Proksima Oriento / Okcidenta Azio

Indekso:
Irako
Irano
Israelo
Palestino
Sirio
  • Palestino:
    Pli ol 60% voĉdonis por Mahmud Abbas, nova ĉefministro. Li pretas kunsidi kun Israelo, kaj sekvi la vojon de la t.n. Voj-Mapo (en: Road Map (1999) kaj Oslo(1993)). 22a de Januaro okazos la unua kunsido. Oni deziras sukceson al t.n. Ronda Tablo kie kunsidos Israelo kaj Palestino, Usono kaj EU. Bona komenco venis ankaŭ de Israelo, kiu re-tiras la setlantojn en la t.n. Gaza-Strio.
    Palestino bezonas la perspektivon al aŭtonoma ŝtateco, ekonomia evoluiĝo kaj plena homa digno al siaj civitanoj, kiuj nun mankas pro la mutuala pliakrigo de la situacio (forpreno de la tereno flanke de setlantoj, terorismo, mortigado, barado per la israela muro, kiu ofte troviĝas sur la palestina tereno).
    (Deutschlandfunk, Intervjo kun Jean Apfelborn - ministro pri eksteraj aferoj de Luksemburgo, kiu nuntempe okupiĝas pri la EU-prezidenteco 2005-01-11)
    pli pri Palestino:

  • Sirio - Aktham Naisse ricevas Homrajto-Premion:
    Li estas advokato kiu jam delonge batalas por respekto de la Homaj Rajtoj en Sirio, kie reĝas sama ne-demokrata Baath- Partio kiel en la iama Irako. Li estis arestita plurfoje.
    1989 li kunfondis la Komitaton por la Defendo de Demokrataj Liberecoj kaj Homaj Rajtoj (CDDLHR). Ili postulas la abolicion de la Leĝoj sub Kriza Stato (de 1963); kaj organizis seĝan blokadon antaŭ la parlamento favore al la liberigo de politikaj arestitoj.
    La premion de la Martin-Ennals-Fonduso el Svisio (20 mil da SFR) subtenas 9 internaciaj NRO-oj, inter ili Amnestio Internacia.
    (Die Tageszeitung (taz), Beate Seel 2005-01-12)

  • Irano:
    Unu jaro post la katastrofa tertremo/sismo en Bam oni vidas sukcesojn; aparte rilate la infrastrukturo, belajn lumigitajn stratojn. AD (Anadoli Development) konstruis domojn, sed ili ne rajtas finkonstrui ilin, pro kompetenteco-problemoj; dume homoj devos resti la duan vintron en tendoj.
    La profesia eduko de infanoj, inter ili multaj orfoj, jam komenciĝis. Aparta problemo estas, ke Bam situas je la t.n. drogo-vojo, al la okcidento - homoj al kiuj mankas bona perspektivo pli facile inklinas la drog-uzado.
    (Deutschlandfunk, Chr. Breuer 2005-01-10)


    Arkivo:

  • Israelo kaj Palestino / Paco
    En Aveno ni plurfoje publikigis opiniojn pri gxi: Aveno
    Pliaj opinioj kaj proponoj:
    * Jxurnalisto Abraham Jehoshua intervjuita de Jochanan Schellien (Deutschlandfunk, 2004-10-16, 9:30): Pri la sxtateco: Palestino devus igxi normala demokrata sxtato. Israelo kaj Palestino devus esti agnoskataj reciproke kaj ankaux de la aliaj sxtatoj.
    Pri la muro: Se Israelo volas pli bone protekti sin, la "muro" devas trovigxi sur tiu-cxi limo-linio, kiu estas difinita 1967.
    Pri la homoj vivantaj en la t.n. Okcidenta Bordo:
    Israelaj setlantoj devus aux resetligxi en Israelon aux igxi civitanoj de Palestino.
    --
    * Modela laboro de kuna edukado okazas en la Pac-Oazo: Neve Shalom / Wahat al Salam en pluraj lingvoj, i.i. Esperanto.
    --
    * Reinhard Buetikofer, vira parolisto de la germana Verda Partio opiniis iam pri la rolo de Esperanto, ke gxi povus helpi super-ponti la komunikadan ravinon inter Israelo kaj Palestino.
    Eble Esperanto iam povus helpi trovi la interkonsenton je ronda tablo, uzante neuxtralan lingvon. (red.)
  • Irako:
    * Usono, sub Bush II, faris grandan eraron. Pro tio gxi nun ne gxuas grandan respekton en la regiono.
    Kia-maniere eblos pacigi la diversajn interesojn sur la teritorio de Irako kaj najbare ?
  • Returne al la indekso