EKOTUR kaj EKOTURISMO


Ekotur estas ekoturisma renkontiĝo, kiun tradicie organizas Kongresa kaj Kleriga Agentejo de Petro Chrdle KAVA-PECH. Ĉi-jare ĝi estos en iom nova mantelo, ĉar ĝi estos samtempe renkotiĝejo de AVE (Asocio de Verdaj Esperantistoj). Ĝi estos ĉiukaze internacia, eĉ interkontineta renkontiĝo, pro jama aliĝo de partoprenantoj ne nur el Germanio kaj Francio, sed ankaŭ el Kanado.


Sed unue mi respondu al ofta dermando: Kio estas Ekoturismo? Mi mem renkontiĝis kun la termino Ekoturismo nur kiam estis flanke de OSN deklarita montaro Šumava „Pejzaĝo de la jaro (1999/2000) kaj pli detale nur post deklaro de „Jaro de ekoturismo“ (2002). Koncize, temas pri tiuj formoj de turismo, kiujn mi ĉiam ŝatis kaj praaktikis, sed nomis ilin simple „turismo“ (piedturismo, biciklado, surrivera kanuado, ski-turismado). Ĉar en „moderna“ lingvo sub turismo oni komprenas precipe suĉado de mono el vojaĝantoj, ankaŭ malkaŝe parolante pri „Turisma industrio“ aŭ pri „parto de Nacia buĝeto“, la ĉefa tasko de turismo alŭ tio do estas produkti gajnon. Tial oni fakte nove nomas la turismon en la senco de tiu, kiun praktikis la Kluboj de turistoj jam ekde la 19-a jarcento – ekoturismo. Kiu volas ekscii pri ekoturismo pli detale, venu al Ekotur. Ĝi tamen ne estas unusola ekoturisma renkontiĝo en Esperantujo. Same alte mi tasas komunajn malsuprenirojn al Poludnica (SK) ĉiun unuan semajnfinon de la jaro kaj Montkabanan renkontiĝon organizitan de Kroataj esperantistoj ĉiuaŭtune, alterne en Kroatio kaj Slovenio. Eble ekzistas en Esperantujo ankaŭ aliaj, pri kiuj mi ne scias - sed mi revenu al la ĉeĥa Ekotur.


La unua en la vico de Ekoturoj estis en la jaro 2000 en Regiono de Mácha (Doksy) sub la nomo IBIRE (Internacia Biciklista Renkontiĝo, nur por biciklantoj, la dua en 2001 en la montaro Šumava (Kvilda) nur por piedturistoj, ekde 2002 denove IBIRE en Bohemia Karsto kaj Brdy-montetaro (Dobřichovice) kaj ekde tiam estas komunaj renkontiĝoj por piedturistoj kaj biciklantoj kun komunaj vesperaj programoj: kaj klerigaj pri Ekoturismo, ekologio, geografio, kaj distraj.


La ĉijara Ekotur okazos de la 22-a ĝis la 29-a de aŭgusto en Svitavy, do la regiono sendube tre alloga por esperantistoj. Krom la vizito de la tiea Esperanto-muzeo oni esploros tiun limregionan Bohemian-Moravoian regionon: vizitos inter alie la urbon Litomyšl registrita ĉe UNESKO kiel kultura heredaĵo kaj ĉe esperantistoj pro famkonata romano de Karolo Píč „Litomyŝla tombejo“, burgon Svojšín, „ĉeĥan Versailes“ Nové Hrady, sed ankaŭ multajn naturajn vidindaĵojn, frunte de la rokaro Toulcovy Maštale (staloj de Toulec) kaj lerniga vojo laŭlonge la kresto kreanta historian limon inter Moravio kaj Bohemio kaj oni vizitos ankaŭ savstacion por libere vivantaj bestoj, ktp. Ne temas pri sportaj konkursoj, sed pri ĝuo de naturo kaj historiaj vidindaĵoj - do la antaŭviditajn itinerojn oni povos laŭ siaj fortoj kaj emoj mallongigi aŭ male, sportemuloj, longigi.


Ankaŭ vesperaj programoj estos buntaj: Unu vesperon okazos publika kunsido de AVE, do niaj esperaantistoj havos okazon ekscii pli pri tiu internacia naturamika Esperanto-organizo. Dum la ceteraj vesperoj estos prelegoj kaj diskutoj pri Ekoturismo, bioĝardenado, manĝeblaj floroj, verda ekonomiko, sekvo de plastaĵoj en akvo kaj certe venos ankoraŭ pliaj interesaj temoj, i.a. projekciado de filmoj subtekstitaj en Esperanto.


Ekotur finiĝos sabate la 29-an de aŭgusto tagmeze, sed eblas plilongigi la restadon je unu tago por kio Pavla Dvořáková proponas seminarion pri …..

Pli da informoj vi trovos ĉe www.kava-pech.cz/ekotur

Teksto kaj fotoj Petro Chrdle