Verda Libro 2009


#11 Enmigrado kiel oportuno


Eŭropo bezonas enmigradon. Ĝi ankaŭ havas moralan devon provizi azilon al tiuj kiuj bezonas. Verduloj deziras malfermajn mekanismojn por migrantoj eniri kaj labori laŭleĝe, kaj koherajn efikajn azilprocedurojn kiuj havas en sia kerno humanitaran traktadon. Kiel unuan paŝon EU agnosku sian bezonon je migrantoj kaj donu al laŭleĝaj enmigrintoj la samajn rajtojn kiel al EUaj enloĝantoj, kaj integru internaciajn homajn rajtojn en venontajn reviziojn de la azilleĝaro.



Enkonduko


Enmigrado estas disputiga temo, sed la Verduloj ja kredas ke enmigrado estas ŝanco kaj kiam administrita respondece, estas gajn-gajna situacio por ĉiuj. Ĉiam pli agnoskiĝas, ke por Eŭropo migrantaj laboristoj kun ĉiaj kapabloniveloj estas ekonomia neceso pro la maljuniĝo de nia loĝantaro kaj pro nia Lisbona celo fariĝi la plej dinamika kaj konkurencopova sciobazita ekonomio en la mondo.


Migrado ekzistis tra la tuta historio kaj estas tutmonda fenomeno, en kiu EU-civitanoj partoprenas. La rajto je libera moviĝo estas homa rajto kiel konservita en la UN-a Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj de 1948. Migrado helpas evoluigon: migrintoj formas kaj formos kulturojn kaj sociojn kaj alportas scion kaj kapablojn.


Verduloj volas, ke EU kaj membroŝtatoj agnosku nian bezonon pri, kaj rekonu la kontribuon de migrintoj, kaj estigu klarajn mekanismojn al ili por eniri kaj labori laŭleĝe. Ne estos redukto al neregula (kontraŭleĝa) migrado ĝis ekzistas mekanismoj por laŭleĝa migrado. Restriktaj enmigrado-politikoj eble donas al civitanoj falsan senton de sekureco, sed ili pliigas premon ĉe eksteraj landlimoj, pliigas senŝirmecon kaj promocias hom-ŝakradon kiel profitodonan entreprenon.


Estas klara diferenco inter azilo kaj migrado. Migrinto estas persono, kiu serĉas, laboras aŭ laboris en lando ekster sia propra. Rifuĝinto estas persono, kiu serĉas rifuĝon en alia lando rezulte de milito aŭ perforto aŭ timas turmentadon pro “raso, religio, nacieco, politika opinio aŭ membriĝo en aparta socia grupo”. Individuo kiu serĉas esti agnoskata kiel rifuĝinto estas azilopetanto ĝis ties peto por rifuĝo estas akceptata. Azilpetantoj havas rajtojn konservatajn de la UN-a konvencio de 1951 kaj la protokolo de 1967 rilate la statuson de rifuĝintoj. EU havas laŭleĝan kaj moralan devontigon respekti la rajtojn kaj provizi azilon al rifuĝintoj, kiuj estas senŝirmaj kaj vere en danĝero.



Kernaj faktoj kaj ciferoj


Eŭropo bezonas enmigradon. Laŭ la Komisiona Politika Plano de 2005 pri Laŭleĝa Migrado, sciante demografiajn projekciojn de migrado kaj maljuniĝo, estos 20 milionoj malpli da laboristoj en la EU-25 en 2030. Laboraj kaj kapablaj nesufiĉoj jam videblas en kelkaj sektoroj, kiaj konstruado, instruado kaj kuracado. EU bezonas pli da laboristoj ĉu alte, meze aŭ malalte kvalifikitaj. Cetere migrado faciligas evoluigon kaj redukton de malriĉeco eksterlande - oni taksas, ke en 2004, migrintoj en la EU sendis 18,7 miliardon da eŭroj (“laborista monsendaĵo”) al landoj ekster EU kaj tutmonde. Laboristaj monsendaĵoj reprezentas la duavice plej grandan fonton de eksteraj financoj por evolulandoj, post eksterlanda evoluiga helpo.


