Mozaiko: Nuklea Energio (2006-03-01)

  • 10 Riskoj de la Atomenergio:

    Verdpaco en "greepeace magazin 2006/2", rakontas la historion de la nuklea tekniko, danĝeroj, akcidentoj kaj katastrofoj, inkluzive de la militaraj.
    Greenpeace / Verdpaco

    Nuntempe (2006) oni postulas de Irano, ke ĝi ne pliriĉigu uranion en la propra lando, ĉar oni timas ke ankaŭ Irano volas produkti atombombojn. Sed: ankaŭ la "havuloj" - Usono, Rusio, Grandbritio, kaj ĉiuj aliaj ŝtatoj devus malprodukti siajn atombombojn laŭ la kontrakto de 1968. Ĉar ili ne faris - la ne-havuloj ankaŭ volas havi "La Bombon".

    1. Uranio-ekspluatado:
    La plej grandaj minejoj troviĝas en Aŭstralio, Kanado, Kasaĥio, kaj Niger. Laboristoj enspiras polvon de la "Flava Kuko" kaj Radon-gason; kiuj ambaŭ kaŭzas pulmo-kanzeron. Por produkti 1 t da uranio oni krom-produktas 40.000 t da neuzebla materialo. (AVE: Sed ne nur la laboristoj malsaniĝas.)

    2. Pli-riĉigo:
    "Flava Kuko" entenas 0,7% da fendebla uranio 235. En la formo de UF6 oni povas apartigi la isotopojn. Nukleaj centraloj bezonas pliriĉigon al 4% da U-235. Por uzado de uranio en atombombo oni devas pliriĉigi al pli alta procentaĵo.

    3. Brul-elementoj:
    El UF6 oni produktas UO2 - kutime en formo de tablojdoj. Dum tiu proceduro povas okazi ĉen-reakcio; kiel 1999 en Takaimura (JP). Oni muntas tion en t.n. brul-stangojn, la hejt-materialon. La fendo de U-235 kaŭzas multajn novajn kemiajn elementojn; inter ili plutonio - oni povas recikli la brul-elementojn kaj finfine produkti t.n. MOX-elementojn (MOX = miksita oksido (el PU kaj U).

    4. Nuklea centralo:
    La fendo de la atomkerno kaŭzas varmigon kaj diversajn fend- elementojn. La alta temperaturo uzeblas por produkti elektran kurenton. Oni bezonas fortan malvarmigon; t.s. oni varmigas aŭ riveron aŭ lagon aŭ la atmosferon. Se okazas teknika problemo la aro da brul-staboj, la t.n. "kerno" povas fandi (kio okazis 1979 ekz-e en Harrisburg, reaktoro "Three-Miles-Island" en Usono) kaj eksplodi. La krom-produktita hidrogeno (el akvo kaj varmego) kaj bruliganta grafito kaŭzas distribuon de la radioaktiva materialo en la atmosferon; kiel okazis en Ĉernobil (SU, nun UA) 1986, kun radioaktiva poluado aparte de tuta Eŭropo; ankoraŭ hodiaŭ troviĝas radioaktiva cezio en fungoj kaj en la viando de sovaĝaj bestoj. Multaj homoj mortis pro tio kaj pli multaj malsaniĝadis. Plej trafita estis la regiono de Gomel (BY). Proksime de Kap-Urbo (ZA) en feberuaro 2006 okazis tro-varmiga akcidento, kiu nur dank al funkcianta eksteraj dizel-pumpoj povis esti limigita.

    5. Nuklea reciklado:
    En La Hague (FR) kaj Sellafield (GB) oni reciklas la brul- stangojn. Ambaŭ uzinoj troviĝas je la marbordo, kaj ili rajtas ellasi radioaktivan ab-akvon en la maron. Tiel ili poluas la tutan regionon. Ili produktas MOX kaj radioaktivan rubaĵon, kion ili resendas al la hejm-lando de la materialo. En Germanio la ruĝ-verda registaro decidis fini tiun danĝeran ciklon ek de 2005.

    6. Radioaktiva rubaĵo:
    Oni bezonas sekuran lokon por stori la radioaktiva rubaĵon. Ĝi devas esti for de la akvo-cirkulado kaj sekurigita dum pluraj mil jaroj (imagu tion !). Neniu volas havi tian heredaĵon; nek tiuj kiuj profitis de la elektro, nek tiuj kiuj ne profitis de ĝi - nome, la indiĝenoj en fora nord-orienta Siberio, aŭ simile.

    7. Ŝtelado, ktp.:
    Kontrabanda vendado de radioaktiva materialo ne devus okazi pro la tre danĝera materialo; tamen ĝi okazas. El ĝi oni povas konstrui t.n. "malpurajn bombojn"; t.s. ke ili simple distribuas radioaktivecon kiam ili krevas.

