Verda Libro 2009


#08 Demokratio en Eŭropa politikofarado


Eŭropaj civitanoj ofte sentas, ke ili ne povas influi tion, kio okazas en EU kaj, ĉar potencoj moviĝas al la EUa nivelo, membroŝtatoj kaŝiĝas malantaŭ fumnubo tion, kio apartenas al ilia propra kompetenteco kaj respondeco. Verduloj volas retroirigi ĉi-tiun erozion de demokratio certigante, ke EU leĝaro estas farita kaj efektivigita laŭ maniero, per kiu civitanoj povas facile kompreni, kiu respondecas. Kiel unuan paŝon, Verduloj volas fortigi la oficojn, al kiuj civitanoj povas sendi plendojn, certigi ke dokumentoj estas vere alireblaj, kaj kontroli la influon de lobioj/premgrupoj.


Enkonduko


Demokratio kaj la principo de jurŝtato je ĉiuj niveloj de decidofarado estas la bazo de la aserto en la EUa Traktato, ke la Unio agas nome/ reprezentante de siaj civitanoj. La praktika plenumo de ĉi tiu aserto estas la vera ŝlosilo al la estonteco de EU. Pro la daŭra manko de klara kaj travidebla strukturo de respondecoj, demokratio en EU restas nekompleta. Plej multaj eŭropaj civitanoj sentas, dum ili ne povas influi tion kio okazas en la EU, ke forta ekonomiaj lobioj efektive havas rektan aliron al la decidofara procezo. Sinsekvaj EU-Traktatoj ja efektive forigis multajn decidojn de la respondeco (en: remits) de la membroŝtatoj kaj la influo de iliaj civitanoj. Pli multe devis esti redonata al eŭropaj civitanoj en la formo de efika rego de kaj partopreno en EUa politikofarado. La sindevontigo de civitanoj al Eŭropa integrigo dependas rekte de ilia propra sperto pri la EU.


Aliflanke, la registaroj de la membroŝtatoj kontribuas al erozio de la demokratio nacie kaj loke. Ĉar multaj potencoj estis ŝovitaj al la EUa nivelo, membroŝtatoj emas kaŝi malantaŭ fumnubo tion, kio apartenas al ilia propra kompetenteco kaj respondeco. Ĉar ili restas plene regantaj multajn decidojn ĉe nacia kaj ankaŭ ĉe EUa nivelo, ni devas certigi, ke EUa leĝaro estas farita kaj efektivigita laŭ maniero, per kiu civitanoj povas facile kompreni, kiu estos respondeca por ke ili povu direkti siajn temojn kaj protestojn al la taŭgaj lokoj. Eŭropa Parlamento certigu al ĉiuj EUaj civitanoj, ke malrespektoj de iliaj rajtoj estu temigataj, se eŭropaj aŭ naciaj reguloj efektiviganta ilin, estas malrespektataj.


La aktuala manko de demokratio estas pligravigata pro manko de travideblo. En Bruselo potencaj lobiistoj kutime ĉeestas postkulise pritraktante kun la eŭropaj institucioj por krei elturniĝilojn por speciale interesiĝantaj premgrupoj kaj influi leĝdonadon. Publika aliro al EUaj dokumentoj ankoraŭ malfacilas. Tia krepusko nutras koruptadon. La amaskomunikiloj ne plenumas sian potencialan rolon kiel kontrolorgano. Eŭropaj aferoj ankoraŭ estas vidataj el nacia perspektivo de la plimulto de ĵurnaloj kaj televidostacioj. Vere Eŭropaj aferoj, kiuj estas egale gravaj por ĉiuj EUaj civitanoj malofte aperas en la novaĵoj. Fine, eŭropa demokratio bezonas interesiĝantan eŭropan publikon.


08 Kernaj faktoj kaj ciferoj En la lastaj jaroj, la problemo pri demokrata legitimeco de EU pli klare aperis en la antaŭo. Serio da esploroj montras, ke civitanoj forte preferas, ke EU prenu sur sin la gvidon de respondado al ekologiaj kaj sociaj defioj, kaj ankaŭ pri ĉiutagaj temoj, kiaj senlaboreco aŭ nutraĵa sekureco. Tamen, samtempe tiuj studoj raportas dramecan disfalon en la populara legitimeco de EU en la 15 lastaj jaroj, montrante, ke la plejparto de la EUaj civitanoj ne kredas, ke EU reprezentas ilin, aŭ defendas iliajn interesojn.


