., kaj sia cxefa celo estas malpliigi la malsanojn kaj mortojn kauzitaj de tabakismo, kaj por tio oni bezonas malpliigi la tabakokonsumadon de la logxantaro, fakto kiu kontrauxas la unuan celon de la tabakindustrio, kiu estas: monkolekti cxiufoje pli da mono per  vendado de la plej granda  kvanto de tabakajxoj.

Tiuj interesoj estas kontrauxaj kaj ne  akordigeblaj. Unu el la plej gravaj argumentoj subtenataj de la tabakejoj estas la "Ekonomiakontribuo" al la sxtatoj kaj registaroj kaj ke malpliigo de  konsumo trovos paralelan malpliigon de la enspezoj de la registaroj kaj maldungado.


"SED ONI PRUVIS KE CXI TIU ARGUMENTO ESTAS NEPRE FALSA"


1)- Kiu kontribuas la monon ne estas la industrio sed la konsumantoj kaj fumantoj. Se malaperas la tabako, la ne-elspezitan monon oni uzos por acxeti aliajn produktojn, gxi ne malaperos el la merkato. 
2)- La elspezo kreita de la problemo pro tabakokonsumado, almenaux duobligxas kompare al la alporto pro impostoj al tabako. En Usono, en 1994, la finanza kosto por la Sxtato (tiu ke gxi devis pagi pro la kreita  problemo), po cigaredujo estis 2,60 dolaroj, dum la kosto de cigaredujo en la sama jaro estis 1,44 dolaroj.
En nia lando (Urugvajo) oni monkoletas 140-150 milionoj da dolaroj jare pro impostoj al tabako, sed la kosto kreita de la problemo pro tabakokonsumado estas almenaux 300 milionoj da dolaroj jare. 
 

Referencoj:

Cxiu la informo mi tradukis de la informaterialo publikita de la "komisio de Tabakismo" de la Kuracista Sindikato el Urugvajo.


 
Auxtorino: Sandra Burgues Roca, Montevideo (UY)
 
  • Al la indekso de Dokumentoj
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)