Kvankam diferenco inter migrado kaj azilo estas klara, estas ankaŭ iom da interrilatiĝo. Ekologie trudita migrado pliiĝas, precipe rezulte de klimatŝanĝiĝo. Aldone naturaj katastrofoj kaj klimatŝanĝiĝo estigis pli da rifuĝintoj ol ajna alia faktoro; 60% el la rifuĝintoj estas rifuĝintoj pro ekologiaj kaŭzoj kaj oni taksas, ke grava nombro da ekonomiaj migrintoj estas efektive ekologiaj rifuĝintoj.



Sekvoj de neago


Ŝancoj de enpostenigo en EU estas forta alloga faktoro por migrado. Nuntempe iuj migrantoj alvenas, trovas laboron kaj restas super la daŭro de siaj turistaj vizoj. Ili kontribuas al la ekonomia produktado en EU sed estas senŝirmaj pro sia neregula statuso. Se ni daŭrigas ne provizi laŭleĝan eniron por la celo de enpostenigo, ĉe aŭ antaŭ la momento de eniro, estos pliiĝanta nombro da migrantoj, kiuj alvenas sed restos pli longe ol la vizo permesas. Se ne estas metodo por reguligi ilian statuson post ilia alveno, ni havos kreskantan nombron da neregulaj enmigrintoj, kiuj estiĝos vundeblan subklason, kiu estas ekspluatata de dungantoj, ne povas aliri sanservojn kaj estas viktimo de bagatela krimo. Ili ne petos helpon de respondeculoj pro timo malkaŝi sian neregulan statuson. Cetere, ili ne emas forlasi EUon pro timo ne plu povi reeniri, tiele pliigante la loĝantaron da senŝirmaj neregulaj migrintoj. Finfine kriminaligo akcelas neregulan migradon kaj ŝakradon kaj pliigon de la nombro da migrantoj provantaj atingi EUon per ia ajn (ofte danĝera) maniero.



Farebleco en la EUa Kadro


La Amsterdama Traktato de 1999 donis al EU la kompetenton evoluigi komunan EUan azilon kaj enmigradan politikon, surbaze de kvar kernaj elementoj: partnereco kun landoj de deveno, komuna Eŭropa azilpolitiko, justa - se ne egala - traktado de trialandaj civitanoj kaj efika komerca administrado de migradaj fluoj (ekz-e FRONTEX, la EUa agentejo por landlimkomerca administrado kaj la Informosistemoj pri Vizo kaj Schengen - VIS kaj SIS). La EP havas kundecidan potencon, t. e. egalaj decidofaraj potencoj same kiel la Konsilio (QMV sub Kolono I (en: Pillar I) kaj unuanimeco sub Kolono III), en proceduroj pri vizoj, azilo kaj enmigradopolitiko por kontraŭbatalado de neregula enmigrado kaj neregula restado. En aferoj pri laŭleĝa enmigrado (enmigrado por la celoj de dungado), la Konsilio agas unuanime; la Parlamento estas konsultata sed la Konsilio ne estas devigata integrigi la Parlamentan pozicion je leĝdonado. Membroŝtatoj tenas la kompetenton decidi, kiom da migrintoj allasi en sian propran landon. Pli praktike, konsiderante ke plej multaj EUaj membroŝtatoj kunhavas landlimojn, estas pli logike por membroŝtatoj kunlabori por kune trakti migradajn aferojn.



Verdulaj atingoj en 2004-2009


Plilarĝigi la enmigradan debaton

La Verduloj plilarĝigis kaj ŝanĝis la fokuson de la debato pri la batalo kontraŭ neregula enmigrado per reliefigo de la sekvoj de neago. Danke al niaj penoj estas hodiaŭ ĝenerale agnoskite, ke ni ne povas efike trakti neregulan migradon, se ni ne provizas mekanismojn por laŭleĝa migrado - dungado estas tro forta alloga faktoro por migrado.