Eŭropa Komisiono estas konscia pri la problemo. Ekde 1995 ĝi regule konsultas la civitanan socion. Ĝi eldonas 10 aŭ pli da “Verdaj Raportoj” ĉiujare, klarigante la vastajn celojn por EUa leĝdonado en ia politiko kampo, kiu estas tiam diskutata kun vasta gamo da koncernatoj*. Tamen ĉi tiuj konsultoj okazas plejparte en Bruselo kaj estas tro superregataj de komercaj premgrupoj**. La problemo de legitimeco je la EU nivelo instigis al rektaj demokratiaj agadoj pri EUaj aferoj en multaj membroŝtatoj: ekde 1957, 50 referendumoj estas organizitaj pri Eŭropaj aferoj en 25 landoj, inter kiuj pli ol la duono en la 15 lastaj jaroj. Cetere, civitanoj ĉiam pli ofte kontaktas la Eŭropan Rajtodefendanton por esplori agojn de burokratisma misuzo de potenco kaj la reteno de informoj fare de la eŭropaj institucioj.

*) AVE, LdC: sed pridubindas, ĉu ili aŭskultas tion, kion ili ne ŝatas aŭskulti. Ekzemple: Esperantistoj okupis la unuan lokon en konsulto, sed poste la rezultoj silente tute malaperis.

**) AVE, LdC: Ne nur de komercaj premgrupoj! Ankaŭ de lingva premgrupo! Cetere konsultoj okazas plejparte en la angla. Ŝanĝante al Esperanto, la forto de tiuj premgrupoj grandparte ŝanĝiĝus. Necesas, ke Verduloj pripensu tion!


Eŭropaj civitanoj kaj loĝantoj rajtas peticii al la Eŭropa Parlamento pri ajna temo ene de la agadokampoj de Eŭropa Unio. La pliiĝanta nombro da petoj montras, ke ili fariĝis por civitanoj grava ilo por kondamni membroŝtatan malsukceson ĝuste efektivigi EUajn leĝojn. Eŭropa Parlamento havas la devon insisti, ke la Komisiono certigas la aplikon de Komunuma leĝo fare de membroŝtatoj. En iuj politikaj kampoj, precipe pri la natura medio, libera cirkulado, kaj la sociala politiko, malrespekto al Komunuma leĝaro ankoraŭ estas tre ofta.


La nombro da organizaĵoj okupiĝanta pri lobiado per oficejoj en Bruselo estas taksata je proksimume 2600, dungante pli ol 15.000 lobiistojn. En junio 2008 Eŭropa Komisiono lanĉis libervolan registron pri travideblo de lobiado. Ĝis januaro 2009, nur 458 Bruselo-bazitaj grupoj registriĝis, malpli ol 20%. La malstriktaj raportadaj postuloj evoluigitaj de Eŭropa Komisiono ebligas lobiajn oficejojn eviti seriozan financan malkaŝon kaj kaŝas la amplekson de la lobiada laboro, kiun ili entreprenas por siaj klientoj. La manko de klara difino pri tio, kio inkluziveblas je kalkulado de lobiadaj elspezoj ebligas al lobi-firmaoj, kompanioj kaj komercaj premgrupoj registri kvantojn, kiuj estas preskaŭ certe pli malaltaj ol iliaj veraj elspezoj.


La interkonsento en 2001 inter la eŭropaj institucioj pri la publika aliro al dokumentoj (Reguligo 1049/2001) estas aktuale reviziata. La Komisiono provas escepti pliajn politikajn kampojn for de publika aliro al dokumentoj, ekz-e internaciaj komercaj negocoj.



Farebleco en la EUa Kadro


Sub la aktuala EU-Traktato la EP havas kundecidan potencon en 40 politikaj kampoj, el kiuj la plimulto rilatas al la interna merkato (protekto de la natura medio, transporto, konsumanto-protekto, kaj similaj). Tamen nur la Komisiono rajtas iniciati leĝdonon. EP rajtas nur doni “rekomendon”, kiun la Komisiono povas rifuzi. Sub la Traktato de Lisbono kundecida potenco estus vastigata al 40 aliaj politikaj kampoj, sed la principo, ke la Komisiono iniciatas ĉiujn leĝojn, restas.


La membroŝtatoj de EU estas devigitaj inkluzivi la kondiĉojn de la EU-Traktato kaj la leĝaron adoptita je la Eŭropa nivelo en ilian nacian leĝon. La rolo de Eŭropa Komisiono estas specife certigi, ke membroŝtatoj konvene respektas kaj efektivigas Komunuman leĝon kaj ekagi, kiam ili ne faras tion. La “malrespekta procedo” (Art. 226, EK-Traktato) donas al la Komisiono la gravan potencon, plifortigi la procesadon kontraŭ membroŝtatoj, kiujn ĝi konsideras esti malrespektantaj siajn devontigojn sub Komunuma leĝo. Kie necesas, la Komisiono povas plusendi la kazon al Eŭropa Justica Tribunalo, kiu povas trudi punpagon. La nombro da civitanaj plendoj rilate al malrespekto de Komunuma leĝo montras, ke eŭropaj civitanoj ludas nemalhaveblan rolon en ties apliko, kaj ke la kapablo de la EUaj institucioj konvene trakti civitanajn interesojn estas grava por la kredindeco de Eŭropa Unio.


