Paco-Politiko de la Euxropaj Verduloj

Proponoj de la Verda Frakcio en la Euxropa Parlamento (EP), editoro Ernst Guelcher, Auxstrio, eldonita 1999, angle; tradukita de membroj de la Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) en la internacian lingvon Esperanto (1999).

Organizi Pacon

  1. Enkonduko
  2. Instigo
  3. Eksterlanda Civila Politiko
  4. Paco-Ordo
  5. Paco postulas malarmadon
  6. Euxropa Civila Paco-Korpuso, ECPK
  7. Kion atingis la Verduloj
  8. Kion celas la Verduloj?

1. Enkonduko

Se vi sxatas pacon, organizu por la paco. Paco estas tro grava por lasi gxin al la sekreta decidofarado de registaroj. La Verduloj postulas ke la Euxropa Unio (EU) fortigus sian Komunan Eksterlandan kaj Sekurecan Politikon (KESP), kiu devas esti respondeca plene al la Euxropa Parlamento (EP). La EU ne (plu) havas malamikojn. Siaj membroj estas demokratioj, kiuj promesis ne endangxerigi unu la alian aux iun trian. Pro tio gxi estas libera kurbigxi al nova tipo de sekureco-politiko gvidata de civilaj principoj - tio signifas en la perspektivo de mediacio kaj pacema konflikt-preventado. La Verduloj postulas novan sekureco-kadron surbaze de la Unuigxintaj Nacioj (UN) kaj de la Organizo por Sekureco kaj Kooperado en Euxropo (OSKE) kaj ampleksante cxiujn euxropajn sxtatojn. La Verduloj postulas la abolicion de nukleaj armiloj komencante per la francaj kaj britaj armilaroj, per la redukto de militaraj (armeaj) budgxetoj kaj la rigora kontrolado de la armil-komerco. Por substreki la sxovigxon for de la malnovaj militaraj konceptoj de la sekureco, la Verduloj postulas la establon de Euxropa Civila Paco-Korpuso (ECPK).

2. Vekigxu - Kaptu la Momenton

La EU estas - ek de gxia fondo - modelo por la paco- konstruado. Antauxaj malamikoj decidis submeti iliajn longedauxrajn konfliktojn pere de politika dialogo kaj pacema kooperado anstataux militara forto. Cxi tiu koncepto bone funkciis. Tamen, gxi bazigxis sur la protekto fare de nukleaj potencoj kaj ekstera dangxero. Je la fino de la Malvarma Milito gxi devas montri sian realan valoron. La dangxero de nuklea milito en Euxropo estis sxangxigita - nuntempe - pere de perfortaj konfliktoj ene de pluraj sxtatoj. Bosnio kaj Kosovo estas minacantaj ekzemploj de dauxra bezono je euxropa paco- tenado. Sed la EU ne kaptas cxi tiun historian sxancon por demokrata paco en Euxropo. La potencialo je decida KESP estas malhelpata de naciaj interesoj de la membro-sxtatoj. Rezulte de tio EU restas dependa je la NATO, kiu desegnas novajn divido- liniojn tra Euxropo. Sekureco restas militara afero. Miloj da homoj elradikigintaj pere de tia konflikto-solvado sercxas rifugxejon en la EU, kaj ili estas rigardataj minaco al gxia interna sekureco. Kaj neniuj penoj estis faritaj por komenci je la euxropa nuklea kaj konvencia malarmado. La paco-modelo EU estas en serioza risko, se ni ne kaptas la momenton por instali KESP-on kiu preventas kaj solvas konflikton pere de civilaj rimedoj kaj ne apogas sin sole al militara intervenado.

