AVE - aktuale 2012-01-29
Ghenerala informo pri la Asocio de la Verduloj Esperantistaj (AVE)
Agendo por AVE 2012:
2012-03-27/ 04-01
Tutmonda Verdjunula kaj Verda Kongresoj , Dakar, Senegalo,
kie aktivas verda partio: Fédération Démocratique des Ecologistes du Sénégal (FEDES)
Dakar 2012 - Verdaj Kongresoj
2012-07-16/20 Galway (Galivo) EEU-Kongreso kun publika kunsido de AVE.
retejo de EEU,
EEU-kongresa pagharo
2012-07-28/08-04 Gresiljono: Alternativa semajno kun verd-politika seminario de AVE
La "Alternativa Semajno" celas kunvenigi ?ian alternativon: vegetaranoj kaj
bestoprotektantoj, verda kaj ekologia movado, migrantoj kaj biciklantoj por
aplikado de la eko-turisma; la kampada tereno taugas ankau por naturistoj.
Nia aktiveco: eko-turismo, prelegoj pri ekologiaj temoj, tradukado, diskutoj.
Gresiljono
2012-07-28/08-04 Hanojo: UK de UEA eble sen kunsido de AVE ?
2012-08-11/18 SAT-Kongreso en Jalta - AVE kunlaboras kadre de la Ekologiista Frakcio de SAT.
Aliaj seminarioj, kongresoj .. rilate al ekologio, politiko ...
2012-09-14/16, Herzberg/Harco, je la 14-a: Ekologia kaj historia migrado & trajnvetruado al la Brocken;
laborgrupo por la traduko de la informaj tekstoj pri la Nacia Parko Harz (harc) en norda Germanio:
IC-Herzberg.de
jam okazis:
2011-09-11/18, Prago & Dobrichovice EKOTUR (ekologia turismo):
kava-pech.cz
2011-09, Herzberg/Harco, laborgrupo por la traduko de la informaj tekstoj pri la Naturparko Harco en norda Germanio:
IC-Herzberg.de
Vizitu la Arkivon - por la okazintaj.
Pri AVE & Celoj: La Asocio de Verduloj Esperantistaj estas malgranda Ne-Registara Organizajo.
AVE-membroj parolas Esperanton kaj estas Verduloj (membroj au simpatiantoj de Verdaj Partioj) kaj
favoras ekologian, socialan, pacan kaj viv-subtenan politikon.
AVE pensas pri la tuta mondo; niaj membroj agas surloke.
Ni celas informi niajn geamikojn en politiko kaj en Ne-Registaraj Organizajoj pri la avantagoj
de Esperanto kaj ni informas niajn esperantistajn geamikojn pri la neceso de Verda Politiko.
Nia nova diskutlisto (pro politikaj kauzoj ne plu ce Yahoo).
Por aligi bonvolu viziti: lists.riseup.net/www/info/verduloj
Kaj alklaki "subscribe" - poste vi ricevos ret-mesagon (en la angla),
poste vi devus resendi konfirmilon (por konfirmi, ke vi intence alighis).
Historio de AVE: AVE estis fondita 1984 en Liège (Belgio) okaze de la unua renkontigho de la
Europaj Verdaj Partioj. El la fondintoj: Christopher Fettes (AVE-NOvajoj > redaktoro de AVENO),
Jean-Claude Thumerelle, (unua sekretario gis 1991), Maire Mullarney (mortis 2008), W. Guenther,
Ute Haas, Emilo Mas (red-o de Sunradioj 1 (= Aveno 6), k.a. .
1991 okaze de la unua europa kongreso de la Verdaj Partioj en Zuriko - kun interpretado de la
chefaj prelegoj en Esperanton fare de Claude Piron kaj Farjon de Lagatinerie,
kaj dank' al niaj geamikoj el Francio kaj la svis-verda kongres-organizanto Hans Beat Schaffner.
Tiam Manfred Westermayer transprenis la agadon de AVE-sekretario de Emilio Mas.
Dum la AVE-kunsido en Gotenburgo, UK 2003, majoritato aklamis la ne-formalan statuson de AVE.
Stukturo de AVE: AVE gis nun estas nura reto da homoj; estas neformala asocio do, sen plena demokratio.
La sekretario estas la afergvidanto. "Estraro - sekretario:"
"Estraro - verdaj partianoj: George Sossois kaj Michael Leibman"
Provizoraj Komitatanoj (alfabete)
" -Britio, Irlando, Europo: Christopher Fettes kaj Daithi Healaithe" ,
" Afghanio-Arabio: K. Sayadpour" ,
" Australio, Oceanio: Sandor Horvath " ,
" Junuloj: J.Noe" ,
" Junuloj: Martin.Minich"
"Mediteraneo, EU: G. Rinaldo" ,
" Norda Ameriko: Miko Sloper ",
" Rusio: Oxana Burkina"
" Suda Ameriko, Sano: Sandra Burgues " ,
" Suda Afriko: Magali von Blottnitz" ,
" UEA: Renato Corsetti "
Kunlaboro: AVE kunlaboras kun UEA kaj SAT, krome kun diversaj organizajoj
kiel ekz-e la "Federacio de la Europaj Verdaj Partioj" kies "Gvidlinioj"-n ni tradukis.
