Verda Libro 2009


#09 Protekti individuajn rajtojn kaj liberojn ene de kaj ekster EU


EU estas fondita sur komunumo de valoroj kaj fundamentaj rajtoj, tamen sperto demonstris, ke iuj el tiuj sindevontigoj ekzistas nur sur papero. Verduloj volas establi veran kulturon de homaj rajtoj en EUaj politiko kaj praktiko. Kiel unuan paŝon, Verduloj deziras la sistemecan inkluzivon kaj respektigon de paragrafo pri devigaj homaj rajtoj en ĉiuj EUaj interkonsentoj kaj por EUaj membroŝtatoj por ebligi al EU ekzamenadon de iliaj homrajtaj praktikoj.


Enkonduko


EU estas fondita sur komunumo de valoroj kaj fundamentaj rajtoj. La respekto por la demokrataj principoj kaj fundamentaj liberoj establita de la Universala Deklaro pri Homaj rajtoj inspiris la internan kaj eksteran politikojn de EU. Sekve unu el la EUaj ĉefaj celoj estas establi regionon de libereco, sekureco kaj justeco kaj efektivigi la principojn de libereco, demokratio kaj respekto por fundamentaj rajtoj kaj la principo de la jurŝtato.


Tamen, sperto kaj praktiko instruis nin, ke estas klara diferenco inter EUaj sindevontigoj pri homaj rajtoj kaj ties internaj kaj eksteraj politikoj kaj praktiko. Aldone, la manko de kohereco kaj konsekvenco inter EUaj interna kaj ekstera politikoj en iuj kazoj estigis duoblajn normojn.


Eŭropa Parlamento kiel la rekte elektita deputitaro de EUaj civitanoj, havas klaran respondecon konfirmi la principojn de fundamentaj rajtoj. La Verduloj mallaŭdas la fakton, ke membroŝtatoj daŭre rifuzas ebligi al EU ekzamenadon de la propraj homrajtaj politikoj kaj praktikoj, tiele subfosante la aktivan rolon ludita de EU en la mondo kiel “defendanto de homaj rajtoj” kaj difektante la kredindon de sia ekstera politiko en la loko de la protekto de fundamentaj rajtoj.



Kernaj faktoj kaj sekvoj de neago


Ekde 9/11 (11a Septembro 2001), internacia kunlaboro en la batalado kontraŭ terorismo ofte servis kiel senkulpigo por redukti la protektonivelon de fundamentaj liberoj. Okazis maltrankviliga erozio de civitanaj liberoj en EU sub la aspekto de la batalado kontraŭ terorismo, ekzemple uzo de eŭropaj landoj fare de CIA por la transporto kaj kontraŭleĝa enkarcerigo de kaptitoj. La praktiko de eksterordinara transdonado, malpermesita de la UN-Konvencio kontraŭ torturo, devas esti kondamnata kaj la uzo de diplomataj certigoj malakceptata. EU agu pli konvinke ĉe internacia nivelo por antaŭenigi veran kontraŭterorisman strategion surbaze de plena respekto al internaciaj homrajtoj normoj kaj devontigoj. Membroŝtatoj devas konfesi sian respondecon en la kontraŭleĝa praktiko de eksterordinara transdonado kaj devas estigi ĉiujn necesajn aranĝojn, inter kiuj estas ĝisfundaj enketoj, por certigi ke EU kaj membroŝtatoj neniam denove engaĝos sin en similajn rompojn de homaj rajtoj. Egalaj ŝancoj estas fundamenta rajto por ĉiuj individuoj. Ĉiaj diskriminacioj estu kontraŭbatalataj. Speciala atento necesas por etnaj kaj lingvaj malplimultoj kaj por senpatriuloj konstante loĝantaj en la membroŝtatoj. Precipe, la Romaa komunumo bezonas specialan atenton.


