Euxropa Federacio de Verdaj Partioj
Programaj Gvidlinioj
Ekologia Evoluo

I    Ekologia Evoluo

1    Enkonduko

1.1  Verda politiko bazigxas sur dauxripova utiligo kaj ne sur
     senlima konsumo. Tio signifas, ke la ricxuloj devas
     restrikcii sian konsumon por cedi al la malricxuloj ties
     justan parton de la teraj resursoj. La Verduloj preferas
     kunlaboron al konkurenco, kontentigon de cxies bezonoj al
     avido de nur kelkaj, pacon kaj sekurecon al milito kaj
     agreso.

1.2  Verda politiko bazigxas sur la konvinko, ke cxiuj homoj
     volas vivi en harmonio kun sia cxirkauxo kaj siaj
     najbaroj en socio, kiu donas puran medion, sekurecon en
     la nuno kaj konfidon al la estonteco.

1.3  La ekologiaj kaj socialaj celoj de Verda politiko estas
     akordigeblaj nek kun libera merkat-ekonomio nek kun
     sxtate kontrolata ekonomio, kiuj ambaux bazigxas sur
     nelimigita kresko kaj ekspansio. Devas esti evoluataj kaj
     efektivigataj novaj modeloj, kiuj apogigxas sur la neceso
     de ekologie kaj sociale reguligata merkatekonomio.

1.4  Eko-evoluo devas bazigxi sur demokratio, egalrajteco de
     virinoj kaj viroj, la rajto de cxiuj homoj pri libera
     opiniesprimo kaj sur plenpartopreno en decidprocezoj,
     kune kun cxicele necesa aliro al la koncernaj informoj
     kaj klerigo.

1.5  La celoj de Verda ekonomipolitiko estas ekologia
     dauxropovo, egalrajteco, sociala justeco kaj
     sendependeco. Por atingi tiujn celojn necesas la fortigo
     de regiona kaj surloka ekonomioj.

1.6  Dauxropova mondekonomio ebligos al la hodiaux vivantoj
     kontentigi siajn proprajn bezonojn sen endangxerigi la
     eblecon de venontaj generacioj kontentigi la iliajn. Gxi
     respektos la integron de ekologiaj sistemoj, de kiuj
     dependas cxiu homa aktiveco.

1.7  La justa dispartigo de potenco kaj resursoj necesas por
     senkondicxe kontentigi elementajn homajn bezonojn kaj por
     certigi, ke cxiuj gecivitanoj havas pleneblon koncerne
     personan kaj socialan evoluon. 

1.8  Verda ekonomipolitiko fortigos la prikomunuman konscion,
     tiel, ke cxiuj havas parton en la socio kaj neniu estas
     ekskludata, kaj gxi certigos la justan utiligon de la
     medio. Sendependeco bazigxu sur la regiono kaj ne estu
     restrikciata per naciaj kaj administraciaj limoj.


2    TERGLOBA EKONOMIO

2.1  La Euxropaj Verduloj proponas ekologian mondekonomion,
     fundamentitan sur planeda solidareco, pri kiu Euxropo
     aparte responsas.

2.2  En la aplikado de tiu tergloba ekonomio estas
     antauxkondicxo la protekto de la diverseco de la
     ekologiaj resursoj kaj de la komunaj havajxoj kiel
     atmosfero, oceanoj kaj arbaroj. La Unuigxintaj Nacioj
     devas esti la fokuso de cxiuj klopodoj cele konservadon
     de la vivofundamentoj.

2.3  La sxlosila rolo de virinoj en la eko-evoluo rekonendas.
     La rajtoj de la virinoj devas esti plifortigataj, aparte
     pere de klerigxo kaj samrajtigita partopreno en cxiuj
     vivosferoj.

2.4  Estas respektendaj la rajtoj de indigxenaj popoloj al la
     bazaj resursoj de ilia survivado kaj al ekonomia agnosko
     de ilia aparta kontribuo al la komuna heredajxo .

2.5  La nuntempa fluo de enspezoj de Sudo al Nordo devas esti
     inversigata. La sxuldosxargxo de la malricxaj landoj
     malhelpas ilian evoluon. La sxuldoj de la plej malricxaj
     landoj devas esti nuligataj senkondicxe. La sxuldoj de la
     malpli evoluitaj landoj estos nuligataj kiam vivogravaj
     ekosistemoj kaj homrajtoj estos adekvate sekurigataj.

