Karaj geamikoj, se vi havas la eblecon viziti Kievon, vi povas viziti la "Nacian Muzeon - Chornobyl", Aleo Choryva No. 1 (je Bulv. Spaska) tre proksime de la metro-haltejo Kontraktova.

Ĉio estas prezentita kaj dokumentita tre bone. Dank' al Oleg ni ricevis la rektan informon el Moskvo kontraŭ nukleaj centraloj, kaj la indikon pri la protestoj de verd-movadanoj en Rusio kaj Eŭropo kontraŭ la importo de nuklea rubo en Rusion.
Se vi legas ruse, vi povas legi ĉi tie - St. Peterburgo - pri nia plej lasta kontraŭ-nuklea agado en Sankt-Peterburgo kune kun multaj eŭropaj verduloj.

(i.a. Rebecca Harms, MEP, Verduloj; kiu ankaŭ partoprenis la 20-jariĝo-rememorigon de la Ĉernobyl-katastrofo en Kievo.)
Angle pri la samo vi povas legi ĉe

de Bellona
kaj je resist.ru
---------------- Manifestacio en Moskvo (2006-07-04) -----



Oni antaŭnelonge rimarkis:


estis agrabla surprizo en ĉiuj TV-novaĵoj hodiaŭ vidi la vizaĝon de nia Oleg Izjumenko — li partoprenis en demonstracio kontraŭ atomaj elektrostacioj dum "civila G8", kiam tie paroladis Putin. Oleg staris la

unua, surhavante literon "H/N" el la surskribo "NET AES".


Mi volas mallonge komenti:


Partopreno en tiu demonstracio kontraŭ nukleaj centraloj certe ne estis mia ĉefa celo ĉe la konferenco "Civil G8" en Moskvo. Dum ambaŭ tagoj de la konferenco mi laboris kune kun miaj kolegoj el WWF, Greenpeace kaj aliaj neregistaraj organizoj en la sekcio "Klimat-ŝanĝiĝo, energio kaj energi-sekureco" — kiuj estas objektoj de mia akademia kaj soci-agada intereso. Ni celis ellabori rekomendojn alternativajn al tre danĝera (ĉar ĝi instigas pliajn investojn en fosilaĵ-akiradon kaj bruligadon kaj ankaŭ en disvastigon de nuklea energio) projekto de oficiala komunikaĵo, preparita por G8-renkontiĝo meze de julio en Sankt-Peterburgo. Jam eblas vidi rezulton de nia laboro (niajn rekomendojn) ĉe ttt-ejo de oficiala prezideco de Rusio en G8.


Kaj nia star-protesto estis kaŭzita de la vortoj de Putin, kiam li diris ke li dubas ke multaj G8-ŝatestroj akceptos publikan postulon ĉesi financadon de nuklea industrio. Tion ni ne povis lasi sen reago, kaj ni volis akcenti nian klaran pozicion pri tiu ĉi temo. Tial ni ekstaris kaj formis la frazon "Ne al NC-j" (plene: "Ne al nukleaj centraloj", ruse «НЕТ АЭС»).


Sufiĉe ĝustan priskribon de tiu okazaĵo eblas legi (ruslingve) ĉe je rokf.ru
kaj anglalingve ĉe je rian.ru


  • Returne al la Indekso