AVE-Mozaiko: Naturo kaj Protekto - Birdoj/ Fisxoj

Aktuala Dato: 2005-01-15
 Kasaĥio - Raketa veneno: Infanoj, loĝante proksime de
la fama raketo-startejo Bajkonur, suferas hormonajn problemojn
kaj sango-malsanojn kompare kun aliaj. Supozeble nebruligita
hidrazino kaŭzas la malsanojn.
(Mosnews.com, laŭ siberiaj sciencistoj en Nature,
2005-01-13)

Cunamo kaj la Tero: La sismo en la Hinda Oceano (2004-12-26)
estis tiom forta - ĝia energio egalis al 23.000 da
Hiroshima-Bomboj - ke ĝi influis la tutan "korpon" de la
tero, kiu nun kvazaŭ sonoras kiel giganta sonorilo kun
frekvenco de 10 minutoj (1/600 Hz). Mezursistemo en rok-minejo
de la Nigra Arbaro mezuras tion, kaj la sciencistoj diris ke la
kerno de la tero estis movigita kaj sekve - laŭ usonaj
sciencistoj la akso de la tero estis movigita je 8 centimetroj.
Verŝajne la turniĝo de la tero rapidiĝis,
ĉar la formo de la tero ŝanĝiĝis.
Feliĉe por nia vivo tio ne gravas.
(Badische Zeitung, Maikka Kost post vizito de BFO, Schiltach,
2005-01-15)


  • Sismo-Cunama Katastrofo ĉirkaŭ la Hinda Oceano:
    Por longdaŭra helpo al la ŝtatoj necesas rimedoj specifaj laŭ la lando. Rekta abolicio de ŝuldoj (plej facile) aŭ eble pli efike kondiĉi, ke tiu mono estu investita por katastrofo-protektado.
    La landoj timas, ke ŝuld-abolicio eble reduktos ilian financan bonecon. Aliaj taŭgaj rimedoj estus: malaltigi la doganajn merkato-barojn, ekz-e rilate tekstilaj produktoj. Kunlaboro ne funkcias kun Somalia, ĉar tie mankas ŝtata aŭtoritato (registaro) kaj kun Myanmar/Birmo, kie reĝas militara reĝimo; sole la Ruĝa Kruco povas aliri tien.
    (Deutschlandfunk, Intervjuo kun Uschi Eid (Verda Partio) - ŝtatsekretario pri ekonomia kunlaboro 2005-01-11)

  • Tutmonda Mara Malpurigo per Plastikaĵoj:
    Plej multaj maraj birdoj kaj fiŝoj nevole kolektas plastikaĵojn en siaj stomakoj, kiu endanĝerigas ilin. Ĝi venas el la rubaĵo de ŝipoj kaj el riveroj. Do, bonvolu ne simple forĵeti kia ajn plastikaĵojn, sed kie ne jam funkcias, kunlaboru por kolektado kaj aŭ reciklado aŭ kontrolita forbrulado - kun lavado de la fumo kaj uzo de la energio.
    (Deutschlandfunk, 2004-12; red.)

  • Gripo-Pandemio kiam ?
    Epidemiologoj timas ke iam okazos nova severa gripo-epidemio; elvenante el la t.n. birdo-gripo en sud- orienta azio. Se ĝi okazos oni timas ĝis milionojn da mortoj kaj multe pli da malsanuloj. Ili postulas, ke la ŝtatoj mendu la vakcinon jam nun, ĉar sen mendo la firmaoj ne volas riski la produktadon; temas pri 100 milionoj da EUR.
    (Deutschlandfunk, 2005-01-12)


    Arkivo

  • Hinda Oceano / Tutmonde:
    Rupert Neudeck postulas EU-vastan (mi dirus tutmondan, red.) helpo-korpuson por internaciaj katastrofoj, simile kiel fajrobrigado; ili devas troviĝi en ĉiuj landoj kaj ekagi laŭbezone sen burokrata diskutado, kiu estas tipa por la nuntempa UN. Aktuala nombro, kiu povus esti malpli alta, da mortigitaj: pr. 200 mil homojn.
    Intervjuo en DLF, 2005-01-05

  • Fiŝkaptado: La eŭropaj ministro pri fiŝado diskutis la pretekton de kelkaj fiŝ-specoj pro danĝero de ilia estingiĝo. Hispana, franca kaj brita ministroj ne emas malpermesi la kaptadon ekz-e de moruo kaj plateso. Sed almenaŭ oni limigis la kapto-monatojn kaj en la Balta Maro kelkajn regionojn. (taz, Hanna Gersmann 2004-12-23, p.7)

  • Homoj ĉasmortigas birdojn - ekz-e en Katalunio En Hispanio oni malpermiesis ĉasi migrantajn birdojn pere de gluaj tigoj.
    Sed la homo tro sxatas la viandon de la birdoj, sed sxajne ne la birdojn.
    Do, nun oni provas kapti la birdojn pere de metalaj kaptiloj; sed tiuj same tormentas la birdojn ĝis ilia morto. Birdoprotektantoj nun klopodas kontraŭ tia kaptado. Temas pri milionoj da migrantaj birdoj; kiom da ili estas kaptitaj ? (oni diras milionoj).
    Ĉu iu scias pli precizan nombron - ankaux en aliaj landoj ?
    (Informo: 2004-09-26 Birdoprotekto-Komitato (de) )
  • Salumitaj Birdoj en Irano - Homoj helpas al birdoj
    Ĉijare okaze de malpliiĝo de akvo dum somero en Orumieh Maro kiu situas nord-oksidente de Irano, multaj birdoj fariĝis kristal-sal plene (ĝia akvo normale estas tro sala).
    Tio signifas ke ili tutkorpe kovriĝis per salaj kristaloj (same kiel blankaj belaj statuoj!)  kaj ankaux pro akvumi en la sala akvo ili  malsaniĝis.
    La irana televido montris ke multaj membroj de medio-protektantaj organizaĵoj pene elversxadis blankajn kristalojn de la korpoj de birdoj kaj post fari ilin indikitaj, metis ilin en nesala akvo de la sama regiono dum tuta ĉirkauaĵoj estis tute blankaj kaj belaj!
    (Informo: 2004-Septembro de Fatemeh Solat, Irano)
  • Belaj Grandegaj Pontoj - Danĝero por migrantaj birdoj. Bela sed malbona ekzemplo !
    La ponto super la Oeresund inter Danio kaj Svedio estas portita en la mezo de kvaropo da grandaj pilonoj. Ili estas fiksitaj kvazaŭ de harpo de ŝtalaj ŝnuregoj - belega arĥitekturaĵo.
    Bedaŭrinde ĝi estas mortigilo por miloj da birdoj. Aparte dum la nokto ili estas allogataj de la multaj trafikaj lumoj. Sed ili preskaŭ blindigas la birdojn kaj multaj aŭ estas mortigitaj de aŭtomobiloj aŭ kraŝas kontraŭ la ŝnuregoj. Sveda ornitologo (birdo-specialisto) nombris je unu tago en aŭtuno 2003:
    Pli ol 1000 migrantajn birdojn, inter ili 188 turdoj kaj 46 ruĝ-gorĝuloj.

    Oni rezignu pri nova ponto super la Fehmarn-Belt, inter la insuloj Fehmarn (DE) kaj Lolland (DK). Laŭdire sufiĉos la pramŝipoj; eĉ laŭ ekonomia vidpunkto la projekto ne donos profiton.
    (Informo: 2004-Septembro de NABU (Naturprotekto-Ligo en Germanio) ) NABU

  • Returne al la Mondo-Paĝo
    AVE