3. Eksterlanda Civila EU-Politiko - indiko de forteco.

Iuj politikistoj celas ke la Okcidenta Euxropa Unio (OEU) farigxu la militaran flankon de la Komuna Eksterlanda kaj Sekureca Politiko (KESP) de la EU - por ke tiu 'havu dentojn' (havu pli akran reagpovon). La Verduloj opinias ke la malo veras. Tia EU-a eksterlanda politiko, kia fidas al militaj rimedoj, malakordigxas kun la valoroj sur kiuj estas bazataj la stabileco kaj sekureco ene de la EU. Malkohereco gvidas al malforteco, kohereco gvidas al forteco. Tial la Verduloj postulas, ke la EU faru KESP-on koheran kiu spegulos la internajn politikajn principojn de la EU kaj aplikas ilin al gxiaj eksteraj rilatoj. KESP bazata sur civilaj rimedoj donas la prioritaton al kooperado, diplomatieco, civila intervenado, mediacio kaj konstruado de la demokratio. Tia politiko estus plene travidebla kaj respondeca al la Euxropa Parlamento. Gxi inkludas NRO-ojn kaj partoprenigas civitanojn aktive konstrui kaj teni la pacon. Klara sinturnigxo al civilaj rimedoj ankaux helpus venki la stagnadon de la KESP-evoluo, kiu suferas pro konkurenco al jam ekzistantaj militaj aliancoj kiel la NATO.

4. Paco-Ordo

Paco devas esti organizata, unuarange je la euxropa nivelo. La Verduloj postulas malfermitan kaj diafanan sekureco- arkitekturon por tuta Euxropo. Cxi tiu Euxropa Paco-Ordo devas fiksi la prioritaton al la preventado de konflikt-eskalado kaj al pacema redukto de la disputoj. NATO kaj OEU estas malbone preparitaj al cxi tiuj taskoj. Oni komprenas ilin kiel militaraj aliancoj. Sed sekureco ne plu povas esti difinata unuarange en militaraj konceptoj. La ampleksigo de la NATO ne estas la gxusta pasxo al konflikt-solvado en Euxropo. Gxi konfirmas la kredon je militaraj solvoj en la nov-establitaj demokratioj de Orienta Euxropo kaj gxi kreas novajn limojn en Euxropo. Tial gxi bredas konfliktojn anstataux solvojn. La Verduloj proponas la establon de kooperativa sekureco-strukturo bazita je la OSKE. La OSKE estas la sola kadro kiu estas malfermita al membreco por cxiuj demokrataj euxropaj sxtatoj kaj estas agnoskita de la UN kiel sia regionala sekureco-sistemo. La OSKE devas esti provizata per efikaj rimedoj por sekurigi pacon en Euxropo. Tio implikas, ke naciaj militaraj armeoj devus esti dungataj en paco-tenadaj misioj sole surbaze de la mandato kaj sub la kontrolo de la UN aux OSKE.

5. Paco postulas malarmadon

Armiloj gvidas nin al konfliktoj, ne al solvoj. Malaltigo de la niveloj de naciaj armilaroj estas esenca kondicxo por paca solvo de konfliktoj. La Verduloj subtenas cxiujn rimedojn kiuj gvidas al malarmado kaj kontrolo de produktado kaj komerco de armiloj, kiel ekzemple: la malaltigon de armeo-bugxetoj, la konverton de la armil-industrio, la malpermeson de grundminoj cxiuspecaj kaj la konduto-principojn kiuj malebligas eksportadon de armiloj al mistraktantoj de homaj rajtoj kaj en konflikt- havajn regionojn. La Verduloj postulas specife ke la EU planu programojn kiuj malpermesas la rekrutadon de infan-soldatoj, subtenas tergloban kampanjon kontraux la disvastigo de pafiloj kaj mitraloj, kaj la tutmondan forigon de grundminoj kaj reintegrigxon de mino-viktimoj. Nuklea malarmado estas dauxrigenda. Miloj da nukleaj armiloj ankoraux ostagxigas homaron. Nukleaj proveksplodoj en Hindujo kaj Pakistano montras ke nuklea disvastigo apenaux haltas. Sed mondo libera de nukleaj armiloj estas celo pli kaj pli reala. La Internacia Kortumo de Justeco jugxis ke la uzo de nukleaj armiloj estas rompo de la internacia humaneca legxaro. Estas ratifikita jam la Tutampleksa Traktato Pri Malpermeso de Proveksplodoj. La tiel nomataj "Grandpotencaj Sxtatoj komencas pritrakti la trian fazon de malmultigo de iliaj strategaj raketoj. Nun estas la gxusta tempo por forta mesagxo el Euxropo. La Verduloj postulas la abolicion de nukleaj armilaroj kaj britaj kaj francaj. La Verduloj ankaux urgxe postulas la forigon de cxiuj nukleaj armiloj, kiuj postrestis ankorau sur la Euxropa tereno, kaj plie, ke la NATO rezignas entute la arkaikan principon de "Unua Bato" pere de nukleaj armiloj.