EU montris sian sindevontigon antaŭenigi homajn rajtojn per enmeto de paragrafo pri homaj rajtoj en ĉiuj kadraj interkonsentoj subskribitaj kun triaj landoj. Esceptoj estas interkonsentoj sur agrikulturo, teksaĵo kaj fiŝkaptejoj. Ĉi tiu paragrafo estu etendita al ĉiuj novaj interkonsentoj, inkluzive de sektoraj interkonsentoj. Kvankam la paragrafo pri homaj rajtoj konsistigas esencan elementon de interkonsentoj, la malrespekto de ĉi-tiu paragrafo tre malofte estigis revokon de interkonsentoj en kazoj de gravaj kaj persistaj malrespektadoj de homaj rajtoj. La escepto estas la Kotonua Interkonsento, kiu enhavas klaran mekanismon sekvendan en kaŭzoj de suspektata malrespekto. Simila mekanismo por ĉiuj EUaj interkonsentoj certigus la konsekvencan aplikon de ĉi tiu paragrafo.


La Eŭropa Parlamento, precipe la Verduloj, sistemece reliefigis la bezonon de efika kaj travidebla monitorado kaj efektiviga procezo de ĉiuj homrajtaj rimedoj - ni havas la rimedojn, sed mankas la konvena aplikado. La aliĝa proceduro, kun la klare difinitaj Kopenhagaj kriterioj, estas ekzemplo de kiel klaraj procedoj por monitorado kaj efektivigado povas plibonigi la efikecon de homrajtaj rimedoj. La intertraktado kaj taksado de dupartiaj Agoplanoj ene de Eŭropa Najbareco-Politiko povus oferti suplementajn okazojn de la establo de pliaj homrajtaj sindevontigoj.



Farebleco ene de la EUa kadro


EU estas bazita sur kaj difinita de universalaj principoj de libereco kaj demokratio, kaj respekto al la principo de la jurŝtato kaj homaj rajtoj kiel certigataj de la Eŭropa Konvencio por la protekto de Homaj Rajtoj (EKHR, en: ECHR). Por kompletigi artikolojn 6 kaj 7 de la EU-Traktato, la Unio adoptis la Ĉarton de Fundamentaj Rajtoj en 2002. Senkonsidere de sia jura statuso, la Ĉarto ekde tiam fariĝis referenco en la kaza leĝo de eŭropaj tribunaloj. La Lisbona Traktato, se ratifikita, donos devigan juran statuson al la Ĉarto kaj postulos la aliĝon de EU al EKHR. La EU-Traktato establas la antaŭenigon de homaj rajtoj kiel celon de la Komuna Politiko pri Eksterlandaj rilatoj kaj Sekureco (KPES, en: CFSP) kaj ĉi-tiuj rajtoj estos plifortikigataj de la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj. Artikolo 21 de la Lisbona Traktato klare emfazas la interdependecon de la internaj kaj eksteraj dimensioj de la EUaj homrajtaj politikoj per deklaro, ke “la agadoj de la Unio sur la internacia scenejo estu gvidata de la principoj, kiuj inspiris ĝian propran kreon, evoluadon kaj vastiĝon”. EU ankaŭ respondecas pri agadoj kontraŭbatali diskriminacion surbaze de sekso, rasa aŭ etna deveno, religio aŭ kredo, kripleco, aĝo aŭ seksa orientiĝo. Krome Kompania Sociala Respondeco (CSR) estas parto de la Lisbona Strategio kaj daŭrigebla evoluo, kaj la Komisiono klopodas realigi la integriĝon de CSR kun kresko kaj antaŭenigo de fundamentaj rajtoj.



