AVE-Dokumento:
Justeco kontrauxas la Terorismon

Opinio de la AVE-Sekretario
Tuj post la WTC-Atako
2001-09-11


>>
Manfred WESTERMAYER, Kandelstr 62, D-79194 Gundelfingen
                                                    2001-09-23
Karaj geamikoj,

Okaze de tiu insida atako kontraux Usono, 2001-09-11, mi sxatus
komuniki al vi miajn sentojn. Versxajne vi legis multon,
espereble el diversaj fontoj; cxar la afero havas diversajn
flankojn.

Unue
ankaux mi kondolencas al la suferantoj pro tiu insida kaj terura
terorisma atako ! Al orfoj, edzoj, amikoj, partneroj, firmaoj.

Due
Mia familio ne havas televidilon, do, mi nur vidis kelkajn
bildojn en la gazetoj, auxskultis kaj legis raportojn - suficxas
imagi.

Trie
La atako celis al la koro de Usono, al la civila civilizacio kaj
al la kapitalismo; ili estis sxokitaj gxisfunde.

Kvare
Sxajnas ke vere Bin Laden estis la organizinto; alimaniere la
Ulema-Konsilio de Afghanio ne estus dirinte, ke li, estinta
gasto, bonvolus foriri. La gxusta loko por li estas la Internacia
Jugxkortumo en Den Haag - cxar temas pri internacia krimo, cxu
ne ?.

Kvine
Lia atako uzis la malfortajn punktojn de nia sistemo:
- vendi opion al drogo-uzantoj en la okcidentaj landoj kiuj
detruas sin mem (pro problemoj kun nia civilizacio) kaj kauxzas
grandan gajnon por Talibanistan.
- agi ruze: fari opcio-negocojn je la borsoj al tiu cxi tago
rilate la plej atakitaj entreprenoj (fluglinioj, asekuraj
firmaoj) kaj versxajne tuj poste acxetinte akciojn de armilaj
firmaoj.
- detrui la konfidon al funkcianta teknikaj instalajxoj kiel
aviadiloj kaj nubo-skrapuloj.

Sese
La respondo estos simile terura - kaj denove suferas senkulpuloj,
cxar la afghanoj estas ostagxoj de la Taliban-oj, kiujn (pli aux
malpli) kreis Usono kontraux la komunismo.
Tamen ni esperu, ke racio regos kaj trovos aliajn rimedojn
elradikigi la terorismon (inkluzive tiu en Norda Irlando,
Euxskio, Palestino/ Israelo, diversaj mafioj).

Sepe
Mi trovis respondon kiu celas al la estonteco en decido de la
konsilio de germana Verda Partio - mi citas nur tiun cxi parton:
"Cxiu ebla ago devas esti akompanata de politika koncepto, kiu
montras trans la nuntempon kaj enhavas oferton por efika traktado
de konfliktoj, el kiuj fontas la perforto. Ni postulas bazan,
novan orientigxon de la sekureco-politiko. Cxefe devas temi pri
la respondo al novaj globalaj (tutmondaj) minacoj pere de krizo-
preventado, civila konflikt-traktado, kreado de globala justeco
kaj honesta solvo de regionaj konfliktoj."

Oke
Usono tuj pretis finance subteni firmaojn per pluraj dekmiliardoj
da USD; aliflanke ili ne sukcesis (laux mia scio) pagi regule
siajn kotizojn al la UN, kiu estas legitimita NRO por egaligi la
diferencojn inter la popoloj.
(Intertempe Usono pagis kvaronon, 500.000.000 USD al UN)

Nauxe
Miaj geamikoj trovigxas en preskaux cxiuj regionoj de la tero kaj
kredas al multaj religioj (diaj, ne-diaj kaj naturaj); kaj cxiuj
estas fidindaj. Felicxe la erao de religiaj militoj forpasis. Se
iu batalas en la nomo de iu ajn religio, li/sxi certe mensogas.

Deke (je la rando de tiu cxi afero)
Agado kontraux la mortpuno estas mondvasta - Usono komencu kaj
poste ni devas konvinki aliajn. Unu el la plej trafaj argumentoj
estas, ke oni mortpunas ne nur kulpulojn sed ofte senkulpulojn.

Minacata pro mortpuno estas ekz-e Billy Waldon "Sekoja", kiu kiel
esperantisto vojagxis dum la 80-aj jaroj en Euxropo por informi
pri la malobservado de la Homaj Rajtoj fare de la Usona registaro
kontraux la indigxenoj. Li estis arestita kaj akuzita antaux 1990
pri pluraj krimoj kiuj okazis en tiu tempo, kiujn li tutversxajne
ne faris. Kontraste al la Homaj Rajtoj en Usono necesas ke la
akuzita persono pruvu sian senkulpon. Pro tiaj legxaj komplik-
ajxoj kaj manko de mono por bonkvalita pledisto li gxis nun ne
sukcesis rericevi sian liberecon - male; tamen pluraj grupoj nun
klopodas trovi justecon por li (inter aliaj - AI, SAT kaj AVE).

-------
Post la kongreso mi trovis la moskeon en Zagrebo kaj estis
invitita viziti gxin interne; gxi estis konstruita en 1989 kaj
havas tre interesan arkitekturon.
Sentante min simpla budhisto, mi esperas dauxran pacan kunekzistadon inter la diversaj religioj.

---------
 
  • Al la indekso de Dokumentoj
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)