Ne al la Mortpuno

(aktuale: 2011-10-31)
Ĝenerale kaj detale:
Libro pri la Mortpuno (2007) de SAT, eldonkooperativo
Todesstrafe (de)
NCADP (en, fr, es)

Pri la kazo de la esperantisto N.I.Sequoyah/ Billy Waldon
Usono
aliaj ŝtatoj

  • 2007-08: Uzbekio, same kiel la aliaj centro-aziaj landoj aboliciis la mortpunon.

  • 2005-11-30 En Usono oni ekzekutis la 1000-an homon - post 1977. Bonvolu viziti: (National Comitee for the Abolition of the Death Penalty (angle), la usona Nacia Komitato por Abolicii la Mortpunon:
    Ili publikigas la aktualan situacion kaj ebligas subteni individuojn per via subskribo.

    NCADP
  • Ekzistas kelkaj aktualaj kazoj pri kiuj multaj suspektas ke temas pri politike motivitaj enprizonigoj (ekz-e la plej konataj):
    Leonard Peltier, indiĝeno.
    N.I.Sequoyah/ Billy Waldon, indiĝeno, aparte kara al ni, ĉar li estas esperantisto.
    Mumia abu-Jamal, defendanto de la Homaj Rajtoj de la nigruloj.

  • ekzemple: Mortigoj (ekzekutoj) en Kalifornio:
    Je 13a de Decembro: Stanley Williams, en la prizono li iĝis aŭtoro de libroj por junuloj; por eduki ilin al bona civitaneco. ĵus nun mi legis, ke la Guberniestro Arnold Schwarzenegger diskutos antaŭe kun la advokato de Williams - espereble tio helpos - NE tio ne helpis ! Li estis ekzekutita. Kvankam li certe meritis la pardonon - oni eĉ ne certas,
    ĉu li faris la 4 murdojn en 1979 pri kiuj li estis mortpunigita. Kiel preskaŭ ĉiam en Usono: blanka-haŭta ĵurio kontraŭ nigra-haŭta suspektato.
    Certe ne ĉiuj scias, ke en Usono la suspektato devas pruvi sian senkulpon. Se vi ne havas milionon da dolaroj - viaj ŝancoj estas malbonaj.

    2006-01-17: Planita ekzekuto de malsana 76-jara indiĝeno Clarence Ray Allen.

    Ne al la Mortpuno ! Abolish Death Penalty !


  • Historieto de la mortpunado en Usono
    1972 Usono interrompis praktiki la mortpunon pro tro multaj mortigitaj senkulpuloj, ĝis 1977-01-17, kiam prilaborita leĝaro ekfunkciis. Post la re-enkonduko de la mortpuno oni (NI NE !) HODIAŭ (2005-12-04) atendas la numeron 1.000 de ŝtata mortigo en Usono.
    Ĉi tie ne temas pri la mortigoj kiujn kaŭzas Usono pro diversaj militoj (Mondmilito, Vjetnamio, Afghanio, Irako) kaj politikaj agadoj - ekz-e mortigoj flanke de CIA: Salvador Allende, k.a..
    Temas aparte pri la ekzekutoj de laŭ-leĝe punitaj homoj
    Kelkaj estis senkulpaj - sed tion oni eltrovis nur post la ekzekuto !

    Entute 8 homoj atendas (kun diversaj sentoj) la pun-morton antaŭ la sankta Festo de Kristnasko 2005. Sed temas pri homfarita leĝo. Leĝo kion diktis la venĝo. Leĝo kiu aparte en Usono distingas laŭ la etneco - statistike plej ofte mortpunigitaj estas nigruloj kaj indiĝenoj kiuj mortigis blankulon. Aliaj murdintoj malpli riskas la mortpunon. Se vi estas blanka kaj riĉa vi (preskaŭ) ne suferos ĝin. La leĝa sistemo en Usono postulas, ke la suspektulo devas pruvi sian senkulpecon (imagu tion por via persono !). Se vi vivas en 12 ŝtatoj kiuj jam aboliciis la mortpunon vi ne suferos ĝin. Se oni ne forĵetis la pruv-objektojn nun vi havas la ŝancon, ke via DNA (peceto de via haŭto, haro, salivo) ne troviĝas je la materialo. Kiom multaj ne-kulpaj (rilate la punon) homoj estis mortigitaj, oni ne scias precise. Sed, post 2000 la ŝtato devis redoni liberecon al 35 mort-punigitaj - ĉar dank' al testo de DNA pruviĝis, ke ili estis senkulpaj. Pluraj projektoj kaj grupoj klopodas kontraŭ la mortpuno - aparte en Usono "Innocence Project" (projekto senkulpeco); ili jam sukcesis pruvi por 14 mortpunigitoj - dank' al DNA - la senkulpecon. Entute, neniu mortu - eĉ ne murdinto - la pun-morton.

    aliaj ŝtatoj
    Tio ankaŭ validas por la restantaj aliaj ŝtatoj kiuj praktikas ekzekutojn - kiom da senkulpuloj ?? - damne !

    Arabiaj Ŝtatoj,
    P.R.Ĉinio (pli ol 1000 dum unu jaro !)
    Irano,
    Japanio,
    Norda Koreio,
    ktp..

    La krimo-statistiko ne subtenas la opinion (de la mortpuno-subtenantoj), ke ĝi malhelpas mort-krimojn !

    Returnen

    N.I. Sequoyah/ Billy Waldon
    Nova aktiva paĝaro pri N.I.Sequoyah

    Mi parolis kun li dum la Universala Kongreso 1985 en Augsburg (Germanio).
    Nur unu jaron pli poste oni akuzis lin pri sufiĉe granda listo da malgrandaj kaj grandaj krimoj okazintaj dum nur 2 monatoj fine de 1985 (mi kaj aliaj opinias, ke li ne faris tiujn krimojn).
    La afero estas iomete komplika, ĉar li nepre volis mem defendi sin - sed ne sukcesis. En Februaro 1992 li estis juĝita al morto kaj nun sidas en San Quentin (pli detale pri li en posta mesaĝo).
    Pluraj grupetoj da esperantistoj subtenas N.I.Sequoyah: Inter ili fos*ters (amikoj de Sequoyah), kiuj klopodas organizi la materialon por sukcesa apelacio. Laŭ mia scio, neniu vidis lin fari la krimojn - nur poste "oni" kunmetis informojn.

    Nuntempe ja eblas fari DNA-Analizon uzante la gravajn objektojn - kaj intertempe oni eĉ rajtas uzi tiun informon en la kazo.
    Lin subtenas esperantistoj: SAT, UEA, k.a., kaj kelkaj AVE-anoj subtenas lin per letera kontakto kaj pakaĵoj.
    La agadon de AVE-anoj eblas subteni per donaco al nia UEA-Konto: avex-z.
    Rekte vi povas kontakti N.I.Sequojah-n per letero; gravas ke li ne sentas sin forgesita por vivteni sin dum tiom longa tempo, kiom bezonas la Usona pun-sistemo. Volonte ni donos al vi lian adreson. Lia karesnomo estas NoIĉjo. Bonvolu skribi al la guberniestro Arnold Schwarzenegger kaj peti la abolicion de la mortpunon - almenaŭ en Kalifornio, kiel 13-a (?) Usona ŝtato.
    Vi povus skribi ankaŭ al lia edzino, "First Lady of California" Maria Shriver, kiu tre engaĝiĝas sociale.
    First Lady Maria Shriver
    State Capitol Building
    Sacramento, CA 95814
    Phone: (916) 445-2841
    Fax: (916) 445-4633

    Governor Arnold Schwarzenegger
    State Capitol Building
    Sacramento, CA 95814
    Phone: 916-445-2841
    Fax: 916-445-4633

    To send an Electronic Mail please visit: govmail.ca.gov

    La ĝenerala ret-ejo estas: governor.ca.gov

    Al la komenco de la paĝo

    Ni atendas viajn informojn !
    Dankon - Manfred Westermayer, nome de AVE. Al la komenco
  • Al la indekso de Dokumentoj
  • Al la indekso de AVENO
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)