Malto obstine plupekas
Vendredon, la 16an de
aprilo, 2010
Malgraŭ la
kondamno al EUa membroŝtato Malto fare de Eŭropa Justica Tribunalo je
la 10a de septembro 2009 pro malrespekto de la Konsilia Instrukcio de la 2a de
aprilo 1979 pri la konservado de la sovaĝa birdaro (79/409/EEG –
Birdodirektivo), la malta registaro decidis remalfermi la ege kontestitan
ĉason pri koturnoj kaj turtoj je la 24a de aprilo, 2010. Vogelbescherming
Vlaanderen [Birdoprotekto Flandruja] koleregas! Ekde la aliĝo de Malto al
Eŭropunio je la 1a de majo, 2004,
tiu organizaĵo aktive kampanjas kontraŭ la troa ĉasado
kaj kaptado al migrobirdoj en tiu sudeŭropa insularo. Dekmiloj da
migrobirdoj ĉiujare - kaj printempe kaj aŭtune - tie estas mortpafataj, ĉu protektitaj
aŭ ne. Interalie danke al
peticio kolektinta 300 mil subskribojn, Eŭropa Parlamento alprenis
rezolucion pri la printempa ĉasado en Malto. Pro premo de Eŭropo kaj
diversaj eŭropaj birdoprotektaj organizaĵoj la printempa ĉasado
ne estis malfermita en 2008 kaj 2009.
Malto troviĝas
sur la tiel nomata mediteranea marvojo inter la eŭropa kontinento
(Sicilio/ Italujo) kaj Afriko (Tunizio/ Libio) kaj rolas por longdistancaj
migrobirdoj kiel "intera halto" por ripozi, furaĝi aŭ tranokti. Artikolo 7 de la Birdinstrukcio
devigas la membroŝtatojn kontroli, ke la specioj, al kiuj aplikeblas
ĉasregularo (kiaj koturno kaj turto) ne estu ĉasataj dum la kova
periodo kaj dum la migrado al iliaj nestejoj. Krome kaj koturno (Coturnix
coturnix) kaj turto en Eŭropo treege malpliiĝas.
Vogelbescherming
Vlaanderen [Birdoprotekto Flandruja] tre maltrankviliĝas pri la sorto de
multmiloj da migraj birdoj en Malto kaj hodiaŭ sendis leteron al
Eŭropa Komisiono por sciigi sian maltrankvilon pri la remalfermo de la printempa
ĉaso. Tiu letero estas elŝutebla [ĉi tie]. Birdlife Malta
[Birdvivo Malta] je la 23a de marto 2010 enmanigis al la malta administrantaro
122000 subskribojn kontraŭ la malfermo de la printempa ĉaso.
La printempa ĉaso
en Malto do malfermiĝas je la 24a de aprilo 2010 kaj estas permesate nur
antaŭtagmeze pafi transflugantajn koturnojn kaj turtojn. La printempa
ĉaso denove fermiĝas je vendredo la 30a de aprilo kaj ne estas
permesate ĉasi dimanĉe la 25an de aprilo. La malta registaro unuafoje
en la historio difinis kvoton pri ambaŭ specioj kaj esperas tiamaniere
kontentigi Eŭropon: 3900 koturnoj kaj 3600 turtoj povos esti pafataj.
Vogelbescherming Vlaanderen konscias, ke la maltaj ĉasistoj apenaŭ
respektos tiujn kvotojn kaj ke ili ankaŭ pripafos aliajn birdospeciojn.
Ĉiujare ja miloj da senkondiĉe protektataj birdoj estas mortpafataj,
interalie hirundoj (kampohirundo kaj apuso), stilzobirdoj (egretardeo, purpura
ardeo, noktardeo, nigra cikonio, flamengo, himantopodo), rabobirdoj
(fiŝaglo, marĉa kaj griza cirkuo, alaŭdfalko, ruĝpieda
falko, kliffalko, vespobuteo, serpentaglo, kriaglo), strigoj (marĉostrigo,
malgranda orelstrigo) kaj multaj aliaj (oriolo, abelmanĝulo, kaprimulgo,
...)
Tie vi vidos ekz-e la
jenajn fotojn:
Mortpafita turto en
Malto.
Maltaj ĉasisitoj
plej ofte postlasas sian 'predon' en la loko, kie ĝi falis
[Foto: Mortpafita
koturno]
Koturno survoje al sia
kovejo elaeren mortpafita de maltaj ĉasistoj
(tradukita kaj sendita
de Leo de Cooman, 2010-04-18)
|
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) |