6. Euxropa Civila Paco-Korpuso, ECPK

La dauxrigantaj perfortaj konfliktoj en la estinta Jugoslavio montras la limojn de politiko de apeloj, de diplomatio kaj de humaneca helpo de la Euxropa Unio. Sed ili montras ankaux la limojn de eksterlanda armea interveno. La problemo estas la abismo inter tiuj agoformoj. Kvankvam ambaux eble estas bezonataj en unu punkto aux la alia kiam konfliktoj evoluigxas, ili estas tro malproksimaj unu de la alia por apogi unu la alian je la konfliktsolvado. Ni bezonas urgxe komplementajn agado- instrumentojn. Necesas superponti la abismon inter apeli al la militkomandantoj unuflanke kaj aliflanke sendi soldatojn kiel lasta eliro, por fari ambaux efikaj. La Verduloj estis la unua grupo en la Euxropa Parlamento kiuj, ekde 1995, stimulis la koncepton de Euxropa Civila Paco-Korpuso (ECPK). ECPK celas esti unu de la iloj de la Euxropa Unio por interveni en la kadro de gxia ekstera politiko je la civila nivelo en konfliktojn antaux ol ili evoluas en malkasxan perforton kaj post kiam armilripozo estas re-instalita. En situacioj de dauxrigxantaj bataloj, la ECPK devas atendi aux retiri. La ECPK devus esti pretigata kaj fondata kiel staranta brigado de la Euxropa Unio de talentaj kaj trejnitaj senarmitaj profesiuloj sub la Euxropa Komisiono, kaj esti sendata sub peto de UN aux OSKE. Sendado povus ampleksi kelkajn cent gxis plurajn milojn laux la bezonoj kaj la periodo de la operacio.

La taskoj de la ECPE, la plej multaj de ili je tipe civila karaktero, devus esti:
stimuli kaj garantii la fluojn de sendependa kaj nepartizana informo kaj eduko;
stimuli komunikadon, komercon, konfidecokonstruon, timredukton kaj cxiujn formojn de mediacio, intervenado kaj dialogo;
fari observojn kaj raportojn rilate la homaj rajtoj kaj al konstruo de la demokratio;
plibonigi la provizon de materialoj kaj de la infrastrukturo;
kontribui al la sociala, politika kaj fizika rekonstruo de la konfliktregiono. Tiuj taskoj devus esti entreprenataj en intima kunlaboro kun lokaj grupoj kaj loke aktivaj internaciaj organizajxoj de humaneca helpo kaj konflikt- evitado. La trejnado por tiuj taskoj estos farata en la gxenerala nivelo kaj en la nivelo de la specifa operacia situacio. La Verduloj emfazas ke tiu trejnado kondukos al tre diferencaj kapablecoj kiel tiu de la trupoj kiu estos eble parto de la pacgardantaj fortoj aux polico en la sama regiono en la sama momento. La Euxropa Parlamento devus esti involvata plene en la planado de la ECPK kaj regule informata pri gxiaj aktivecoj.

7. Tion atingis la Verduloj.

La Verdula propono por ECPK estis akceptita de la EP kaj estos prezentata al la Euxropa Konsilio kun la postulo instali pilot-projekton.
+ La Verduloj faris agadojn ene de la EP-konstruajxo favore al la ampleksa traktato pri la provo-interdikto de nukleaj armiloj.
+ La Verduloj instigis favore al euxropa konduto-kodo pri armil-eksportoj kiel unua pasxo abolicii armil-eksporton en konflikt-havaj regionoj kaj mistraktantoj de la Homaj Rajtoj.
+ La Verduloj subtenis aktivecojn de NRO-oj por tutmonda abolicio de grund-minoj kaj por la establado de dauxra Internacia Krimo-Kortumo pri milito-krimoj kaj genocido.