La EUa justico donas nur tre limigitajn eblojn al civitanoj rekte postuli siajn rajtojn antaŭ Eŭropa Justica Tribunalo. Tio precipe estas rajto de la Komisiono (kaj de la membroŝtatoj). Sekve, tre gravas certigi, ke la Komisiono plenumas sian taskon kaj devon, kaj agas kontraŭ membroŝtatoj malobservantaj EUan leĝon. Jen ekzemplo koncerne civitanan ĉiutagan vivon: laŭ la EU-Traktato pacientoj povas utiligi ne-hospitalan flegadon en la tuta EU kaj esti repagota de sia propra membroŝtato sen postulo de antaŭa rajtigo, kaj je la sama nivelo kiu estus donata en la hejmlando. Tamen la plejmulto de membroŝtatoj ne volas konvene respekti ĉi tion, rezultigante leĝan necertecon kaj la senigon de civitana rajto al kuraca repago.


La Eŭropa Parlamento havas la esencan taskon konstroli, ĉu kaj kiel la Komisiono plenumas sian taskon certigi la aplikon de Komunuma leĝo fare de membroŝtatoj.


La Traktato de Lisbono enkondukus serion da grandaj modifoj, kiuj koncentriĝas pri plifortigo de la travidebleco, kohereco, demokrata regado kaj demokrata legitimeco en EU. Ĉapitro V de la Lisbona Traktato estas tute dediĉita al la koncepto de eŭropa civitaneco. Ĝi provizus civitanojn per iloj por rekte partopreni la decidofaradan procezon, ekz-e per civitanaj iniciatoj. EP akirus la rajton iniciati la procezon, kiu amendus la EU-Traktaton.



Verdulaj atingoj 2004-2009


Verduloj akiris la subtenon de la Kongreso pri la Estonteco de Eŭropo enigi la ilon de “civitanaj iniciatoj” en la novan Lisbonan Traktaton, tiel ke eŭropaj civitanoj unuafoje povas iniciati EU-leĝon kolektante 1 milionon da subskriboj el certa nombro da membroŝtatoj por leĝdona propono.


Verduloj verkis la EPajn raportojn pri “efektivigo de EU-legoj”, kiu insistas al la Komisiona devo lanĉi proceduron pro malrespekto laŭ sistemeca kaj fiksita maniero kontraŭ tiaj membroŝtatoj, kiuj ne aplikas EU-leĝon, kaj pri la bezono pliigi la travideblecon de la tuta proceso de malrespekto.



Verduloj plifortigis la rolon de peticioj certigante, ke la Komisiono agas serioze kaj efike kaj ĝustatempe, kiam la peticioj montras, ke eŭropaj leĝoj pri la medio aŭ civitanaj rajtoj estas ne respektitaj de la membroŝtatoj. Nome de peticiantoj, Verduloj sukcese haltigis la detruon de la unika Rospuda Valo en Pollando, akiris fortan agadon kontraŭ la ĉasado al protektitaj birdoj en Malto, kaj metis la la katastrofajn urbanizadajn politikojn en multaj partoj de Hispanio en la EUan tagordon.


Verduloj plifortigis la rolon de la eŭropa rajtoprotektanto en la freŝdata revizio de ĝia statuto etendante lian kompetencon. EP iniciatita de la Verduloj subtenis la rajtoprotektanton fari interkonsenton kun la Eŭropa Investobanko (EIB) pri la banka pruntopolitiko, tiel ke civitanoj de triaj landoj povu plendi pri troa procedurado en projektoj financataj de EIB.


Verduloj estas ĉe la avangardo, depost la adopto de ĝeneralaj reguloj pri publika aliro al EUaj dokumentoj en 2001 por defendi la principon de malfermiteco de kaj publika aliro al informoj, kaj publiko-amikeca apliko de ĉi tiuj reguloj.


Verduloj sukcesis en la fermo de “Eŭropa Komerca kaj Parlamenta Skemo” (en: EBPS), post Verda eltrovo, ke EBPS dum jaroj laboris el luprezo-liberaj oficejoj ene de EP por helpi siajn kompaniajn filiojn en lobiado al EPaj membroj.


Verduloj proponis kaj evoluigis la “Civitanan Forumon/Agoron” de la EP, malfermita renkontiĝo de interesitaj civitanoj en la EP por diskuti urĝan politikan temon. Tio estas bona ekzemplo de tio kion la eŭropaj institucioj povas fari por stimuli kaj plibonigi participativan demokration je la EUa nivelo.



