Nigraj Vidvinoj
Terorismo, Ĵurnalismo kaj demokratio en Rusioj / Ĉeĉenio:

aktuale: 2005-01-07
Fianĉinoj de Alaho

Mallibera ĵurnalismo
Por pli bone kontroli la publikan opinion registaroj preferas redukti la influon de la ĵurnalistoj. Tiel ne nur iam en Germanio dum la nazia epoko; sed ankaŭ nuntempe en Italio, kaj pli draste en ambaŭ Rusioj: Bela- kaj normala.
La prezidento Lukaŝenko ekz-e malpermesis 6 sendependajn gazetojn en la lastaj 2 semajnoj. (laŭ afp; taz 2004-09-08, p.21)

La prezidento Putin devigis la ĉef-redaktoron, Raf Ŝakirov, de la fama ĵurnalo "Iswestija" rezigni pri lia posteno. Li raportis kritike pri la sangoplena finigo de la ostaĝo-dramo en Beslan. Dum la dramo okazis, la rusa popolo ne ricevis klaran bildon pri la afero. (Badische Zeitung, 2004-09-08, p.33)

Fianĉinoj de Alaho
Nigraj Vidnvinoj Kaj eble ankaŭ ne vaste raportita:
Rusa ĵurnalistino intervjuis la familiojn, kaj proksimulojn de la "Nigraj Vidvinoj" post la dramo en la muzikalo "Nord-Ost" en Moskvo. Ŝi estas samaĝa kiel tiaj "teroristinoj" kaj volis ekscii, kiamaniere homo - despli juna virino - povas fari tian memmortigan eksplodon. Ili ne ek-eksplodigas sin mem; ne, iu (viro) sendas la elektrikan impulson por kaŭzi la eksplodon.
Ŝi trovis du grupojn:
Junaj virinoj el fundamentalistaj familioj, kiuj estas sendataj de sia patro aŭ frato (se la patro ne plu vivas); por ili estas "honoro" oferi la filinon aŭ fratinon.
La alia grupo estas mez-aĝaj virinoj kiuj perdis rektan familianon; ŝia vivo estas detruita ĉar oni mortigis ŝian edzon aŭ infanon kaj detruis la domon. La terorista varbanto, kiel membro de "Hom-Rajta Organizaĵo" unue helpas al tia virino; poste pli kaj pli psike devigas ŝin al venĝo.
Necesus helpi al tiaj virinoj kaj malhelpi la laboron de la varbatoj; sed helpi ne estas la devo de la Sekreta Servo; ekz-e virino kiu anoncis sin al ili, kaj helpis identigi la drivantojn, ricevis punon de 20 jaroj. Do, eble rapida morto - inkluzive de la honoro de la klano - estus pli alloga. La SoSo ankaŭ malpermesis vendi la libron "La Fianĉinoj de Alaho".
Pli facile estas fari militon, kaj pli facile oni gajnas multe da mono en tia malordo - ol klopodi por pacaj rilatoj inter la popoloj. Korupcio kaj malemo rekonstrui la detruitajn regionojn en kaj ĉirkaŭ ĉeĉenio subtenas la malamon kontraŭ la rusa koloniisma sistemo.
(laŭ ARD Moskvo, 2004-09-06, Sabine Adler)

Fianĉinoj de Alaho
Jen el tiu-ĉi libro raporto pri Sura, juna virino - sen patro, partoprenis la ostaĝigon en la teatro "Nordoriento" en Moskvo, kaj mortis tie.
La raporto montras paralele la sen-esperigan situacion de kelkaj personoj en Cxeĉenio kaj kiamaniere tiuj estas dungitaj de teroristoj.
La rusa okupacia sistemo kaŭzas tiom gigantan malesperon - pro tio vivo malpli valoras ol la morto kiel heroino. Certe ankaŭ temas pri religia delogo, kiu baziĝas sur tiu- ĉi malespero.
(Julia Jusik, "Die Bräute Allahs", (germana traduko; Fianĉinoj de Alaho), eldonejo NP Buchverlag, ISBN 3-85326-373-9, 171 p., 2005; ĉapitro printita en Die Zeit, 2004-12-09, p. 5)

Returne al "Homoj"
Returne
AVE