AVE - Krizo-preventado

AVE - Perforton Malhelpi, Pacon Subteni !

Kion faras la germana Rugh-Verda Registaro.

Verda Frakcio en la Germana Parlamento
pri la preventado de krizoj kaj la civila konflikt-prizorgo.
Autoro: Winni Nachtwei, MdB
Titolo: "kompakt & griffig, 14.08" (2000-03)
koncizigita teksto

Preventi krizojn & senperforta solvo de konfliktoj.

Pro la fino de la bloka konfrontado (kapitalismaj landoj kontrau
socialismaj) oni esperis pacan finon de la jarcento.
Shajne: char okazis parta malarmado, sukcesoj de la demokratiaj
movadoj en orient- kaj mez-europaj shtatoj,
kaj la tutmonda plia fortigo de la Homaj Rajtoj.

Finfine okazis alie: Etnaj militoj, disfalo kaj shangho-procesoj, kaj
daure militoj pro la limoj de iuj shtatoj en tutmondigha mondo.

Ruanda, Afganio, Bosnio, Kosovo, Orienta Timoro, Chechenio -
konfliktoj kiuj estis batalitaj per ekstrema krueleco.

La internacia komunumo de la shtatoj ne sukcesis efike preventi la
eskaladon de la perforto jam antaue.
Ekde longe pacifismaj NRO-oj kaj la Verda Partio (Ligo90/La Verduloj,
en FRG) atentigis pri la neceso preventi krizojn, prilabori konflik-
tojn civile kaj engaghighis por la konstruo de tiaj povoj kaj instrumentoj.

Krizo-preventado malhelpas la perfortan akrigon de konfliktoj.
Se iam perfortoj komencighas la konflikto eskaladas. La agantoj
trovighas en spiralo de perforto kun katastrofaj sekvoj.

Prilabori konfliktojn civile celas al la senperforta moderigo inter la
konflikto-partneroj. Tia politiko postulas eksteran kaj evoluan
politikon kiu orientighas je la Homaj Rajtoj. Ghi ne nur estas kampo
de la militaro au diplomatio. Ghi apogas sin sur la civila socio, sur
Neregistaraj Organizoj kiuj ne trovighas meze en la konflikto.
Se ili konas la konflikto-partiojn ili povas agi neoficiale kaj pli
rapide ol shtata politiko. Pro tio necesas kunlaboro inter shtataj kaj
civilaj agantoj (NRO-oj) el eksterlando kaj el la krizoplena regiono.
Ghi bezonas tempon, financajn rimedojn kaj personojn. La germana
rugh-verda federacia registaro subtenas tian politikon lau la
koalicia traktato de 1998.

La Kosovo-Milito finighis 1999, tamen ekzistas lokaj konfliktoj tie.
Fortaj povoj ne volas paceman solvadon de la konfliktoj. La
Stabileco-Pakto Sudokcident-Europo, iniciita de la verda ministro pri
ekstera politiko, Fisher, estas ekzemplodona projekto por preventado kaj
stabiligo de tuta kriza regiono. La evoluo en la Kosovo montras, ke
por konstrui stabilan paco-ordon oni bezonas sufiche da mono kaj per-
sonoj.

La rugh-verda registaro iniciis au intensivigis diversajn
iniciativojn por fortigi krizo-preventadon kaj civilan prilaboron de
konfliktoj en la internaciaj rilatoj. Tio estas motiviga komenco.

Tiamaniere la balanco en la ekstera politiko estis shovita for
de la militar-bazita politiko de antauaj registaroj.
La konturoj de la nova politiko estas videblaj: Pere de sia
politiko kiu orientighas je la Homaj Rajtoj kaj pere de konkretaj
projektoj la verd-rugha registaro kontribuas je la reduktado de la
perforto-kauzo.



Politiko kontrau la kauzoj de la perforto.

Defendo de la Homaj Rajtoj (HR)

Sekvi la Homajn Rajtojn estas bezonata por reguli konfliktojn
pace.
Observanto de la HR-politiko estas nova pozicio.
La politiko rilate la azilpetantoj pli respektas la sciojn kaj
spertojn de HR-organizoj.
Pli akraj gvidlinioj rilate la observo de HR en la mendo-lando
validas
je la eksporto de militaraj produktoj; ekz-e ne liveri tankojn
al
Turkio, pro la malrespekto de bazaj Homaj Rajtoj, rilate la
kurdoj
k.a. ; redukti la transdonadon da malgrandaj pafiloj kaj la
principon,
ke soldatoj devas esti minimume 18-jaraj. FRG subtenas
projektojn por
la reciviligo de t.n. infanaj soldatoj.

Evoluopolitiko estas Pacopolitiko

Tiel ni kontribuas al la prevento kaj prilaboro de krizoj kaj
katastrofoj. La debeto redukto je 35 miljardoj da euro favore
al la
alt-debetitaj evoluolandoj subtenas la batalon kontrau la
malricheco.
La registaro de FRG subtenas: la fortigon de la civila socio kaj
de
demokratiaj strukturoj; regionalan kunlaboron; medio- kaj
resurso-
protektadon.

Fortigi civilan agivon

Paco- kaj konflikt-esploro

La scienca okupado pri la kauzoj de konfliktoj kaj pacigaj
strategioj
estas necesa bazo por ke sufiche frue rekoni kaj trakti
sturkturajn
kaj latentajn konfliktojn.
La registaro subtenas tiun sciencon; pere de sendependa fonduso
tiu
laboro estu politike memstara.

Trejnado por civilaj OSKE kaj UN Misioj

En antauaj tempoj FRG ne povis sendi specialistojn por subteni
misiojn de la UN kaj OSKE (Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro
en Europo). Ek de julio 1999 la ekstera ministerio komencis trejni
civilajn personojn por internaciaj misioj: mediado,
sekureco-trejnado
kaj strecho-managherado.
Oni kunlaboras kun polico kaj militaro; tamen agas memstare.
1999 la kurson sekvis 80 personoj; en 2000 oni alstrebas 250.
Oni
planas internaciigon de la klerigo kaj reservon da civile
klerigitaj
personoj.

Plibonigo de la civilaj agivoj

La OSKE-pinto en Istanbul, novembro 1999, decidis fondi Rapidan
Servogrupon por Spertulohelpo kaj Kooperado (germane: REAKT).
La europa konsilio de la EU decidis starigi agadplanon
por ne-militara krizo-managhado.
FRG bonorde kontribuas al policaj misioj.
Estas malfacila tasko, do, malfacile trovi la taugajn kaj emajn
homojn por tia misio.

Subteno de internaciaj rimedoj por preventi krizojn.

FRG-registaro subtenas internaciajn rimedojn je la kampoj da
krizopreventado, retenado de la paco kaj konflikto-managherado.
Ekz-e oni financas paco-interparolojn en Burundio kaj civilajn
misiojn de NRO-oj au UN. La Verda Partio atingis pli altan sumon en la
budgheto ol planite.

Rekonstruado de civilaj strukturoj.

Plia subteno estas por la repacigo de la malamikoj kaj por la
rekonstruo de civilaj strukturoj.
La ministerio pri Ekonomia Kooperado kaj Evoluo financas tion
kaj kvar-monatan klerigon.

Inteligentaj Sankcioj

La ghenerala sekretario de la UN, Kofi Annan, postulis kontroli
la efikecon de sankcioj, char tiuj ofte ne funkcias kaj maltrafas
la celon, aparte nerespondecajn civitanojn - unue el tiuj malbonaj
ekzemploj estas la internacia konduto kontrau Irako.
 La ekstera ministerio kunlaboras kun la BICK, Bonn-a Internacia
Centro por Konversio, cele al konferenco-serio pri inteligentaj
sankcioj: armilo-embargo kaj vojagho-sankcioj.
Ekz-e por Serbio tio signifas haltigi la oleo-embargon kaj trovi
metodojn kiuj pli celas al la kunlaborantoj de Milosevich.

Perspektivoj

Ni volas, ke krizo-preventado kaj civila konflikt-solvado ighos
kvalit-marko por Germanio. Ni devas restrukturi la federacian
armeon en tion direkton. Ni devas superi la malnovajn militarajn
pensmanierojn.
Ni bezonas evoluo-politikon kiu helpas preventi krizojn.
Ni bezonas sekureco-politikon kiu inkluzivas preventadon de
krizoj kaj civilan konflikt-solvadon. Ni bezonas eksteran politikon kiu
validigas la Homajn Rajtojn.

Longdauraj misioj de la OSKE

La chefaj celoj de la OSKE estas: frua atentigo, krizo-prevento
kaj - solvado, kaj la normaligo post la konflikto.
Komence de 2000 OSKE subtenas 17 misiojn; chiuj akceptitaj de la
koncerna gast-lando.
Ili helpas rekonstrui demokratiajn instituciojn, subteni la
dialogon kaj intertraktadon inter la etnaj grupoj, kaj la teknikan helpon
kaj observadon de liberaj balotoj; ekz-e en Jugoslavio, Moldavio,
Transkaukazio (bedaurinde nur post la kruela milito kaj grandparta
detruo) kaj Tadshikio.

--- fino ---