AVE estas kunlaboranta faka asocio de UEA ek de 1994.
En la jarlibro de UEA ni trovighas en la listo de la Fakaj Asocioj sub "Ekologio".
La "Agendo 21" kiu sekvis el la pintokonferenco en Rio de Janeiro (1992)
postulis dauropovecon sur chiuj niveloj de la shtata kaj civitana vivo.
Jam por la UK 1996 en Prago AVE postulis de UEA amendon al la UEA-Statutoj en la direkto de dauripoveco.
Konkreta propono (transdonita al UEA 1998-09-06):
Amendi la UEA-Statutojn per kroma punkto "A.3.d" (versio de 1980):
"eduki inter siaj membroj la konsciencon, ke iliaj agadoj devas akordi kun la principo de Dauripova Evoluo sur nia planedo"
Jen nova koncizigita argumentado de Ekomed en tiu direkto:
La homo kiel viva pensa & socie organiza materio estas parto & partnero de la biosfero.
La homo nuntempe tutmondige detruadas la biosferon per materiala elcherpigo & de la vivaj &malvivaj resursoj & de la sentoksigaj kompensopovoj de la biosfero, chefe de la naturo.
La aktuala situacio estas tia, ke la vivobazoj de la homaro estas mortige endangherataj & tiel, ke
Sciencistoj jam parolas pri “pasinta futuro”.
Spite al chi ekkonoj &la mediokrizo & la justecokrizo akrighadas.
Komunikado de la monda komunumo ghis nun estas favoranta parto de chi homfaritaj krizoj & la lingva diverseco samkiel la “biologia” diverseco kiel tuto pliighe minacatas.
Se Esperanto lau la Rezolucio de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto (Roterdamo 2008) volas alpreni rolon en “pli efika & justa komunikado rea la mondo”, ghi kiel imanente ekologia
Komunikilo devas oficiale identighi tia kontraste al etnaj lingvoj & praktikighi tia laueble kongrue kun ekologiaj kriterioj, chefe tiun de dauropov(ec)o.
Por helpi solvi & la pormedian & la porsocian krizojn de chi Planedo estas ja nur racie por la mondo utiligi Esperanton & por la oficiala Esperanto-movado utiligi la propran eko-identecon
Kadre de dauropov(ec)a evoluigo.
EKOMED
D-ro med Wolfgang GUENTHER
AP 270 – c/Esperanto, 3
03170 Rojales (Alicante)
Hispanio
Wolfgang Guenther