El Ĉinio

  • Foruzado de Resursoj (detala teksto ankoraux mankas)
    Cxu la planita ekspluatado de oleo-resursoj en la Flava Maro flanke de Japanio kauxzis la konflikton inter Japanio kaj la P.R.Cxinio ?
    (MW, 2005-04-18)
  • Tibeto-Memortago 1959-03-10
    Tajvano restu sendependa
  • 2005-03-12,11:00 Berlino, Maerkisches Ufer 54 (metro-stacio Jannowitzbruecke) Euxropa Menifestacio okaze de la levigxo de la tibeta popolo, 1959-03-10, okazos cxijare en Berlino. Parolos (i.a.): Ngawang Sangdrol,iama politika malliberulo, kiu trovigxis 19 jarojn en cxinaj gulagoj, kaj Harry Wu, cxina aktivulo pri la Homaj Rajtoj, kaj parlamentanoj. 1959 miloj tibetanoj manifestaciis antaux la Potala-Palasto kontraux la perfortajxoj fare de la cxinoj, kiuj invadis Tibeton 1949 ?? Sekve la politika kaj religia supera persono, Dalai Lamao, fugxis al Hindio. Post tio komencis periodo de severa subpremo kaj detruo de tibetaj kulturajxoj. La Tibeta Memortago estas por la suferintoj kaj senperforta rememoro, ke Tibeto ne estas vere "auxtonoma" provinco; sed kvazaux interna kolonio de P.R.Cxinio.
    Pro tio multaj urboj en Euxropo, 572 en Germanio, hisas la tibetan flagon je la urbodomoj.
    (lit, Badische Zeitung Freiburg, 2005-03-11) Tibeta simbolo en Berlino

  • La Popolkongreso de la P.R. Cxinio kunsidis kaj diskutis i.a. pri:
    Mortpuno: Profesoro Chen Zhonglin el Sichuan jam en la antaux PK rakontis la nombron de la jaraj oficialaj mortigoj (10.000!); li proponis amendon, ke cxiu verdikto de mortpuno devos esti konfirmita de la Supera Jugxkortumo. Tiam li estis "mutigita" - sed nun lia propono estis diskutita (mi ne scias, cxu sukcese).

    Alia pozitiva afero estis, ke Cxinio penas redukti la katastrofojn en la karbominejoj, kaj postuli pli bonan sekurec-teknikon.

    Malpli pozitiva estas, ke post la redono de la kolonioj Hongkongo kaj Macao al la PRCx, nur "mankas" Tajvano. Pro tio la PK prezentis legxproponon "kontaux la disfendigxo". Tio signifas militon, se Tajvano decidos plenan sendependecon. Nuntempe gxi celas al Tajvano; sed certe uzebla ankaux kontraux la strebado de plia auxtonomio (ekz-e en Tibeto, Turkestano, Interna Mongolio,..) de Cxinio. La burgxaj cxinoj fugxis al Tajvano sub Cxiang Kajsxek, kaj tie evoluigxis alia kulturo, pli demokratia ol en la komunista "cxeftereno".
    La nuna demokratia registaro favoras plenan sendependecon. La Kuomintang timas gxin.
    Dank' al la forta evoluigxo de la cxina ekonomio, la cxina armeo estis pli kaj pli armita; la budgxeto cxiujare altigita ecx pli ol la gxenerala ekonomia kresko; tiel ke post decido de tiu legxo minacus milito kontraux Tajvano.
    (MW laux raportoj de Georg Blume kaj Sven Hansen en "die tageszeitung", Berlin, 2005-03-04/09)
    rim de MW: Pro tio la dezirata, flanke de armilo-industrio, aboliciado de la armilo-bojkoto el EU al PRCx estas multflanke kritikata.
  • Homaj Rajtoj
    Homaj Rajtoj en Rusio kaj Cxinio