La konstituciaj rajtoj de la tero
* Nia Tero
Nia hejma planedo Tero estas viva organismo - kaj ne iu uzo-objekto por
potencarogoj, ekspluato ał spekulado.
Ghi ne estas tereno sub suvereneco de iu nacio, se iel nur sub tiu
kreema forto, kiu ekzistigis ghin, chu oni imagas tiun forton kiel dion,
chu kiel kreeman ideon, chu kiel senc-havan harmonion de naturleghoj.
La tero rilatas al la tuta universo kaj estas influata de kosmaj leghoj,
kiujn ni, ghiaj etaj enloghantoj, devas ekkoni kaj respekti, se ni volas
transvivi.
Ni devas agnoski por la tero chiujn rajtojn, kiujn ni homoj koncedas al
ni deklarinte ilin ?homaj rajtoj?.
_Artikolo 1:_ La digno de la tero ne estu tushata.
_Artikolo 2:_ La tero havas rajton je vivo kaj protekto de sia sano.
_Artikolo 3:_ Chiu formo de ekspluatado, servuto kaj humiligo estas
malpermesata, la tero ne estu marchandata, perfortata ał misuzata.
_Artikolo 4:_ La tero ne estu torturata per venenajhoj, poluata per
ellasgasoj kaj rubajhoj, perfortata per armiloj, virusoj ał venengasoj,
ał per atomrubajhoj kaj atomeksplodoj.
La tera atmosfero estas protektenda kiel la privateco de la homo.
_Artikolo 5:_ Chio, kion ni homoj proklamas nia posedajho, devenas de la
tero kaj propre apartenas al ghi, chu greno, ligno ał kuraciloj, chu
erco por motoroj ał mono. Ni redonu la pruntitajhon en bona stato (ekz-e
humo), kaj ne kiel venena ał radioaktiva rubajho.
_Artikolo 6:_ La rajtoj de la tero eniru la interpopolan juron kaj la
konstituciojn kiel esenca parto.
Atakoj kaj intervenoj kontrał la sano de la tero sankciendas kiel
?kontrałtera krimo?.
La mortpuno kontrał arboj, akvoj, specoj, infanoj, estontaj generacioj
estu chesigenda.
_Artikolo 7:_ La rajto de la tero je protekto kiel bazo de la vivo
inkludas la taskon de la terkuraco.
Ni homoj devas shanghi nin mem de rabistoj kaj parazitoj de la planedo
al planedaj ghardenistoj kaj flegistoj.
_Artikolo 8:_ Tiucele la komuna ago de chiuj respondecemaj fortoj de la
teranoj estas necesa, por krei kaj efikigi planojn por nova, zorga kaj
kuraca traktado de la tero, konkretajn, fantaziemajn kaj realigeblajn.
La spertoj, la malnova scio kaj la bezonoj de la tiel nomataj
naturpopoloj estas aparte konsiderendaj.
_Artikolo 9:_ Lał chi tiuj rajtoj de la tero estas respondeca chiu homo.
La politikistoj estu devontigataj por haltigi la oficialan akcepton de
la detruo de la tero, postuli kompenson de la kałzintoj de poluo kaj
anstatałigi la politikon de prirabado per novaj konceptoj de zorga uzo.
_Artikolo10:_ Tiuj chi konstituciaj rajtoj de la tero ekvalidas kiam ni
chiuj teranoj praktikas ilin.
Chiu el ni pripensu dum chiu ago, kiel ghi efikas por la tero: chu
agante ni pritraktas la teron kiel kloakon - ał kiel niajn hejman
planedon, kiu portas kaj nutras nin.
Tio donas al ni la eblecon, reefikigi la ne-skribitajn kaj ne
preskribendajn internajn fundamentajn leghojn de danko, amo kaj viveco.
© Birgit Berg
WORTWERKSTATT POESIE & POLITIK
birgitberg@bigfoot.de
Chi tiu teksto - en germana lingvo - estas havebla kiel kolor-afisho
(kun bildo de la tero en la universo, formato DIN A2, po 8,- GEM plus
afranko)
La konigo de chi tiu teksto estas dezirata lał la senco la afero - ghia
multobligo pro nekomercaj celoj kaj ghia citado estas senkostaj, tamen
permesataj nur kun fontoindiko. Chiu ajn formo de komerca utiligo estas
malpermesata (ałtorprotekta legho).
La ?konstituciaj rajtoj de la tero? estis proklamitaj unuafoje je la
TAGO DE LA TERO en Freiburg je la 22a de aprilo 1990. En jaro 1993 ili
ighis tutfederacia moto de la tago de la tero en Germanio kaj ili estas
la komuna fundamento por la Freiburg'a ligo ?Tago de la Tero?.
Informoj pri la internacia tago de la tero:
www.earthday.net
© Birgit Berg 1990, 2000, Wortwerkstatt
Poesie & Politik
|
Al la enirejo
Returne al la "Mondo"
|
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
|