Verdaj Atingoj 2004-2009


Ekvilibrigi la batalon kontraŭ terorismo kun protekto de civitanaj liberoj

Verduloj parte sukcesis modifi la pozicion de EP pri la batalo kontraŭ terorismo por konsideri, ke civitanaj rajtoj estas parto de sekureco. Verduloj integris tri ĉefajn principojn:

1) principo pri neceso kaj proporcieco: Ŝtato neniam povas misuzi sian potencon. Ni rifuzas konsideri, ke la batalo kontraŭ terorismo povas esti farata koste de fundamentaj rajtoj kaj liberoj


2) efikaj koheraj aranĝoj, por garantii, ke ni ne subfosas la celon mem de la leĝoj, kiujn ni adoptas, kaj fine


3) ke ene de polica kaj juĝa kunlaboro, (juste) celata enketo estas io, al kio EU ĉiam strebu, kiam ĝi instalas aranĝojn por kontraŭbatali krimon.


Ekvilibrigi juĝajn aranĝojn kun civitanaj liberoj

En la kampo de juĝa kunlaboro en krimaj aferoj, la Verduloj kondamnis la mankon de ekvilibro inter subpremaj aranĝoj, kiel la eŭropa arestomandato, la kadra decido pri terorismo kaj la terorista listo, kaj la necesaj plibonigoj en protektaj aranĝoj, precipe la rajtoj de personoj en juĝaj sistemoj. Verduloj estis respondecaj pri raporto pri minimumaj normoj en procedura leĝo, kiu ankoraŭ ne estas adoptita. Danke al la Verduloj la plimulto de la Parlamento nun estas konvinkita pri la neceso protekti civitanajn rajtojn.


Kontraŭdiskriminacie

Verduloj devigis la Komisionon plenumi sian promeson el 2004, ke ili proponos horizontalan (ampleksan) kontraŭdiskriminacian direktivon. La Verduloj respondecas pri la redaktado de la EPa raporto pri tiu direktivo kaj tio donis al ni la okazon certigi, ke ĝi estas laŭeble ampleksa kaj kohera kaj farebla.


Protekto de datenoj

La rajto je privateco kaj precipe la protekto de propraj datumoj ankaŭ estas fundamentaj rajtoj. Sekvante la premo de la Verduloj la Komisiono proponis laŭleĝan ilon garantiantan la protekton de propraj datenoj en la kampo de polica kaj juĝa kunlaborado ĉe EUa nivelo, kiu estis antaŭ nelonge adoptita de la Konsilio.


Taksado de fundamentaj rajtoj en EU 1

Danke al Verdula premo la jarraporto pri fundamentaj rajtoj en EU, interrompita ekde 2004, nun refoje survojas por 2004-2008. Tiu raporto havis kaj refoje havos gravan rolon en la taksado de la efektivigo de Fundamentaj Rajtoj en Eŭropo surbaze de la jarraporto produktita de Agentejo por Fundamentaj Rajtoj (FRA). La Verduloj mallaŭdas la limigitan rekomendon de la agentejo, kiu povas ekskludi de la sistemeca ekzamenado kampojn, kiaj kontraŭterorismaj politikoj, mistrakto kaj uzo de perforto fare de la polico, la rajto esti juste aŭskultata, perforto kontraŭ virinoj kaj ŝakrado rilate homojn.


Taksado de fundamentaj rajtoj en EU 2

Per la Verdula Prezidanteco de la subkomitato pri Homaj Rajtoj, ni reformis la strukturon de la jarraporto pri homaj rajtoj en la mondo kaj la EUan politikon en ĉi-tiu afero por plejparte koncentriĝi pri la taksado de la efektivigo de ĉiuj homrajtaj rimedoj kaj la rolon ludendan fare de la EP anstataŭ listado de malrespektoj al Homaj Rajtoj. La Verduloj konsideras, ke regula taksado de la efektivigo de EUaj gvidlinioj pri specifaj homrajtaj aspektoj sur la tereno estos progreso en la ĝusta direkto kaj bonvenigas la lastatempan adopton de la EUaj gvidlinioj pri perforto kontraŭ virinoj kaj knabinoj kaj kontraŭbatalado al ĉiaj diskriminacio kontraŭ ili. Verduloj opinias, ke EUa Speciala Sendito pri virinoj estu nomumata por plibonigi la EUan agadon ĉi-kampe.