2.6  La kreskado de la mondlogxantaro devas esti restrikciata.
     La plej efika rimedo por la malpliigo de la naskokvanto
     estas atingo de minimuma nivelo koncerne ekonomian bon-
     staton kaj pligrandigon de la kontrolo flanke de la
     virinoj pri ilia vivo kaj generado. Ni kondamnas cxiujn
     ordonemajn metodojn por restrikcii la kreskadon de la
     mondlogxantaro.

2.7  Dauropovaj kaj justaj formoj de komerco kaj kunlaboro,
     bazigxantaj sur sendependeco anstataux sur senbrida
     mondmerkato, devas esti la fundamento de transformado de
     GATT, IMF kaj Mondbanko, kio postulas plifortigon de la
     rolo de pli demokratiigita UN.

3    LA EUxROPA EKONOMIO

3.1  La Euxropaj Verduloj proponas komunan ekonomian sferon de
     la orientaj kaj okcidentaj landoj, kiuj prezentas
     stabilan kadron de agado por paca kunlaboro, komerco kaj
     kompensaj transdonoj de la ricxaj al la malricxaj
     regionoj.

3.2  La Euxropaj Verduloj advokatas la evoluon de pli
     sendependa nacia, regiona kaj loka ekonomioj en estonta
     Euxropo de Regionoj.

3.3  La Verdaj Partioj ene de la Euxropa Komunumo celas
     transformadon de la EK en demokratie kontrolatan
     federacion - malferman por cxiuj sxtatoj. Cxikadre devas
     havi prioritaton medioprotektado, sociala sekureco kaj
     tergloba responso.

4    LA EKOLOGIIGO DE LA EKONOMIO

4.1  La malneta nacia produkto estas aparte misgvida indikilo
     de la evoluo. Ni volas anstatauxigi gxin per indikiloj,
     kiuj pli adekvate taksas la progreson direkte al ekologia
     akordigxo kaj sociala justeco, inklude la agnoskon de la
     valoro de nepagata laboro (kiel ekz. infanedukado), kiu
     plenumas fundamentajn komunajn bezonojn. Verdaj naciaj
     indikiloj devas esti evoluataj kaj publikigataj cxiujare.

4.2  La prezoj devas speguli la ekologian veron, ili devas
     enteni cxiujn socialajn kaj ekologiajn kostojn. Vojo
     atingi tion estas la kreo de eko-impostsistemo por
     neregenerebla energio, por malabundaj resursoj kaj por
     ekologie dangxeraj aktivecoj. La plej urgxa priimposta
     rimedo estas la imposto sur neregenerebla energio. Eko-
     impostoj estu pliigxe uzataj cele malaltigon de la
     impostado sur homa laboro; tamen estu utiligataj kelkaj
     impostenspezoj el eko-impostoj por akceli ekologie racian
     produktadon.

4.3  Kvotoj por la havigado kaj utiligado de naturaj resursoj
     povus esti necesaj por gardi la resursojn kontraux plena
     ekspluatado.

4.4  Dauxripova kaj mediokonforma evoluo ne eblas, kiom longe
     regas malricxeco kaj vivas homoj en materiala necerteco.
     Ni volas sekurigi garantiatan minimuman salajron por
     cxiuj gecivitanoj, cxu pere de sociala subtena sistemo,
     legxodonado pri minimuma salajro, plibonigita sociala
     helpo, enkonduko de baza salajro aux pere de kombinajxo
     de la cxisupraj rimedoj.

4.5  La neformala sektoro de la ekonomio multe kontribuas al
     la gxenerala bonstato. Tio estas agnoskata per garantio
     de sociala asekuro por la farita laboro en la informala
     sektoro.

4.6  Estas kuragxigataj reuzeblaj, ripareblaj aux recikleblaj
     produktoj. Produktantoj estas responsigataj por la tuta
     vivociklo de siaj produktoj. Eko-markado, partoprene de
     medio-organizajxoj, estas forta instrumento de protektado
     de la konsumantoj.

4.7  Estas postulata de cxiuj privataj kaj publikaj
     korporacioj organizi cxiujarajn informojn-esplorojn pri
     mediokonformeco. Farigxas devigaj kontroloj-testoj pri
     medioadekvateco, partoprene de kelkaj gecivitanoj kaj
     primediaj organizajxoj. Kelkaj gecivitanoj ricevas
     lauxlegxe liberan aliron al datumoj de privataj firmaoj
     aux publikaj instancoj koncerne de la mediostato.

4.8  Estas enorma altigxo de la senlaboreco en Euxropo. Cele
     kreon de pli da laborlokoj aplikendas samtempe pluraj
     rimedoj:
-    Pere de la ekologiigo de la ekonomio estas kreataj pli da
     laborlokoj ol detruigxas pro la malnova, mediodamagxaj
     tipoj de produktado kaj konsumo.

-    Pere de la pli justa distribuo de la ekzistanta pagata
     laboro, ebligita pere de favorado kaj subteno de mallon-
     gigo de la labortempo.

-    Krom tio estos ekcelata la laboreco, tiel, ke oni plipre-
     zindigas pagatan laboron pere de malaltigita impostigo de
     la laboro kaj altigita impostigo de energio, de uzado de
     naturaj resursoj kaj de kapitalo.

5    LA TRANSFORMADO DE LA EKONOMIAJ SEKTOROJ

5.1  Ni progresigas specifajn programojn por industria
     reorganizado en sferoj kiel tiuj de la milit-industria
     komplekso, de la kemia industrio, la auxtomobilindustrio
     kaj de aliaj dangxeraj kaj energidisipemaj industrioj.

5.2  La ekologiigo de la ekonomio pere de reorganizado de la
     diversaj ekonomiaj sferoj signifas novajn kaj ekologie
     raciajn laborlokojn en sfero kiel tiuj de energisxpardo,
     regenereblaj energiofontoj, reuzado, reciklado, de
     publikaj transportiloj, agrikulturo, forstindustrio,
     naturprotektado, esplorado kaj evoluo de medie fidinda
     teknologio.

5.3  ENERGIO: 
     Oni ne konstruu novajn nukleajn centralojn kaj la jam
     ekzistantajn oni lauxeble plej rapide malfunkciigu.
     Efikeco kaj konservado koncerne energion devas prioritati
     en tuta Euxropo. La karbondioksidemisioj el fosilaj
     brulajxoj devas esti reduktataj minimume je 20 procentoj
     gxis la jaro 2000 kaj je 50 procentoj gxis 2030, kompare
     al la jaro 1990. En Mez- kaj Orient-Euxropo gxi devas
     resti sama gxis la jaro 2000 kaj esti reduktata je 50
     procentoj gxis 2030. Estas farendaj plifortigitaj
     klopodoj cele establon de programoj pri renovigeblaj
     energioj. Cxe la energiplanado reduktendas la monopola
     rango de la elektrokompanioj kaj pligrandigendas la
     influo de unuopaj civitanoj kaj medioorganizajxoj.

5.4  TRAFIKO: 
     Estos malaltigata la damagxa medio-influo de la trafiko
     pere de investoj en puran publikan trafikon, racian
     projektadon de la grunduzado kaj de impostigo de fosiliaj
     brulajxoj en cxiuj kampoj, inklude de la aviadila
     trafiko. Farigxos normoj la senauxtomobilaj urboj kaj la
     impostigo de la fosiliaj brulajxoj. Oni cxesigos grand-
     dimensiajn projektojn pri auxtosxoseegoj, inventitajn por
     plifaciligi la frajtotrafikon inter diversaj Euxropaj
     regionoj; estos favorataj investoj en la plukonstruado de
     la relretoj.

5.5  AGRIKULTURO KAJ FISxINDUSTRIO: 
     Ekologiaj formoj de agrikulturo devas esti subtenataj
     anstataux la kreska utiligo de agrikulturaj aldonajxoj
     kiel kemiaj sterkenzoj pesticidoj, importita proteinricxa
     bestofuragxo, hormonoj kaj genmanipuladoj. Por redukti la
     agrikulturan produktadon en la EK oni devas cxesigi la
     subvenciadon koncerne la eksportadon de agrikulturaj pro-
     duktoj. La porvivajxaj prezoj tamen spegulu la realajn
     mediaj kaj socialajn kostojn de la agrikultura
     produktado. Agrikulturo ne povas esti translokigata kiel
     industrio, cxar gxi ja estas esenca parto de la regiona
     kulturo. La konservado de la diverseco de la
     kultivokulturoj estas antauxkondicxo de dauxropova
     nutrajxa industrio samkiel por medioadekvata produktado.
     Mediokonforma agrikulturo devas fundamenti sur la
     principo, ke bestoj estas traktataj kiel sentipovaj
     estajxoj. La Euxropaj Verduloj celas dauxropovajn kaj
     mediokonformajn praktikojn en la fisxindustrio, kiuj
     bazigxas sur internacie agnoskitaj kvotoj kaj malinter-
     venemaj metodoj. Balenkaptado estu permesata nur laux
     kvantoj koncesiitaj de la Internacia Balenkaptada
     Komisiono. 