Kaj ni tradukis la "Carton de la Tutmondaj Verduloj", kiu estis decidita en aprilo 2001 en
Canberra (AU) okaze de la Unua Tutmonda Kongreso de la Verdaj Partioj ([en]: Global Greens).
Agado: Char AVE vivas de la ligo inter la membroj, ni shatas ricevi de vi informojn,
rilate al verda politiko en via lando por eble publikigi ilin en Aveno, nia bulteno.
Kaj ni tradukas gravajn tekstojn el/de/por la Verdaj Partioj kaj Verda Movado.
Ghi servas por reciproka informo. Intershangho de opinioj pere de interreta Diskutlisto Verduloj:
por alighi, bonvolu viziti: http://lists.riseup.net/www/info/verduloj
Niaj temoj:
Ekologio, Sociala Justeco, Homaj kaj Bestaj Rajtoj,
Milito kaj Paco, Konfliktsolvado pere de nemilitaj agadoj.
AVE dissendas informojn rete, kaj la AVE-NOvajhojn unufoje jare (average).
Temoj de komuna aktiveco de AVE:
: besto-protekto, ekz-e preventi torturojn je tenado kaj transportado;
: helpi regajni la Aral-Maron en Centra Azio; ni subtenis projektojn de arboplantado por
senpolvigi la aeron kaj por bona kvalito de la trinkakvo; ni eldonis broshureton.
Bedaurinde la germana NROn "Aralsee-Hilfe" rezignis, car ne eblis bone kunlabori kun la uzbeka
registaro. Ni gratulas al la sukcesa agado de Kasahhio revivigi la nordan parton de la Aral.
: ni subtenas la projektojn "Mazingira Salama" de Mramba Simba, http://www.kono.be/mazingira/
: informo pri kaj tradukado de gravaj tekstoj de la Verda Movado;
la tekstoj sur nia retejo - kaj havebla e-poste au papere (+sendokostoj):
Politikaj Gvidlinioj de EFVP, 1994, (16 pagoj) - ne plu aktualaj
Charto de la Tutmondaj Verduloj, 2001, (12 p., 2 EUR)
Ekologiaj-Impostoj (4 p.),
Paco-Politiko (3 p.)
Civila Krizo- kaj Konflikt-Solvado (2 p.)
Ghenerala Konvencio pri la Komerco en la Servoj (2 p.)
Europa Manifesto de la Verdaj partioj, 2004 (3 p.)
Programo de la Europa Verda Partio, 2006, (16 p., 2 EUR)
Ekologio de la Homo, Sokolev, tradukis T. Auderskaja, 1996/2008, (51 p., 5 EUR)
La Verdula Libro (de la Verda/EFA Frakcio en la EP (2004-2009)
100 Bonaj Argumentoj kontrau la Atomenergio (sur nia retejo - kun multaj ligiloj)
Por membrigi al AVE vi ne devas esti membro de iu Verda Partio,
sed vi devus akcepti niajn "Celojn" kaj la verd-politikan filozofion.
Bonvolu informi AVE se vi aktivas (pli au malpli) en iua ajn NRO au partio por nia statistiko.
Se vi povas, estus bone membrigi en Verda Partio de via lando - se gi ekzistas
(kelkfoje gi havas alian nomon); au kunfondi gin, se tio eblas.
Tamen la cefa celo de via membrigo ne estu por propagandi Esperanton.
En 2010 pere de AVE ligigas c. 320 membroj kaj simpatiantoj.
Gejunuloj de AVE renkontighas kutime je IJK, aliaj renkontighoj eblas, se iu mem organizas
ghin kunlabore kun la sekretario.
Kotizo:
La mono estas por la UEA membreco kiel faka asocio, UK-salonoj, aliaj renkontejoj
kaj por dissendo de la papera Aveno (unufoje jare).
La membro-kotizo estas libervola (do, se vi ne povas pagi - ne necesas).
Ni proponas 5 EUR; de malpli-richaj landoj (au homoj) 2 EUR.
Bonvolu pagi la kotizon kaj donacojn por AVE prefere al nia UEA-konto: avex-z
Se vi ne estas membro de UEA, vi tamen povas transpagi al nia konto kun la rimarko:
"via nomo, por AVE, UEA-konto: avex-z"; kaj Tutmonde al la post-konto de UEA en Nederlando:
IBAN: NL24PSTB0000378964, BIC/SWIFT: PSTBNL21
AVE-sekretario:
Mi mem naskigis 1947, kemiisto (laboris ce farmacia entrepreno je kampo de spektroskopio),
vivas kun edzino apud Freiburg/Breisgau (sudokcidenta Germanio); ni havas tri gefilojn.
Nia familio aktivas en la germana partio "Buendnis 90/ Die Gruenen" (Verduloj).
> Kiel sekretario de AVE mi invitas vin elkore, partopreni en AVE por intersangi spertojn
kaj opiniojn; kaj por influi niajn ne-esperantistajn geamikojn
kaj kolegojn en ekologio-socialaj (verdaj) partioj au NRO-oj.
Amike salutas Manfred Westermayer
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) - sekretario
Kandelstr. 62, D-79194 Gundelfingen
rete: ave@verduloj.org ; retejo: verduloj.org
:) Mi preferas simplan tekston "ch..u, cx...ux, NHA", au RTF-formaton.