Financado por antaŭenigi fundamentajn rajtojn

Devigataj de la Verduloj, la Eŭropa Parlamento akiris de la Komisiono specifan kaj apartan rimedon pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio por antaŭenigi la civilsociajn aktorojn sen peti la konsenton de trialandaj respondeculoj. La Verduloj kiel kunaŭtoro de tiu raporto emfazis la neceson de fleksebleco dum efektivigo de ĉi tiu rimedo, ekzemple per financado de Neregistaraj Organizaĵoj, kiuj estas ne agnoskitaj de subpremantaj respondeculoj. Urĝa helpo por homrajtodefendantoj minacataj ankaŭ estas establita kiel prioritata afero.


Kohereco en eksteraj politikoj

La Verduloj redaktis la raporton pri la taksado de EUa sankcio kiel parto de la EUaj agoj kaj politikoj en la kampo de homaj rajtoj. Serio da konkretaj rekomendoj estis farata inter kiuj estas la difino de klara metodaro por ĉesigi la aktualan laŭokazan naturon de respondoj. Tio devus esti akompanata de klara decidofara procezo, celoj, normoj kaj reviziaj mekanismoj. La establo de reto el sendependaj fakuloj, kiu eldonus regulajn progres-raportojn ankaŭ pliigus travideblecon kaj koherecon.


Reliefigi kaj sugesti agojn por kontraŭbatali malrespektojn de Homaj Rajtoj

Verduloj havis multajn sukcesojn reliefigante kaj rekomendante agojn koncerne malrespekton al homaj rajtoj per EPaj urĝecaj rezolucioj; ekzemple nia rezolucio pri murdoj al virinoj en Meksikio kaj Centra Ameriko multe diskonigis la problemon kaj ankaŭ niaj rezolucioj pri la homrajta situacio en Ĉinio, Rusio, Tunizio, kaj Egiptio, kaj pri interretaj disidentoj. Tiu rezolucio ankaŭ ofertis praktikan subtenon kaj kompetentecon de la EU kaj premis registarojn de tiuj landoj trakti la aferon.



Kion Verduloj volas


Vera kulturo de fundamentaj rajtoj en la EU

Verduloj volas establi veran “kulturon de fundamentaj rajtoj” en la EU per la evoluigo de ampleksa monitorada sistemo por la aplikado de tiuj rajtoj. Ĉi-cele Verduloj intencas kontrakti la kunlaborajn interkonsentojn kun internaciaj institucioj respondecaj pri la protekto de fundamentaj rajtoj, kiaj UNa Ofico de la Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj (OAKHR, en: OHCHR) kaj la Ofico por Demokrataj Institucioj kaj Homaj Rajtoj (ODIHR, en: ODIHR) por plifortigi nian agadon en ĉi tiu afero, ekz-e la establon de fokuspunkto por homrajtaj defendantoj en ĉiuj EUaj institucioj en ferma kunlaborado kun OAKHR kaj ODIHR. Aldone Verduloj alvokas EUon kontrakti kadrokonvencion kun la OAKHR por antaŭenigi la ratifon kaj efektivigon de UN-aj Konvencioj flanke de ĉiuj EUaj membroŝtatoj.


EUa ekzamenado de fundamentaj rajtoj en membroŝtatoj

Verduloj volas certigi, ke membroŝtatoj permesu EUan ekzamenadon de iliaj propraj Homaj Rajtoj kaj praktikoj por malhelpi duoblan normon. Ĉi tio subtenos la aktivan tutmondan rolon de EU, kiel vera defendanto de Homaj Rajtoj, ekz-e Jarraporto pri la stato de la FR en la EU.