    8. Transporto:
    Radioaktivan materialon oni transportas tra la mondo. Ĝi bezonas apartan sekurecon kaj puran pri-laboron. Ekz-e oni mezuris radioaktivan materialon sur la ekstera vando de t.n. "Castor" kontenero.

    9. Terorismo:
    Aviadilo povas ĵeti sin al nuklea centralo, kaj tiel kaŭzi radioaktivan katastrofon.

    10. Proliferado / Atombomboj:
    La liverado de radioaktiva materialo al landoj kiuj ne rajtas havi pliriĉigitan uranion kaj la bezonatan ekipaĵon nomiĝas proliferado. IAEA (Internacia Atom-Energia Agenturo) devus kontroli tion, sed fakte ne povas malhelpi la proliferadon. Feliĉe oni haltis la surteran atombombo-testojn, kiuj malsanigis kaj mortigis multegajn homojn kaj bestojn kaŭ kaŭzis radioaktivan pluvon tutmondan.

  • Aveno #29 - Mozaiko Ekonomio kaj Naturo, 2005-01-06

    >Litovio: Bloko 1 de la atomcentralo Ignalina estis malŝaltita finfine, tra subtena kontrakto kun EU. Restas la bloko 2. Ambaŭ estas de la tipo Ĉernobil (kiu eksplodis 1986-04-26). "Jarcenta" Tertremo en Litovio (forteco 5,3) pligrandigix fendojn en la betono. Similaj atomcentraloj troviĝas en Bulgario (Kosloduj) kaj Slovakio (Bohunice). Necesas alternativoj kaj eble altigi la pli efikan uzadon de kurento. (vidu la Konsiloj de AVE pri efika uzado de elektra energio)
    (taz/ap, Reinhard Wolff 2005-01-03)

    > Nuklea Rubo: 2004-09-12 Protestoj kontraŭ planoj de t.n. fina stokejo por forte radianta rubo el nukleaj centraloj okazis en Benken, Svisio, proksime de Schaffhausen [ŝafhausen] kaj la Lago de Konstanco.
    Protestantoj el Svisio, Francio kaj Germanio unuiĝis; ĉar unue ili estas najbaroj kaj due en Francio oni planas simlajn instalaĵojn por Bure, proksime de Nancy, kaj en Germanio en Gorleben, sude de Hamburgo - tie jam oni stokas grandajn ujojn; sed ankoraŭ ne en t.n. fina stokejo. Pliaj informoj je: KLAR-Schweiz

    Krom la problemo de la transporto oni devus esti certa, ke en miliono da jaroj nenio okazos je tiuj profundaj lokoj; kaj ke neniu (teroristo, ...) povus uzi la materialon por fiaj celoj.
    Kompreneble ne nur temas pri la rubo sed ankaŭ pri la tuta serio de laboroj por produkti elektrikan kurenton en nuklea centralo: Elfosado de la erco, kiu poluas la tieajn regionojn per radioaktiveco. Produktado de la al-riĉigita materialo, kiu povus esti uzata ankaŭ por atombomboj, disdono de radioaktiva materialo - eĉ akceptitan kvanton - el la nukleaj centraloj, paneoj en la nukleaj centraloj, kaj prilaboro de la el-bruligita materialo, kiu tamen havas altan radioaktivecon. (red.)

    > En Japanio, lando kiu nun tre dependas de nuklea energio, okazis pluraj akcidentoj en nukleaj centraloj; la lasta en Mihama kie mortis 4 laboristoj (2004-8-9) pro neglektado de antaŭ- zorgema riparado de streĉitaj partoj.
    En Rokkasho, troviĝas uran-industrio: al-riĉigo, intertempa stokejo - ĉar oni ne plu rajtas transporti al Eŭropo, kaj oni konstruadas reciklado-fabrikon por nukleaj brulstaboj - ĝi daŭre prokrastiĝas kaj kostoj altiĝas - Tamen la kostoj ne tro gravas, sed la provizo per energio kaj finfine ankaŭ la sekureco.
    Nur malmultaj civitanoj protestas, ekz-e s-ino Kikukawa, sed aliaj ne emas protesti; ĉar tio ne estas tradicio en Japanio.

    > Fand-energio: ITER estas internacia projekto por konstrui reaktoron kiu uzas la energion el la fandigo de atomaj nukleoj. En 2006 oni volas ekkonstrui esplor-reaktoron ĉu en Cadarache (FR), ĉu en Rokkahso (JP).
    El unu gramo da hidrogeno rezultos tiom da energio kiel je bruligo de ok tunoj da teroleo. ĉu eblos bridi tian altenergian procezon ? Nuntempe ĝi okazos nur en steloj, kiel nia suno, kaj surtere en fulmrapidaj eksperimentoj. (taz, 2004-09-15)

  • Returne al la Mondo-Paĝo
    AVE