Esperanto estas la lingvo por la Verduloj.
-
ĉar Esperanto estas lingvo planita por disvastigi pacon
pere de internacia kompreno -
ĉar
Esperanto protektas la diversecon de regionaj lingvoj kontrau la
tro-uzado de imperialismaj lingvoj; -
ĉar
nur per la uzado de neŭtrala
lingvo Esperanto ni, Verduloj povas elimini
diskriminacion dum niaj propraj kunvenoj internaciaj.
Esperanto kondutas ekologie
KIAL ?
Why - The second language for all [english]
Warum - Die Zweitsprache für Alle [deutsch]
Pourquoi - La langue internationale pour tout le monde [francais]
La lengua internacional para todos [espagnol]
WAAROM is Esperanto dé taal voor de Groenen ?[nederlands]
HVORFOR er esperanto språket for de Grønne ? [norge]
PORQUE o Esperanto é a língua para os Verdes ? [portugues]
DLACZEGO Esperanto jest jezykiem dla Zielonych ? [polski]
[ee] EP Roheliste Liikmetele
[en] Greetings to the Greens MEPs
[es] Saludamos amicalmente Los Partidos Verdes de Europa
[hu] Zöld Képviselöinek
[nl] Vriendengroet
[no] Til Grønne Representanter i Europaparlamentet
(pardonu la mezbonan print-kvaliton de la tekstoj)
Esperanto Instruistoj / Teachers / Lehrer / Professeurs / ...:
Tutmonda Asocio de Esperanto Instruistoj
Esperanto-Lehrer (deutsch)
lernu.net
UNESCO: Lerni Esperanton en 8 lingovj
Esperanto Organizajhoj / Pli pri Esperanto / More about / plus ....
Universala Esperanto Asocio
EKOLOGIO KAJ ESPERANTO
La verdula movado (ekologiismo) argumentas tre fundamente por la enkonduko-aplikado de internacia lingvo en la oficialaj
internaciaj rilatoj. Tion chi primare lau naturscience devenigeblaj faktoj (ekologio) kaj sekundare lau soci- kaj inter-lingvistikaj
rezultoj. Jen la esenco de esperanto kiel unuarange dauropoveca komunikilo:
1. Ekde pli ol 30 jaroj la homaro chiujare forkonsumas 30 %ojn pli da resursoj ol povas esti regenerataj kaj plitoksas la
biosferon 30 %e pli ol povas esti kompensata. Tio signifas, ke chiujare neinversigeble amasighas la ekologia debeto de la
homo en la tuttergloba sistemo.
2. Komunikado ne restas ekster la dinamiko de chi definitiva kaj multloke pereige konkretighanta minaco. Se ghi, kiel
nun, ech imanente estas pligraviga faktoro en chi procezo al memlikvido, ghi ne valoras - negrave chu efektivighanta etno-
au internaci-lingve.
3. La ekvilibro inter la nuntempaj medio- kaj justeco-krizoj eblas nur per dauropoveca evoluigo. Chi tio klare signifas por
chiuj "ideologioj", ke nun kaj future pli da justeco en laueble plej konservata biosfero atingeblas nur per malpli da konsumo
kaj lukso en al dominaj konsum(anto)-klasoj chie en la mondo.
4. Plibonigo de tutmonda komunikado ne automate malakrigas la justeco- kaj medio-krizojn. Bezonatas lingvo, kiu pro
kaj el si mem estas ekologia en la senco de tauga kiel imanente preventema dauropoveca komunikilo.
5. Ghuste tia estas esperanto, kontraste al chiuj etnaj lingvoj. En la kampo de komunikado esperanto kiel internacia lingvo
laukvalite maksimume reduktas soci(al)ajn riskojn inter la popoloj-kulturoj (t.n. "demokratia dulingveco") kaj laukvante
maksimume reduktas riskojn por la medio-biosfero (maldisipado de resursoj).
Chi pensocheno estas unusignifa kaj apenau refutebla. Lau ghi eblas utiligi esperanton ajnideologie sube de la prioritatoj
de efikaj justeco kaj medioprotektado. La ekologoj kaj verduloj ne timu diri kaj propagadi tion, kio estas neforigebla interna
esenca potencialo de esperanto. La reala temo ne estas pli bona tutmonda komunikado kiel tia (t.e en la pure lingva senco),
sed kiel komunikado, rekte kaj pozitive rilatanta al demokratio, justeco kaj dauropoveco. Jen la decida motivo... ja ne estas
alia racia alternativo.
Novembro 2008
EKOMED (Centro pri Ekologia Medicino)
Wolfgang Guenther
AP 270 - C/Esperanto, 3
ES 03170 Rojales (Alicante)
Hispanio
rete al EkoMed

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)