5.6  FORSTINDUSTRIO: 
     La forstindustrio en la mezvarma zono, kovranta la plej
     grandan parton de Euxropo, bazigxas sur monokulturo kaj
     uzo de peza teknologio. Konformaj praktikoj estos enkon-
     dukataj kaj la praa, origina Euxropa arbaro estos aparte
     protektata. La paper- kaj celuloz-industrioj estos
     responsigataj por la tuta ciklo de siaj produktoj.

5.7  PROTEKTITAJ REGIONOJ:
     Biologiaj specoj, iliaj logx-regionoj kaj aparte fragilaj
     ekosistemoj protektendas. Gxis la jaro 2000
     naturprotektaj regionoj kaj regionoj por specialaj
     programoj devus kovri minimume 20% de Euxropo. 

5.8  ESPLORADO KAJ EVOLUO: 
     Estos draste reduktata la financigo de ofensiva milita
     teknologio, atomenergio, genmanipulado kaj kosma
     teknologio favore al energisxparado, renovigebla energio,
     publikaj trafikiloj, ekologie raciaj teknologioj kaj
     natura medicino. Ni malpermesos produktadon, patentigon
     kaj liberigon de genteknike modifitaj organismoj. Ni
     enkondukos plej severajn kontrolojn koncerne vivisekcion.

6    EKVILIBRA TRANSIRO

6.1  Estas tre diferencaj la situacio de la ricxaj landoj de
     Okcident-Euxropo kaj tiu de la landoj en Mez- kaj Orient-
     Euxropo. Okcidente prioritatas malgrandigo de konsumo, la
     rekonstruado de komunuma socio kaj la sekurigo de justa
     distribuado de la ricxajxoj kaj resursoj. Oriente
     prioritatas la riparado de la difektita medio, la plukon-
     struado de industria kaj sociala substrukturo kaj la
     sekurigo de plenumado de la homaj bazaj bezonoj.


6.2  Por eko-evolue direkti la eksan centralisman
     planekonomion en Mez- kaj Orient-Euxropo nepre necesas la
     helpo de la ricxaj industriigita Okcidento. La mediostato
     en Mez- kaj Orient-Euxropo estas tiu de detruo pro la
     multjara komanda-militara ekonomio. Tiuj landoj bezonas
     helpon por redukti la mediopoluon kaj regeneri la
     venenigitan grundon.

6.3  Okcidenteuxropaj landoj devas malfermi sian protektitan
     merkaton al eksportoj de centrala kaj orienta euxropaj
     landoj, por ke ili povas esti memstaraj. Tamen merkataj
     reguloj devas malhelpi socialan kaj ekologian dumpingon.

6.4  Okcidenteuxropaj registaroj kaj firmaoj, investante en
     Mez- kaj Orient-Euxropo, devas konservi la medio- kaj
     social-normojn de siaj propraj landoj. La eksportado de
     mastrumada rubo samkiel de venenaj kaj radioaktivaj
     defalajxoj el la Okcidento en la Orienton kaj inversa
     devas esti malpermesata.

6.5  Devas esti malplektata la centrosxtate administrata
     ekonomio de Mez- kaj Orient-Euxropo kaj anstatauxigata
     per miksa ekonomio, kunmetitaj el diversspecaj formoj de
     proprieto. Por faciligi la planadon la komunumo devas
     reteni la kontrolon koncerne uzadon de la grundo.
     Enkondukendas flekseblaj kooperativaj kondicxoj pri
     proprietado por antauxenigi malgrandajn entreprenojn.
     Gravas ankaux la komunuma proprieto. Endas esti pli loka
     la proprieto por ebligi partoprenon de gelaboristoj kaj
     gecivitanoj. 

6.5  Kaze de la atomcentraloj nenia rekonstruado garantias
     adekvatajn sekurecnormojn. Tiuj reaktoroj devas esti
     malfunkciigataj surbaze de energiefikeco kaj energikon-
     servaj programoj.



-> Sekureco>

-> Komenco de la Gvidlinioj>