Kion Verduloj volas


Verdulojn volas certigi ke la nova instrumento de “civitanaj iniciatoj” en la Traktato de Lisbono (Art.11) estas aplikebla ankaŭ al revizioj de la EU-Traktato. Tiusence, Verduloj okupiĝos pri la organizo de eŭropa “civitana iniciato” postulanta Unuan Amendon al la Lisbona Traktato, koncentriĝante pri la etendiĝo de eŭropa demokratio kaj la kreo de eŭropa ordo de paco kaj regiono de sociala asekuro, justeco kaj solidareco.


Verduloj volas, ke ĉiuj plendoj de EUaj civitanoj, kiuj anoncas rompon de Komunuma leĝo estu konvene registrataj, konsiderataj, prirespondataj kaj solvataj de Eŭropa Komisiono kiel la “Gardanto de la Traktato”.


Verduloj volas, ke la eŭropa rajtprotektanto havu sufiĉajn rimedojn por efike respondi al civitanaj plendoj kontraŭ misadministrado de ajna EUa institucio.


Verduloj volas, ke la Eŭropa Parlamento uzu la potencon, kiun ĝi havas, por alporti gravajn kazojn de pruvita administracia fitrakto antaŭ la Eŭropan Justican Tribunalon nome de la rajtoprotektanto, se iu institucio rifuzas respekti la rekomendojn de la Rajtoprotektanto.


Verduloj volas evoluigi la Eŭropan dimension de la EPa balotokampanjoj kaj la rolon de eŭropaj politikaj partioj per aldono de ununura EUa voĉdona distrikto al la nunaj naciaj EPaj voĉdonaj distriktoj, per kiuj 10% de ĉiuj EP-membroj estas elektataj. Ĉiuj civitanoj havus la eblecon doni unu voĉon favore al la EU-vasta listo krom sian voĉon favore al la nacia aŭ regiona listo.


Verduloj volas fundamentan revizion de la lobiregistro de la Eŭropa Komisiono, farante la registriĝon deviga, kun detalaj postuloj por financa sciigo kaj raportaj bezonoj,, inkluzive la devontigon raporti la nomojn de individuaj lobiistoj.


Verduloj antaŭenigos la principon de publika aliro al dokumentoj kaj rezistos la provojn esceptigi pliajn politikajn kampojn el la regulo de la aktuala reguligo. Verduloj volas doni al la eŭropa rajtprotektanto la rajton decidi, laŭ civitana peto, pri aliro al dokumentoj.


Verduloj volas inkluzivi en la publikan alirrajton al dokumentoj la korespondadon inter la Eŭropa Komisiono kaj la membroŝtatoj, kiam la Komisiono estas enketanta pri plendoj kaj petoj de civitanoj kontraŭ malrespektoj al EUaj normoj kaj rajtoj.



Kontaktoj kaj konsilistoj de la Verduloj en la Eŭropa Parlamento:


Konsilisto pri konstituciaj aferoj:

Petra Prossliner, tel: 0032 2 2843360, petra.prossliner@europarl.europa.eu


Konsilisto pri peticioj:

Kjell Sevon, tel: 0032 2 2842169, kjell.sevon@europarl.europa.eu


Konsilisto pri leĝaj aferoj:

Francesca Beltrame, tel: 0032 2 2832146, francesca.beltrame@europarl.europa.eu



Referencoj:


EP-labordokumento pri la demokratia defio; povigo de la EU-civitano:

http://tinyurl.com/c9assf


Pri studoj rilate la EU-legitimecon, vidu:

Simon Hix, "What’s wrong with the European Union and how to fix it", Polity Press, 2008;

Robert Rohrschneider, "The democracy deficit and mass support for an EU-wide government", in: American Journal of Political Science, April 2002;

European Commission, "White Paper on European Governance", COM(2001) 428


Numeroj pri lobi-organizaĵoj en Bruselo vidu:

Alliance for Lobbying Transparency and Ethics Coalition (Alter-EU),

Alianco por Lobiada Travideblo kaj etika koalicio,

koalicio de pli ol 160 civil-sociaj grupoj (do, lobio por la lobiada travideblo)

http://www.alter-eu.org/


Utilaj retejoj:


Pri la aktivecoj de la EU rajtodefendanto: http://www.ombudsman.europa.eu/start.faces


Kiel submeti peticion al la EP: http://tinyurl.com/cmhnsw


Kampanjo por Eŭropa Referendumo: http://www.erc2.org/


Observi grandajn firmaojn - Corporate Europe Observatory: http://www.corporateeurope.org/


Observi ŝtatojn - Statewatch: http://www.statewatch.org/


Returni al la indekso: