AVE-Dokumento:
Gxenerala Konvencio pri Komerco en Servoj

WTO , GATT , GATS (angle)
TKO , GxKDK , GxKDS (Esperanto)

El artikolo de Maude Barlow, "The Last Frontier"
publikita en "The Ecologist", 2001-Februaro.

Kio estas GxKKS ?
La Gxenerala Konvencio pri Komerco rilate Servoj (en=
General Agreement on Trade in Services) estas unu el pli ol
dudek negocaj akordoj, kiuj estas administritaj kaj fortigitaj de
la Tutmonda Komerca Organizajxo, TKO (en= WTO, World
Trade Organization). GxKKS estis establita en 1994, kiel
konkludo de la "Uruguay Rondo" de Gxenerala Konvencio pri
Doganoj kaj Komerco, GxKDK (en= GATT, General
Agreement in Tariffs and Trade), el kiu sekvis la kreo de la
TKO. GxKKS estis unu el la komercaj akordoj, adoptitaj por
inkludi, kiam TKO estis formigita en 1995. Negocoj devis
komenci kvin jaroj poste celante la progresan levigon de
liberaligxo. Oni diskutis gxis 2000. La plano devus trovi finan
akordon gxis Decembro 2002.
La temo de GxKKS estas la liberaligo de la komerco en la
servoj. Tio signifas la deprenon de registaraj barajxoj kiuj
malhelpas la privatigon de publikaj servoj. La celo estas,
malebligi al registaroj oferti publikaj servoj sur ne-profita bazo,
sen la partopreno de privataj kompanioj. GxKKS promesas al
TKO limigi registarajn agojn rilate publikaj servoj pere de
kompleto da legxe ligaj kondicxoj.
Do, kio okazos, kiam GxKKS estos fakto ? Charlene
Barshefsky, la reprezentantino de Usono pri Komerco demandis
1999 la povohavan lobio-grupon, la Koalicion de Servo-
Industrioj, kion ili dezirus havi en GxKKS; same la Euxropa
Komisiono demandis la Euxropan Forumon pri Servoj. Ili
difinis la sekvajn prioritatajn kampojn por la liberaligo de la
servoj:  Flegado - por sano, dentoj, en malsanulejo kaj hejme,
por infanoj kaj maljunuloj;  edukado - ek de la primara lernejo;
muzeoj, librejoj, legxo, socia helpo, arkitekturo, energio, akvo,
mediprotektado, konstruajxo-maklerado, asekuro, turismo,
posxto, transporto, publikado, radio-elsendado kaj multaj aliaj.
 ... Tio signifas, ke la 137 membro-sxtatoj de la TKO trovigxas
antaux la malfermo de cxiuj publikaj servoj al liber-komercaj
legxoj. ...

Konciza historio de la tutmondigxo
Kiel tio povus okazi? Kial la registaroj permesis la forprenon de
multaj el la bazaj rajtoj, ecx ne demandinte la propran popolon?
Por kompreni la respondon necesas reiri al la origino de la
Tutmonda Komerco-Sistemo. 1947 estis kreita nova komerca
korporacio - la Internacia Komerca Organizajxo, IKO - kiu
havis tre alian mandaton ol la hodiauxa TKO. La IKO devus
promocii lauxregule la tutmondan komercon sub la jurisdikcio
de UN.
La sekvado de la komerco devis eksplike konsideri gravajn
socialajn punktojn, inkluzive de plenaj laborokupoj kaj
garantiantaj la homajn kaj socialajn rajtojn de la Universala
Deklaracio de la Homaj Rajtoj fare de la UN. La nova IKO estis
ecx rajtigita reguligi transnacian kapitalon por certigi, ke gxi
servu al tiaj socialaj celoj.
Sed IKO estis mortnaskita - mortigita pere de Usono kiu intencis
krei tre diversan regximon de tutmonda merkato kaj investado
bazita sur malpli multaj reguloj; regximon kiu pliricxigos sin
mem, siajn grandajn korporaciojn kaj internaciajn interesojn.
Tial Usono kreis GxKDK (en:GATT) kaj formetis gxin ekster la
jurisdikcio de la UN. Ek de la kreigxo de GxKDK en 1947
okazis ok "rondoj" da komercaj negocoj, cxiu fokusita al la
pliampleksigo de la limoj de la internacia komerco. La unuaj ses
rondoj koncentrigxis eksklude redukti la dogan-impostojn
(en=tariffs), kaj la forto de GxKDK kreskis senrimarkite de la
civila socio.
Sed la sepa "Tokyo-Rondo" (1973 - 1979) koincidis kun la
malmergigxo de la t.n. "Washington Modelo" (en: W.
Consensus) - tutmonda ekonomia modelo bazita sur la principoj
de privatigo, libera komerco kaj dereguligo - kaj la kresko de
gigantaj transnaciaj korporacioj kiuj, cxar ili nun agadis
tutmonde, fugxis la reguligon fare de naciaj sxtatoj kaj sekve
deziris internacian dereguligon. Al ili apartenis gigantaj servo-
korporacioj, kiuj deziris alproprigi la registarajn monopolojn,
speciale en la sociaj servoj.
Je la unua fojo , GxKDK komencis agi pri ne-doganaj baroj - la
registaraj reguloj, politikoj kaj praktikoj, kiel medioprotektaj
legxoj kaj publike financitaj socialaj servoj, kiuj povas influi la
komercon. La "Uruguay-Rondo" de la negocoj (1986 - 1994)
draste ampleksigis la faskon da aferoj, unuan fojon nomigante la
servojn kaj kovrante plurajn kampojn kiuj kutime ne estas
asociitaj kun la komerco.

Mondo Vekigxu !
Tuj klarigxis al multaj NRO-oj, advokatoj de sociala justeco kaj
medioprotektantoj, dume ili aktivis je lobiado al iliaj registaroj
kaj la UN, ke granda parto de tiu povo, kiun tiuj tenis,
sxovigxis senbrue en novan arenon - neelektitaj, plejparte
nevideblaj, tutmondaj merkato-regximoj.
La arkitektoj de la fina agad-projekto por la Urugvaja Rondo
volis starigi tutajxon de reguloj regantaj la mondan
mastrumadon - reguloj kiuj profitdonus al si, kaj kiuj estus
finbakitaj per la povoj kaj rimedoj de tutmonda regado. Ja la
Urugvaja Rondo kondukis al kreado de TKO - la tutmonda
polico por la komerca agadprojekto de la ricxaj korporacioj.
Male al la GxKDK (en=GATT), kiu efektive estis afer-
kontrakto inter nacioj, la TKO ricevis "legxan personecon". Gxi
havas internacian statuton samnivelan kiel tiu de UN, sed kun
kroma posedo de gigantaj trudaj povoj.
Male al iu alia tutmonda institucio, la TKO havas legxfaran kaj
jugxdonan povon por superi la legxojn, kutimojn kaj politikojn
de individuaj landoj kaj frapi ilin se ili estas tro 'komerco-
gxenaj'.
La TKO entenas neniun minimuman normon por protekti
laboron, homajn rajtojn, sociajn aux medi-protektajn normojn;
TKO gajnis cxiufoje (krom je unu fojo) kiam gxi uzis eblecon
por superregi enlandan saneco-regximon, mangxo-sekurecon,
honestan komercon aux mediprotektan legxon. Dum la ses
pasintaj jaroj la agoj de TKO montras, ke gxi igxis la plej
potenca, sekretema kaj maldemokratia institucio sur la terglobo;
gxi rapide prenas la tegmentan rolon de tutmonda registaro, kaj
aktive strebas plivastigi siajn povojn kaj amplekson.

Elfosante la servojn
Publikaj servoj estas la sekvaj en la vico por la korporacia ram-
pusxilo. Tutmondaj korporacioj tre sukcesis persvadi la
registarojn cxie ajn, ke iliaj agad-projektoj estas la samaj - ke la
dauxra sercxado de korporacia profito kaj bonstato de la socio
estas unusamaj - ke ilia aliro al multaj areoj de la publika vivo
jam estis elprovitaj. Nun ili alstrebas regi la tutan aferon.
Servoj estas la plej rapide kreskanta sektoro en la internacia
komerco kaj ofertas ricxajn gajnojn por povohavaj korporacioj.
Kaj el cxiuj publikaj servoj, sano, edukado kaj akvoprovizo
montrigxas havi la plej lukran potencialon. Tutmondaj elspezoj
en akvo-servoj nun superas 1.000 miliardojn da USD jare; je la
edukado elspezoj superas 2.000 miliardojn kaj je san-servoj ili
superas 3.500 miliardojn. En multaj partoj de la mondo jam
prove komencis tio, kion GxKKS akcelas.
Usono demonstras kiel modelo la disfalon de publikaj servoj,
kion GxKKS celas senkatenigi cxie en la mondo. En Usono san-
servoj jam igxis giganta negoco, kun gigantaj san-korporacioj
registritaj en la Novjorka borso. Rick Scott {rik skot}, la
prezidanto de Columbia, la tutmonde plej granda profitcela
malsanulejo-korporacio, ne kasxas ke san-servo estas negoco, ne
diferenca de la aviadilo-kompanioj aux kuglo-lagro. Publike li
dedicxis sin al detruo de cxiu publika malsanulejo en norda
Ameriko  - li diras ke kuracistoj ne estas bonaj korporaciantaj
civitanoj.
Intertempe investado-firmaoj kiel Merryl Lynch jam prognozas
ke publika eduko-servo estos tutmonde privatigita en la venonta
jardeko simile al la san-servo. Ili diras, ke ekzistas nekredebla
profit-ebleco kiam tio okazos. Euxropa Unio antaux ne longe
anoncis ke cxiu publika lernejo en Euxropo devas esti
gxemeligita kun iu korporacio gxis la fino de la jardeko. La
konkerado de fremdaj merkatoj nun igxis sxlosila komuna
strategio inter la alt-edukaj institucioj cxirkaux la mondo.
Multaj partoj de la 'Tria Mondo' estis trudataj malmunti siajn
publikajn infrastrukturojn en la lastaj jardekoj sub struktur-
adaptigaj programoj de la IMF. Por esti elektita ricevi abolicion
de iliaj sxuldoj, dekduo da 'evoluantaj' landoj estis trudataj
rezigni pri publikaj socialaj programoj dum la sekvaj 20 jaroj,
allasi fremdajn korporaciojn eniri kaj vendi gxiajn sano- kaj
edukado-produktoj al konsumantoj kiuj povas pagi ilin kaj
lasante milionojn da personoj sen bazaj socialaj servoj.
Latin-Amerikaj landoj aktuale spertas invadon da usonaj san-
korporacioj, kaj aziaj landoj allasas brancxojn de eksterlande-
bazitaj universitataj kaj san-servaj patrinaj firmaoj. Antaux-
nelonge la Monda Banko altrudis cxi-tiajn landojn privatigi
iliajn akvo-provizajn servojn, kaj ili estas malkasxe kunlaborante
kun korporaciaj gigantoj kiel Vivendi kaj Suez Lyonnais des
Eau_x por establi iliajn rajtojn profiti en la Tria Mondo.
Nun, pere de la GxKKS-negocoj tiuj korporacioj volas ligajn,
tutmondajn kaj nesxangxeblajn regulojn garantiantaj al ili aliron
al registaraj kontraktoj cxie en la mondo. Kaj ili sukcesas. Jam
pli ol 40 landoj, inkluzivante tutan Euxropon, vicigis eduk-
servon inter la agad-kampojn de GxKKS, malfermante siajn
sektorojn de publika edukado al eksterlande bazita korporacia
konkurenco. Almenaux 100 landoj faris simile rilate la san-
servoj. Laux la progreso de novaj diskutoj estos tre malfacile
por iu ajn lando nagxi kontraux la tajdo - ecx se iuj estos
suficxe kuragxaj provi tion.

Kio estas en GxKKS ?
La ekzistanta GxKKS-kontrakto - kio neniel estas finita, kaj
povus igxi ecx pli fia - kovras cxiujn servo-sektorojn kaj plej
multajn registarajn decidojn, inkluzive legxojn, kutimojn,
regulojn kaj gvid-liniojn, skribitajn kaj ne-skribitajn. Nenio
registara decido kiu rilatas komercon de servoj, kia ajn povus
esti la celo, ecx rilate medio- kaj konsumanto-protektado aux
plifortigado de labor-normoj, estas neatingebla por GxKKS.
Neniu publika afero estas imuna.
Esence la kontrakto volus malpermesi 'diskriminacion' kontraux
fremda korporacio, kiu celas alpreni funkciigon de publikaj
servoj - ecx se tiu korporacio estas konata kiel malbon-aganta en
media aux socialaj kampoj. Jam estas ankaux interkonsentite, ke
kelkaj ekzistantaj TKO-reguloj funkcios 'horizontale' rilate
publikaj servoj trans la limo, sendepende cxu tiu kampo jam
estas listigita ene de GxKKS aux ne. Unu tia horizontala regulo
estas tiu de la 'Plej Favorigita Nacio' kiu diras ke, kiam la
korporacioj de unu lando estas funkciantaj en via merkato, vi
devas allasi la korporaciojn de cxiuj landoj. La regulo validas
por cxiuj servoj, ecx por tiuj kiuj estas protektitaj en kelkaj
landoj, kiel sano kaj edukado.
Simile laux la horizontala regulo, cxiuj regularoj en iu ajn
sektoro, inkludantaj sociajn servojn, devas esti malplej "komerc-
restriktaj" - en klaraj vortoj: cxiuj publikaj servoj - ecx sociala
bonfaro devos funkciigi komercajn mehxanismojn.
Subtenantoj de GxKKS insistas, ke la oponantoj estas histeriaj.
Estas nenio maltrankviliga en gxi, ili diras. Ili fingromontras la
"escepton" ene de GxKKS por kelkaj publikaj servoj provizitaj
de registaroj.
Kelkaj landoj, ili elmontros, jam havas proklamitajn esceptojn
por iliaj publike-funditaj programoj de sociala asekuro. Sed ne
estas tiom simpla. Aplikante la artikolon 1.3C de GxKKS, por
ke unu servo estu certigata sub registara auxtoritato, gxi devas
esti tute "senpaga". Tio signifas, ke tia servo devas esti tute
financata de la registaro kaj ne rajtas havi komercan celon.
Cxar apenaux troveblas en la mondo tute senpaga servo-sektoro,
tiu escepto estas pli kaj pli sensignifa.

Kio estas proponata por la GxKKS ?
En sia nova libro "GxKKS, Kiel la novaj TKO-aj negocoj por
"Servo" minacas demokration", kanada esploristo Scott Sinclair
{Skot Sinklér} prezentas la tri prioritatojn de la nuna rondo de
negocoj.
Unue, la GxKKS-oficistoj provos ampleksigi korporacian aliron
al enlandaj merkatoj. Registaroj estos sub granda premo listigi
pli de siaj servoj kaj escepti malpli. La plej potenca armilo estos
la instigo apliki la "Nacian Traktadon" horizontale, t.s.
tutmonde (*1). Nacia Traktado estas la fundamenta dogmo de la
libera komerco. Gxi malpermesas registarojn favorigi la
enlandajn sektorojn super eksterlandaj kompanioj. Jam Nacia
Traktado estas aplikata en kelkaj servoj en la GxKKS; la celo
estas, apliki gxin cxiam pli vastskale.
Unuarange la povaj okcidentaj landoj faros premojn al
evoluantaj landoj por havi garantion por nerenversebla aliro al
iliaj merkatoj kaj redukti la auxtoritaton de demokratiaj
registaroj.
Due,  GxKKS oficistoj sercxos severajn limojn al enlandaj
regulado, tiamaniere limigante la eblecon de registaroj al
mediprotektaj, san-rilataj kaj aliaj normoj kiuj malhelpas la
liberan komercon. La Artikolo VI:4 demandas al la evoluo de
iuj "necesaj disciplinoj" por certigi ke "rimedoj kiuj rilatas al
kvalifiko-bezonoj kaj proceduroj, teknikaj normoj kaj licenco-
bezonoj ne konstituas ne-necesajn barojn al la libera komerco".
Tio signifas, ke oni ne rajtas meti naciajn normojn, kiuj
kontrauxas la intereson de eksterlandaj korporacioj. Registaroj
devas pruvi, ke por reguladoj, normoj kaj legxoj kiuj rilatas al
iu ajn objekto de tiu TKO-listo ne eblis malpli restrikta
alternativo.
Trie, la novaj interparoloj celas al novaj reguloj kaj restriktoj de
GxKKS, kiuj limigos la registarajn subvenciojn, ekz-e en
publikaj laboroj, municipaj servoj kaj socialaj programoj.
Speciale minacanta evoluo estas la demando  ampleksigi la
neofendajn "Komerca Residenco" regulojn (en= Commercial
Presence); tio permesas al investulo, kiu aktivas en unu el la
GxKKS-landoj, ankaux aktivi en cxiu alia el tiuj, kaj ecx
konkurenci por publikaj financoj kontraux publikaj institucioj
kaj servoj.
Ili grandege ampleksigos la auxtoritaton de TKO en la cxiutaga
negoco de registaroj. Ili malebligos la demokratian kontrolon pri
bazaj publikaj servoj.
(sekvis la cxapitro "Kiel GxKKS afliktos vin" kaj)

"Kion fari ?" (konklude nur la lastaj frazoj):
La popoloj de la mondo diris 'NE !' al MAI "Multiflanka
Konvencio pri Investado". Kreskanta nombro diris 'NE !' al la
"Millenium Rondo" de la TKO. Nun, ni devas diri 'NE !' al
GxKKS. Kaj ni devas esti organizitaj tiel, ke la ragistaroj
auxskultas nin. Ne ekzistas alternativo.

Rimarko de B.Strawe: Necesas eble Gxenerala Konvencio pri Justa Komerco. --- Maude Barlow estras la Konsilion de Kanadanoj kaj kampanjas por civilaj rajtoj, verkis librojn, ekz-e "MAI: The Multilateral Agreement on Investment and the Threat to Canadian Suvereignity" (kune kun Tony Clarke); kaj autobiografion. Originalo:The Ecologist (en) Ligoj: GATS (en) Peoples Global Action: (en) SAT (eo) Global Greens: (en) tradukis: Ginette Martin

Orezentita de Verduloj.org
AVE  

  • Al la indekso de la Dokumentoj
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)