AVE-Dokumento: Bestaj Rajtoj

Internaciaj Bestaj Rajtoj (1977)

Antaukonsideroj

Pro tio, ke chiu besto posedas rajtojn,

Pro tio, ke malagnosko kaj malrespekto de tiuj rajtoj
rezultigis, ke homoj krimis kal daure krimas kontrau la naturo
kai la bestoj,

Pro tio, ke la agnosko de la rajto pri la vivo de la bestaj
specioj konsistigas la fundamenton de la kunekzistado de specioj
en la mondo,

Pro tio, ke speciomurdoj estas farataj de la homo kaj minacas
okazi plue,

Pro tio, ke la respekto de la homo al la bestoj ligighas kun la
respekto de la homoj inter si,

Pro tio, ke la edukado ekde la infanagho lernigu observi,
kompari, respekti kai ami la bestojn,

estas proklamata la jeno:

Art. 1: 

Chiuj bestoj estas denaske egalaj antau la vivo kaj ili
havas la samajn rajtojn pri ekzistado.

Art. 2:   

1. Chiu besto rajtas je respekto.

2. Kiel animala specio, la homo ne rajtas mortigi aliajn
animalojn nek ekspluati ilin malobservante tiun rajton; li
devas meti siajn konojn je la servo de la bestoj.

3. Chiu besto rajtas je prizorgado kaj protektado fare de
la homo.

Art. 3: 

1. Neniu besto suferu perfortajhojn au kruelajhojn.

2. Se necesas buchado de besto, ghi estu tuja, sendolora
neangoriga.

Art. 4:

1. Chiu besto el sovagha specio rajtas vivi en sia propra
medio natura, tera, chiela au akva, kaj ghi rajtas naski.

2. Chiu senliberigado, ech edukocela, kontrauas tiun rajton.

Art. 5:    

1. Chiu besto el specio, kiu tradicie vivas en la homa medio,
rajtas vivi kaj kreski lau la ritmo, viv- kaj liberkondichoj de
sia specio.

2. Chiu modifo de tiu ritmo kaj de tiuj kondichoj pro
profitavidaj celoj kontrauas tiun rajton.

Art. 6.   

1. Chiu besto, kiun la homo elektis kiel kompanon, rajtas je
launatura vivodauro.

2. Forlaso de besto estas kruela kaj humiliga ago.

Art. 7:  

Chiu laborbesto rajtas je konvena limigo de la labordauro kaj de
ties intenseco, je refreshigaj nutrado kaj ripozo.

Art. 8: 

1. La peranimala eksperimentado, kiu implicas fizikan kaj
psikologian suferojn, malakordighas kun la bestaj rajtoj, chu
temas pri medicina, scienca, komerca au pri kiu ajn alia
eksperimentado.

2. Anstatauaj teknikoj estu uzataj kaj disvolvataj.

Art. 9: 

Kiam besto estas bredata konsumocele, ghi estu nutrata,
loghigata, transportata kaj buchata sendolore kaj senangore.

Art 10:   

1. Neniu besto estu ekspluatata kiel porhoma amuzajho.

2. La elmontrado de bestoj kaj la spektakloj kun ili
neakordighas kun la digno de la bestoj.

Art, 11: 

Chiu ago, kiu rezultigas nenecesan mortigon de besto, estas
biologia murdo, t.e. krimo kontrau la vivo.

Art. 12:

1. Chiu ago, kiu rezultigas mortigon de multnombraj sovaghaj
bestoj, estas genocido, te. krimo kontrau specio.

2. Polucio kaj detruado de la natura medio rezultigas
genocidon.

Art. 13: 

1. Chiu mortinta besto estu traktata kun respekto.

2. Scenoj, kie bestoj estas perfortataj, estu malpermesitaj en
kino kaj televido, escepte se ili celas atesti pri atenco
kontrau la bestaj rajtoj.

Art. 14:   

1. Chiuj organizoj pri protektado kaj savado de la bestoj
estu reprezentataj je registara nivelo.

2. Leghe la Bestaj Rajtoj estu same defendataj kiel la Homaj
Rajtoj.

Teksto adoptita de la Internacia Ligo de Bestaj Rajtoj (Londono, 21-23 septembro 1977) kaj oficiale proklamita de Unesko (Parizo, 15 oktobro 1978). La usona Kalifornio estas la unua shtato kiu agnoskis la Deklariacion.
(el Kontakto 1992, #128, p.4-5, red-o F.L. Veuthey)
 
  • Al la indekso de Dokumentoj
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
    Email: AVE (c/o M. Westermayer)