8. Kion celas la Verduloj?

La Verduloj postulas Komunan Eksterlandan kaj Sekurecan Politikon (KESP) bazita sur anticipa konflikt-preventado pere de pacemaj rimedoj, en plena kooperado kun la Organizo por Sekureco kaj Kooperado en Euxropo (OSKE) aux la Unuigxintaj Nacioj (UN) kaj en plena respondeco al la EP. En tiu cxi perspektivo la Verduloj postulas:
EU gvidlinioj por militaraj intervenoj plenumitaj sendepende de gxiaj membro-sxtatoj, por kondicxigi la politikan subtenon fare de EU al mandato de UN aux OSKE kaj ligite al paco-tenadaj misioj.
Instaladon de pilota-projekto por establi Euxropan Civilan Paco-Korpuson (ECPK).
Komunan KESP-agadon kiu celas al frua ratifiko de la nov-akceptita Statuto de la Internacia Krimo-Kortumon fare de cxiuj EU- membrosxtatoj.
Subtenon de EU por nuklea malarmado en Euxropo, komencante je la britaj kaj francaj nukleaj armilaroj. Ili estas por la fino de cxiu reala kaj komputoro-simulata nuklea provado kaj la forigon (neniigon) de cxiuj nukleaj armiloj el la euxropa tereno.

Komunan KESP-agadon por tutmonde abolicii de plia evoluado de elektromagneta armilaro kaj aliaj tipoj de tiel-nomataj estontecaj dangxeregaj armil-sistemoj. Komunan KESP-agadon por devigi la membro-sxtatojn al la EU-an konduto-kodon pri armil- eksportoj.
Komunan KESP-agadon por establi tutmondan abolicion de anti-personaj minoj kaj por ampleksaj EU-programoj por financi la forigon de sternigitaj minoj kaj la rehabilitadon de la viktimoj.
Komunan KESP-agadon por establi EU- programojn
+ kontraux kontrabandado de malpezaj armiloj,
+ + por la subteno de la detruo de troaj armilo-stokoj en konflikt-havaj regionoj, kaj
+ la malmobilizo kaj reintegradon de la batalintoj.
Komunan KESP-agadon por tutmonda abolicio de la rekrutado de soldatoj pli junaj ol 18 jaroj.

Adresaro: En la Euxropa Parlamento Verdaj membroj en la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj; Subkomitato pri Paco kaj Malarmado: Magda Aelvoet (Koord.), tel:+32 2 2845143 e-mail: <maelvoet@europarl.e u.int> Konsilistoj: Ernst Guelcher, tel: 0032 2 2843613 e-mail: <eguelcher@europarl .eu.int> Paolo Bergamaschi, tel: 0032 2 2842019 e-mail: <pbergamaschi@eu roparl.eu.int>

NeRegistaraj Organizoj: øCentre for European Security and Disarmament International Security Information Service øEuropean Platform for Conflict Prevention øEuropean Network Against Arms Exports øRuestungs-Informationsbuero Ba-Wue (RIB) Umkircherstr. 7, D-79112 Freiburg

Tradukis el la angla en Esperanton: cxapitro kaj nomo(j): 1,2,4,7. & 8. Manfred Westermayer (DE); 3. Krayg Meulen, GB/FR; 5. Wally du Temple, CA kaj Ulla Niesert, DE; 6. Gereon Janzing, DE

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) Sekretario: Manfred Westermayer Kandelstr. 62, DE-79194 GUNDELFINGEN
AVE

AVE-membroj - la liguloj inter Verduloj kaj Esperantistoj

Ni pensas tutmonde - Ni agas surloke kaj regione.

-> Returne

AVE

AVE Dokumentoj