Sistemeca inkluzivo kaj observigo de homrajtaj paragrafoj en komercaj interkonsentoj

Verduloj opinias, ke homrajta paragrafo estu sistemece inkluzivata k en ĉiuj interkonsentoj subskribitaj kun triaj landoj sed argumentas favore al pli eksplicita paragrafo surbaze de la nedividebleco de Homaj Rajtoj (kontrakto inter du nacioj pri homaj rajtoj (?)). Cetere, ĉi tiu paragrafo devus esti akompanata de klaraj efektivigaj mekanismoj, inter kiuj estas proceduro por konsultado inter la partioj. EP ludu rolon en la difinado de la traktanta mandato por novaj interkonsentoj kun triaj landoj, precipe pri iliaj politikaj celoj kaj la antaŭenigo de homaj rajtoj.


Regula ekzamenado de homrajtaj paragrafoj en komercaj interkonsentoj

Koncerne EUan komercan politikon Verduloj volas konvenan regulan ekzamenadon de trialanda kvalifiko por la Ĝeneraligita Sistemon de Preferoj (ĜSP, en: GSP ). Tiu skemo proponas preferendan aliron al EUaj merkatoj por evolulandoj kaj ekonomioj en transiro, kiu ratifis kernajn internaciajn traktatojn pri labornormoj, homaj rajtoj, bona regado kaj protektado de la natura medio.


Kompania Socia Respondeco (KSR, en: CSR)

Verduloj volas puŝi leĝon por EUaj kompanioj al integrigo de vera KSR en sia tutaj provizo-ĉenoj. Raportoj, liveritaj de partneroj de la Internacia Labor-Organizaĵo (ILO) al la ILO-a monitorada mekanismo, pri ŝtatoj sistemece malrepektantaj kernajn ILO-normojn aŭtomate konduku al enketo de Eŭropa Komisiono.



Kontaktoj kaj konsilistoj de la Verduloj en la Eŭropa Parlamento:


Konsilisto pri Homaj Rajtoj:

Mychelle Rieu, tel: 0032 2 2841668, mychelle.rieu@europarl.europa.eu


Konsilisto pri civilaj liberecoj, justico kaj homaj temoj:

Christine Sidenius, tel: 0032 2 2846526, christine.sidenius@europarl.europa.eu and

Jean-Luc Robert, tel: 0032 2 2842052, jean-luc.robert@europarl.europa.eu


Konsilisto pri Evoluigo kaj AKP/EU-rilatoj:

Tsiguereda Walelign, tel 0032 2 284 3354, tsiguereda.walelign@europarl.europa.eu


Referencoj:


EU rilatoj kun triaj landoj: http://tinyurl.com/c8khsh


Leĝa bazo por fundamentaj rajtoj en la EU


Traktato pri la EU 2002, Title I Article 6 and 7, Title V Article 11.1,

Title VIII Article 49 and Article 11.

http://tinyurl.com/cy75ol


Traktato pri la Eŭropa Komunumo 2002, Part 1 Article 13.1 and Title XX, Article 177.2

http://tinyurl.com/cfjaht


EU-Ĉarto pri la fundamentaj Homaj Rajtoj: http://tinyurl.com/dyjwod


Konvencio de la Eŭropa Konsilio pri la protekto de Homaj Rajtoj kaj fundamentaj liberecoj:

http://conventions.coe.int/treaty/en/Treaties/Html/005.htm


UN Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj: http://www.un.org/Overview/rights.html


Promeso de la komisiono fari direktivon pri grand-area anti-diskriminado: http://tinyurl.com/6c6d4h


EP pri amaskomunikila pluralismo: http://tinyurl.com/d3yddr


EP-Rezolucio pri murdoj je virinoj en Centra- kaj Suda Ameriko: http://tinyurl.com/cyucwf


Utilaj Retejoj:


Eŭropa Justic-kortumo: http://tinyurl.com/dkzgfk


Eŭropa Konsilio: http://www.coe.int/


UN-Oficejo de la Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj: http://www.ohchr.org


Oficejo por demokrataj institucioj kaj Homaj Rajtoj: http://www.osce.org/odihr/

Returni al la indekso: