Karaj geamikoj,

elkorajn salutojn de la partoprenantoj de AVE-kunsidoj okaze de la IJK kaj UK.
Ĉi-sube la raporto el Kovrov, kun sufiĉe interesa ideo aktivigi nian landan agadon. La raporto de la kunsido dum la UK sekvos, kaj mi esperas ankaŭ tiuj dum la SAT kaj EEU-konferencoj.

AVE-kunsido dum la IJK en Kovrov,2004-07-13


(laŭ la raporto de Oxana Burkina, kiu gvidis la kunsidon)
Komence ni sinprezentis, kiu kiom aktivas, pri kio interesiĝas ktp.
Ni ankaŭ diskutis globalajn problemojn, kelkajn verdajn movadojn.
Ni ankaŭ parolis pri tio, ke ni devas havi pozitivajn celojn, do iun bildon de bona estonteco, sed ne nur batali kontraŭ malĝustaj jam ekzistantaj aferoj, kaj de tiu ideo venis al la temo de estonteco - kiuj imagoj pri ĝi jam ekzistas, mi opinias, pli-malpli ellaboritaj; ni interŝanĝis la informojn pri libroj, kiu laŭ nia opinio taŭgas por iel formi tiun modelon de estonteco kaj alternativa nuntempeco. Ekzemplo estas humanista koalicio kiu kongresis en St. Peterburgo (pli da informoj tra Oxana) El la viglaj diskutoj sekvis la jenaj punktoj:
1 - Estas propono fari dissendoliston por verdemuloj, interesiĝantoj, por diskuti, interŝanĝi sperton ktp, kaj fakte mi kaj Oleg Izjumenko estas preta fari tion.
Ja ekzistas tia listo: VerdVerd; novaj diskutoj estus bonvenaj.
Vi povas aliĝi tiel (troviĝas en iu Aveno):

2. Lokaj grupoj. Ekzemple, Tomio diris (li iam estis membro de AVE, se mi ne eraras, kaj en Svedio estas en verda partio), ke vere malofte okazas, ke homoj povas internacie kunveni, kaj kutime oni komunikas nur enkadre de unu lando, kaj oni bezonas verŝajne havi iujn pli-malpli lokajn kunigojn de verdemuloj, ekzemple, organizon, kie komunikas homoj el 2-3 proksimaj unu al la alia landoj. Ĉu AVE havas tiujn filiojn? Fakte mi pensas, ke tio estas je aktiveco de lokaj homoj.
Respondo de AVE (de la sekretario): Jes, ankaŭ mi sentas ke nia strukturo estas iomete malforta.
Landaj agadoj (de AVE-anoj kun siaj Verdaj Partioj aŭ kun NRO-oj okazas plejparte nur en Aŭstralio, Francio kaj Germanio. Gxis nun ne ekzistas kontinentaj aŭ landaj AVE-strukturoj. AVE precipe estas reto; eĉ mankas demokratia strukturo (ekz-e mankas estraro) – ĉar tia strukturo kostus multe da tempo kaj mono.
Gxis ni eble havos tian strukturon mi proponas la jenan:
Tiu, kiu pretas aktivi en sia lando aŭ kontinento, kiel sub-grup-ulo de AVE; bonvolu respondi al mi. Mi sendos al li/ŝi la ret-adresojn kiuj apartenas al tiu lando aŭ kontinento (kaj iam ankaŭ adresojn de la aliaj). La adresoj estu uzataj sincere nur enkadre de la AVE-agado.
AVE postulas de tia persono kunlaboron kun la Verda Partio(j) de tiu lando aŭ kontinento.
Atentu:
Kiu ne povas akcepti la adreso-disdonon al landa AVE-grupoj, bonvolu protesti. Tiam via statuso ene de AVE reduktiĝos al „Abonanto de Aveno“; kaj via adreso restos sekreta.