Kohereco inter EUa evoluigaj kaj eksteraj politikoj

La Verduloj verkis EPan raporton, sternante la vojon sekvendan por certigi koheran pritrakton de evoluigaj kaj eksteraj politikoj. EUaj komercaj kaj eksteraj politikoj nekonscie promocias migradon, ĉar ili ofte marĝenigas evolulandojn tiel ke migradon oni rigardas kiel la nuran elirejon. Ekzemple fremdaj (de industrilandoj) fiŝkaptaj ŝipoj kaj metodoj estas pli efikaj ol tiuj en evolulandoj kaj estas ekzemploj, ke ni kaj aliuloj kaptas tiom da fiŝoj en iliaj maroj, ke lokaj fiŝkaptistoj spertas malfacilaĵojn kapti sufiĉe por si mem, devigante ilin migradi. Ĉi tio estas akompanata de tio, ke lokaj fiŝkaptistoj vendantaj fiŝojn al fremdaj merkatoj por pli altaj prezoj ol al la loka merkato, kio reduktas lokan investon kaj dungadon*.

Rim-o (AVE,mw): tiel oni tro-altigas la fiŝ-prezojn por la loka populacio.


Plibonigi azilleĝaron

Koncerne azilon la Verdulojn estas tre kritikaj al la Dublina Konvencio, kiu determinas la membroŝtatojn respondecaj pri pritraktado de azilpeto, tiele la Verduloj) kontribuas al la harmonigo de azilpolitikoj kaj al la garantiado de protekto konforme al internaciaj devontigoj. Ni estis respondecaj pri EPa raporto kritikanta la Komisionan takson de ĉi tiu konvencio: La Konvencio ne taŭgas por tiu afero, kaj eĉ pridubindas, ĉu ĝi necesas. Ni faris kelkajn rekomendojn, kiuj espereble estos adoptataj, kiam la Reguligo estas reviziata en 2009, ekz-e mekanismon, kiu haltigos translokigojn de azilopetantoj al membroŝtatoj, kiuj ne garantias plenan kaj justan traktadon de iliaj pretendoj.


Emfazi la homajn rajtojn kaj homan aspekton de migrado

Migrintoj kaj rifuĝintoj havas rajtojn kiel konservitaj de internaciaj kaj Eŭropaj homrajtaj konvencioj kaj ĉi tiuj devas esti respektataj. Ekzemple, ni pliigis la humanitaran aspekton de la mandato de FRONTEX, kiu promesas gvatadon de la EUaj eksteraj landlimoj. Ni insertis en EPan raporton la neceson por ilia mandato inkluzivi savon surmare, ĉar aktuale ili ne havas la devon savi boatojn kaj homojn minacataj de dronigo, kiam tiuj provas vojaĝi al EU.



Kion Verduloj volas


Integrigon de homrajtaj normoj en azilleĝaron

Okazos revizio de la Dublin-II- Reguligo, la Eurodac-sistemo por komparo de fingropremaĵoj por Dublin-II kaj la Direktivo preskribanta minimumajn normojn por la akcepto de azilopetantoj. Verduloj volas ĝian/ilian revizion tiel, ke ili liveras altkvalitan decidofaradon, kiu rekonas homajn rajtojn laŭ la internacia juro, kiaj estas la rajto esti apud sia familio, la rajto je privateco kaj garantii pledajn procedurojn. Verduloj ankaŭ forte aprobas la proponitan azilagentejon, kiu povas helpi liveri altkvalitan sistemon.


Sendependa ekzamenado kaj monitorado de FRONTEX-aj aktivecoj

Aktuale mankas kontrolo pri la laboro de FRONTEX. Aldone, Verduloj volas daŭrigi la klopodon certigi, ke la mandato de FRONTEX estas pli ekvilibra kaj inkluzivas humanecajn koncernojn.


Laŭleĝaj migrintoj spertu samajn rajtojn kiel EUaj loĝantoj

Verduloj volas certigi, ke laŭleĝaj migrintoj, kiuj loĝis en EU dum 5 jaroj havas la samajn rajtojn kiel longdaŭraj EUaj loĝantoj. Ĉi tio inkluzivas la rajton voĉdone elekti, kiu ankaŭ helpus integriĝon. Verduloj ankaŭ volas, ke migrintoj kun longdaŭra loĝada statuso en EU (pli ol 6 monatoj) havas bazajn rajtojn, ekz-e la rajton serĉi dungiĝon dum ilia loĝado en la EU. Verduloj volas, ke virinoj havu loĝadan/ laboran vizojn apartajn de sia partnero tial, ke ili ne dependas de la rajtoj de sia partnero por resti en lando.


Protekto de migrintaj laboristoj

Verduloj volas certigi, ke migrintoj ne estu ekspluatataj de dungantoj en la kampo de laboro kaj ricevu la saman protekton kiel EUaj loĝantoj. Verduloj volas certigi, ke ili profitu el integrigaj paketoj, kiuj ebligas ilin integriĝi facile en sia nova lando. Integrigo estu akompanata de konvena planado por akomodi ilin en socia, edukada kaj sanservoj.


Sinergio je migrado kaj evoluigo

Verduloj volas daŭrigi la monitoradon de ĉiuj EUaj politikfarantaj procezoj kaj postulas koherecon koncerne migradon kaj EUajn eksterajn politikojn, kaj se eblas, utiligi sinergion je migrado kaj evoluigo. Dum la EUaj eksteraj politikoj ne rajtas marĝenigi evolulandojn, ĉi tiuj politikoj ankaŭ povas inkluzivi evoluigajn projektojn, kiuj investas en triajn landojn tiel, ke ĝi fariĝas pli alloga por iliaj civitanoj resti, ekz-e en laborpostenojn kaj infrastrukturon. Cetere, Verduloj puŝos membroŝtatojn esti respondece, konvene plani kaj havi laŭleĝan migrado-politikojn kiuj kompletigas evoluo-politikon en la plej malriĉaj landoj tiel, ke ili ne perdas esencajn laboristojn.


Ĝenerale Verduloj volas pli integran kaj humanecan alir-metodon al migrado kaj azilo. La kaŭzoj de migrado estas multaj kaj diversaj, kaj migradaj iniciatoj devas esti koheraj kun membroŝtatoj komunigi la respondecon, kaj pri financoj kaj pri homforto kaj kompetenteco. Verduloj daŭrigos reliefigi la humanecan/humanitaran kaj kompatan flankojn de migrado kaj azilo, kaj garantii la rajtojn kaj de migrintoj kaj de rifuĝintoj, kiel ekz-e la rajto esti proksima al sia familio.



Kontaktoj kaj konsilistoj de la Verduloj en la Eŭropa Parlamento:

Konsilistoj pri Civilaj Liberecoj, Justico kaj Homaj Aferoj:

Christine Sidenius, tel: 0032 2 2846526, christine.sidenius@europarl.europa.eu

Jean-Luc Robert, tel: 0032 2 2842052, jean-luc.robert@europarl.europa.eu


Referencoj

EU kompetenco pri enmigrado kaj azilo:

Artikoloj 61-69 EK Traktato: http://tinyurl.com/cfjaht

Lisbona Agendo: http://europa.eu/lisbon_treaty/index_en.htm

EKa Verda Teksto pri mastrumado de ekonomia migrado: http://tinyurl.com/d66qns

EKa Politika plano pri laŭleĝa migrado: http://tinyurl.com/cwbmdc

EU Direktivo pri minimumaj normoj pri la akcepto de azilpetantoj: http://tinyurl.com/dl397h

Eurodac sistemo: http://tinyurl.com/c8ba6n

EPa raporto pri politika kohereco rilate evoluigo kaj la efikoj de la EUa ekspluatado de certaj biologiaj natur-resursoj al la evoluo en Okcidenta Afriko: http://tinyurl.com/d2mz87

EPa raporto pri la taksado de la Dublina Sistemo: http://tinyurl.com/dar2oq

1951 UN Konvencio kaj Protokolo pri la statuso de rifuĝintoj: http://tinyurl.com/d3fhqs

1967 UN Protokolo pri la statuso de rifuĝintoj: http://tinyurl.com/c3323f


Laboristaj salajroj-sendaĵoj:

Ratha D. (2003), “Worker´s remittances: an important and stable source of external development finance”

Tutmonda evoluigo-financado: http://tinyurl.com/cnagw9


Teksto pri la efikoj de klimatŝanĝiĝo kaj migrado:

Jean Lambert MEP 2002, "Refugees and the Environment: the forgotten element of sustainability."


Utilaj retejoj:

Eurofound: http://www.eurofound.europa.eu

Returni al la indekso: