Verda Libro 2009


#13 Purigi la planedon


La produktado de kemiaĵoj estas konstante pliigita. Multaj el ili estas verŝajne danĝeraj, sed neniu ĝuste scias, ĉar ĝis 2007 informoj ne estis haveblaj pri la efikoj al la ekologio* de la 100 000 substancoj, kiu eniris la EUan merkaton antaŭ 1981. La nova EUa Reguligo pri Registrado, Taksado kaj Permeso de Kemiaĵoj (ReTaPeK) povus kompensi ĉi tiun situacion. Tamen, pliaj plibonigoj de ReTaPeK necesas por certigi la efikan protekton de homoj kaj natura medio. Kiel unuan paŝon Verduloj volas ampleksan liston de substancoj kun tre alta koncerno, por plibonigi la informiĝo-rajton de konsumantoj kaj faciligi anstataŭigojn.

*) Rim-o (AVE/mw): informoj ekzistis pri kelkaj mil da kemiaĵoj rilate la sanon al homoj kaj organismoj; sed la naturo estas kompleksa sistemo.


Enkonduko


Vivo sen homfaritaj kemiaĵoj en Eŭropo estas preskaŭ neimageble hodiaŭ. Ili ĉeestas en konsumantaj produktoj, la manĝaĵo kiun ni manĝas, la medikamentoj kiujn ni uzas, la aero kiun ni enspiras - estas apenaŭ iu flanko de nia vivo, kiu ne inkluzivas la uzon de kemiaĵoj.


En 1962 Rachel Carson dokumentis la danĝerojn de la senbrida uzo de DDT en “Silenta Printempo”, ŝia influega libro kiu malfermis niajn okulojn al la danĝeroj de troa uzado de kemiaĵoj kaj kondukis al restriktoj en la uzo de DDT por konservi la naturan medion.


Pli ol 40 jarojn poste tre malmulto ŝanĝiĝis, kaj la EUa alirmetodo pri kemiaĵoj – (aparte al) substancoj, kiu neniam antaŭe estis en la natura medio - restis senbrida, grandskala eksperimento per la medio kaj homa sano. Ili estis konsiderataj sendanĝeraj, se ne estis sufiĉe scienca pruvo montranta gravan riskon - la malo de la antaŭgarda principo konservita en la Traktato ekde 1987. Tamen multaj kemiaĵoj estas danĝeraj, eĉ tre danĝeregaj. Ili povas esti kancerogenaj kaj venenaj al reproduktado aŭ difekti nian endokrinan sistemon, kiu estas decida por la sano kaj funkciado de la korpo. Ili povas amasiĝi en korpoj, kaj homaj kaj bestaj*, kaj estas trovitaj en ĉiuj anguloj de la terglobo, malproksime de tie, kie ili estis liberigitaj.

*) rim-o AVE/mw: ne nur bestoj sed ĉia vivantaĵo.


Sekve, en provo trakti ĉi tiun situacion, en 2003, la Komisiono proponis reguligon Registri, Taksi kaj Permesi/Sankcii Kemiaĵojn (ReTaPeK), pritrakti la problemon de neelprovitaj kemiaĵoj surmerkatigitaj. La Verduloj samopiniis pri la alirmetodo, kiu esence retroirigis la ŝarĝon de pruvo - estas nun tasko de la industrio pruvi la sekurecon de la kemiaĵoj, kiujn ili volas uzi, anstataŭ ol aŭtoritatoj devus pruvi, ke ili estas ne sekuraj - sed konsideris ke la originala propono estis tro malforta. En 2006 fine de unu el la plej polemikaj kaj sentemaj dosieroj de la leĝdona periodo 2004-2009, aperis kompleksa verko da leĝaro, plena je esceptoj kaj malfortaj postuloj, kiu lasis multajn kontroversajn/kontraŭdirajn aferojn nesolvitaj. Verduloj kredas, ke gravaj plibonigoj necesas en ReTaPeK por certigi baldaŭan kaj efikan protekton de homa sano kaj natura medio.



Kernaj faktoj kaj ciferoj


La uzo de kemiaĵoj pliigis draste dum niaj vivdaŭroj - la produktado de industriaj kemiaĵoj pliiĝis je 31% inter 1995 kaj 2005 dum la Malneta Enlanda Produkto (MNP, en: GDP) pliiĝis je 25%. Kemia produktado estis ĉirkaŭ unu miliono tunoj jare en la 1930aj jaroj, sed ekde tiam saltis al 400 milionojn tunojn, kaj danĝeraj kemiaĵoj probable reprezentos la plejparton de la produktado. Antaŭ 1981, ne estis EUa postulo al taksado de kemiaĵoj antaŭ ilia enkonduko en la merkaton. Aktuale ekzistas 100.106 kemiaĵoj kiuj rajtas esti uzataj ne elprovite. La “reguligo de ekzistantaj substancoj" de 1993 identigis 141 de ili kiel “prioritataj substancoj”, kiuj estu ekzamenotaj sed ĝis nun, sole dek tri kemiaĵoj estis malpermesitaj rezulte de tio. ReTaPeK (en:REACH) alvokas por la registriĝo de kemiaĵoj produktitaj aŭ importitaj en kvantoj super unu tuno jare, kun dateno-postuloj kaj raporto-datoj determinitaj laŭ ilia produktado-volumeno, proprecoj kaj/aŭ uzado. Aliaj kernaj kolonoj de ReTaPeK devus esti la rajtigo-sistemo, kiu teorie devus estigi la progresan anstataŭigon de “substancoj de tre alta koncerno” kiuj ne estas adekvate kontrolitaj, se taŭgaj alternativoj estas identigitaj. Anekso al la reguligo enhavas liston de pli ol 800 substancoj kiuj plenumas la kriteriojn de substancoj de tre alta koncerno, ĉar ili estas kancerogenaj, mutagenaj, aŭ toksaj al reproduktado (KMR, en: CMR). Persistaj, bioakumulativaj kaj toksaj (PBT) kemiaĵoj ankaŭ falas en la kategorion de tre alta koncerno. Tamen, ĝis Aprilo 2009, la Komisiono metis nur 15 substancojn sur la kandidato-listo, la unuan "eniranton" en la rajtigo-sistemon, kaj nur 7 de ili estis proponitaj esti prioritatigitaj por eblaj restriktoj sub la rajtigo sistemo. Ĉi tio grave demandigas la efikecon de la rajtigo sistemo.


Sekvoj de Neago


Ago de la Komunumo en la fako de kemiaĵoj estas farita sub la interna merkato-kondiĉoj de la Traktato- Artikolo 95. Decidoj estas farataj per kundecido de la EP kaj Konsilio, kaj ĉi lasta voĉdonas per kvalifikita plimulto. Sekve ReTaPeK, kiel ĉia siatempa kemiaĵo-leĝaro, estis adoptita sub aranĝoj de la la interna merkato uzante la kundecidan proceduron. Rezulte de ReTaPeK, tamen estontaj decidoj rigardante kemiaĵojn estos farataj de komitata proceduro sub kiu la Parlamento ne havas decido-rajtojn kaj nur limigitajn kontrol-rajtojn.


Green Achievements 2004-2009


Nanomaterialoj

Ĉi tiuj etetaj materialoj eble havos iujn mirindajn proprecojn en diversaj kampoj sed ilia specifa naturo ankaŭ povas prezenti gravajn problemojn, kiuj estas nur malforte taksitaj. Verduloj konvinkis la EPon adopti pozicion ke oni bezonas korekti la mankon da kondiĉoj en Komunuma leĝaro specifaj al nanomaterialoj, kaj ke la Komisiono devas revizii la tutan rilatan leĝaro en la daŭro de du jaroj, por certigi ke la uzado de nanomaterialoj estas sekuraj. Ni ankaŭ enmetis specialajn kondiĉojn koncerne etikedadon kaj la uzadon de nanomaterialoj en la revizio de la direktivo pri kosmetikaĵoj.


Infanludiloj kaj PVK/PVC-moligiloj

Verduloj gajnis longan batalon kiam la Konsilio finfine konsentis malpermesi la uzon de ftalatoj moligi PVK (en: PVC) en infanaj ludiloj. Tri ftalatoj, kiuj estas toksaj al reproduktado estis malpermesataj en ĉiuj ludiloj, dum aliaj tri, konsideritaj iomete malpli danĝeraj, estis malpermesataj en ĉiaj ludiloj, kiujn infanoj povas meti en sian buŝon.


Farbaĵ-forigiloj

Diklorometano estas kancerogena kemiaĵo kun narkotika efiko. Ĝi forvaporiĝas ekstreme rapide, kaj povas estigi perdon de konscio kaj eĉ morton. La Verduloj gvidis la batalon en EP por malpermesi la uzon de diklorometano en farbaĵforigiloj ne nur por konsumantoj, sed ankaŭ por profesiaj uzantoj. Malplimulto en Konsilio blokis plenan malpermeson por profesia uzo, sed pro la insisto de EP, la kondiĉoj permesantaj al membroŝtatoj permesi escepton de la malpermeso por profesia uzo estis pliseverigataj. Krome, industria uzo estas pli strikte reguligita.


Perfluorizitaj substancoj

Ĉi tiu estas relative nova klaso de substancoj, kiuj estas ĝenerale uzataj en konsumaj produktoj kaj procezoj. Tamen, almenaŭ kelkaj subklasoj el ili estas tre persistaj, tre bioakumulaj kaj tre venenaj al homoj kaj la faŭno, kia PFOS. Gvidita de la Verduloj EP atingis pli ampleksan forigan fazon pri PFOS, permesante ilian uzon nur por esencaj uzoj, por kiu neniu pli sekura alternativo estas jam havebla. Ĉi tiuj esceptoj estu reviziendaj kiam pli sekuraj alternativoj estas haveblaj. Ankaŭ pro iniciato de la Verduloj, la Komisiono devis revizii la riskojn okazigata de rilata familio de perfluorizitaj kombinaĵoj: (PerFluroroOrganikaAcido, PFOA.


Bromhavaj flamiĝ-bremsiloj

En 2003 EU malpermesis la uzon de du grupoj el ĉi tiuj kemiaĵoj en elektra kaj elektronika ekipaĵo. Tamen, en 2005, la Komisiono (misŭzis la komitatajn regulojn por adopti escepton por unu grava bromhava/ bromizita flamiĝ-bremsilo (“DekaBDE”) en 2005, kontraŭ la deklarita pozicio de la Parlamento kaj sen kvalifikita plimulta subteno de Konsilio. La Verduloj tute malkonsentis pri tiu escepto kaj konvinkis/persvadis EP-on defii la agon de la Komisiono ĉe la Eŭropa Justica Tribunalo pro superirado de ĝiaj kompetentecoj en la komitata proceduro, kio kondukis al la adopto. La Tribunalo plene samopiniis kun la EP kaj, de Julio 2008 ĉi tiu flambremsilo estas denove malpermesata.



Kion Verduloj volas


a. Ampleksa kandidato listo de substancoj de tre alta koncerno por anstataŭigo kaj/aŭ konsumanto-rajto scii

Ĉiuj substancoj kiuj estas KMR, PBT, tre persista kaj tre bioaccumulativa (tPtB, en: vPvB) aŭ kiuj estas de ekvivalenta koncerno devas esti metataj sur la kandidato-liston de substancoj de tre alta koncerno, se ilia uzado povas estigi eksponadon de laboristoj aŭ konsumantoj, aŭ rezultigi je eligo kaj perdoj en la naturan medion. Ĉi-tiu estas decide grava por efike efektivigi la rajton de konsumantoj esti informita pri tiaj substancoj se tiu estas en artikloj, provizante ampleksan deirpunkton por rajtigo cele al ilia anstataŭigo, kaj sperti almenaŭ minimuman informon pri tiaj substancoj en importitaj varoj.

b. Adekvata PBT kaj tPtB Kriterioj

Unu el la prioritatoj de ReTaPeK estos pritrakti PBT kaj tPtB substancoj. Tamen, la aktualaj kriterioj por identigi tiajn substancojn estas tro restriktaj kaj tial grave neperfektaj, ĉar ili ignoras gravajn aferojn, tiel ke tro malmultaj substancoj estos inkluzivataj. Verduloj insistas ke la kriterioj estu reviziitaj por certigi adekvatan identigon de ĉiuj PBT kaj tPtB substancoj en ReTaPeK kaj alia rilata Komunuma leĝaro kiu dependas de ReTaPeK.

c. Anstataŭigo de Substancoj de Tre Alta Koncerno

Verduloj insistas kiuj ĉiuj substancoj de tre alta koncerno devas esti anstataŭigataj per pli sekuraj alternativoj ĉiam, kiam ili ekzistas.

d. Importitaj Artikloj - La kondiĉoj de ReTaPeK pri importitaj artikloj estas reviziendaj por certigi, ke ili estas traktataj same kiel varoj fabrikitaj en EU

e. Besto-Testado - Devas esti plena efektivigo de la postulo anstataŭigi bestotestojn per alternativoj, kiuj ne uzas bestojn, kie ajn tiaj alternativaj testoj aŭ elprovaj strategioj estas haveblaj.

Danĝeraj kemiaĵoj

Ĉiuj halogenizitaj flambremsiloj kaj ankaŭ PVK (en: PVC) estu stadie finigataj en elektra kaj elektronika ekipaĵo.


Nanomaterialoj

Ĉiuj postuloj koncerne nanomaterialojn inkluzivitaj en la EP-rezolucio devas esti efektivigataj, inter kiuj estas klara reguliga kaj politika kadro (konsistanta leĝdonaj kaj aliaj kondiĉoj), kiuj reflektas la specifajn karakterizaĵojn de nanomaterialoj, kaj revizio flanke de la Komisiono de ĉia leĝaro en la daŭro de du jaroj por certigi sekurecon por ĉiuj aplikoj de nanomaterialoj en produktoj kun potencialaj efikoj al sano, ekologio aŭ sekureco dum ilia vivociklo.



The Greens in the European Parliament


Konsilisto pri natura medio:

Axel Singhofen, tel: 0032 2 2842836, axel.singhofen@europarl.europa.eu


Referencoj:

Natura medio de Eŭropo - La 4a taksado.

Stato de la medio, raporto 1/2007.


Al Informosistemo pri Eŭropaj Kemiaĵoj: enketa raporto pri monitoradaj aktivecoj pri kemiaĵoj en Eŭropo


Navigado tra ReTaPeK, aktivula gvidlibro pri uzado kaj plibonigado de la nova EUa kemiaĵo-leĝaro:


Nevidebla ŝarĝo: bonaj kialoj por forigi PBT-kemiaĵojn.


Utilaj retejoj:


EU retejo pri publika sano kaj kemiaĵoj.


EU retejo pri la natura medio kaj kemiaĵoj.


WWF

Amikoj de la Tero - retejo pri kemiaĵoj.

Verdpaco Eŭropo - retejo pri kemiaĵoj.


Internacia Kemio-Sekretariato.

Eŭropaj sindikatoj.

Eŭropa Konsilio de la Kemio-Industrio.



Terminologio / Mallongigo:

DDT: Diklorodifenil-trikloroetano

KMR: Kancerogenaj, mutagenaj, aŭ toksaj al reproduktado, en: CMR

PBT: Persistaj, bioakumulativaj kaj toksaj

PFOS: Perfluoroktansulfonato

PVK: Polivinil-klorido, en: PVC

ReTaPeK: Registrado, Taksado kaj Permeso de Kemiaĵoj, en: REACH

tPtB: tre persista kaj tre bioaccumulativa, en: vPvB

Returni al la indekso: